Fokusaj artikoloj pri Ideoj
Artikoloj pri Ideoj
Juna kuiristo en Bakuo transformis sian apartamenton en restoracion
La spaco ne estas nur restoracio sed estas ankaŭ studio. Foto kaj videoregistradoj estas faritaj ĉi tie, kaj enhavo estas kreita por diversaj kuirartaj platformoj.
“La Balkanoj estas la eŭropa Latinameriko en multaj belaj aspektoj”, diras albana verkisto Elvi Sidheri
Ne estas multaj kulturaj perantoj inter Balkanoj kaj la hispana. Elvi Sidheri estas unu [el ili]. Li vojaĝis tra landoj kaj literaturoj kaj tradukas de la hispana, portugala kaj itala al la albana. Ni parolis pri la ligoj inter Balkanoj, Albanio, Hispanio kaj Latinameriko.
Tajvano: la plej feliĉa nacio en Orienta Azio, laŭ la Tutmonda Feliĉo-Raporto 2022
"...la leciono de la Tutmonda Feliĉo-Raporto dum jaroj estas ke sociala subteno, senavareco de unu al alia kaj honesteco de registaro estas precipre gravaj por la bonfarto".
Montenegraj gejunuloj lanĉas kontraŭmilitan kanton por la infanaro de Ukrainio
La kanto kaj la videaĵo estis publikigitaj de la gazetara kompanio Vijesti, kiu uzas ilin por antaŭenigi humanitarajn agadojn por helpi Ukrainion.
Imagante la arkitekturan alfabeton de Karibio
Kiel sian kontribuon al la reta dezajno-defio "36 tagoj de litertipo", trinidada artisto Nicholas Huggins decidis krei vidan alfabeton inspiritan de la arkitekturo de la regiono.
La ĉefa kariba literatura festivalo publikigas liston de kandidatoj por 2021; verkistoj de Trinidado kaj Tobago dominas la liston
"Kie alie vi trovos trinidadan stratmanĝaĵon samvalore kiel takso de la poezio de Thom Gunn aŭ Dylan Thomas flantante per sokao?"
Ĉu sekularismo estas kongrua kun Islamo?
"Islamo fariĝis necerta identeco, kiun ankoraŭ subfosas kritikantoj de la kristana aŭ ateisma Okcidento, sed tamen kolonia."
Aliro al informoj pri sano por virinoj dum la pandemio de KOVIM-19 en Orienta Afriko (parto 1)
En Kenjo gravedaj virinoj luktas por havi konstantan aliron al seksa kaj reprodukta edukadoj kaj informoj dum la pandemio, kaj rete kaj eksterrete.
La graveco de la “neesplorita” pasinteco: Intervjuo kun Balkana eksperto Keith Brown
"Kritika pensado... liberigas nin de la iluzioj ke figuroj en la pasinteco imagis ilian propran identecon en terminoj de la naciismoj de ilia estonteco."
En Brazilo, fotistoj transformas sian domon en senlumejon kaj registras la vivon en hejmizoliteco
Nomata "Obs-cu-ra", la projekto disvolvita de Bruno Alencastro invitis fotistojn dokumenti sian kvarantenon per rudimenta fotografia tekniko.
Informilo de Rising Voices: celebri kulturan diversecon per emoĝioj kaj glumarkoj
La informilo de Rising Voices donas ligilojn al eblecoj rilate al cifereca inkluzivo, inter kiuj la aliro kaj adopto de ciferecaj iloj, samkiel diversaj manieroj por ke komunumoj plene partoprenu en Interreto.
Magio el papero kaj inko: intervjuo kun la iran-usonana artistino Hadieh Shafie
Irananino edukita en Usono, Hadieh Shafie estas fascinita de la transformiĝo de libroformo, desegnado de tekstaj formoj kaj eksplorado de koloro kaj ĝia emocia povo.
“Afrika arto nutris ĉiujn civilizaciojn”: konversacio kun alĝeria artisto Rachid Koraichi
"Ni ŝuldas dankon al ĉi tiu mirinda kontinento, kiu permesas ne nur ekzisti sed ankaŭ doni lecionojn, eĉ se iuj volas puŝi nin en la angulon."
Lingva ribelo: aktivisto pepas kontraŭ malapero de indiĝenaj lingvoj en Sud-Afriko
Aktivisto pri lingva realproprigo kaj inkluzivigo konfrontas lingvan imperiismon kaj malhomigon de du indiĝenaj lingvoj en Sud-Afriko.
Ekvadoro organizis “hakatonon” por trovi post-pandemiajn solvojn
Hakatonoj estas kunlaboraj spacoj por trovi solvojn al specifaj defioj kaj kutime daŭras inter du kaj sep tagojn.
Tradukaj malfacilaĵoj: kial Google-tradukilo ofte miskomprenas lingvojn similajn al la joruba
Dum teknologiaj firmaoj klopodas ebligi tradukon de multaj lingvoj en Interreto, kontraŭdiroj kaj malfacilaĵoj multiĝas — speciale kiam temas pri ĝusteco kaj kulturaj aspektoj.
La operaco Àmò̩té̩kùn en Niĝerio: ĉu leopardo, gepardo aŭ tigro?
Lingvistoj, esplorantaj la jorubojn, jam delonge pridiskutas kiel traduki la vorton àmò̩té̩kùn, kiu depende de kunteksto povas signifi tiajn bestojn kiel leopardo, gepardo kaj tigro.
Fiĝia poeto kaj aktivisto Peter Sipeli promocias GLAT-rajtojn en la pacifika regiono pere de vivorakonto
Poezio kaj vivrakontoj por trovi novajn manierojn interparoli pri kreado de pli bona traktado de la GLAT-homoj.
Amasa arboplantado en Etiopio rompis mondajn rekordojn, sed ĝia efiko postulos tempon
Amasaj arboplantigaj projektoj estas interesaj, sed la solvo neniam estas tiel simpla kiel ŝajnas. Sendi bovinon instigas malgrandajn farmistojn, ke ili plantu diversajn arbojn en harmonio kun la naturmedio.
La interkonektitaj originoj de “kawaii” kaj japana kvirkulturo
"Granda parto de la verkaro de Rune kiu malmulte estas pridiskutata estas la laboro kiun li faris por la magazino Barazoku, [...] la unua amaskomerca magazino kiu celis samseksemajn virojn en Japanio."
Siria artisto imagas la potencajn mondgvidantojn kiel vundeblajn rifuĝintojn
"Tiuj gvidantoj estis parte respondecaj pri la delokiĝo de sirianoj. Eble ili sentos, kiel sentiĝas esti vundebla."
Populara animacia filmo Nausicaä de Japanio ludita kiel kabuka teatraĵo
Nausicaä el la Venta Valo rakontas la strebojn de la princino Nausicaä malebligi al la homaro detrui sin kaj ĉiujn aliajn vivformojn en venenita, plejparte negastama Tero.
Mi estas bonŝanca havi sirian pasporton
"Ĉu mi aperas fidinda? Eble, ĉar mi ne komprenas, kiel iu iam ajm respondus "Jes" al la demando: 'Ĉu vi estas membro de sekreta malpermesita organizaĵo?'
“Cifereca nomado” de Britio pledas por sunenergio en ĉiuj insulaj nacioj
"Karibio ne diferencas de aliaj lokoj en la mondo. La plimulto ne demandas sin kie estas generata la elektroprovizo. Granda diferenco estas la eksterordinara kosto."
Mediamika entrepreno de barata virino kreas paperajn donacetojn, el kiuj kreskas plantoj
"Nur pripensu ke la pakaĵoj kiuj trafas en la stratangulo aŭ en rubujo kreskas en planto."