Artikoloj pri Juro
Meksika kolektivo kiu piratas librojn por kundividi kulturon alfrontas blokadojn
Pirateca estas retejo kiu ekde 2019 provizas senpagan aliron al pli ol 279 verkoj hispane sub la slogano "La libroj ne estas ŝtelitaj, ili estas eksproprietigitaj!"
Kiel bangladeŝaj teolaboristoj povas travivi kun taga salajro de malpli ol du dolaroj?
En Bangladeŝo, teolaboristoj deklaris strikon por postuli tagan salajron de 300 bangladeŝaj takoj (3,16 dolaroj). Ilia protesto sukcesis atingi salajran kreskon de 25%, kiu samvaloras al 170 takoj (1,80 dolaroj). Sed ĉu tio sufiĉas?
Azerbajĝana aktivulo diskonigas gravan krimon faritan kontraŭ ŝi kaj kies kulpulo daŭre restas senpuna
Malgraŭ medicinaj registroj indikantaj pruvon de la krimo, la kulpulo restas libera, laŭ persona rakonto afiŝita de aktivulino Sanay Yaghmur en Fejsbuko.
Komplika situacio je translima transplantado en Ukrainio
Vojaĝi eksterlanden por organa transplantado estas kutima afero en Ukrainio, sed la loĝistiko estas komplika. Tamen nova leĝo kaj entuziasmaj regionaj kuracistoj povas fari nacian transplantan sistemon realo.
Tutmonda enketo malkaŝas, ke Projekto Pegazo estis identigita en Azerbajĝano kaj aliloke
Oni identigis ĉirkaŭ mil telefonnumerojn apartenantajn al uzantoj en Azerbajĝano, inkluzive de eminentaj ĵurnalistoj, redaktistoj, defendantoj de homaj rajtoj, advokatoj kaj politikaj aktivuloj, samkiel iliaj amikoj kaj familianoj.
La Nova Konstitucio de Ĉilio ofertas unikan ŝancon repripensi la rajtojn de laboristoj en la cifereca epoko
Kiam teknologiaj solvoj estas efektivigitaj en nekontrolitaj medioj, kiel okazis en Ĉilio, ili ankaŭ estas minaco de hiper-aŭtomatigo kaj malkontenta laboro.
Ĉu la murdo de Moïse alportos stabilecon al Haitio aŭ kaŭzos eĉ pli da ĥaoso?
La murdo de Moïse okazis nur kvin monatojn post la parolado, en kiu prezidanto Moïse deklaris sian politikan nevundeblecon, markinte lin la unua prezidanto en moderna haitia historio, kiu estis murdita dum sia ofico.
En la Internacia Tago de Virinoj, civitanoj de Trinidado kaj Tobago elektas defii genrobazitan perforton
Sekve de du altnivelaj krimoj, loĝantoj de Trinidado kaj Tobago pledis por la entrepreno de konkretaj paŝoj cele al la protektado de virinoj.
Ekas en Angolo nova punkodo senkrimiganta samseksajn rilatojn
La novaj reguloj anstataŭigas la Punkodon el 1886, kiam ankoraŭ regis la portugala kolonia administrado.
En Transnistrio, ŝtato kies sendependeco ne estas agnoskata, emerito alfrontas kriminalajn akuzojn pro “kontraŭ-rusa” diskurso
70-jaraĝa civitano de Transnistrio riskas punon de kvin jaroj en prizono pro kritikoj pri la rusiaj pactenantaj fortoj en la separisma moldava regiono.
Nova sistemo de “kiberprotektado” en Omano kaŭzas maltrankvilon pro minaco al homaj rajtoj
La Centro pri Kiberprotektado donas al la Agentejo pri enlanda sekureco (ISS) plenan kontrolon super komunikaj retejoj kaj informaj sistemoj en Omano.
Konflikto en Montara Karabaĥo altiras atenton al vendado de armiloj al Azerbajĝano fare de Israelo
Armiloj fabrikitaj en Israelo donis al Azerbajĝano ŝlosilan avantaĝon super Armenio en la lasta milito en Montara Karabaĥo. Sed por iuj homrajtaj aktivuloj tio ne estas kaŭzo por fiero.
Civitaneco per investado en Karibio: Ĉu ekonomia bono aŭ diplomatia minkampo?
Civitaneco per investado, nomita la "ora pasporto", proponas al la riĉuloj duan civitanecon en tempo kiam vizaj kaj KOVIM-19 reguloj iĝas pli rigoraj.
KOVIM-19 en Orientafriko: virinoj alfrontas malfacilaĵojn por aliri sanservojn (2/2)
Sub la elirmalpermeso pro KOVIM-19 en Kenjo, transportistoj ne povis aŭ ne volis transporti akuŝantajn virinojn al saninstalaĵoj pro timo al ĉikanado fare de sekurecaj agentejoj.
La kvanto da ina ekscizado en Mezoriento plej verŝajne pligrandiĝos dum la pandemio KOVIM-19
En Mezoriento, tabuoj pri la virina korpo kaj sekseco malhelpas liberan publikan pridiskuton pri delikataj temoj kiel inaj ekscizadoj, kiuj ofte rilatas al kulturaj, religiaj kaj tradiciaj kredoj.
Nova leĝo igas transgenrulojn el Hungario forlasi la landon
Transgenruloj rakontas al Global Voices, ke Bruselo ne faris sufiĉan premon al Budapeŝto.
Kiuj estas la “tumultuloj” malliberigitaj post la manifestacioj kontraŭ ekstradicio en Honkongo?
Ĉirkaŭ triono de la 612 arestitoj estas malpli ol 20-jaraĝaj, kaj almenaŭ 14 estas malpli ol 16-jaraĝaj.
Brazila tribunalo decidas gardi en Rio-de-Ĵaneiro enketon pri la morto de Marielle Franco
Federaciigi la operacion signifus elpreni la respondecon pri la enketo de la murdo el la ŝtata sfero, fokusita je Rio-de-Ĵanejro, kun la laboro de la Civila Polico kaj de la Federacia Publika Ministerio, kaj enigi ĝin en la federacian kampon.
Vivo de marĝenuloj: la lulioj en Uzbekio
Oni supozas ke la lulioj estas malproksimaj parencoj de la eŭropaj kaj proksimorientaj ciganoj, sed ilia deveno estas malklara.
Polemiko en Malajzio: ĉu afiŝi en Facebook pri koronviruso egalas al “disvastigi onidirojn”?
"... dum mi konsentas, ke iuj limigoj estas necesaj en tempoj de krizo, treni iun sub la Punan Kodon ne estas pravigata. Limigoj ne okazu helpe de punaj mezuroj en ĉi tiu kazo."
Malajzia verkistino alfrontas enketon, publikiginte libron pri sia decido ne surmeti hiĝabon
"En tiaj ĉi situacioj, gravas por ni memorigi al la registaro, ke libera opini-esprimado ne estas krimo, ke libereco de religiaj kredoj ne estas insulto al Islamo, kaj ke la protektado de ĉi tiuj liberecoj estas esenca por subteni homajn rajtojn por ĉiuj."
Amo gajnas: leĝo pri samseksa ‘edzeco’ plene aprobita dum la leĝdona periodo de Tajvano
Tajvano estas la unua lando en Azio kiu agnoskas samseksan edziĝon, nun oficiale voĉdonita de la parlamento. La unuaj edziĝoj estas atenditaj la 24-an de majo 2019.
Kamboĝo reduktas nombron da festotagoj por altiri laborpostenojn, sed aktivuloj timas ke tio povus malgravigi demokration
"Omitting the Paris Peace Agreement and Human Rights days from the public-holiday list reflects that the government is unwilling to promote democracy any longer.""Omitting the Paris Peace Agreement and Human Rights days from the public-holiday list reflects that the government is unwilling to promote democracy any longer."
La defioj rilate al la lokigo de la surstrata seksa agreso en Srilanko transpasas simplan kolektadon de donitaĵoj
Malgraŭ denuncoj al la polico, la virinoj batalas kontraŭ kulturo kiu kulpigas la viktimon kaj kontraŭ sistemo nesensiva al la bezonoj de la viktimoj de seksa misuzo.
Advokatoj de zambia entreprenisto peticias ke GoDaddy forigu novaĵretejon
[La originalo de ĉi tiu afiŝo publikigita la 7-an de aŭgusto 2015] Retejo de civitana komunikilo Zambia Reports alfrontas leĝan minacon de loka entreprenisto Rajan Mahtani, kiu peticias, ke GoDaddy, retejgastiga firmao,...