Moviĝanta literatura pejzaĝo: la opinio de Fiston Mwanza Mujila pri konga kaj diaspora literaturoj

Portreto de Fiston Mwanza Mujila de Jürgen Fuchs, uzita kun permeso

La Nobel-premio pri literaturo de 2021 iris al la tanzania verkisto Abdulrazak Gurnah [eo] — ŝajnas, ke afrika literaturo [eo] finfine ricevas la atenton, kiun ĝi meritas. Tamen, konga-aŭstria aŭtoro Fiston Mwanza Mujila asertas, ke videbleco de afrikaj aŭtoroj, precipe la franclingvaj, ankoraŭ restas defio kiu inspiras novan generacion esplori novajn lingvajn mediojn.

Ŝajnas, ke 2021 estas la jaro de afrika literaturo. Krom la Nobel-premio pri literaturo, aliaj prestiĝaj premioj estis aljuĝitaj al afrikaj kaj afrik-eŭropaj verkistoj. La Premio Neustadt de 2022, kiu estas anoncita dum la antaŭa jaro 2021, kaj en la pasinteco montris multajn estontajn Nobel-premiitojn [eo], iris al la senegala romanisto Boubacar Boris Diop. La premion Camões [eo] gajnis la mozambikanino Paulina Chiziane. La Premio Booker por Fikcio iris al la sudafrika Damon Galgut [eo], dum la Premion Internacia por Tradukita Fickio gajnis franco-senegala David Diop [eo]. La Prix Goncourt [eo], verŝajne la plej prestiĝa literatura premio de Francio, iris al al senegalano Mohamed Mbougar Sarr.

Sed ĉu tio povus esti la kazo de la arbo, kiu kaŝas la arbaron?

La lasta fojo kiam afrika aŭtoro, John Coetzee [eo],  gajnis la Nobel-premion estis en 2003. La lasta fojo kiam nigra aŭ miksrasa verkisto ricevis la premion Goncourt estis Patrick Chamoiseau en 1992 kaj Marie NDiaye [eo] en 2009.

Por aŭdi, kion spertas franclingvaj afrikaj verkistoj, Global Voices parolis kun Fiston Mwanza Mujila, aŭtoro kiu kreskis en Lubumbashi en la sudo de la Demokratia Respubliko Kongo (ankaŭ nomata Kongo-Kinŝaso aŭ DRK). Mujila estis edukita en la franca, sia dua lingvo post la svahila, kaj nun loĝas en Graz, la dua plej granda urbo de Aŭstrio, kie li fondis la transnacian literaturan festivalon Weltwortreisende [Mondvortvojaĝantoj, ndlr.]. Li verkas teatraĵojn en la germana kaj liaj teatraĵoj, kiuj radikas en la tradicio de Peter Handke kaj Elfriede Jelinek, estis prezentitaj en Vieno kaj Berlino. Lia fikcio estas produktita en la franca: lia unua romano “Tram 83″, publikigita en 2014, estis tradukita de la franca al pli ol dekduo da lingvoj kaj ricevis plurajn premiojn, inkluzive de la germana Internacia Literatura Premio [germane: Internationaler LiteraturpreisHaus der Kulturen der Welt, ndltr.]. Lia lasta romano “La Danse du Vilain” (La Danco de la Fiulo) estis publikigita en 2020. Li ankaŭ verkas poezion, kaj lia kolekto “Le Fleuve dans le Ventre” aperis en 2013 kaj estas tradukita en la anglan. Li priskribas sin ĉefe kiel poeton kiu hazarde verkas teatraĵojn kaj romanojn.

Laŭ Mujila, male al siaj anglalingvaj egaluloj, franclingvaj afrikaj verkistoj alfrontas kelkajn defiojn, la unua el kiuj estas la karaktero de la franca literatura scenejo:

Alors que le Nigéria qui est une grande nation littéraire a des portes d‘entrée dans les maisons de renom aux US ou en Grande-Bretagne, l’écosystème littéraire est plus complexe pour les littératures francophones: Paris reste le seul centre de gravité et, souvent, de légitimation. Bruxelles et Genève sont plus au moins à la traîne.

Dum Niĝerio, granda literatura nacio, havas pordon malfermitan al ĉiuj ĉefaj eldonejoj en Usono kaj Britio, por franclingva literaturo, la literatura ekosistemo estas pli kompleksa: Parizo restas la sola centro de gravito, kaj ofte, ankaŭ de legitimeco. Bruselo kaj Ĝenevo restas pli-malpli malantaŭe.

La situacio estas malfacila ankaŭ en franclingva Afriko mem, laŭ Mujila :

En Afrique anglophone, le Nigéria, le Kenya et l'Afrique du Sud sont les grands pôles littéraires avec leurs revues comme Kwani? et Chimurenga, des maisons d’édition comme Cassava RepublicPour l’Afrique francophone, le Sénégal et le Cameroun jouaient jadis ce rôle, par l’entremise des Nouvelles Editions Africaines du Sénégal et les éditions Clé. Au Congo-Kinshasa, nous payons les pots cassés de nos turbulences politiques. La littérature demeure encore un objet rare et désirable même si des initiatives d’ordre privé essaient de palier à la carence d’une politique culturelle nationale. L’institution de prix littéraires, tout comme la création des bibliothèques et des maisons d’édition sont une nouvelle espérance. Mais seuls la décoration et les bâtiments ne suffisent pas. Je suis persuadé que la matrice littéraire d’un pays dépend pour beaucoup de la qualité de son enseignement et du niveau de vie.

En anglalingva Afriko, Niĝerio, Kenjo kaj Sudafriko estas la ĉefaj literaturaj centroj kun siaj propraj revuoj kiel Kwani kaj Chimurenga, same kiel eldonejoj kiel ekzemple Cassava Republiko. Por franclingva Afriko, Senegalo kaj Kameruno ludis tiun rolon en la pasinteco, danke al eldonejoj kiel ekzemple Nouvelles Editions Africaines du Sénégal kaj éditions Clé. En Kongo-Kinŝaso, ni pagas la prezon de nia politika malstabileco. Literaturo restas malofta kaj dezirinda objekto eĉ se privataj iniciatoj provas kompensi la mankon de nacia kulturpolitiko. La kreado de literaturaj premioj, bibliotekoj kaj eldonejoj alportas esperon, sed nur havi konstruaĵojn kaj la dekoracion ne sufiĉas. Mi estas konvinkita, ke la literatura matrico de lando dependas grandparte de la kvalito de ĝia eduksistemo kaj de ĝia vivnivelo.

La vivgrava demando pri la elekto de lingvo

Por multaj verkistoj el postkoloniaj socioj, la elekto de la literatura lingvo ofte estas vivgrava dilemo. Ĉi tiu elekto foje venas kun akuzoj de kultura perfido de certaj partoj de tiuj socioj. Kelkaj ekzofonaj verkistoj [eo] elektas originalan solvon: verkado en tria lingvo, kutime senrilata al ilia hejma aŭ kolonia historio, kiel ekzemple la bengala-usona verkisto Jhumpa Lahiri [eo], kiu nun verkas fikcion en la itala.

Jen kiel Mujila priskribas sian propran demandadon kaj eblan novan direkton:

Si j’ai réussi à vivre en Autriche, c’est aussi parce que je viens de Lubumbashi au Congo, donc un endroit où la capitale Kinshasa ne joue pas de rôle important, et où Lusaka ou Johannesburg jouent un rôle plus grand car plus proches. Les gens du sud du Congo ne vont pas forcément en France ou en Belgique quand ils quittent le pays, et ne s’associent pas forcément aux communautés congolaises de l’étranger qui sont majoritairement lingalophones. Au sud on parle d’autres langues, comme le swahili.

J’ai parfois l’impression d’avoir trois ou quatre vies en même temps, car même si j’écris en français je ne le pratique pas au quotidien, j’écris en allemand qui est ma sixième langue, en dehors du swahili, du lingala et du tshiluba qui la langue de mes grands-parents. Quand j’écris en allemand, je dois me préparer, pareil en français, c’est le même rituel de préparation, c’est toute une expédition, je note des mots qui viennent à l’esprit, je recopie une page de Camus pour me replonger dans le bain linguistique. Mais depuis deux mois je me demande si je ne devrais pas changer catégoriquement de langue et ne plus écrire qu’en allemand. Je n’exclus pas d’abandonner le français. 

La kialo de tio ke mi sukcesis pluvivi en Aŭstrio estas ke mi ja venas el Lubumbashi [eo], loko kie la ĉefurbo Kinŝaso ne ludas ŝlosilan rolon; Lusaka aŭ Johanesburgo estas pli gravaj, ĉar ili estas pli proksimaj. Homoj de suda Kongo ne nepre iras al Francio aŭ Belgio kiam ili foriras, kaj ne ĉiam kuniĝas kun la konga diasporo kiu parolas ĉefe la lingalan. En la sudo ni parolas aliajn lingvojn, kiel la svahilan.

Kelkfoje mi havas la senton, ke mi kondukas kvar vivojn samtempe, ĉar eĉ se mi verkas en la franca, mi ne praktikas tiun lingvon ĉiutage. Mi verkas en la germana, kiu estas mia sesa lingvo, krom la svahila [eo], la lingala [eo], kaj la luba [eo], la lingvo parolata de miaj geavoj. Kiam mi verkas en la germana, mi bezonas prepari min; same kun la franca, mi havas ritojn por prepari, tio estas kiel ekspedicio. Mi notas vortojn, kiuj venas al la menso, mi notas tutan paĝon el Camus [eo] por reeniri la lingvan medion. Sed dum la pasintaj du monatoj, mi komencis demandi min, ĉu mi ne ŝanĝu kategorie kaj skribu sole en la germana. Mi ne ekskludas tute forlasi la francan.

Mujila notas ke la konga literatura tradicio akceptas plurlingvecon: certaj verkistoj, kiel Richard Ali, verkas en la lingala. En la diasporo, aŭtoroj verkas en lokaj lingvoj: Daniëlle Zawadi verkas poezion en la nederlanda, JJ Bola en la angla, Kayo Mpoyi [eo] en la sveda.

Tio difinis lian fluan identecon, kiel li klarigas:

Un écrivain a comme outil principal la langue. Quand je me suis installé dans la Mitteleuropa, je me devais pour survivre comme auteur non seulement d’apprendre la langue allemande mais d’échafauder une généalogie littéraire. J’écris en français et en allemand mais ce dernier prend souvent le dessus. Je suis habitué à parler de littérature dans cette langue.

Quand je suis en France, on me définit comme écrivain autrichien. À Vienne on m’identifie comme écrivain de Graz, et en Allemagne comme écrivain autrichien. Au Congo on m’identifie comme écrivain congolais mais vivant en Autriche. Mon identité est polyphonique et mouvante. Mudimbe, philosophe congolais, parlait d’expérience ou de subjectivité africaine. J’ajouterais à cela une subjectivité autrichienne. Graz et Lubumbashi sont mes points de ralliement et d’observation, lieux à partir desquels j’élabore mon discours.

Por verkisto, lingvo estas ĉefa ilo. Kiam mi ekloĝis en Mitteleuropa, kiel ni germane nomas Centran Eŭropon, mi devis ne nur lerni la lingvon, sed starigi literaturan genealogion. Mi verkas en la franca kaj la germana sed verkado en ĉi-lasta lingvo pli oftiĝas. Mi kutimas paroli pri mia verkado en tiu lingvo.

En Francio, mi estas difinita kiel aŭstria verkisto. En Vieno, mi estas identigita kiel verkisto el Graz, kaj en Germanio kiel aŭstria aŭtoro.  En Kongo, kiel konga verkisto loĝanta en Aŭstrio. Mia identeco estas polifona kaj moviĝanta. Mudimbe [fr], konga filozofo, kutimis paroli pri afrika subjektiveco aŭ sperto. Mi aldonus al tio la aŭstrian subjektivecon: Graz kaj Lubumbashi estas miaj punktoj de ligiteco kaj observado, lokoj de kie mi konstruas mian diskurson.

Unu termino kiu aperis pli elstare en la pasintaj jaroj estas la koncepto de afroeŭropano, kuntiriĝo de afrika kaj eŭropano. Jen la opinio de Mujila pri ĉi tiu nocio:

En Autriche, je me considère comme congolais, africain ou encore écrivain black autrichien, parce qu’être écrivain noir en Autriche n’est pas la même chose qu’être noir en France ou en Belgique. Je respecte ceux qui utilisent le terme d’Afropéen, mais chacun peut se définir à sa manière. L’Europe est grande, je préfère donc me référer aux termes d’Afrofrançais, Afrobelge, Afroautrichien pour mieux contextualiser.

En Aŭstrio, mi konsideras min kiel konganon, afrikanon aŭ kiel nigran aŭstrian verkiston, ĉar esti nigra en Aŭstrio ne estas la sama kompare al Francio aŭ Belgio. Mi respektas tiujn, kiuj uzas la terminon “afroeŭropano”, sed ĉiu povas difini sin laŭ sia deziro. Eŭropo estas granda, mi do preferas uzi la terminojn “afrofranca”, “afrobelga”, “afroaŭstria” por havigi pli da kunteksto.

Sed finfine, la plej forta identeco povus esti simple literaturo mem, kiel Mujila konkludas dirante, “fakte, literaturo estas mia sola kaj unika lingvo”, io kion li majstre montras en sia lasta romano:

Ce qui m’intéresse est le dynamisme interafricain, ainsi que la porosité des frontières héritées de la Colonisation. Mes deux romans sont des réflexions sur la gestion (post)coloniale et urbaine de l‘espace africain. “Tram 83″ met à nu la fragilité des états nés de la colonisation—c‘est-à-par par hasard— où le discours sécessionniste se décline comme premier et dernier recours contre un nationalisme doublé d‘autoritarisme. “La Danse du Vilain” poursuit la même réflexion en mettant en lumière le devenir de la ville blanche, occupée aujourd‘hui par les enfants de la rue et autres marginaux.

Kio interesas min estas interafrika dinamiko, kaj la poreco de landlimoj hereditaj de la koloniismo [eo]. Miaj du romanoj estas pripensaĵoj pri la kolonia kaj postkolonia urba administrado de la afrika spaco. “Tramo 83″ malkaŝas la malfortikecon de la ŝtatoj naskitaj el la koloniismo – naskitaj hazarde – kie secesiaj diskursoj [eo] evoluas kiel formo de rezisto kontraŭ naciismo kaj aŭtoritatismo. “La Danse du Vilain” daŭrigas pri la sama temo montrante la estontecon de la blankula urbego, nuntempe okupata de stratinfanoj kaj aliaj marĝenuloj.

Mujila finas kun noto de ironio pri la estonteco de afrika literaturo:

J’ai comme l’impression qu’on demande beaucoup à cette littérature. D’ailleurs, elle n'est même pas centenaire. Il faudrait peut-être la laisser en paix et revenir après 3 siècles. Je pense que notre regard sur l’Afrique et les littératures africaines va changer quand on s’attachera sûrement aux oeuvres.

Mi havas la impreson, ke oni multe postulas de la afrika literaturo, kiu cetere eĉ ne estas centjara. Eble ni devus lasi ĝin en paco kaj reveni post tri jarcentoj. Mi pensas, ke nia kompreno pri Afriko kaj afrika literaturo ŝanĝiĝos post kiam ni fokusos la literaturajn verkojn mem.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.