Post kiam la profilo X de la Unua Damo de Brazilo estis atakita, civitanoj akuzas la platformon pro malfrua reago

La Unua Damo de Brazilo Lady Rosângela “Janja” da Silva | Bildo: Claudio Kbene/Oficejo de la Prezidento de Brazilo/Uzata sub licenco

Kodrompista atako transprenis la profilon X (platformo antaŭe konata kiel Tvitero) de la Unua Damo de Brazilo Rosângela “Janja” da Silva la 11-an de decembro. Dum pli ol unu horo, la individuo aŭ la individuoj malantaŭ tio afiŝis kalumniajn mesaĝojn kontraŭ Janja mem, kontraŭ prezidento Luiz Inácio “Lula” da Silva kaj kontraŭ la juĝisto de la Supera Kortumo Alexandre de Moraes, kiu okupiĝas pri la enketoj de grupoj de bolsonaristas.

Janja ofte uzas sian profilon, kun pli da 1,2 milionoj da sekvantoj kaj blua hoketo, por publikigi pri registaraj agoj kaj pri sia ĉiutaga vivo kun la prezidento. La matenon post la rompado, la konto ankoraŭ funkciis, sed sen ke la 3,446 afiŝoj estu videblaj.

Tri tagojn poste, 17-jarulo konfesis al la Federacia Polico ke li estas respondeca pri la rompado de la kontoj X, LinkedIn kaj retadresa de la Unua Damo, laŭ raporto de la ĵurnalo O Globo. Li diris ke li trovis la informojn en reta datumliko.

Laŭ la novaĵretejo G1, la bloko de la konto venis post peto fare de la Federacia Polico de Brazilo, kiu gvidas la enketon de la kazo, kaj ĝi estos malaktivigita tuj post kiam ĝiaj datumoj estos konservitaj. La Oficejo de la Ĝenerala Prokuroro ankaŭ petis ke X bloku la konton kaj konservu ĉiujn alirdatumojn, rektajn mesaĝojn kaj adresojn IP ĝis la fino de la enketo.

Freŝdate, Meta — alia giganto en la kampo de sociaj retoj — respondis al la Supera Kortumo de Brazilo ke ĝi ne plu povis transdoni filmon afiŝitan de la antaŭa prezidento Jair Bolsonaro en Fejsbuko, kiu devintus esti uzita en enketoj pri la atakoj kontraŭ la sidejoj de la tri povoj en Braziljo pasintjanuare. La filmo estis rekuperita poste far la Buroo de la Federacia Prokuroro.

Bildo: Ekrankopio de X

En oficiala deklaro, la Oficejo de la Prezidento de Brazilo kondamnis la atakojn kaj diris ke la Federacia Polico kaj X estis kontaktitaj por apliki rimedojn. “Ni ne toleros krimojn, mizoginajn diskursojn, malamon kaj netoleremon en sociaj medioj”, menciis la deklaro koncerne la tonon de la mesaĝoj kundividitaj de tiuj respondecaj pri la atako.

Aldone al atakoj de Lula kaj de la juĝisto de la Supera Kortumo de Justico Moraes, multaj mesaĝoj havis seksismajn kaj mizoginajn vortojn pri Janja mem, kiel rimarkite de uzanto X @KriskaCarvalho:

La knabo kiu atakis la konton de Janja estas incel (seksa frustrito). Li eĉ parolis pri seksatenco. Ne temis nur pri cifereca krimo, temis ankaŭ pri perforto kontraŭ virinoj. La plejparto de la mesaĝoj estis mizoginaj agresoj. Neniu virino eskapas el la faŝismo kaj la malamo kiuj regas en sociaj medioj. Sufiĉe…

Alia uzanto, @Rafael_Parente, ankaŭ komentis pri la seksisma tono:

La Tvitero de Janja estis rompita kaj el ĉiuj 10 pepoj, 9 temas pri seksaj insultoj. Estas imprese kiel unu el la ĉefaj trajtoj de ekstremdekstruloj estas malami virinojn.

Multaj uzantoj, ĉefe ĵurnalistoj, ankaŭ rimarkis, aldone, ke X malfruis adopti rimedojn kaj ĉesigi la atakon dum ĝi estis ankoraŭ okazanta:

Dum la lastaj 40 minutoj kodrompisto skribis ĉian netaŭgan enhavon en la konto de la Unua Damo de Brazilo kaj la profilo daŭre funkcias. Sinjoro @elonmusk maldungis ĉiujn laboristojn de la Brazila Tvitero. Kion atendi de kompanio kiu respondas retmesaĝajn gazetarajn petojn per emoĝio 💩?

Mi kontaktis ĉiujn direktorojn kiuj kutimis labori por Tvitero. Neniu laboras plu tie. X ne havas teamon en Brazilo. La profilo de la Unua Damo restos sub la regado de la incel-kodrompisto.

La 19-an de decembro, Janja aperis en la ĉiusemajna elsendo de Lula “Parolu kun la prezidento” kaj kritikis Elon Musk, dirante ke li gajnas monon dum ŝia konto troviĝas sub atako kaj ke ŝi procesos kontraŭ X.

“Ni vivas en reguligita socio. Kial ne estu same pri Interreto?”, demandis ŝi. La Unua Damo kaj la Prezidento ankaŭ diskutis pri reguligo de sociaj medioj sekve de la kazo.

Semajnon antaŭe, Janja afiŝis en Instagramo — kie ŝi havas 2,3 milionojn da sekvantoj — komenton pri la kodrompista atako kaj taksis la publikigitajn afiŝojn “seksismaj kaj kriminalaj, tipaj al tiuj kiuj disdegnas virinojn, vivon en socio, demokration kaj leĝon”. La 17-an de decembro, ŝi rekomencis afiŝi en X:

Pensei muito sobre voltar ou não para essa rede social, não apenas por causa das agressões que aconteceram em meu perfil, mas principalmente por toda a demora dos administradores da rede X em agir, congelando meu perfil para que as agressões parassem de ser postadas e pudessem ser silenciadas. Minha equipe de redes agiu rapidamente mas o pesadelo se estendeu por uma hora e meia até o bloqueio. O transtorno e a burocracia continuaram para que a conta fosse recuperada e o relatório da plataforma fosse finalmente entregue para investigação da Policia Federal , o que aconteceu somente quatro dias depois dos crimes cometidos.

Mi multe pensis ĉu reveni aŭ ne al ĉi tiu socia reto, ne nur pro la agresoj kiuj okazis en mia profilo, sed ĉefe pro la malfruo de la administrantoj de X agi, blokante mian profilon por ke ĉesu la publikigado de la agresoj kaj por ke ili estu silentigitaj. Mia teamo pri sociaj medioj agis rapide, sed la koŝmaro dauris pli ol uno horon kaj duonon ĝis la bloko. La malordo kaj la burokratismo daŭris ĝis la rekupero de la konto kaj ĝis finfine la sendado de la platforma raporto por enketo ĉe la Federacia Polico, kio okazis kiam jam pasis kvar tagoj ekde la krimoj.

Sociologo, ŝi estas ofte kritikata en Brazilo pro sia malkaŝemo pri kelkaj temoj kaj pro sia partoprenado en oficialaj prezidentaj agendoj.

Ŝi estis aktivisto de la Partio de Laboristoj (PT) antaŭ komenci rilaton kun Lula, monatojn antaŭ ke li estu sendita en prizonon en aprilo 2018 post enketoj rilate al la Operacio Lavado de Aŭtoj.

La 14-an de decembro, post kiam la Federacia Polico faris traserĉon kaj konfiskon ĉe la adresoj de kelkaj suspektoj, prezidento Lula parolis pri la okazaĵo ĉe publika evento:

Ĉu vi konas la kodrompiston kiu invadis la profilon de Janja? Temas pri 17-jaraĝa junulo kiu disvastigas malamon enrete. Kiam ni reagos kaj edukos tiujn junulojn por ke ili ne reproduktu perforton kontraŭ knabinoj kaj virinoj? Ni devas eduki junulojn politike. Ni devas igi tiun engaĝiĝon pli forta.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.