[Sonpoŝtkarto] “Salutojn de…” Umasoye, niĝeria cifereca aktivisto pri la lingvo Ekpeye

Rising Voices invitas vin aliĝi al la inaŭguro de la serio “Salutojn de…”, kun kvin epizodoj de “sonpoŝtkartoj” enhavantaj la voĉojn de ciferecaj aktivistoj pri afrikaj lingvoj de Sud-Afriko, Niĝerio kaj Ganao.

En ĉi tiu inaŭgura epizodo, ni esploras la personajn rakontojn de Franca Umasoye Igwe, mallonge konata kiel Umasoye, laŭ ŝiaj propraj vortoj.

Specialaj dankoj al produktisto Malcolm Bamba, kies kunlaboro kun ĉiu aktivulo prilumigis tiujn fascinajn rakontojn. Danke al lia laboro, aŭskultantoj partoprenos vojaĝon, gajnante enrigardojn pri la devenoj de la cifereca engaĝiĝo de ĉiu aktivisto kun sia lingvo. Aldone, la serio emfazas la defiojn kiujn ili alfrontas kaj ilian adan motiviĝon pri sia laboro.

En la centro de la atento de nia unua epizodo troviĝas Umasoye, kies laboro gravitas ĉirkaŭ la lingvo Ekpeye de Niĝerio. Rising Voices intervjuis Umasoye en ĉi tiu pli frua blogaĵo pri ŝia laboro kaj vi povas sekvi la sonregistraĵon per la suba transskribaĵo.

Elŝutu la sondosieron ĉi tie.

Malcolm Bamba (MB): Hello, everyone. I'm Malcolm Bomba and welcome to Rising Voices presents “Greetings from…” a series which follows language activists from across the globe sharing their stories of preservation in a digital age.

In this episode, social media marketer and language activist Umasoye shares her efforts to digitize the Ekpeye language of Nigeria. Here is her story.

Umasoye (U): Hello, my name is Umasoye and I am from Ahoada, Ekpeye ethnic nationality. Ekpeye is an ethnic group found in Rivers State, Nigeria. Today I want to share with you about my journey as an advocate for Indigenous languages.

Far back in 2020, I started an online class to teach my language. This was inspired by an encounter I had on campus. I met a student. She was not fluent in Ekpeye. She could not understand it. And you know, I thought of putting a class together for this set of people. But then Covid happened and the school was on lockdown, so we couldn't go on with the plans of having a physical class. So we had to start an online tutorial. And after the first edition, we got a lot of feedback, a lot of comments, and that was actually when I saw that my language had this issue that a lot of persons can no longer speak it.

I started the “Speak Ekpeye Fluently” initiative. Together with a team of like minded people, we have launched a book which is titled Eyolukanyi. So it's a book that has a collection of tales, proverbs, and a mini dictionary session.

And currently we are working with [the organization] 7000 Languages to create an online course for the Ekpeye language. When I started “Speak Ekpeye Fluently”, I was working actively as a photographer, so I worked part time in school. I studied agricultural extension and rural development, and then I was still trying to kick start my content writing career.

In 2022, I got a contract to write for a language and locals collection because I was an advocate for Indigenous languages. It was huge, a big contract for me because I was just starting out.

It's been a lot of positive moments and experiences so far. My advocacy in languages has given me the opportunity to meet with a lot of people who are also in the same field. I had the opportunity to connect with over 75 people around the world from different linguistic backgrounds. I mean, that was really a positive experience for me because I had to learn more about other people's culture, their languages and their language situation. So, so far, it's been a good journey. And yes, I look forward to see what the future holds for me on this path.

MB: Thank you for listening to Rising Voices audio postcard series. For more information on the language activists featured in this episode, visit rising.globalvoices.org or follow us at @DigiAfricanLang on X, formerly known as Twitter. I'm Malcolm Bamba and I will see you in the next episode.

Malcolm Bamba (MB): Saluton al ĉiuj. Mi estas Malcolm Bomba kaj mi deziras al vi bonvenon al “Salutojn de…”, serio Rising Voices kiu sekvas lingvajn aktivistojn el la tuta mondo, kundividante iliajn rakontojn pri lingva konservado en cifereca epoko.

En ĉi tiu episodo, la socimedia merkatikisto kaj lingva aktivisto Umasoye parolas pri siaj streboj ciferecigi la lingvon Ekpeye de Niĝerio. Jen ŝia historio.

Umasoye (U): Saluton, mia nomo estas Umasoye, mi devenas de Ahoada kaj mi estas de etna nacio Ekpeye. Ekpeye estas etna grupo kiu vivas en Rivers State, Niĝerio. Hodiaŭ mi volas paroli al vi pri mia vojaĝo kiel aktivisto por indiĝenaj lingvoj.

En 2020, mi komencis retan kurson por instrui mian lingvon. Tio estis inspirita de renkontiĝo kiun mi havis ĉe la universitato. Mi renkontis studenton. Ŝi ne parolis flue la lingvon Ekpeye. Ŝi ne povis kompreni ĝin. Nu, mi pensis krei kurson por tiaj homoj. Sed poste okazis KOVIM kaj la lernejo estis fermita, do ni ne povis antaŭenigi la planojn havi fizikan kurson. Do ni devis komenci retan kurson. Kaj post la unua, ni ricevis multajn reagojn, multajn komentojn, kaj tiam mi fakte vidis ke mia lingvo havas tiun problemon, ke multaj homoj ne plu scipovas ĝin.

Mi komencis la iniciaton “Speak Ekpeye Fluently”. Kune kun teamo de homoj kun similaj celoj, ni lanĉis libron titolitan Eyolukanyi. Temas pri libro kiu enhavas kolekton de rakontoj, proverboj kaj vortareton.

Nuntempe ni kunlaboras kun [la organizo] 7000 Languages por krei retan kurson de la lingvo Ekpeye. Kiam mi komencis “Speak Ekpeye Fluently”, mi estis aktive laboranta kiel fotisto, do mi laboris duontempe en lernejo. Mi studis agrikulturan edukadon kaj kamparan disvolviĝon kaj tiam mi estis ankoraŭ provanta komenci mian karieron kiel publikigisto.

En 2022, mi ricevis kontrakton por verki por kolekto pri lingvoj kaj kulturoj ĉar mi estis aktivisto por indiĝenaj lingvoj. Estis grandege, estis granda kontrakto por mi ĉar mi estis apenaŭ komencanta.

Estis multaj pozitivaj momentoj kaj spertoj ĝis nun. Mia aktivismo pri lingvoj donis al mi la oportunon renkonti multajn homojn kiuj laboras en la sama kampo. Mi havis la oportunon kontaktiĝi kun pli ol 75 homoj de la tuta mondo, kun diversaj lingvaj fonoj. Mi celas diri ke tio estis vere pozitiva sperto por mi ĉar mi devis lerni pli pri la kulturo de aliaj homoj, iliaj lingvoj kaj ilia lingva situacio. Do, ĝis nun, estis bona vojaĝo. Kaj jes, mi antaŭĝojas vidi kion la estonto havas por mi sur ĉi tiu vojo.

MB: Dankon pro via aŭskultado de la serio de sonpoŝtkartoj de Rising Voices. Por pli da informoj pri la lingvaj aktivistoj de tiu ĉi epizodo, vizitu rising.globalvoices.org aŭ sekvu nin ĉe @DigiAfricanLang en X, antaŭe konata kiel Tvitero. Mi estas Malcolm Bamba kaj mi revidos vin en la venonta epizodo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.