Fokusaj artikoloj pri Protesto
Artikoloj pri Protesto
Kun sekeco kaj en klimata krizo, meksika ŝtato alfrontas eblan akvan privatigon
Loĝantoj kaj aktivuloj de Keretaro, meksika ŝtato en sekeca krizo, atentigas pri du juraj iniciatoj kiuj povas konduki al privatigo de akvo.
Muziko en militaj tempoj: kanto kiel formo de ukraina rezisto
Rilate al la rusia invado de Ukrainio, kulturo kaj identeco estas en la centro de la konflikto. En ĉi tiu kunteksto, ukraina muzikgrupo "Okean Elzi" ekpaŝis por inspiri la ukrainan reziston.
Kiel tajvanaj uzantoj de sociaj amaskomunikiloj respondis al la invado de Ukrainio fare de Rusio
En Tajvano, la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio fariĝis nova faŭltolinio, dividante tiujn, kiuj postulas pli da distanco de Ĉinio, kaj tiujn, kiuj postulas pli proksimajn rilatojn kun Pekino.
Brulaĵprotestoj iĝas politikaj postuloj tra Kazaĥio
Regiona konflikto kaŭzita de altiĝantaj brulaĵprezoj turnis en amasproteston tra Kazaĥio, kie homoj postulas pli da libereco, dum la Registaro sendis elitajn trupunuojn.
Ŝanĝo de registaro en Ĉilio: la reveno de la (fragila) espero
"La espero kiun Boric vekis en siaj balotantoj baldaŭ devos alfronti la kompleksan realon."
Ĉu la protestoj en Kazaĥio estis prognozeblaj?
Esploristoj trovis la profundajn kaŭzojn de popola malkontento en Kazaĥio jam fine de 2019. Similaj postuloj estis la kerno de la protestoj kiuj ŝokis la landon en januaro.
Siriaj postvivantoj de torturo festas kondamnon faritan de la Germana Kortumo kontraŭ oficiro
Raslan estis kondamnita pro mortigi pli ol 30 homojn kaj turmentigi milojn inter 2011 kaj 2012, kiam li estis estro de enketado en terura malliberejo.
Kartveloj kiuj aspektas malsamaj: “Amikoj petas al mi vesti min tiele ke oni ne batos min”
Cici Ĉĥeidze, konata kiel Indigo, Sandro "Manson" kaj Eka Mdzeluri kundividas siajn spertojn pri vivo kaj laboro en socio kie iliaj nekonformismaj aspektoj provokas kritikon kaj juĝon.
Demokratiigo en Sud-Koreio kaj la heredaĵo de la ribelo en Kŭangĵuo
"Junulara partopreno kaj engaĝiĝo en politiko estas promesplena... Mi vidas ke la sudkorea politika sistemo estas laŭgrade evoluanta kaj la ĝenerala publiko akceptas instituciigitajn demokratiajn praktikojn."
En Belorusio, abonado al “ekstremismaj” Telegram-kanaloj povas kaŭzi problemojn al uzantoj
Kvankam ne estas klare ĉu la belorusia polico povas disdoni prizonpunojn, "neniu povas esti certa" ke oni ne akuzos lin pro aliĝo al kanalo.
La aktivista flanko de K-Pop en Peruo
La peruaj k-pop-ŝatantoj levigis ĝis 15 tendencaj temoj pri K-pop en 30 tagoj ĉe la socia reto Twitter. "La mencio de BTS prezentas la K-pop-grupon, kiu furoras en la regiono. BTS koncentras 85% da mencioj en Latinameriko kaj ĝis 93% en Peruo."
“Mia popolo, de supre kaj malproksime”: Havano en fotoj
La fotoj estis influitaj de la historio pri ANTAŬ kaj POSTE.
Rezistante la puĉon kaj la patriarkecon: intervjuo kun Nandar, birma feminisma aktivulo
"Mi volas ke homoj sciu ke esti helpema ne estas multekosta ago. Ĝi povas esti farata multmaniere se vi ne limigas vin."
Retroiro de la okcitana: ĉu malsukceso de kulturaj iniciatoj aŭ fiasko de la ŝtato?
Parolata de pli ol duonmiliono da homoj kaj nutrita de eduka, komunika, kaj kultura agadoj, la okcitana ankoraŭ suferas malkreskon de nombro de siaj parolantoj. Kiu kulpas pri tio?
La ŝtato intensigas atakojn kontraŭ la amaskomunikila libereco kaj la civila socio en Belorusio
Ekde la komenco de julio, dekoj da civilaj organizaĵoj kaj sendependaj amaskomunikiloj en Belorusio alfrontis atakojn, traserĉojn kaj arestojn de dungitoj fare de polico.
Agresa okupado de palestinaj hejmoj fare de israelaj kolonianoj en Jerusalemo estas nur parto de jardekoj da suferoj
Streĉiteco kreskas post semajnoj en la okupataj palestinaj teritorioj, flamigita de la israela atako kontraŭ la sankta loko kiu estas la moskeo Al Aksa, la elpelado de palestinanoj de iliaj hejmoj en Jerusalemo kaj limigoj de movlibereco.
Rekono de regionaj lingvoj: la piruetoj de la franca registaro
Nova leĝo aprobita en majo 2021 celante ŝirmi lokajn lingvojn relanĉas la debaton pri regionaj lingvoj en Francio.
Stratarta protesto en Kazaĥio iĝas rutino
Ekde la demisio de Nazarbajev en 2019 novaj protestaj movadoj en Kazaĥio elektis stratarton kiel sian preferatan taktikon. Ĉi-kaze la celo estas publika konstruaĵo en Almato.
El Kubo, kun VPR
"Mi komprenis kio okazis kaj tuj ekpensis ke post kelkaj minutoj la retkonekto en Kubo aŭ almenaŭ en San Antonio de los Baños estos rompita."
Ĉu la murdo de Moïse alportos stabilecon al Haitio aŭ kaŭzos eĉ pli da ĥaoso?
La murdo de Moïse okazis nur kvin monatojn post la parolado, en kiu prezidanto Moïse deklaris sian politikan nevundeblecon, markinte lin la unua prezidanto en moderna haitia historio, kiu estis murdita dum sia ofico.
Dizertintoj de la Mjanmaa Mararmeo parolas kontraŭ la milita reĝimo
"Homoj ŝatis la soldatojn kiujn ni vidis kiam ni estis junaj. Tamen, kion ili faras nun estas ĝuste kontraŭe de tio kion mi kredas kaj... kion mi volas."
Ukrainaj aktivuloj kaj rajtodefendantoj plu estas premataj, nova raporto emfazas
En la unua kvaronjaro de 2021, fizikaj atakoj, detruado aŭ damaĝado de havaĵoj kaj provoj timigi estis inter la plej oftaj agoj kontraŭ homrajtaj aktivuloj, aldone al retaj minacoj.
Kolombiaj studentoj starigis homhelpan tendaron por rezisti polican subpremon
"Ni havas timigan taskon kaj ni devas preni gvidan rolon dum mobilizado."
Kiel ĉinofobio estas instrumentigata en Kazaĥio kiel formo de opozicia politiko
En Kazaĥio ĉinofobio estas ofte uzata de organizantoj de protestoj por mobilizi homojn kiel formo de kritiko de registaraj politikoj
Verda spektolisto: filmetoj el Azio pri naturprotektado
La filmetoj rakontas pri la klopodoj de diversaj azio-pacifikaj komunumoj pri defendado de la ĉirkaŭaĵo kaj kultura heredaĵo.