Klarigoj pri la originoj de la milito kontraŭ Gazao

Vidaĵo de detruitaj konstruaĵoj kaj disrompitaĵoj en la kvartalo al-Rimal, post la israelaj aeratakoj kontraŭ Gazao la 10-an de oktobro 2023. Foto de Mohammed Zaanoun. Uzata kun permeso.

La palestinanoj estas kaptitaj en senelireja koŝmaro.

La Israel–Palestina konflikto [eo.wikipedia] estas tre kompleksa kaj malnova problemaro karakterizita de historio de perforto, de viktimoj kaj de amasaj delokigoj trafantaj ĉefe la palestinanojn, la aŭtoktonan popolon de tio, kio estis historie konata sub la nomo Palestino. Tiu historia lando ĉesis ekzisti kiel aparta unuo en la mapo post la kreado de la ŝtato Israelo en 1948.

Por pli bone kompreni la aktualan evoluon de tiu profunde enradikiĝinta konflikto, estas necese plonĝi en la ĝeneralan historian kuntekston kaj ekzameni la nuntempajn faktorojn kiuj ludis gravan rolon dum la lastatempaj eventoj.

Kio okazis?

La 7-an de oktobro 2023 la islama rezisto-movado (Ĥamas), batalanta grupo en la Gazaa strio, malfermis breĉon en la barilo kiu de longe ĉirkaŭas la Gazaan strion, sektoro al kiu estis trudita prema blokado antaŭ 16 jaroj. Post tiu trarompo Hamaso lanĉis surprizatakon kontraŭ la najbaraj israelaj urboj. Responde Israelo lanĉis grandskalan aeratakon kontraŭ Gazao.

La homa bilanco de tiu konflikto estas enorma: pli ol 3000 homoj mortis ambaŭflanke kaj pli ol 10 000 estis vunditaj. Estas priplorindaj ne nur la tragediaj mortoj de homoj kaj la timiga kvanto de vunditoj, sed ankaŭ la multaj delokigoj de loĝantoj kaj la profunda malordigo de la ĉiutaga vivo kaŭzitaj de la konflikto.

La 8-an de oktobro 2023 la israela militkabineto deklaris militon kontraŭ Hamaso. Tamen tiu milito trafis la tutan popolon kiu loĝas en la gazaa strio. La postan tagon, la israela ministro pri defendo, Yoav Gallant, ordonis “plenan sieĝon” de Gazao deklarante ke “estos neniu elektro, neniu manĝaĵo, neniu karburaĵo, ĉio estas fermita”.

Ĉar la sieĝo haltigis la provizadon de vivbezonaĵoj kaj ĉar ĝi endanĝerigas la vivon de pli ol 2,5 milionoj da homoj kaptitaj en Gazao, ĝi estas ĝenerale konsiderata kolektiva puno.

Laŭ la komunikilo Jewish Currents “la 9-an de oktobro, uzante malhomigan lingvaĵon kiun la spertuloj en internacia juro priskribis kiel genocidan, Gallant diris “Ni batalas kontraŭ homaj bestoj kaj ni agas laŭe” “.

Kiuj estas la profundaj kaŭzoj kondukantaj al la milito kontraŭ Gazao?

Gazao estas enklavo ĉe la oriento de la mediteranea marbordo kiu landlimas sudokcidente kun Egiptio [eo.wikipedia] kaj kun Israelo en la oriento kaj nordo. Ekde 2007, kun la subteno de Egiptio, Israelo altrudis al Gazao kontinuan teran, aeran kaj maran blokadon. Homrajtaj organizaĵoj ofte priskribas ĝin kiel “la plej grandan malliberejon en la mondo”. Tiu blokado trudas kolektivan punon al la 2,3 milionoj da gazaanoj loĝantaj en la enklavo.

Israelo regas super fundamentaj sektoroj de la vivo en Gazao, interalie super la transportado de manĝaĵoj, akvo, medicinaĵoj kaj super la homoj pere de teraj limtrapasejoj kunligantaj Gazao kun la ekstera mondo. Dum la jaroj, Israelo konstante bombadis la Gazaan sektoron, tute ne zorgante pri la vivoj de civiluloj, kiuj estas kaptitaj tie kaj povas iri nenien.

Human Rights Watch [ndltr. Observejo pri homaj rajtoj – eo] asertis, ke “tiu blokado ruinigis la gazaan ekonomion, kontribuis al la fragmentiĝo de la palestina popolo kaj apartenas al la krimoj kontraŭ la homaro faritaj de la israelaj aŭtoritatoj, nome la krimo de apartismo [eo] kaj la persekutado de milionoj da palestinanoj”.

Tiu grafikaĵo estas farita de visualizing Palestine. Ĝi estas publikigita per CC BY-NC-ND 4.0 DEED. Justa uzo.

Krome Israelo ludis decidigan rolon en la trudo de sieĝo, la delokigo, la mortigado kaj la enkarcerigo de palestinanoj per la subteno al la nunaj atakoj fare de la setlantoj kaj armeanoj. Tio kombiniĝas kun diskriminaciaj leĝoj kaj kondutoj kaj estigas sistemon de apartismo kiu rekte efikas sur la palestinanojn.

Hamaso nomis la operacon “Inundo Al-Aksa” alude al la moskeo Al-Aksa, kiu estas la tria plej sankta loko de Islamo. Laŭ Associated Press, Hamaso invokis plurajn motivojn por ataki, interalie la 16-jaran blokadon de Gazao fare de Israelo, la perfortaĵojn ĉe la moskeo Al-Aksa, la israelajn fulmatakojn en Cisjordanio [eo], la intensiĝintajn atakojn de la israelaj setlantoj kontraŭ palestinanoj kaj la pligrandiĝon de la setlejoj.

En redaktora artikolo de la israela gazeto Haaretz, la israela ĵurnalisto Gideon Levy imputis la plej grandan parton de la respondeco pri la situacio al la ĉefministro Benjamin Netanjahu. Tamen li ankaŭ konsentis pri tio, ke tiu situacio “ne datiĝas de lia enposteniĝo kaj ke ĝi ne solviĝos post lia elposteniĝo”. S-ro Levy rimarkigis, ke la aktualaj eventoj estas la teruraj sekvoj de la israelaj agoj kaj de la diskriminaciaj politikoj enkondukitaj de jardekoj kontraŭ la palestinanoj.

On Saturday, they were already talking about wiping out entire neighborhoods in Gaza, about occupying the Strip and punishing Gaza “as it has never been punished before.” But Israel hasn’t stopped punishing Gaza since 1948, not for a moment.

After 75 years of abuse, the worst possible scenario awaits it [Gaza] once again. The threats of “flattening Gaza” prove only one thing: We haven’t learned a thing.

Pasintan sabaton ili jam priparolis la eblon malaperigi tutajn kvartalojn en Gazao, okupacii la strion kaj puni Gazaon “kiel ĝi neniam estis punita antaŭe”. Sed Israelo absolute neniam ĉesis puni Gazaon ekde 1948.

Post 75 jaroj da maljustaĵoj la plej malbona scenaro denove estas trafonta Gazaon. La minacoj “platigi Gazaon” pruvas nur unu aferon: ni nenion lernis.

Kia estas la aktuala humanitara situacio en Gazao?

La situacio en Gazao rapide malpliboniĝas.

La kruelaj kaj senĉesaj aeraj bombadoj de Gazao jam daŭras sep tagojn kaj rezultigis la ruinigon de tutaj kvartaloj. La palestinanoj troviĝas kaptitaj en la plej terura koŝmaro de la homaro, submetitaj al senĉesa diluvo da bomboj inkluzive de brulbomboj enhavantaj blankan fosforon, municioj internacie malpermesataj, kaj nenie estas rifuĝo por ili. Aldone al tiuj suferoj, Israelo malpermesis aliron al ĉiuj limtrapasejoj el Gazao kaj plurfoje trafis la solan limtrapasejon inter Gazao kaj Egiptio.

Dum trinkebla akvo kaj manĝaĵo mankas en Gazao, ĝiaj loĝantoj suferas mallumon. Paroloj pri tera invado ŝvebas aŭgurante eksponentan pligraviĝon de jam katastrofa humanitara situacio.

Omar Ŝakir, la direktoro de Human Rights Watch por Israelo kaj Palestino, kritikas la intencon de la israela ministro pri defendo senigi Gazaon je manĝaĵo kaj elektro dum la daŭranta konflikto.

Israeli Defense Minister Gallant’s statements are abhorrent. Depriving the population in an occupied territory of food and electricity is collective punishment, which is a war crime, as is using starvation as a weapon of war. The International Criminal Court should take note of this call to commit a war crime.

La asertoj de la israela ministro pri defendo, S-ro Gallant, estas abomenindaj. Senigi loĝantaron en okupaciita teritorio je manĝaĵo kaj elektro estas kolektiva puno, kio estas militkrimo, samkiel la uzado de malsatego kiel militilo. La Internacia Puna Kortumo [eo] notu tiun instigon fari militkrimon.

Li kritikis ankaŭ la promeson de Hamaso mortigi la ostaĝojn:

The pledge by Hamas’ armed wing to execute civilian hostages is grotesque. Such threatened acts are flagrant war crimes. The International Criminal Court should investigate the taking of hostages and any allegations of cruel treatment. All hostages should be safely released to their families.

La promeso de la militista branĉo de Hamaso mortigi la civilulajn ostaĝojn estas groteska. Tiaj minacoj estas nekontesteblaj militkrimoj. La Internacia Puna Kortumo enketu pri la ostaĝigo kaj pri ĉiu akuzo de kruela traktado. Ĉiuj ostaĝoj estu sekure liberigitaj kaj venigitaj al siaj familioj.

Vendredon la 13-an de oktobro 2023, Israelo ordonis, ke 1,1 miliono da homoj moviĝu suden de la strio. Laŭ Associated Press: “se tiu ordono estus plenumita, tio signifus ke la tuta loĝantaro de Gazao devus kunpremiĝi en la suda duono de la 40-kilometra (25-mejla) strio”. Tamen la proparolanto de UN, Stéphane Dujarric, diris ke ne eblus organizi tian evakuon sen “teruraj humanitaraj sekvoj”.

Resume, kiu estas la historia kaŭzo de la konflikto?

Tiu grafikaĵo estas farita de visualizing Palestine. Ĝi estas publikigita per CC BY-NC-ND 4.0 DEED. Justa uzo.

La Israel–Palestina konflikto datumas de la Balfour-deklaro en 1917, en kiu Britio promesis establi nacian hejmon por la juda popolo en Palestino malgraŭ tio, ke la plimulto de la loĝantoj estis palestinaj araboj.

Kreskintaj streĉoj kaj rezisto kondukis al la Araba Ribelo inter 1936 kaj 1939, kiun Britio senkompate subpremis, interalie per puna detruado de domoj kaj aera bombado de vilaĝoj – taktiko kiun Israelo plu uzas ĝis hodiaŭ.

En la malfruaj 1930-aj jaroj, la britaj aŭtoritatoj kunlaboris kun la judaj setlantoj por krei armitajn grupojn kiuj poste fariĝis la israela armeo [ndlr. hebree: Tsahal]. En 1947, la juda loĝantaro estis plimultiĝinta ĝis 33% de la tuta loĝantaro, sed ĝi posedis nur 6% de la tero. La Unuiĝintaj Nacioj aprobis la rezolucion 181, kiu proponas la dispartigon de Palestino en du ŝtatoj, unu juda kaj alia araba.

En 1948 la cionistaj paramilitistoj lanĉis militajn operacojn kiuj kondukis al masakroj, al la detruo de pli ol 500 palestinaj urboj kaj al la forpelo de ĉirkaŭ 750 000 palestinanoj. Tiu evento estas nomita “Nakba”, kio signifas “katastrofo”.

En 1967 post la Sestaga Milito, Israelo okupaciis la restantajn teritoriojn en Cisjordanio, Gazao, Orienta Jerusalemo, Golano kaj Sinajo.

La unua “Intifado” (insurekcio), kiu okazis inter 1987 kaj 1993, komenciĝis en la formo de manifestacioj kaj bojkotoj kontraŭ la israela okupacio kaj fine kondukis a la kreo de Hamaso. La israela respondo estis subpremo, arestoj kaj detruoj.

La unua Intifado finiĝis en 1993 per la Interkonsento de Oslo, post kio estis kreita la Palestina Aŭtoritato, kiu havas limigitan aŭtonomion. La duŝtata solvo restas malfacile atingebla.

En 2000, la vizito de Ariel Ŝaron [eo] al la moskeo Al-Aksa ekigis vastan perforton en tio, ke ĝi estas nomata la dua Intifado. La respondo de Israelo inkluzivis reokupacion, konstruadon de apartiga muro kaj daŭrigon de la pligrandiĝo de la setlejoj.

En 2007, Israelo trudis blokadon al Gazao kaj lanĉis militajn atakojn en 2008, 2012, 2014 kaj 2021, kiuj rezultigis gravajn vivoperdojn kaj damaĝojn al la infrastrukturo de Gazao.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.