Siria artisto imagas la potencajn mondgvidantojn kiel vundeblajn rifuĝintojn

“La Vico” de Abdalla Al Omari. Foto de la fejsbuka paĝo de Al Omar. Uzata kun permeso.

Tiu ĉi artikolo estis originale publikigita en 2017.

Per la bildo de la “vundebla” rifuĝinto kiu dominas la amaskomunikilojn, la siria pentristo Abdalla Al Omari deziris turni la scenaron kaj montri al la mondo, kiel aspektos potencaj politikistoj, se ili ne estus tiel bonŝancaj.

Eniru “The Vulnerability Series” [la vundebla serio].

Li komence lanĉis la serion en 2016 en Bruselo, Belgio, kie li ricevis azilon kaj relanĉis ĝin en Dubajo, kie ĝi finiĝis la 6-an de julio 2017.

“Angela
Oleo kaj akrilo sur kanvaso
200x150cm
The Vulnerability Series
Elmontrita ĝis 08/03/2017 ĉe @CcStrombeek, Belgio
(c) Abdalla Omari pic.twitter.com/kMsiF2MgAC

— Abdalla Al Omari (@_AbdallaOmari_) la 11-an de januaro 2017

Omari klarigis siajn motivojn por la serio:

Although I knew little about the internal world of those leaders, the countless, intimate hours I spent with them have taught me more than I could imagine. Just as easily as everything worth defending can become defenseless, moments of absolute powerlessness can give you superpowers.

Kvankam mi sciis malmulte pri la interna mondo de tiuj gvidantoj, la sennombraj, intimaj horoj, kiujn mi pasigis kun ili, instruis min pli ol mi povis imagi. Tiel facile, kiel ĉio defendinda povas fariĝi sendefenda, momentoj de absoluta senpoveco povas doni al vi superpotencojn.

La ideo estis rompi ilian imagon pri forto. Li detale klarigis en sia blogo, kiel tio instigis lin havi kompaton eĉ al Bashar Assad, la konstestita prezidento de Sirio, kies militfortoj estas regule akuzitaj de militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro:

Even I felt sorry for (my version of) Assad. In this universe without gravity, all we can hold on to is our vulnerability. This invisible wind makes our chest heavy, yet, mysteriously propels us back on our feet again. I have convinced myself it is the strongest weapon humankind possesses, way more powerful than the trail of power games, bomb craters and bullet holes in our collective memories. Vulnerability is a gift we should all celebrate.

Eĉ mi sentis kompaton al (mia versio de) Assad. En tiu ĉi universo sen gravito ni nur povas teni nian vundeblecon. Ĉi tiu nevidebla vento pezigas nian bruston, sed mistere puŝas nin reen sur niajn piedojn. Mi konvinkis min pri tio, ke la plej forta armilo, kiun la homaro posedas, estas multe pli potenca ol la vojo de potenco-ludoj, bombaj krateroj kaj kuglo-truoj en nia kolektiva memoro. Vundebleco estas donaco, kiun ni ĉiuj devas festi.

En intervjuo kun De Afspraak [belga televida programo kiu pridiskutas aktualaĵojn], Omari diris, ke la “stranga sento de empatio” etendiĝis al aliaj politikistoj:

Everyday I was waking up with them and on my walls.. And there was a moment I had this strange feeling of empathy towards them after seeing them for so long. And this vulnerable state, looking at you, having eye contact with you all the time, telling you that ‘we are vulnerable’, we are weak, even them, I had this feeling of ‘wow, I could even empathize with them’.

Ĉiutage mi vekiĝis kun ili sur miaj muroj… Kaj venis momento, kiam mi havis strangan senton de empatio por ili post kiam mi vidis ilin tiom longe. Kaj tiu ĉi vundebla kondiĉo, rigardante vin, ĉiam gardante okulkontakton kun vi, dirante al vi, ke “ni estas vundeblaj”, ni estas malfortaj, eĉ ili, mi havis la senton de “ŭoŭ, mi eĉ povis havi empation por ili”.

Krom prezidento Assad, la serio montras bildojn de la usonaj prezidentoj Barack Obama kaj Donald Trump, de la rusa prezidento Vladimir Putin, de la francaj prezidentoj Nicolas Sarkozy kaj François Hollande, de la irana prezidento Mahmoud Ahmadinejad, de la turka prezidento Recep Tayyip Erdogan, de la brita ĉefministro David Cameron, de la germana kanceliero Angela Merkel kaj de la egipta prezidento Abdel Fattah el-Sisi.

“Estis mia persona deziro vidi ilin en la situacio de rifuĝintoj, de vundeblaj homoj. Vidi ilin en ilia vundebla stato, ĉar ili ĉiam aspektas tiel perfektaj, tiel diecaj”, li diris al De Afspraak.

Lia vaste kundividita bildo de Trump kiel rifuĝinto estis inspirita de la rakonto de palestin-siria rifuĝinto Abdul Halim Attar.

Attar, origine de la Jarmuk-rifuĝejo en Damasko, kaj unu el pli ol miliono da siriaj rifuĝintoj kiuj fuĝis al Libano, ricevis konsiderindan amaskomunikilan raportadon post kiam li estis vidita vendi skribilojn en Bejruto dum li surbrake portis sian filinon. La knabino, kiun Trump portas, surmetis la samajn vestaĵojojn kiel la filino de Attar.

“La vundebla serio” de Abdalla Al Omari pere de Facebook. Uzata kun permeso.

Li ankaŭ reproduktis la fifaman foton de loĝantoj de Jarmuko [en] kiuj atendovicis por manĝo en 2014:

Jarmuko
Akrilo sur kanvaso.
140×180 cm.2016.
La Vundebla Serio
de @_AbdallaOmari_ pere de @SultanAlQassemi pic.twitter.com/LzbDhljk52

—- Omar (@omarsyria) la 4-an de septembro 2016

La laboro de Omari akiris grandan interretan atenton. Unu video de AJ + ricevis pli ol 12 milionojn da trarigardoj. En ĝi, li diras, ke “tiuj estroj parte respondecis pri la delokiĝo de sirianoj. Eble ili sentos tion, kiel sentiĝas esti vundebla.”

Mary Scully, iam sendependa socialisma kandidato por la usona prezidenteco, proponis fari pli grandan paŝon en la imagebla portretado de mondaj gvidantoj:

There is another preferable way to portray them: in prison uniforms after they've been prosecuted for crimes against humanity.

Estas alia preferinda maniero portreti ilin: en malliberejaj uniformoj, post proceso pro krimoj kontraŭ la homaro.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.