En Turkio, murdo de senhejma kato estigas tempeston

Bildo de Arzu Geybullayeva

Turkaj aktivuloj pri bestaj rajtoj estas malkontentaj pri la kondamno donita al Ibrahim Keloğlan, viro kiu murdis per piedbato senhejman katon nomitan Eros en decembro 2023. La 13-an de marto, la kortumo kondamnis Keloğlan al tri jaroj en malliberejo, sed menciante lian bonan konduton, ĝi reduktis la punon al du jaroj kaj duono kaj suspendis ĝin, sen malliberigo kaj kun vojaĝmalpermeso. Sociaj medioj bruis per la kradvorto #erosiçinadalet (justeco por Eros).

Keloğlan estis unue kondamnita la 8-an de februaro kaj ricevis punon de unu jaro kaj tri monatoj en malliberejo fare de la Kriminala Kortumo Küçükçekmece. Ĉi tiu estas reduktita puno, kiun la kortumo pravigis menciante la penton de la krimulo kaj la mankon de antaŭaj krimoj. Ĉi tiu kondamno estis poste ŝanĝita de supera kortumo post publika protesto kaj li estis denove juĝita.

En la tago de la plej freŝdata prezentiĝo en tribunalo, multaj aktivuloj pri bestaj rajtoj kaj amantoj de bestoj (kelkaj el kiuj kunportis siajn hejmbestojn pro solidareco) iris al la kortuma sidejo.

Mia Dio, la amikoj de Eros ankaŭ venis subtene.

Oficialuloj estis devigitaj transloki la proceson al pli granda halo pro la granda ĉeestantaro, laŭ raporto de Bianet.

Multnombraj politikaj partioj, advokataj asocioj kaj organizoj pri bestaj rajtoj petis ĉeesti la proceson, sed iliaj petoj estis malaprobitaj pro tio ke neniu el ili estis lezita en la krimo.

Laŭ la advokato Ilke Acar, kiu sekvis la proceson de proksime, Keloğlan, en sia deklaro en tribunalo la 13-an de marto, diris ke li faris la krimon “en momento de kolero” kaj ekde sia unua prezentiĝo en tribunalo, li disdonis katmanĝaĵon kaj faris donacojn al bestoaziloj, aldonante ke “tio estis kvazaŭ terapio” por li.

La prokuroroj diris ke, se la defendanto mortigus infanon kaj poste dirus ke li/ŝi donacis por la edukado de alia infano, “ĉu tio estus konsiderata? Se la defendanto pentis, kial li ne prezentis sin ĉe la aŭtoritatoj? Liaj diroj ne estas sinceraj aŭ veraj, ni petas ke li estu juĝita en aresto”, laŭ raporto de BBC Turkio.

Kiel rezulto, la prokuroro petis la plej altan kondamnon pro tio ke Keloğlan ĉasis la katon kaj poste murdis ĝin en brutala maniero.

Aliĝis al la subtena agado postulanta justecon la futbalisto de Galatasaray Mauro Icardi, kiu afiŝis sin en sociaj medioj kun du katoj, unu kun la mesaĝo “Hodiaŭ por Eros, Morgaŭ por ni, #justecoporeros” ĉe la kolo de kato.

Sarper Duman, muzikisto kaj bestosavisto kiu havas pli ol 1 milionon da sekvantoj en Instagramo, kundividis afiŝon responde al la decido de la kortumo:

The murderer who kicked and killed a cat that lived in a residential complex and did not harm anyone was released. There is no justice system in this country that protects stray animals!

La murdisto kiu piedfrapis kaj murdis katon kiu vivis en loĝejaro kaj neniun damaĝis estis liberigita. Ne ekzistas justica sistemo en ĉi tiu lando kiu protektas senhejmajn bestojn!

“Ĉi tiu kondamno estas la plej alta kiu estis donita sub la Leĝo pri la Besta Bonfarto”, pepis la ministro pri justico Yılmaz Tunç post la decido de la kortumo, kun promeso “daŭrigi la kontraŭstaron de ĉiaj mistraktadoj” de senhejmaj bestoj, kiujn la ministro priskribis kiel “niajn karajn amikojn” en la sama pepo.

Aktivuloj pri bestaj rajtoj malkonsentas. Ahmet Kemal Şenpolat, prezidanto de la Federacio pri Bestaj Rajtoj Haytap, diris ke la decido de la kortumo ne ŝanĝos homojn kiuj “daŭre torturos bestojn intence”.

Turkio adoptis sian unuan leĝon pri besta protektado en 2004. Laŭ Artikolo 28/a de Leĝo 5199, kruela traktado de bestoj kaj intenca mortigo de bestoj estas konsiderata krimo. En 2021, la turka parlamento aprobis novan leĝon pri bestaj rajtoj. La leĝo malpermesis la vendon de ĉiuj katoj kaj hundoj en bestovendejoj, klasante ilin kiel “vivantajn estaĵojn” kaj ne objektojn, kaj ĝi igis bestan misuzon punebla per ĝis kvar jaroj en malliberejo. La leĝo ankaŭ postulis ke posedantoj de hejmbestoj registru ilin per ciferecaj identigiloj.

Estas sufiĉe kutime en Turkio vidi homojn kiuj zorgas pri senhejmaj bestoj nutrante ilin kaj konstruante domojn por ili ĉe la strato. Kelkaj el tiuj senhejmaj bestoj havas sian propran statuon, dum aliaj iĝis popularaj maskotoj de municipoj. Kaj ekzistas almenaŭ du dokumentaj filmoj, “Kedi” kaj “Senhejmulo”, kiuj portretigas la vivon de senhejmaj bestoj en la lando. Post la terura tertremo de februaro 2023, la rakonto de fajrobrigadisto kiu adoptis savitan katon emociigis homojn tra la lando.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.