Artikoloj pri Indiĝenoj
La nombro da indiĝenoj de la insulo Saĥaleno en Rusio draste malpliiĝas
La indiĝenaj homoj de Saĥaleno nun estas malplimulto. Ili estas nomataj nivĥoj, ajnuoj kaj ujltoj. Dokumenta filmo montras unu el la forvelkantaj vilaĝoj, Ribnoje, kie nivĥoj loĝas.
Kiel kurdlingvaj dividoj malhelpas aliron al informoj
La daŭrantaj disputoj pri kurdaj lingvoj kaj la manko de lingva normigo malfaciligas interŝanĝi la informojn kaj aliri retajn informojn, limigante aktivan partoprenon en la cifereca mondo.
Rusiaj diplomatoj reagas al nova lingvoleĝo en Kirgizio, revenigante kolonian pasintecon
La kirgiza lingvo estas integra parto de la nacia identeco. Ĝi estas esenca por la postvivado de la kirgizoj kiel aparta etno kaj Kirgizio kiel nacio.
Palestinanoj batalas por siaj domoj en Orienta Jerusalemo
Israelaj setlantaj organizaĵoj, subtenataj de la ŝtato, uzas diskriminaciajn leĝojn por sub falsaj pretekstoj kapti palestinajn domojn kaj fari pseŭdoleĝan proceson por perforte elpeli familiojn el iliaj domoj.
Enketistoj en Gujano asertas ke tragedian incendion ekigis malkontenta lernanto pro konfiskita telefono
La fajro komenciĝis en la banĉambroj, kie la adoleskanto supozeble ŝprucigis insekticidon sur kurtenon kaj poste ekbruligis alumeton. La fajro rapide disvastiĝis tra la konstruaĵo.
Colmena: malfermitkoda amaskomunikila platformo ligas kamparajn kaj indiĝenajn komunumojn
"Ke la nomo 'Colmena' estis elektita, por mi, estas devontigo al diverseco"
La unua gramatiko de la mrua lingvo donas esperon al indiĝena komunumo
Ĉi-jare la ĉefa evento de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo en Bangladeŝo estis la eldono de la unua gramatiko verkita en la mrua, endanĝerigata indiĝena lingvo.
Venkado de ekzistadismaj krizoj per muziko: Karolina Cicha de Pollando
Pola popolartistino Karolina Cicha, kantisto, komponisto, multinstrumentisto kaj unu-virina orkestro provas uzi la muzikon por venki historian antaŭjuĝon vidalvide de minoritataj grupoj en Eŭropo.
Kiel bangladeŝaj teolaboristoj povas travivi kun taga salajro de malpli ol du dolaroj?
En Bangladeŝo, teolaboristoj deklaris strikon por postuli tagan salajron de 300 bangladeŝaj takoj (3,16 dolaroj). Ilia protesto sukcesis atingi salajran kreskon de 25%, kiu samvaloras al 170 takoj (1,80 dolaroj). Sed ĉu tio sufiĉas?
Ĉu eblas revivigi “tatarismon” malgraŭ la identeca politiko de Rusio?
Ĉu la politikaj limigoj pri la uzo kaj instruado de denaskaj lingvoj en Rusio povas antaŭenpuŝi la reviviĝon de la tatara nacia identeco?
Kvin kantoj por festi la tagon de indiĝenaj popoloj
Muziko estas maniero por kontraŭstari la minacon al la kutimoj, lingvoj kaj kulturo de indiĝenaj popoloj faritan de koloniismo, perforto, klimata ŝanĝo, ekonomia kaj rasa diskriminacio kaj kultura asimilado.
‘Via’dle: Wordle nun alireblas en multaj lingvoj de la mondo
Wordle estas amuza vojo por ekzerci vian cerbon, sed la malfermita kodo malantaŭ la senpaga ludo ebligis adapti la verkon en diversaj lingvoj, inkluzive indiĝenajn.
La heredaĵo de la lasta parolanto de la jagana lingvo en Ĉilio
La forpaso de Cristina Calderón estas perdo por la jagana indiĝena komunumo, sed ŝi postlasis multnombrajn librojn pri siaj lingvo kaj kulturo por la sekvaj generacioj de jaganoj.
Konektiĝo malgrandigas la efikojn de la klimata ŝanĝiĝo en Gran Chaco, Sudameriko
La konekteblo kaj la aliro al teknologio permesas al la komunumoj de la regiono Gran Chaco organiziĝi, komunikiĝi kaj reagi pli taŭge fronte al klimataj urĝoj.
Majaa spirita gvidantino akuzita pri “sorĉado” en Gvatemalo, poste liberigita
Adela Choc Cuz, praula aŭtoritato kaj membro de la kontraŭ-mineja rezisto de El Estor, estis akuzita je sorĉado kaj poste liberigita.
Konu Daniel Abugre Anyorigya, aktiviston pri la gurena lingvo
El Ganao, Daniel Abugre Anyorigya laboras por diskonigi sciojn en sia denaska gurena lingvo, per vikimediaj projektoj.
Afrikaj animaciistoj savas siajn gepatrajn lingvojn per desegnofilmoj
Animacio estas efika maniero instrui al junaj afrikanoj kapablojn kaj lingvojn kiujn oni ne instruas en lernejoj, ĉar en la plejmulto de afrikaj landoj indiĝenaj lingvoj ne estas oficialaj.
‘Defendi la vivon': Indiĝena vivstilo, esenca por solvi klimatan krizon
"Defendi la vivon signifas protekti la vivkondiĉojn de biodiverseco por daŭra ekzistado", diras naŭatla ĵurnalistino Miryam Vargas.
Ne nur Usono: Residente portretas la tutan Ameriko en ‘This is Not America’
Kun milionoj da spektoj en Jutubo, la portorika repkantisto defendas la lukton de Latinameriko por homaj rajtoj.
Agroekologio, la nepala respondo al klimata ŝanĝiĝo
Administri teron, sub la aŭspicioj de agroekologio, implicas revigligi alian specon de rilato kun la grundo. Ĝi komenciĝas per komprenado de la principoj de ekologio kaj kiel la naturo funkcias.
Revigligi la krian kaj la oĝibvan lingvojn de Manitobo per TikTok
Sharissa Neault kaj Noah Malazdrewicz faras amuzajn filmetojn en siaj lingvoj por helpi indiĝenajn junulojn kiuj kredas ke ilia kulturo kaj lingvo perdiĝis rekonektiĝi al tiuj.
Retroiro de la okcitana: ĉu malsukceso de kulturaj iniciatoj aŭ fiasko de la ŝtato?
Parolata de pli ol duonmiliono da homoj kaj nutrita de eduka, komunika, kaj kultura agadoj, la okcitana ankoraŭ suferas malkreskon de nombro de siaj parolantoj. Kiu kulpas pri tio?
De Meksiko al Aŭstralio, indiĝenaj junuloj reinventas Interreton por siaj lingvoj
Interreto ludas rolon en la trudado de hegemonia lingvo, sed junuloj uzas ĝin por krei spacon por siaj lingvoj.
Inspiri novajn generaciojn de parolantoj de la balia lingvo per superherooj kaj vikioj
"Neegala alireblo al ciferecigo estas nia plej granda problemo. Uzantoj de interreto daŭre multiĝas, sed reale ne ĉiuj areoj en Balio havas adekvatan interretan aliron".
Rekono de regionaj lingvoj: la piruetoj de la franca registaro
Nova leĝo aprobita en majo 2021 celante ŝirmi lokajn lingvojn relanĉas la debaton pri regionaj lingvoj en Francio.