La kaŭzoj de estiĝo de la mito pri la kantona kiel pli aŭtentika ĉina lingvo

Vaste uzataj kantonaj vortoj kaj esprimoj, kiuj mankas en vortaroj de la normigita ĉina lingvo (putonghua). Bildo el Inmediahk.net (CC: AT-NC)

Kiel mi klarigis en antaŭa artikolo, ekzistas ne unu ĉina lingvo, sed pluraj variaĵoj kaj dialektoj. Nur post la establo de Respubliko Ĉinio (RĈ) en 1912 la mandarena, lingvo parolata en la nordorienta parto de Ĉinio kaj en la kortego de dinastio Qing, estis farita la nacia lingvo de Ĉinio.

La decido estis farita kadre de arbitra voĉdonado en la “Komitato pri Normigo de Prononcado” la 15-an de februaro 1913, en la ĵus fondita RĈ. En la komitato estis 44 reprezentantoj, sed la prezidanto Cai Yuanpei, tiutempe prezidanto de la Pekina Universitato, havis 29 voĉojn dum la vic-prezidanto havis 5 voĉojn.

Pro manko de interkonsento kaj kresko de regionismo dum la Erao de militestroj en RĈ (1916–1928), la movado por la mandarena kiel nacia lingvo alfrontis rezistadon surloke kaj la centra registaro de RĈ devis alvoki al “kultura revolucio” por “savi la landon”.

La mandarena, poste nomita putonghua, servas kiel lingvofrankao [eo] en Ĉinio, ebligante al parolantoj de diversaj ĉinaj lingvoj komunikiĝi unu kun la alia. La lando restis lingve diverseca ĝis la 1990-aj jaroj, kiam la putonghua estis aprobita kiel la ĉefa instruilo en lernejoj.

Multaj plendas pri la arbitra decido fari la mandarenan oficiala lingvo en 1913 kaj lokaj advokatoj rezistas al la subpremado de gepatraj lingvoj.

En la kantonlingva provinco Guangdongo multaj kredas ke la loka lingvo estas pli aŭtentika ol la mandarena kaj iuj eĉ opinias ke la kantona preskaŭ iĝis oficiala lingvo de Ĉinio.

Multaj ĉinaj revoluciuloj, eksigintaj la mandarenan dinastion Qing, naskiĝis en Guangdongo. Ekzemple, la patro-fondinto de RĈ, Sun Jatsen, estis denaska parolanto de la kantona kaj la hakkaa lingvoj, kaj naskiĝis en Guangdongo. Li ekplanis renversi la dinastion Qing en Honkongo kiel membro de la kantonlingva grupo Kvar Banditoj. Post kiam Sun formis la Ĉinan Revolucian Aliancon en Japanio, li kolektis monoferojn de eksterlandaj ĉinoj en Nanyang (landoj de Sud-Orienta Azio, inkluzive de Malajzio, Indonezio kaj Filipinoj) por financi la ĉinan revolucion. La eksterlandaj ĉinoj de Nanyang estis plejparte parolantoj de la kantona kaj la hakkaa.

La kantona kaj aliaj lingvoj de la Suda Ĉinio estis konsiderataj la pli ĝusta elekto politike, ĉar la mandarena estis parolata de la imperiestra kortego de la dinastio Qing dum la ĉinaj revoluciuloj planis renversi ĝin. Pro tiuj ĉi konsideroj la Komitato pri Normigado de Prononcado, establita en RĈ, ne povis atingi interkonsenton pri la oficiala lingvo, kvankam finfine ĝi faris la decidon, grandparte gvidatan de la prezidanto.

Krom politikaj konsideroj, de vidpunkto de multaj sudaj ĉinoj la mandarena estas konsiderata “fremdigita han-lingvo” 胡化漢語, ĉar la norda parto de Ĉinio dum ĉina historio troviĝis sub regado de fremdaj triboj.

Laŭ Yuan Tengfei, fama ĉina historiisto kaj instruisto de historio, la mandarena estis kreola lingvo parolata de fremdaj triboj en la norda parto de Ĉinio, kies centro estis Pekino. La historiisto atentigas pri unu el siaj libroj dediĉitaj al ĉina historio:

北京是遼金元明清五朝故都,除了明朝,遼金元清全是少數民族,所以北京這個地方自古胡漢雜居,胡人統治的時間可能比漢人還要長。

Pekino estis la ĉefurbo de la ĥitana dinastio Liao (916 kaj 1125), ĝurĉena dinastio Jin (1115–1234), mongola dinastio Yuan (1271–1368), hana dinastio Ming (1368–1644) kaj manĉura dinastio Qing (1636–1912). Malsame ol la dinastio Ming, Liao, Jin, Yuan kaj Qing estis gvidataj de ne-hanaj etnaj malplimultoj. Se paroli pri Pekino, tiu ĉi loko ĉiam estis loĝata de miksaĵo de hanoj kaj fremdaj triboj; la tempo, dum kiu Pekino troviĝis sub la regado de fremdaj triboj, estas verŝajne pli longa ol sub la hana regado.

Aliflanke, aliaj sudaj ĉinaj lingvoj, speciale la kantona, estas konsiderataj pli aŭtentikaj.

La mito pri la kantona diras ke la lingvo estis parolata dum la dinastio Tang kaj konserviĝis en Suda Ĉinio post la ribelo de An Luŝan (755–763), ĉar la imperiestro fuĝis al Siĉuano kaj ankaŭ granda nombro de literaturistoj forkuris al Suda Ĉinio.

Dum ne eblas spuri la prononcadon de la ĉina de la dinastio Tang, la kantona mito estas subtenata de pluraj ekzemploj kiuj montras kiel la lingvaj esprimoj estas bazitaj sur klasika ĉina literaturo, ekzemple la esprimo de “amo” estas “jung1-yi3″ (鍾意) en la kantona, prefere al “xi huan”; (喜歡) en la mandarena devenas de Ĉe akvorando de la norda dinastio Song kaj la esprimo “kiel multe” kiel “gei2-do1″ (幾多) sin bazas sur la kantona, ne sur “duo shao”; 多少 en la mandarena devenas de la poemo “Sinjorino Yu, la reĝa belulino” (虞美人)” verkita de Li Yu (李煜 937–978), imperiestro de la suda dinastio Tang.

Oni diras ankaŭ ke la poemoj de Tang havas pli bonajn rimojn en la kantona. Ofte citata ekzemplo estas la poemo de Wang Zhihuan (688–742) “Grimpado sur Cikonian Turon” (登鸛雀樓). La traduko malsupre montras kiel la poemaj rimoj estas prononcataj en la putonghua kaj la kantona:

白日依山盡 | The white sun sets behind the mountains
黃河入海流 | The Yellow River flows into the sea
欲窮千里目 | To see a thousand mile further
更上一層樓 | Ascend another floor

白日依山盡 | La blanka suno subiras malantaŭ la montoj
黃河入海流 | La Flava Rivero fluas al la maro
欲窮千里目 | Por vidi milojn da mejloj plue
更上一層樓 | Leviĝu al sekva etaĝo

Mandarin: Bái rì yī shān jìn
Huánghé rù hǎiliú
yù qióng qiānlǐ mù
gèng shàng yì céng lóu

Cantonese: baak6 jat6 ji1 saan1 zeon6
wong4 ho4 jap6 hoi2 lau4
juk6 kung4 cin1 lei5 muk6
gang13 soeng56 jat1 cang4 lau4

Mandarene: Bái rì yī shān jìn
Huánghé rù hǎiliú
yù qióng qiānlǐ mù
gèng shàng yì céng lóu

Kantone: baak6 jat6 ji1 saan1 zeon6
wong4 ho4 jap6 hoi2 lau4
juk6 kung4 cin1 lei5 muk6 
gang13 soeng56 jat1 cang4 lau4

Tamen, kiel atentigas iuj esploristoj, la debatoj pri aŭtentikeco spegulas la lokan reagon al la kultura entrudiĝo de centraj aŭtoritatoj. Ekde la aprobo de la leĝo traktanta la normigitan parolan kaj skriban ĉinan lingvon en 2000, la loĝantoj de provinco Guangdongo firme oponas ĝin. Ene de du jardekoj la publika komunikado en registaraj organizaĵoj, lernejoj, komercaj entreprenoj, restoracioj ktp transiris en la provinco de la kantona al putonghua.

Por Honkongo ekde 1999 la urba registaro ellaboris planon por efektivigi la politikon de instruado de la ĉina lingvo en putonghua, ne en la kantona, en la bazaj kaj sekundaraj lernejoj. Tamen la plano alfrontis firman oponon de la eduka sektoro kaj esploro montris ke infanoj povus sperti malfacilaĵojn pri komprenado de ĉinaj esprimoj, se ili estos klarigataj en putonghua. La aŭtentikeco de la kantona lingvo ankaŭ estas citata kiel ŝlosila argumento kontraŭ la normiga lingva politiko. La plano estis frostigita ĝis 2008.

En 2020 pli ol 70% de la bazaj kaj ĉirkaŭ 30% de la sekundaraj lernejoj en Honkongo transiris al putonghua je instruado de la ĉina lingvo.

Post la subpremo de la protestoj kontraŭ ekstradicio al Ĉinio okazintaj en 2019, kaj la realigo de la Nacia Sekureca Leĝo en 2020, la puŝo al kompleta realigo de instruado de la ĉina lingvo en la putonghua grave kreskis. Wong Ching-yung, porregistara esploristo, ekzemple argumentis en la pensofabrika magazino Bauhinia, ke la transiro al la putonghua kiel la normigita ĉina lingvo en Honkongo devos iĝi signifa parto de la urba “nacia edukado”, kaj li subtenis sian argumenton per la internacia statuso de la putonghua, inkluzive la aprobon de la putonghua fare de Unuiĝintaj Nacioj kiel oficiala parolata lingvo.

La Tago de la Ĉina Lingvo, festata laŭ decido de UN la 20-an de aprilo, povus iĝi plia kaŭzo por promociado de la normigo de la parola ĉina lingvo en Honkongo. Estas iom ironie ke la tago estas origine dediĉita por celebri la lingvan diversecon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.