Formularo por proponi artikolon al Global Voices

Bonvenon al la artikolpropona platformo de GV!

Ĉi tiu formularo celas helpi nin pripensi nian aliron al artikolo antaŭ ol verki ĝin, sed ĝi celas ankaŭ informi redaktistojn pri artikoloj kiuj estas en preparo. Ĉi tiu antaŭa preparo devas helpi igi la proceduron de redaktado kaj publikigo pli glata kaj rapida.

Plenigante ĉi tiun formularon, memoru ke la plej bonaj GV-artikoloj konformas al jenaj kriterioj: INTEGRECO, INTERLIGADO, ORIGINALECO, EGALECO DE REPREZENTADO.

INTEGRECO = La informoj en la artikolo estas bazitaj sur kontroleblaj faktoj, kaj la artikolo ne estas plagiato.

INTERLIGADO = La rakonto provas forĝi ligojn trans komunumoj, landoj, regionoj, lingvoj aŭ legantaroj.

ORIGINALECO = La enhavo ne estis antaŭe raportita, aŭ almenaŭ ne en la maniero kiun vi proponas.

EGALECO DE REPREZENTADO = Sub/misprezentitaj komunumoj ricevas justan reprezentadon en la artikolo.

Unfortunately, we can not publish posts in Esperanto, only translations, as there is no newsroom editor with the capability to edit in Esperanto :) As for writing new posts, we have a pitching process which you can follow here: https://community.globalvoices.org/global-voices-story-pitching-form/
For the time being, original articles must be published in one of the languages stated in the pitch form, that is, Arabic,  French, Portuguese, Russian, Spanish and English, but not necessarily only in English! Other languages can be discussed on a case by case basis depending on the pitch with Filip Noubel, managing director of GV.
—- Mohamed Gohary to Luis Obando‘s post in Esperanto on Kolombio: Lando kiu semas korpojn (Colombia: A country that sows bodies).

Bedaŭrinde ni aktuale ne povas eldoni originalajn artikolojn en Esperanto, nur tradukojn, ĉar ne ekzistas redaktoro en la GV-redaktejo kiu kapablas kompreni Esperanton :)  Rilate la verkadon de novaj originalaj artikoloj, ni havas sekveblan procezon tie ĉi por propono de nova GV-artikolo: https://community.globalvoices.org/global-voices-story-pitching-form/
Dume nun, originalaj artikoloj devas esti publikigitaj en unu el la lingvoj menciitaj en tiu ĉi formularo, nome en la araba, franca, portugala, rusa, hispana kaj angla, sed ne nepre nur en la angla! Publikigo en aliaj lingvoj ĉiuokaze diskuteblas, depende de la rezulto pere de la formularo kaj interkonsente kun Filip Noubel, administra direktoro de GV.
Mohamed Gohary, responde al la esperantlingva artikolo de Luis ObandoKolombio: lando kiu semas korpojn.

Ni dankas pro via tempo kaj zorgo ĉe plenigo de tiu ĉi formularo.
Se vi volas uzi ĉi tiun formularon en la angla, vizitu la komunuman blogon de GV.
Ni taksas ke ĝi ne devas okupi vin pli ol 10-15 minutojn. Dankon!

Global Voices ankaŭ ebligas republikigon kun multaj partneroj en diversaj retejoj kaj lingvoj. Se vi volas regule republikigi niajn artikolojn, aŭ sub specialaj kondiĉoj, bonvolu
 kontakti nin. Pli da detaloj troveblas en “
Partner with Global Voices”.

[gravityform id=”25″ title=”false” description=”true”]

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.