La jida: lingvo festinda ankaŭ pro siaj ridigaj malbenoj

Ekrankopio de la YouTube-videokanalo I Love Languages ​​prezentanta la fundamentojn de la jida lingvo. Justa uzo.

Parolita de pli ol 11 milionoj da judoj en Orienta kaj Meza Eŭropo antaŭ la Dua Mondmilito, la jida daŭre estas hodiaŭ parolata de ĉirkaŭ 600 000 homoj. Ĝi ankaŭ estas vaste uzata en tradiciaj judaj religiaj komunumoj en ĥasidismaj jeŝivoj [eo – judaj religiaj porviraj lernejoj].

Global Voices interparolis kun Matthew Katzman, loĝanta en Kanado, kiu estas la verkinto de nova libro “Oy Vey! Yiddish Slang 101 (“Oj vej!” esprimas koleron en la jida), satira vortaro kiu interplektas personajn familiajn rakontojn kun ridigaj jidaj esprimoj por kompreni la evoluon de la lingvo kaj kiel homoj de malsamaj generacioj rilatas al ĝi, ĉiu laŭ sia propra maniero.

Katzman naskiĝis kaj kreskis en Toronto, frekventis judan lernejon dum plejparto de sia junaĝo kaj lernis la jidan lingvon de siaj geavoj. Li diplomiĝis pri psikologio ĉe la Reĝina Universitato ĉe Kingston kaj nuntempe finas sian magistran studon pri ĵurnalismo ĉe Metropolitana Universitato de Toronto.

La intervjuo okazis retpoŝte kaj estas redaktita por stilo kaj koncizeco.

Portreto de Matthew Katzman. Foto uzata kun permeso.

Filip Noubel (FN): Ĉu vi povas klarigi la nunan staton de la jida: kie kaj de kiu ĝi estas parolata tra la mondo?

Matthew Katzman (MK) Yiddish is spoken all around the world. It is a mishmash of all sorts of languages fused together, such as German, Hebrew, French, Italian and others. It is still spoken by many worldwide but predominantly in Israel, the US, and some Eastern European countries. Before WWII, it was spoken by lots more Jews. With so many Jewish lives lost in the Holocaust, the language largely faded.

In my community, everyone is familiar with the language to some degree. It represents very different things to different people. I think generationally is the best way to look at it. For my Zaidy and Bubbie, aka my grandparent’s generation, I think it's seen as a formal language. Many used to speak it with their parents, to their kids, and to each other. 

My father’s generation saw it as a language, but not one that was as relevant or accessible. Especially because, by that time, growing up around more secular Jews in Canada, it didn’t have as much use. He was taught it by my grandparents and can still remember a lot of it, but I think it’d be tough for him to have a full conversation with it today. 

For my generation, I think it could be seen as more of a tradition than an actual language. At least for me, the words take on representations rather than the actual meaning. I wouldn’t necessarily string together a collection of words to make a sentence, but I would drop one of the hilarious, punchy, goofy, or powerful Yiddish words I know in an everyday sentence.

Matthew Katzman (MK) La jida estas parolata tra la tuta mondo. Ĝi estas miksaĵo de ĉiaspecaj lingvoj kunfanditaj, kiel la germana, la hebrea, la franca, la itala kaj aliaj. Ĝi ankoraŭ estas parolata de multaj tutmonde sed ĉefe en Israelo, Usono kaj kelkaj orienteŭropaj landoj. Antaŭ la Dua Mondmilito, ĝi estis parolata de multe pli da judoj. Kun tiom da judaj vivoj perditaj en la holokaŭsto, la lingvo plejparte forvelkis.

En mia komunumo ĉiuj konas la lingvon iagrade. Ĝi reprezentas tre malsamajn aferojn por diversaj homoj. Mi pensas, ke la plej bona maniero rigardi ĝin estas generacie. Por miaj Zajdi kaj Bubi, alinome la generacio de mia geavoj, mi pensas ke ĝi estas rigardata kiel formala lingvo. Multaj kutimis paroli ĝin kun siaj gepatroj, kun siaj infanoj, kaj inter si.

La generacio de mia patro vidis ĝin kiel lingvon, sed ne tian kiu estis tiel trafa aŭ alirebla. Precipe ĉar, antaŭ tiu tempo, kiam li kreskis inter pli laikaj judoj en Kanado, ĝi ne estis tiom uzata. Mia patro estis instruita de miaj geavoj kaj ankoraŭ povas rememori multon pri ĝi, sed mi pensas ke hodiaŭ estus malfacile por li havi plenan konversacion en ĝi.

Por mia generacio, mi pensas ke ĝi povus esti vidata pli kiel tradicio ol reala lingvo. Almenaŭ por mi, la vortoj alprenas prefere reprezentojn ol la realan signifon. Mi ne nepre kunŝnurus kolekton de vortoj por fari frazon, sed mi metus unu el la ridigaj, akraj, frenezaj aŭ potencaj jidaj vortoj kiujn mi konas en ĉiutagan frazon.

FN: Ĉu la jida estas endanĝerigita lingvo? Kiel ĝi estas transdonata al la sekva generacio? Ĉu ĝi ankaŭ ĉeestas en Interreto?

MK Some have called Yiddish a dying language and UNESCO has even labelled it as endangered. While fewer people speak it today, it is still spoken all over the world. 

I attended a fairly well-known Hebrew school in Junior Kindergarten where Yiddish was taught and still is today. In the community I grew up in, Yiddish was fairly present. Not that any of my Jewish friends are fluent, but words that are part of the dialect are still part of our everyday conversation. We’d laugh and call my buddy a “klutz if he missed an easy catch in a softball game. Or say that it gives us “naches to watch their fantasy football team win a championship. Maybe after my friends and family read this book, we’ll find a way to throw a “nochshlepper” here or an “eppes a nudnik there.

In terms of the internet presence, we’ve been connecting with speakers through online Yiddish communities. We’ve already had so many people express interest in purchasing “Oy Vey!” before it's been published. There are still many Facebook and Reddit groups to discuss the culture, read stories, and feel connected to the language. You won’t be seeing it talked about in mainstream media very often though, that’s why I feel so strongly about this project. I want to help people connect to a fun, colourful language that has a place so close to my heart.

MK  Iuj nomis la jidan mortanta lingvo kaj Unesko eĉ etikedis ĝin kiel endanĝerigitan. Kvankam malpli da homoj parolas ĝin hodiaŭ, ĝi ankoraŭ estas parolata ĉie en la mondo.

Mi frekventis sufiĉe konatan hebrean lernejon en Junior Kindergarten, kie la jida estis instruata kaj daŭre estas [instruata] hodiaŭ. En la komunumo en kiu mi kreskis, la jida sufiĉe ĉeestis. Tio ne signifas ke iu el miaj judaj amikoj flue parolas la jidan, sed vortoj kiuj estas parto de la dialekto ankoraŭ estas parto de nia ĉiutaga konversacio. Ni ridus kaj nomus mian amikon “klutz” [fuŝulo] se li maltrafus facilan kapton en molpilkada ludo [eo]. Aŭ mi dirus ke ĝi donas al ni “naĥes” [la fieron kiun judoj sentas pro atingoj kaj kvalitoj de siaj familianoj] vidi nian fantazian futbalteamon gajni ĉampionecon. Eble post kiam mia familio kaj geamikoj legos ĉi tiun libron, ni trovos manieron ĉi tie ĵeti “nokŝleper” [personoj kiuj neas la sugeston ke ili estas nedezirataj] aŭ tien “eppes a nudnik” [nudnik estas iu, kiu konstante petas ion de vi aŭ alie okupas vian tempon].

Pri la reta ĉeesto, ni konektiĝas kun parolantoj pere de retaj jidaj komunumoj. Ni jam havis tiom da homoj kiuj esprimis intereson pri aĉeto de “Oy Vey!” antaŭ ol ĝi estis publikigita. Estas ankoraŭ multaj grupoj en Facebook kaj Reddit por pridiskuti la kulturon, legi rakontojn kaj senti sin konektita al la lingvo. Tamen vi ne tre ofte vidos ĝin priparolata en ĉefaj amaskomunikiloj, tial mi tiom okupiĝas pri ĉi tiu projekto. Mi volas helpi homojn konekti amuzan, buntan lingvon, kiu tiel proksimas al mia koro.

Rete, la jida povas esti aŭdata sufiĉe ofte en populara israela serio nomita Shtisel, priskribanta judan ortodoksan komunumon, kiel ĉi tiu jutuba filmeto montras:

FN: Kio estas via fono en la jida? Ĉu ĝi estis parolita en via familio? Se ne, kiel vi lernis ĝin? Kion vi trovas plej mirinda en ĉi tiu lingvo?

MK: Yiddish has been in my family for generations. Not sure how far it goes back but it was probably first spoken to me as a baby by my Zaidy and Bubbie.

I think Yiddish functions best as a reminder or connector to our past. Writing this book made me feel linked to my Jewish ancestors who came from “shtetls, which are the small, poor Jewish villages that housed them in Eastern Europe. 

The drive to pass on the traditions of Judaism, like the Yiddish language, is strong for me. In “Oy Vey!,” I joke that my number one priority in writing the book is so my grandparents would be proud of me. I guess in some way, I feel a responsibility to pass on the rituals they fought so hard to keep. 

I wouldn’t say the Yiddish language was pressed to be passed on in my family though. When you read the book, you’ll notice that I delve into a lot of personal anecdotes from my life. I really wanted to be open and create a personal feel to the book, while keeping it pretty silly. 

MK: La jida estas parolata en mia familio dum generacioj. Ne certas kiom longe jam, sed ĝi estis verŝajne unue parolita al mi kiel bebo de miaj zaidy [avo] kaj bubbie [avino].

Mi pensas ke la jida funkcias plej bone kiel memorigilo aŭ konektilo al nia pasinteco. Verkinte ĉi tiun libron mi sentis min ligita al miaj judaj prapatroj, kiuj venis de “ŝtetls“, la malgrandaj, malriĉaj judaj vilaĝoj en kiuj ili loĝis en Orienta Eŭropo.

Forta estas por mi la impulso transdoni la tradiciojn de judismo, kiel la jida lingvo. En “Oy Vey!” mi ŝercas dirante ke mia unua prioritato skribante la libron estis ke miaj geavoj fieru pri mi. Mi supozas ke iel mi sentas respondecon transdoni la ritojn, por kies konservado ili tiom forte batalis.

Mi tamen ne dirus ke la jida lingvo estis transdonita sub iu premo en mia familio. Kiam vi legos la libron, vi rimarkos ke mi enprofundiĝas en multajn personajn anekdotojn el mia vivo. Mi vere volis esti malfermita kaj krei personan senton al la libro, sed samtempe konservi ĝin sufiĉe stulta.

FN: La jida havas grandan kvanton da buntaj malbenoj. Ĉu ili ankoraŭ estas uzataj inter denaskaj parolantoj, inkluzive en konservemaj komunumoj?

MK: There’s almost too many to count. Almost. I have a lot of favourites. There’s actually a whole chapter in Oy Vey! dedicated to this. Here’s a few of the best.

  • Es zol dir dunern in boykh, vestu meyen az s’iz a homon klaper: Your stomach will rumble so badly, you’ll think it was a Purim noisemaker.
  • Zolst zeyn azoy reykh, az dayn almnhs man darf keynmol nisht arbetn a tog: May you be so rich your widow’s husband has to never work a day.
  • Vaksn zolstu vi a tsibele mitn kop in dr'erd: May you grow like an onion with its head in the ground.

You’ll still see some of these curses used today. “May you grow like an onion with its head in the ground” is probably the most commonly seen in pop culture, such as in the musical “Fiddler on The Roof.”

I think the reason there are so many curses is because Jewish people can be passive aggressive when upset. I don’t want to speak for an entire religion/culture/nationality, but, in my personal opinion, a Jewish person would much rather send you hints to how they’re feeling rather than outright say how they’re feeling. 

When those hints don’t work, you might have all this internalised frustration. Instead of just confronting someone about what’s upsetting you, you go back to your home in the “shtetl” and utter a few of the most devastating curses you know. It feels cathartic.  To be clear, I have never met another Jewish person who has cursed another person, but I like to imagine it happens from time to time.

For the book, I created a character named “Shlomi” who gets mentioned throughout the book as someone who curses in Yiddish. While I have few enemies, he is a culmination of all the people who have wronged me in the past. Would I truly utter a curse unto someone who did me wrong? Like that they may lie in the ground and bake like a bagel? The jury's out on that.

MK: Ili estas tro multaj por kalkuli. Preskaŭ. Mi havas multajn preferaĵojn. Fakte estas tuta ĉapitro en Oy Vey! dediĉita al tio. Jen kelkaj el la plej bonaj.

  • Es zol dir dunern in boykh, vestu meyen az s’iz a homon klaper: Via stomako bruegos tiel malbone, ke vi pensos ke ĝi estis bruisto dum Purim [juda feriotago].
  • Zolst zeyn azoy reykh, az dayn almnhs man darf keynmol nisht arbetn a tog: Vi estu tiel riĉa, ke la edzo de via vidvino devu neniam labori eĉ unu tagon. 
  • Vaksn zolstu vi a tsibele mitn kop in dr'erd: Vi kresku kiel cepo kun la kapo en la tero. 

Vi ankoraŭ vidos kelkajn el ĉi tiuj malbenoj uzataj hodiaŭ. “Vi kresku kiel cepo kun la kapo en la tero” estas verŝajne la plej ofte renkontata en popkulturo, kiel ekzemple en la muzikalo “Fiddler on The Roof“.

Mi pensas ke la kialo de la ekzisto de tiom da blasfemoj estas ĉar judoj povas esti pasive agresemaj kiam ili estas ĉagrenitaj. Mi ne volas paroli pri la tuta religio/kulturo/nacieco, sed, laŭ mia persona opinio, judoj preferegus sendi al vi aludojn pri kiel ili sentas sin anstataŭ rekte diri tion.

Kiam tiuj aludoj ne funkcias, vi eble havas ĉi tiun tutan internan frustriĝon. Anstataŭ nur alfronti iun pri tio, kio ĝenas vin, vi reiras al via hejmo en “ŝtetl” kaj eldiras kelkajn el la plej ruinigaj blasfemoj kiujn vi konas. Tio donas liberigan senton. Por esti klara, mi neniam renkontis judon kiu malbenis alian homon, sed mi ŝatas imagi ke tio okazas de tempo al tempo.

Por la libro, mi kreis rolulon nomitan “Ŝlomi”, kiu estas menciita tra la libro kiel iu kiu blasfemas en la jida.  Kvankam mi havas malmultajn malamikojn, li estas kulmino de ĉiuj homoj kiuj agis maljuste kontraŭ mi en la pasinteco. Ĉu mi vere eldiros blasfemon en ĉeesto de iu kiu faris al mi malbonaĵon? Ĉu tiel “ili kuŝus surplanke kaj bakiĝus kiel kringo” (jide: בײגל bejgl)? La ĵurio ankoraŭ ne interkonsentis pri tio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.