La rolo de la junularo en la disvolvado de cifereca edukado en Orienta Timoro

Youth digital education training

Junulara trejnado pri cifereca edukado en Dilo, Orienta Timoro. Fonto: fejsbuka paĝo de Podkasto JPF.

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Juvita Pereira Faria kiel parto de projekto de EngageMedia titolita Junulara Engaĝiĝo kaj Komunikado por Interreta Libereco. Ĝi estis originale publikigita de EngageMedia, neprofitcela organizo pri gazetaro, teknologio kaj kulturo, kaj redaktita versio estas republikigita ĉi-tie kadre de partneriĝo kun Global Voices pri kundivido de enhavo.

Dum 50 elcentoj de la loĝantaro de Orienta Timoro aĝas malpli ol 25 jarojn, la lando suferas pro subdisvolvigita cifereca infrastrukturo kaj la publiko estas alte vundebla al atakoj kontraŭ homaj kaj ciferecaj rajtoj, kiel minacoj al cifereca sekureco, reta molestado kaj misinformado. Cetere, la interreta infrastrukturo de la lando situas malantaŭ aliaj de la regiono; la interretaj rapidecoj je nacia nivelo estas signife malpli altaj ol la averaĝo kaj la kostoj de konektiĝo al Interreto estas multe pli altaj kompare al la cetero de Sudorienta Azio. Ĝenerale, multaj uzantoj de sociaj retoj en la lando alfrontas defiojn en la traserĉado de Interreto kun efika, pozitiva kaj eduka aliro. Multaj individuoj afiŝas per privataj kontoj kiuj ne estas sekuraj.

La junularo de Orienta Timoro ludas do gravan rolon en la cifereca erao, ĉefe en sociaj retoj. Ĉi tiu artikolo esploras la rolon de junuloj kiel pledantoj por ciferecaj rajtoj por ĉiuj generacioj. Junuloj povas esti antaŭenigantoj de cifereca alfabetigo kaj edukado, per kio oni povas pli konsciigi homojn pri la graveco de persona privateco, aliro al fidindaj informoj kaj protektado de la gazetaro kaj esprimlibereco, kiel postulite klare en la artikolo 40 de la nacia konstitucio de Orienta Timoro.

Minacoj al la libereco de esprimo enrete

Kvankam ekzistas gazetara libereco en Orienta Timoro, uzantoj de Interreto baraktas ankoraŭ kontraŭ problemoj de konektiĝo al Interreto kaj manko de politika volo por protekti kaj disvolvi ciferecajn rajtojn ene de la lando. Freŝdataj leĝaj mekanismoj, kiaj la restarigo de krima misfamigo en la Punkodo en 2020 kaj la projekto de leĝo de 2021 pri ciferecaj krimoj, ankaŭ metas limojn al la libereco de esprimo interrete kaj minacas demokratian diskurson.

Hodiaŭ, junuloj de Orienta Timoro ofte kundividas kritike sian opinion en sociaj retoj kaj parolas pri specifaj temoj kiaj politika partopreno, junulara senlaboreco kaj ekonomia disvolviĝo; tamen, ili povas esti tuj minacitaj kaj arestitaj sen leĝa bazo.

En 2023, la juna aktivisto Variana estis arestita de la nacia polico pro afiŝado de kritikaj komentoj interrete kontraŭ ĉefaj gvidantoj de la lando. Ŝi estis liberigita poste sen puno dum la enketa proceso. La afiŝo de Variana estis taksata ordinara kritika temo en sociaj retoj, kio signifas ke ŝi devintus esti protektita per la konstitucia klaŭzo pri libereco de esprimo.

La kazo de Variana ne estas sola. En la Universala Perioda Revizio de 2022, la Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj listigis similajn rompojn de homaj kaj ciferecaj rajtoj en la lando, inter kiuj troviĝis minacoj al la libereco de esprimo kaj asociiĝo. Dum la rekomendo fokusiĝis pri la rajtoj de gazetaro, ĉiuj civitanoj — ĉefe la klarparolema junularo — devus ricevi la samajn rajtojn.

Juvita

La aŭtoro gvidas atelieron pri cifereca alfabetigo por studentoj kiel parto de sia iniciato Podkasto JPF. Fonto: EngageMedia, uzata kun permeso.

Alvokoj por prioritatigi ciferecan edukadon kaj konscion inter junuloj

Estas efektive grave helpi la junularon kompreni kaj profiti Interreton por antaŭenigi la esprimliberecon, protekti la ciferecan sekurecon kaj instigi la ciferecan inkluzivecon. Provizado de aliro al informoj kaj fontoj pri ciferecaj rajtoj certigas ke marĝenigitaj komunumoj, inkluzive virinojn, infanojn kaj kamparanojn, ne estas forgesitaj en la cifereca evoluo.

Tia junulgvidata projekto estas Podkasto JPF, en kiu engaĝiĝas la aŭtoro de ĉi tiu artikolo. La podkasto kaj ĝiaj rilataj aktivaĵoj, kiuj komenciĝis en februaro 2023, celas kreskigi konscion inter la junularo de Orienta Timoro pri novaj teknologioj en la regiono pere de cifereca trejnado, publika kolokvo kaj interretaj podkastaj diskutoj. La unua evento de la iniciato okazis la 30-an de septembro 2023, kun la temo “Ciferecaj Rajtoj: Oportuno kaj Defioj por junuloj en la traserĉado de sociaj retoj en Orienta Timoro”. La evento celis provizi junulojn per la necesaj konoj kaj kapabloj kiuj helpos ilin fari decidojn estinte informitaj kaj traserĉi la ciferecan pejzaĝon kun fido kaj rezisto.

Alia iniciato estas Youth Accelerator Lab, financita de UNDP kaj celanta antaŭenigi la kapablojn de junuloj uzi la ciferecan kaj teknologian spacon (UNDP, 222). Ĉi tiu cifereca iniciato esploras kapablo-bazitan aliron per kiu junuloj povu uzi la interretan mondon por edukaj celoj.

Edukado pri ciferecaj rajtoj estas kerna en Orienta Timoro por enpovigi individuojn protekti sian privatecon, antaŭenigi la esprimliberecon, subteni la ciferecan inkluzivecon, kaj pli. Ke pli da junulaj iniciatoj kiaj ĉi tiuj donu fruktojn kaj daŭre prosperu.

*Juvita estas juna aktivisto pasiiĝinta pri virina enpovigo kaj genra egaleco. Ŝi fondis la Programon por Disvolvo de Junulara Estrado de Orienta Timoro, kiu estas junulara grupo ofertanta al junaj viroj kaj virinoj senpagan trejnadon pri estrado. Ŝi nuntempe organizas podkaston kaj gvidas pliajn strebojn pri cifereca edukado inter la junularo de Orienta Timoro.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.