“Mia mesaĝo kaze se mi estos murdita: ne rezignu”: Aleksej Navalnij antaŭvidis sian pereon

 

Portrait of Russian opposition leader and activist Alexey Navalny by Mitya Aleshkovsky. CC BY-SA 2.0 DEED.

Rusa opoziciulo Aleksej Navalnij. Foto de Mitya Aleshkovsky. CC BY-SA 2.0 DEED.

La 16-an de februaro 2024, Aleksej Navalnij, longdaŭra kritikanto de Putin kaj elstara opoziciulo, mortis en malliberejo en suspektindaj cirkonstancoj. Navalnij diris iam en dokumenta filmo kion li volas ke rusoj faru kaze de lia morto.

Alexei Navalny answers the question of what to do if he is killed.  Excerpt from the film “Navalny” by Daniel Rohr, 2022

Mia mesaĝo, kaze se mi estos murdita, estas ne rezigni. Ne rezignu, vi ne povas rezigni. Se tio okazos, tio signifas ke ni estas tre fortaj kaj ke ili timas nin. Ni devas uzi tiun forton kaj ne rezigni. Memoru ke ni estas tre potenca forto, kiu estas subfosita de ĉi tiuj malbonuloj nur ĉar ni ne povas kompreni kiom fortaj ni estas. Ĉio bezonata por ke malbono venku estas la manko de agado de bonuloj. Do agu. 

La sendependa gazetara projekto por la protektado de homaj rajtoj OVD-Info, same kiel multaj aliaj rusiaj opoziciaj kanaloj kaj individuoj, asertas ke li estis murdita.

OVD-Info publikigis deklaron prezentantan ĝian starpunkton pri la morto de Navalnij:

“Alexei Navalny was killed in prison. The Federal Penitentiary Service has reported his death and plans to conduct investigations and determine the cause, something similar was mundanely stated by the Investigative Committee. This is unnecessary, the cause is already known.

Aleksej Navalnij estis murdita en malliberejo. La Federacia Mallibereja Servo raportis pri lia morto kaj planoj fari enketojn kaj malkovri la kaŭzon, io simila estis asertata de la Enketa Komitato. Tio estas nenecesa, la kaŭzo estas jam konata.

La deklaro daŭrigas:

Navalny’s death was a murder — a planned murder, a murder methodically carried out, a murder of which the Russian state is guilty. Including those very agencies that are now talking about investigations.

The authorities planned and carried out the poisoning of Navalny in August 2020. This was proven by numerous investigations, including Navalny’s own. It cannot be proven in a Russian court, controlled by killers. But why bother? To all reasonable people, the well-known indisputable facts are enough.

But Navalny miraculously survived. After treatment in Germany, still in poor health, Navalny returned to Russia. He was immediately arrested and kept in deliberately torturous conditions for three years. He was held without proper medical supervision and treatment and virtually isolated from family and lawyers. Most recently he was transferred into one of Russia’s harshest prisons located beyond the Arctic Circle. During 37 months of detention, Navalny spent 296 days in a brutal punishment cell. In such conditions, there was no need to poison or kill through violent means — they simply had to wait.

And this was not just murder. It was a political assassination. Navalny’s arrest and conviction were not simply unjust, they obviously served the political goals of the Kremlin. We are confident that both the fact of the murder and the fact that this murder is political will be properly proven through the law: at the international level and in Russia, in that very bright free Russia of the future that Navalny believed in.

This is an assassination of hope. But now it is within our power to prevent one last crime against Navalny — the attempts to kill the hope he inspired. Just as we need to stop other murders being committed right now.

Alexei was a man of extraordinary courage, resilience, and optimism. For us, he will always be an example to follow, a symbol that inspires, and does not allow us to give up. A symbol that gives hope. We will cherish this gift.

Alexei, thank you for everything you have already done, and for everything that will be done because of you and for you!

Our deepest sympathies go out to Alexei Navalny’s family and all his colleagues.”

La morto de Navalnij estis murdo — planita murdo, murdo sisteme realigita, murdo pri kiu la rusia ŝtato kulpas. Inkluzive de tiuj agentejoj kiuj nun parolas pri enketoj.

La aŭtoritatoj planis kaj realigis la venenadon de Navalnij en aŭgusto 2020. Ĉi tio estis pruvita de multnombraj enketoj, inkluzive de enketo farita de Navalnij mem. Ĝi ne povas esti pruvita en rusia kortumo, kontrolita de murdistoj. Sed kial zorgi pri tio? Por ĉiuj raciaj homoj, la bone konataj nekontesteblaj faktoj sufiĉas.

Sed Navalnij mirakle supervivis. Post kuracado en Germanio, ankoraŭ en malbona sanstato, Navalnij revenis al Rusio. Li estis tuj arestita kaj tenita en intence torturaj kondiĉoj dum tri jaroj. Li estis malliberigita sen taŭga kuracista superrigardo kaj traktado kaj izolita de familio kaj advokatoj. Antaŭnelonge, li estis portita al unu el la plej severaj malliberejoj de Rusio, situanta post la Arkta Cirklo. Dum 37 monatoj en malliberejo, Navalnij pasigis 296 tagojn en brutala punĉelo. En tiaj kondiĉoj, ne estis necese veneni aŭ murdi lin perforte — ili simple devis atendi.

Kaj tio ne estis nur murdo. Tio estis politika murdo. La malliberigo kaj la kondamno de Navalnij ne estis simple maljustaj, ili evidente servis la politikajn celojn de la Kremlo. Ni kredas ke la murdo kaj la fakto ke ĝi estas politika murdo estos taŭge pruvitaj per leĝo: je internacia nivelo kaj en Rusio, en tiu tre brila libera Rusio de la estonteco je kiu Navalnij kredis.

Ĉi tio estas murdo de espero. Sed nun dependas de ni ĉu ni preventos lastan krimon kontraŭ Navalnij — la strebojn mortigi la esperon kiun li inspiris. Ekzakte kiel ni devas ĉesigi aliajn krimojn kiuj okazas ĝuste nun.

Aleksej estis viro kun eksterordinaraj kuraĝo, rezistemo kaj optimismo. Por ni, li ĉiam estos sekvinda ekzemplo, inspira simbolo, kiu ne permesas al ni rezigni. Simbolo kiu donas esperon. Ni konservos tiun donacon.

Aleksej, dankon pro ĉio kion vi jam faris kaj pro ĉio kio estos farata pro vi kaj por vi!

Niaj plej profundaj kondolencoj iras al la familio de Aleksej Navalnij kaj al ĉiuj liaj kolegoj.

 

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.