Ĉi tiu artikolo estas republikigita ĉe Global Voices kadre de partnereco kun www.icicongo.net. La originala artikolo troviĝas ĉe la retejo icicongo. Laŭ la aŭtoro, la republikigo de ĉi tiu artikolo, originale publikigita en 2021, estas alparolo de la aŭtoritatoj por la riparo de vojoj, en momento en kiu Demokratia Respubliko Kongo faras renovigojn en la estrado de institucioj, ĉar la situacio de ĉi tiuj vojoj ne ŝanĝiĝis.
Pluraj vojoj en la oriento de Demokratia Respubliko Kongo (DR Kongo) troviĝas en stato de malboniĝo tre alta. Nur la motorciklo permesas al la loĝantaro transmoviĝi sur tiuj vojoj. La veturiloj estas senhelpaj fronte al la risko perdi ĉion: la tempon kaj la motoron.
En majo kaj junio 2021, ne estis sufiĉe da pluvo en DR Kongo. Motorcikloj bezonas malpli ol kvin horojn por trairi 100 kilometrojn de vojo kiuj troviĝas inter Butembo kaj Mangurejipa, en la provinco Nord-Kivuo, en la orienta parto de DR Kongo. Defiaj horoj sur ĉi tiu vojo, ofte sinua, kiu serpentas tra montaroj kaj trairas teritoriojn de armitaj grupoj. Oni renkontas survoje patrinojn kun pakaĵoj surŝultre kaj kun infanoj ĉe la kolo; motorciklistojn transportantajn gigantajn ŝarĝojn de manĝaĵoj de vilaĝoj al la urbo.
Legu: Kiuj estas la ribeluloj de la Movado de la 23-a de marto en la oriento de DR Kongo?
Oni devas esti lerta en la stirado de la motoro, kun pli ol 400 kilogramoj da varoj dum pli ol 5 horoj sur vojoj disfositaj, plenaj je marĉoj, truoj kaj kadukiĝantaj pontoj. Motorciklisto, vidante sian kolegon sur motorciklo kun ŝarĝo de pli ol 300 kilogramoj, ekkrias:
L’homme mangera à la sueur de son front… ce travail en témoigne.
La homo manĝos kun la ŝvito de sia frunto… ĉi tiu laboro atestas pri tio.
Ĉi tiuj motorcikloj provizas grandparte per manĝaĵoj plurajn urbojn en provincoj, nome: Nord-Kivuo, Ituri, Tshopo en la orienta parto de DR Kongo.
De maniokfaruno ĝis freŝaj fiŝoj, legomoj, palmoleo, rizo, terpomoj, poreoj, la granda parto de ĉi tiuj produktoj alvenas al urboj pere de motorcikloj. Louange Kasoki, fiŝvendistino en la centra bazaro de Butembo, rakontas:
Si vous voulez amener du poisson frais par véhicule, vous courez à la perte car cela prendra plus d’un jour alors que la moto fait quelques heures entre le Lac Edouard (situé à 120km de la ville) et la ville.
Se vi volas transporti freŝan fiŝon aŭte, vi riskas perdon, ĉar tio okupos pli ol tagon, dum la motorciklo bezonas kelkajn horojn inter la Lago Edouard (120 kilometrojn for de la urbo) kaj la urbo.
Dum la seka sezono, la ŝoforoj de motorcikloj estas ankaŭ tre petataj por la transporto de manĝaĵoj. Kakule Jérôme, transportisto de Sombé (maniokfolioj) sur la vojo Butembo-Muhangi, 40 kilometrojn longa, klarigas:
Ce n’est pas facile comme on le croit mais l’important c’est d’arriver le plus vite possible, sinon toute la marchandise va pourrir.
Ne estas tiom facile kiel oni kredas, sed gravas alveni laŭeble plej rapide, alikaze la tuta varo putros.
Oni devas efektive vidi kiel la virinoj hastas ĉirkaŭ ĉi tiuj improvizaj vendistoj.
Samtempe motorciklistoj kaj improvizaj vendistoj
Pluraj ŝoforoj de motorcikloj kiuj transportas la manĝaĵojn faras tion ankaŭ private kiel revendistoj. Ili aĉetas grandkvante en vilaĝoj kaj revenas en urbon por revendi la manĝaĵojn. Ezra Sahika, ŝoforo, rakontas:
C’est plus payant que de trainer dans les rues poussiéreuses de la ville. On y gagne de loin plus et après, le soir, on peut rentrer transporter les personnes.
Estas pli enspezige ol resti en la polvokovritaj stratoj de la urbo. Oni gajnas multe pli kaj poste, vespere, oni povas reveni transportante homojn.
Aliaj profitas ĉi tiun danĝeran distancon por komenci vendi motorciklojn, kiuj same servas kiel transportiloj de la varoj. Kamunyanane Fiston faras de tio profitan negocon. Li asertas:
J’achète ici à Butembo une moto d’occasion à 300$. J’ajoute de la marchandise, jusqu’à 800kKg que je transporte sur cette même moto. Arrivé à Wamba situé dans la province de Haut Uele (à environs 800 km de Butembo), je lave la moto, je change le disque et je la revends à près de 600 $… même si je rentre à pied… Voyez le bénéfice… surtout pour le transport par kilogramme on me paie 5 ou 6 $. Alors multiplier par 800kKg. Il faut seulement de la force et de l’endurance ».
Mi aĉetas ĉi tie en Butembo uzitan motorciklon kontraŭ 300$. Mi aldonas varojn, ĝis 800 kilogramojn kiujn mi transportas sur la sama motorciklo. Alveninte en Wamba, kiu situas en la provinco Supra Uele (ĉirkaŭ 800 kilometrojn for de Butembo), mi lavas la motorciklon, mi ŝanĝas la diskon kaj mi revendas ĝin kontraŭ ĉirkaŭ 600 $… kvankam mi revenas piede… Vi vidas la avantaĝon… ĉefe por la transporto per kilogramo oni pagas al mi 5 aŭ 6 $. Poste multobligu per 800 kilogramoj. Necesas nur forto kaj eltenemo.
Sed la vojaĝo ne estas sendanĝera por ĉi tiuj transportistoj. Dum sia veturado, ili estas regule kaptataj de paspagoj aŭ de banditoj. Paluku Kisalya, transportisto de manĝajoj, plendas:
La lourdeur des charges sur ces routes impraticables est épuisante. Mais il y a beaucoup de barrières, des tracasseries, et des militaires sur notre parcours qui grignotent sur nos gains, mais on fait avec.
La pezeco de la ŝarĝoj sur ĉi tiuj neeblaj vojoj estas laciga. Sed ekzistas multaj baroj, ĝenoj kaj militistoj sur nia vojo kiuj mordas niajn gajnojn, tamen ni daŭrigas.
Sur ĉi tiuj vojoj, estas rare aŭ eĉ malfacile vidi veturilon ankoraŭ funkciantan, ĉar la vojoj detruas la animon kaj la motoron samtempe. Necesas eltenemo kaj dura spirito por aŭdaci alfronti tiujn vojojn.
Veturiloj en limaj situacioj
La asocio de luistoj de veturiloj kaj transportistoj de Kongo (ALOVETRACO) maltrankviliĝas pri la situacio. Kavugho Mukirania, konstanta sekretario de la asocio, plendas:
Les propriétaires des véhicules ne les accordent plus à nos membres de peur qu’ils les gardent trop longtemps.
La proprietuloj de veturiloj ne plu donas ilin al niaj membroj pro timo ke tiuj tenos ilin tro longe.
Koncerne al Kanduki Fiston, kiu estas profesia ŝoforo, li preferas lasi sian veturilon en la garaĝo anstataŭ perdi ĝin definitive sur ĉi tiuj neeblaj vojoj. Li diras jenon:
J’ai changé à 5 reprises les lames de mon camion avant d’arriver ici à Butembo. Pour mon collègue, c’est le châssis qui a cédé. Je ne remettrais jamais mon engin sur cette route si jamais les conditions demeurent les mêmes.
Mi ŝanĝis 5 fojojn la klingojn de mia kamiono antaŭ alveni ĉi tien en Butembon. Ĉe mia kolego, rompiĝis la ĉasio. Mi neniam remetus mian veturilon sur ĉi tiun vojon se la kondiĉoj restos la samaj.
La rolo de tiuj motorcikloj estas do kerna, malgraŭ la grandegaj riskoj. Fakte, se la transportisto glitas kaj falas kun sia motorciklo, necesas almenaŭ 10 aŭ 15 personoj por relevi lin. En ĉi tiu kazo, necesas kompreneble solidareco. Paluku Kasimba, kiu vidis la falon de motorciklisto kun ĉiuj varoj, klarigas:
Si on additionne les marchandises qui sont sur cinq ou six motos, elles peuvent remplir un camion qui a la capacité de transporter 8 ou 10 tonnes. D’ailleurs je me suis toujours demandé que serait la vie actuellement dans nos villes s’il n’y avait pas ces motos. Avec ces routes très délabrées je ne vois pas quelqu’un hasardé son véhicule ici. Nous devons du respect à ces transporteurs.
Se oni sumigas la varojn kiuj troviĝas sur kvin aŭ ses motorcikloj, ili povas plenigi kamionon kiu havas kapaciton transporti 8 aŭ 10 tunojn. Fakte mi ĉiam demandis min kia estus nun la vivo en niaj urboj se ne ekzistus ĉi tiuj motorcikloj. Kun ĉi tiuj tre damaĝitaj vojoj, mi vidus neniun kiu riskus sian veturilon ĉi tie. Ni ŝuldas respekton al ĉi tiuj transportistoj.