(English below Esperanto)
Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:
* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton – subfosante la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj kaj muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado kaj daŭripova evoluigo.
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.
Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.
Mi deziras kontribui al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.
La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink
Kiel kurdlingvaj dividoj malhelpas aliron al informoj
La daŭrantaj disputoj pri kurdaj lingvoj kaj la manko de lingva normigo kreas malhelpojn la fluon de informoj kaj aliri retajn informojn, limigante aktivan partoprenon en la cifereca mondo.
Rusiaj diplomatoj reagas al nova lingvoleĝo en Kirgizio, revenigante kolonian pasintecon
La kirgiza lingvo estas integra parto de la nacia identeco. Ĝi estas esenca por la postvivado de la kirgizoj kiel aparta etno kaj Kirgizio kiel nacio.
Kial Trinidado kaj Tobago impostas librojn?
"La financministro priskribis la impostan reĝimon kiel fiskan politikon, ne socian politikon, sed tio estas nur iluzio. Impostoj reflektas taksadon de sociaj bezonoj kaj prioritatoj..."
Palestinanoj batalas por siaj domoj en Orienta Jerusalemo
Israelaj setlantaj organizaĵoj, subtenataj de la ŝtato, uzas diskriminaciajn leĝojn por sub falsaj pretekstoj kapti palestinajn domojn kaj fari pseŭdoleĝan proceson por perforte elpeli familiojn el iliaj domoj.
Shimaa Samy diskutas la defiojn de ĵurnalista laboro en Egiptio hodiaŭ: intervjuo
Egiptaj leĝoj limigas esprimliberecon, kun akuzoj de blasfemo, instigo, disvastigo de falsaj novaĵoj, malstabiligo de la lando. Eĉ "protekti familiajn valorojn" estas ofte uzata kiel preteksto por subpremi ĵurnalistojn.
La malfacilaĵoj de kurdaj ĵurnalistoj en ilia lukto por libera esprimo
Al kurdaj ĵurnalistoj mankas agnoskita naciŝtatokaj politika rekono. Ili alfrontas la kontraŭstaron de siaj gastigantaj landoj, kiuj provas forviŝi ilian identecon kaj subpremi ilian esprimliberecon.
Rising Voices prezentita en artikolo de Harvard Review of Latin America
The article in which Rising Voices is mentioned thematises Quechua language activism as a platform to amplify the voices of Quechua language digital activists.
La leviĝo kaj falo de lingva diverseco en Eŭrovido
Artistoj rezignas pri kantado en oficiala lingvo de sia lando kaj kantas en la angla, por akiri popularecon ĉe juĝistoj kaj admirantoj. Sed ĉu tio estas sukcesa strategio?
Uzado de artefarita intelekto (AI) por “malkoloniigi” lingvon
Ni devas trovi novan lingvon, novajn rakontojn, novan mondkoncepton kaj la ilojn por krei la vortojn por venki la "grandan humanitaran rakonton". Ĉu teknologio povas helpi?
Togolanda muzika scenejo ĉirkaŭbrakas tutmondiĝon sen forlasi siajn radikojn
Riĉa je muzika kaj lingva diverseco, Togolando akceptas la tutmondiĝon de sia muziko, kiu estas agnoskata je nacia kaj internacia niveloj.
Esplorante kurdan kvartalon en Azerbajĝano
La loĝantoj de la "cigana kvartalo" en Jevlaĥ konsideras sin parto de Azerbajĝano kaj la azerbajĝana popolo. Malgraŭ tio, ili alfrontas mankon de rimedoj kaj ŝtata subteno kaj ĝeneraligitan diskriminacion.
Cifereca sekurigo + Lingvo
Kiuj estas la defioj kaj bezonoj por aktivuloj kaj iliaj komunumoj parolantaj indiĝenajn, marĝenigitajn, malplimultajn, aŭ malaltrimedajn lingvojn rilate al cifereca sekureco kaj sekurigo? Dek ok esploristoj de tiuj komunumoj esploris tiujn temojn.
Vojaĝante tra Japanio per buso… en Jutubo
Unu Jutuba uzanto vojaĝis de unu landfino de Japanio al la alia per loka buso, alŝutante filmeton de la tuta vojaĝo.
Venkado de ekzistadismaj krizoj per muziko: Karolina Cicha de Pollando
Pola popolartistino Karolina Cicha, kantisto, komponisto, multinstrumentisto kaj unu-virina orkestro provas uzi la muzikon por venki historian antaŭjuĝon vidalvide de minoritataj grupoj en Eŭropo.
Ĉu eblas revivigi “tatarismon” malgraŭ la identeca politiko de Rusio?
Ĉu la politikaj limigoj pri la uzo kaj instruado de denaskaj lingvoj en Rusio povas antaŭenpuŝi la reviviĝon de la tatara nacia identeco?
Emblemoj kaj insignoj
Bonvolu uzi unu el niaj emblemoj kiam vi diskonigas niajn artikolojn aŭ raportas pri Global Voices aŭ pri Tutmondaj Voĉoj en Esperanto (GVE). Kiel ĉio de Global Voices, la emblemoj ricevis permesilon de tipo Atribuo Krea Komunaĵo (CC-BY 3.0). Dankon por uzi ilin zorge. La koloroj de Global Voices estas verda...
Majaa spirita gvidantino akuzita pri “sorĉado” en Gvatemalo, poste liberigita
Adela Choc Cuz, praula aŭtoritato kaj membro de la kontraŭ-mineja rezisto de El Estor, estis akuzita je sorĉado kaj poste liberigita.
Muziko en militaj tempoj: kanto kiel formo de ukraina rezisto
Rilate al la rusia invado de Ukrainio, kulturo kaj identeco estas en la centro de la konflikto. En ĉi tiu kunteksto, ukraina muzikgrupo "Okean Elzi" ekpaŝis por inspiri la ukrainan reziston.
“ANA TELE”: reta lernejo de la tatara lingvo
"ANA TELE" estas la unua tatarlingva reta lernejo en Rusio. La projekto celas ĉiujn, kiuj deziras akiri la bazajn konojn de la tatara lingvo kaj lerni pri la tatara kulturo.
En Mongolio, konscio pri poluado estu akcelata por malhelpi plian ekologian damaĝon
Dum Mongolio estas vasta kaj gastigas malmultajn homojn, poluado estas reala. Unu el la ĉefaj problemoj estas la manko de ekologia konscio ĉe multaj mongoloj.
Kartveloj kiuj aspektas malsamaj: “Amikoj petas al mi vesti min tiele ke oni ne batos min”
Cici Ĉĥeidze, konata kiel Indigo, Sandro "Manson" kaj Eka Mdzeluri kundividas siajn spertojn pri vivo kaj laboro en socio kie iliaj nekonformismaj aspektoj provokas kritikon kaj juĝon.
Post COP26, karibia starpunkto pri klimata maljusteco kaj “1,5 por resti viva”
Kion gajnis Karibio, ĉe la fronto de la klimata krizo, nun kiam COP26 finiĝis? Ni parolas kun Yves Renard de Panos Caribbean, kiu kundividas kelkajn fascinajn konsiderojn.
Agroekologio, la nepala respondo al klimata ŝanĝiĝo
Administri teron, sub la aŭspicioj de agroekologio, implicas revigligi alian specon de rilato kun la grundo. Ĝi komenciĝas per komprenado de la principoj de ekologio kaj kiel la naturo funkcias.
Defendo de la malgrandaj insulaj evoluantaj ŝtatoj ĉe COP26 fare de la ĉefministrino de Barbado Mia Mottley igas ŝin regiona rokstelulino
"Kion Barbado pensas pri ĉefministro Mia Mottley? Ĉar la resto de Karibio sentas, ke vi gajnis la loterion."
Speciala priraportado
En ĉi tiuj paĝoj ni resumas pli ampleksan priraportadon de Global Voices pri gravaj novaĵoj-eventoj pere de blogoj kaj civitanaj amaskomunikiloj tutmonde. Se vi havas proponojn por novaj specialaj priraportadaj paĝoj, bonvolu retpoŝti al ni.