Palestinanoj batalas por siaj domoj en Orienta Jerusalemo

 

La moskeo Al Aksa [eo] videbla el Orienta Jerusalemo, kie familioj alfrontadas la minacon de kontraŭvola elpelo el siaj domoj fare de israelaj ŝtatsubtenataj setlantaj grupoj. Bildo de Libera Jerusalemo, uzata kun permeso.

La familio Ghaith, loĝanta en la islama kvartalo de Jerusalemo ekde 1945, luktis dum kvar jardekoj kontraŭ perforta elpelo el sia domo. Israelaj setlantaj organizaĵoj persistas en siaj klopodoj delokigi ilin kaj konfiski ilian domon por ke ĝi iĝu juda setlejo. La lastatempa kortuma verdikto favoris la setlantan grupon kaj lasis la familion senprotekta.

La familio de Nora Ghaith loĝas en ĉi tiu domo ekde 1948. La familio akiris lukontrakton en 1953 de la jordania registaro, kiu alprenis la kuratorecon de Jerusalemo en 1950 sekve de la Nakbah (“katastrofo”) en 1948.

Artaĵo ĉe la enirejo de la domo kun Nora, kiu montras protestan afiŝon. Bildon de Free Jerusalem, uzata kun permeso.

La Nakbah kaŭzis la detruon de la palestina socio kaj la delokigon de pli ol 700 000 indiĝenaj palestinanoj por liberigi lokon por la establado de Israelo.

Palestinanoj estis devigitaj postlasi siajn vivojn kaj posedaĵojn, kaj dum la lastaj sep jardekoj ili luktis por sia rajto reveni hejmen.

Ekde 1953, la familio Ghaith estis klasifikita kiel “protektita luanto”, kio protektas ĝin de elpelado tiom longe kiom tiu statuso daŭras.

Malgraŭ la Naksa (“malsukceso”) de 1967, kiam Israelo transprenis la kontrolon de Cisjordanio [eo, ndltr. West Bank] kaj la Gazaa Sektoro [eo], dum tio, kion UN konsideras kiel kontraŭleĝa aneksado, la familio konservis sian nomon kaj fidele pagis lupagon al la israela Ĝenerala Kuratoro.

En WhatsApp-konversacio inter Global Voices kaj la homrajta aktivulo Raafat Sub Laban — la filo de Nora Ghaith, kaj dungito de UNHCR [ndltr. UNHCR estas la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj]— li ​​ĵetis lumon pri la rilato de sia familio kun la domo. Lia patro Mustafa Sub Laban, 73-jara, kuniĝis kun sia edzino Nora, kiu nun estas 68-jara, en la momento de ilia geedziĝo en 1978, kaj ili loĝas tie ekde tiam. Sub Laban klarigas:

My mother lived there all her life. In the 1970s, the Shuvu Banim settler movement tried to blackmail my uncle [Nora’s brother] to acquire the tenancy rights. He was the head of the family after his parents’ death. However, upon his refusal, the settler orchestrated his deportation to Jordan. My mother and father assumed responsibility for the house at that point.

Mia patrino loĝis tie sian tutan vivon. En la 1970-aj jaroj, la setlanta movado Shuvu Banim provis ĉantaĝi mian onklon [la fraton de Nora] por akiri la lurajtojn. Li estis la estro de la familio post la morto de siaj gepatroj. Tamen, post lia rifuzo, la setlanto reĝisoris lian deportadon al Jordanio. Mia patrino kaj patro transprenis la respondecon pri la domo en tiu momento.

La familio Sub Laban havas profundajn radikojn en Jerusalemo, kiuj datiĝas de jardekoj antaŭ la ekesto de Israelo. Ilia genealogio [eo] reiras al sufia [eo] akademiulo kiu transloĝiĝis al Jerusalemo en 1692. La familio havis plurajn trajtojn, inkluzive de la rimarkinda konstruaĵo kiu enhavas la Arkeologian Muzeon Rockefeller en Jerusalemo, konfiskita fare de Israelo en 1948 kaj 1967. Tiu historia kunteksto klarigas la hejman alligitecon de la familio, kiel priskribite de Sub Laban.

We have always been conscious that this property is the last remaining one for my parents, and it has been important for us to safeguard it.  We always made sure to maintain a presence in the house. 

Our properties were confiscated by Israel, and as Palestinians we are denied the right to reclaim ownership. Meanwhile, Jewish individuals are granted the right to reclaim property, regardless of ownership. This is simply unfair.

Ni ĉiam konsciis, ke ĉi tiu posedaĵo estas la lasta restanta por miaj gepatroj, kaj gravis por ni protekti ĝin. Ni ĉiam certigis konservi ĉeeston en la domo.

Niaj posedaĵoj estis konfiskitaj de Israelo kaj kiel palestinanoj ni ne rajtas postuli la proprieton. Dume, judaj individuoj ricevas la rajton postuli posedaĵon, ne konsiderante proprieton. Ĉi tio estas simple maljusta.

En la 1970-aj jaroj, Israelo enkondukis administran leĝon kiu daŭrigas sistemon de apartismo kaj diskriminacio, favorante la judojn super la ne-judoj. Ĝi permesas al setlantoj repreni posedaĵojn kiujn judoj posedis antaŭ 1948 en Orienta Jerusalemo, eĉ se senrilate. Tamen, al palestinanoj oni neas la rajton postuli iliajn posedaĵojn en Okcidenta Jerusalemo. Ĉi tiu leĝo estis ekspluatata de setlantaj organizaĵoj por subfosi palestinajn proprietajn rajtojn en la tuta Orienta Jerusalemo.

Dumviva jura batalo

La familio Ghaith Sub Laban estis enplektita en 40-jara jura batalo kontraŭ setlantaj grupoj.

Laŭ la israela NGO Ir Amim, luktanta por la antaŭenigo de pli justa Jerusalemo, la kazo de la familio enplektas la grupon Atara Leyoshna asociitan al la fifama setlanta organizaĵo Ateret Cohanim, konata pro siaj klopodoj judaigi Jerusalemon kaj forpeli la indiĝenan loĝantaron, inkluzive de altprofila provo kapti ikonajn kristanajn hotelposedaĵojn proksime de la Pordego de Jaffa [eo].

Sub Laban elstarigas, ke aliaj palestinaj familioj alfrontis iom post iom elpeladon el siaj domoj:

The apartment next door to my family’s home,

Nora protestas kun siaj familianoj. Palestinanoj ne rajtas levi sian flagon; anstataŭe ili uzas la bildon de akvomelono ĉar ĝi havas la samajn kolorojn. La 19-an de junio 2023. Bildo de Libera Jerusalemo. Uzita kun permeso.

which was originally occupied by the Karaki family, who were forcibly evicted in 1982 or 1983. The settlers then expanded the apartment and blocked my family’s entrance. The only means to enter the apartment was though a neighbor's unit. In response, my parents pursued legal action and endured a 17-year-old wait until a judge finally allowed them to open a new entrance. 

La apartamento apud la domo de mia familio estis origine okupita de la familio Karaki, kiu estis perforte forpelita en 1982 aŭ 1983. La setlantoj tiam pligrandigis la apartamenton kaj baris la enirejon de mia familio. La sola rimedo por eniri la apartamenton estis per la enirejo de najbaro. Responde, miaj gepatroj faris juran agadon kaj eltenis atendadon dum 17 jaroj ĝis juĝisto finfine permesis al ili malfermi novan enirejon.

En majo 2010, surbaze de leĝo el la jaro 1970, la Ĝenerala Kuratoro transdonis la proprietan rajton de la propraĵo de Ghaith-Sub Laban al Atara Leyoshna.

Baldaŭ post akirado de la proprieto, Atara Leyoshna iniciatis eldomigan ordonon kontraŭ la familio. La kazo atingis la Superan Kortumon en 2016. La tribunalo decidis forpeli la infanojn de Nora kaj Mustafa, sed donis al la paro, kiel protektitaj luantoj, la rajton resti en sia hejmo por pliaj 10 jaroj, disigante la familion. 

En 2018, israelaj setlantoj lanĉis alian elpelan proceson, asertante ke Nora kaj Mustafa malobservis la kondiĉojn de sia “protektita luado” pasigante tempon for de sia hejmo. Nora bezonis medicinan helpon kaj provizore restis ĉe la loĝejo de Raafat en la tendaro Shofat, kien li transloĝiĝis kun sia pli juna fratino post ilia elpelo. Tiu aranĝo estis necesa ĉar, laŭ Raafat, la infanoj ne rajtis tranokti ĉe siaj gepatroj.

In early 2018, my mother went on an Umrah pilgrimage. She already had issues with discs in her lower back and neck, which worsened during the journey. As she required assistance while recovering, she stayed with me. 

The settlers closely monitored my parents’ movement using cameras, and they noticed my mother's absence. However, my father traveled between their home and my residence during that time.

Komence de 2018, mia patrino faris pilgrimeton (Umrah) [ndltr. dum Umrao oni praktikas limigitan ritaron]. Ŝi jam havis problemojn kun vertebraj diskoj en la malsupra parto de la dorso kaj kolo, kiuj plimalboniĝis dum la vojaĝo. Ĉar ŝi bezonis helpon dum resaniĝo, ŝi restis ĉe mi.

La setlantoj atente kontrolis la moviĝadon de miaj gepatroj per fotiloj kaj rimarkis la foreston de mia patrino. Tamen mia patro navedis inter sia domo kaj mia loĝejo dum tiu tempo.

La setlantoj ekspluatis la foreston de Nora dum ŝia resaniĝo por argumenti ke ŝi perdis sian protektitan luostatuson. Malgraŭ tio ke ŝi havis medicinajn registraĵojn de israelaj sanprovizantoj kiel pruvon, la tribunalo erare verdiktis favore al la setlanta grupo. La peto de la familio apelacii kontraŭ la decido estis lastatempe malakceptita de la Supera Kortumo.

Neatenditaj aliancanoj batalas kun la familio

Diplomatia delegacio renkontiĝis kun palestinaj familioj sub la minaco de kontraŭvola eldomigo. Ĝi inkluzivis reprezentantojn el Belgio, Bulgario, Kipro, Danio, Finnlando, Francio, Grekio, Irlando, Meksiko, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Slovenio, Hispanio, Svedio, kaj la Unuiĝinta Reĝlando. La bildon disponigis Raafat Sub Laban. Uzata kun permeso.

Nora kaj Mustafa alfrontas baldaŭan elpelon, planitan inter la 28-a de junio kaj la 23-a de julio 2023. Post elĉerpi ĉiujn laŭleĝajn vojojn, ilia sola espero nun kuŝas en registara interveno, kiu laŭ Raafat povas esti influita de publika premo kaj aktivecoj por publike subteni ilian vidpunkton, [Ndltr.: Advocacy efforts en la angla].

Free Jerusalem[Libera Jerusalemo], kolektivo de radikalaj israelaj aktivuloj bazitaj en Okcidenta Jerusalemo, dediĉas sin al rezisto al la israela apartismo kaj subtenas la palestinanojn en la okupata Jerusalemo. Ilia misio ampleksas batalon kontraŭ la delokigo de familioj, malkonstruo de domoj, polica brutaleco, perforto fare de setlantoj, interalie maljustaj praktikoj kaj politikoj fare de Israelo.

La movado subtenas la familion Ghaith Sub Laban ekde 2015. Ili liveras daŭran subtenon al la familio ĉe ilia domo por trovi atenton kaj solidarecon de israelaj kaj internaciaj komunumoj.

En WhatsApp-konversacio kun Global Voices, Gal Kramarski, proparolanto de la movado, malkaŝis la kompleksan kaj influan mekanismon desegnitan en Israel, por delokigi palestinanojn kaj forpeli ilin el Jerusalemo, kreante ŝancojn por cionismaj [eo] setlantoj anstataŭigi ilin. Ŝi emfazis la manipuladon de diskriminaciaj leĝoj per pseŭdoleĝa proceso por perforte elpeli familiojn kaj senhejmigi ilin.

Hundreds of families face this threat and live in constant fear and anxiety. This alarming reality, which we also see in Sheikh Jarrah, Silwan, and other Palestinian neighborhoods in Jerusalem, is what the Ghaith-Sub Laban family is currently facing.

We emphasize that this is not merely a property dispute, as Israel claims, it is ethnic cleansing, and it must be stopped.

Centoj da familioj alfrontas ĉi tiun minacon kaj vivas en konstanta timo kaj zorgemo. Ĉi tiun alarman realaĵon, kiun ni vidas ankaŭ en Ŝejĥo Jarrah [ndltr. kvartalo en Orienta Jerusalemo [eo] kie ĉefe loĝas palestinanoj], Silwan [ndltr. distrikto en Orienta Jerusalemo], kaj aliaj palestinaj kvartaloj en Jerusalemo, tion la familio Ghaith-Sub Laban nuntempe alfrontas.

Ni emfazas, ke tio ne estas nur disputo pri proprieto, kiel asertas Israelo, tio estas etna purigado, kiun oni ĉesigu.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.