Undertones: Portugalio kaj la mito pri la bona kolonianto

Ilustraĵo de Global Voices bildiganta la Monumenton al la Malkovroj (Wikimedia Commons CC BY 4.0)

Tiu ĉi historio estas parto de Undertones, novaĵbulteno de Civila Amaskomunikila Observejo de Global Voices. Abonu Undertones.

En Lisbono [eo] ĉie ajn videblas bildoj de ŝipoj kaj referencoj al la mara pasinteco de Portugalio [eo]. Karaveloj, la naciaj marŝipoj uzitaj dum fruaj vojaĝoj de portugaloj al Okcidenta Afriko kaj Brazilo, videblas sur la flago de Lisbono, en nomoj de restoracioj kaj ŝtonaj pavimoj, formoj de turismaj busoj kaj, je pli stiligita maniero, en la Monumento al la Malkovroj, konstruita dum la Salazar-diktaturo en 1958. Tiu ĉi enorma monumento montras famajn esplorvojaĝistojn, kartografojn, marvojaĝantojn kaj misiistojn. Ĝi estas ekzemplo de reverkado de la koloniisma historio de Portugalio.

Laŭ sciencistoj kaj aktivuloj, rakontoj aperintaj dum la Salazar-diktaturo [eo], plu vivas en la portugala socio. Ili miksas fieron kun ekspansiisma, koloniisma pasinteco, samtempe neante iun ajn internigitan rasismon.

Lastaj incidentoj instigis debatojn pri rasismo en Portugalio. La unua arta instalaĵo, dediĉita al la vivoj de ensklavigitaj afrikanoj en Lisbono, alfrontis malakcepton de la lokaj aŭtoritatoj, kio kaŭzis en julio kritikajn rimarkojn ke la urbestro de Lisbono “bojkotas” la eventon. En septembro prezidento Marcelo Rebelo de Sousa [eo] dum sia vizito al Kanado priskribis la portugalan identecon per vortoj kiuj, por parto de portugaloj, similas al la Salazar-slogano “Futebol, Fado e Fátima” (Futbalo, fado kaj la virgulino de Fátima). En oktobro nigrula kontraŭrasisma aktivulo estis monpunita pro kalumnioj kontraŭ homo nomanta sin novnazio [eo].

“[Por multaj] la pozitiva rigardo al la kolonia tempo estas interna afero” diras esploristo de la Civila Amsakomunikila Observejo Leon Ingelse. “La rakontoj de la Salazar-diktaturo ŝajne iĝis normo por la tuta politika spektro”.

Inter kontraŭrasismaj aktivuloj komuna opinio estas: “Portugalio ne okupiĝas pri sia koloniisma pasinteco“.

Kiel la rakonto estas prezentita en Interreto

Joacine Katar Moreira, portugala politikisto naskiĝinta en Gvineo-Bisaŭo [eo], kundividis en X sian malkontenton pri la fiero de Portugalio rilate koloniisman historion.

Ŝi kritikis kiel “ĉiu nacia referenco estas ligita al koloniisma pasinteco de Portugalio”, kiel ekzemple la vorto “Navegadoras” (la kromnomo de la portugala virina nacia futbalteamo).

Plejparto de la komentoj estas malamaj kaj rasismaj, rimarkigas Ingelse. La komentoj diras ke la aŭtorino estas rasisto se ŝi diras tiajn aferojn, ke ŝi devas esti forpelita el la lando, kaj ke ŝi estas sendankema al Portugalio kiu “akceptis ŝin”. Iuj komentoj substrekas fieron de iliaj aŭtoroj pri la koloniisma pasinteco de Portugalio.

Tiu ĉi afero ricevis la pozitivan takson je +2 el +3 en nia rangolisto de civitanaj amaskomunikiloj, ĉar la mesaĝo estas kontraŭrasisma kaj grava por la diskutoj pri rasismo en Portugalio. Tamen povus esti pli da klarigoj kaj aldonaj informoj.

La supremenciita afero mencias “lusotropikismon“[eo] , koncepton aprobitan de la Salazar-diktaturo por elvoki fieron pri portugala historia identeco kaj deteni ĝiajn afrikajn koloniojn. Post la Dua Mondmilito, Portugalio alfrontis kreskantan premon por forlasi siajn koloniismajn rakontojn kaj seniĝi je siaj transmaraj teritorioj.

Portugalio ludis ĉefan rolon en eŭropa historio de koloniado kaj homkomerco. En la 15-a jarcento Portugalio lanĉis kaj dominis la transatlantikan slavkomercon, kaptinte kaj transportinte proksimume 6 milionojn da afrikanoj al Brazilo, pli ol iu ajn eŭropa nacio. Brazilo akiris sendependecon de Portugalio en 1822, dum Gvineo-Bisaŭo, Kaboverdo, Santomeo kaj Principeo, Angolo kaj Mozambiko ricevis liberecon en 1974 kaj 1975 post sangoverŝaj militoj.

Post du jardekoj da regado, Salazar komencis diskonigi la koncepton de lusotropikismo, kreitan de la brazila sociologo Gilberto Freyre. Antaŭe portugalaj politikistoj kaj koloniaj administrantoj plej ofte traktis koloniismon kiel blankulan civilizigan mision rilate “malsuperajn rasojn”. Okazis historia revizio.

Lusotropikismo asertas ke la Portugala imperio estis pli humana ol aliaj eŭropaj koloniantoj, nome Britio. Freyre kaj aliaj samtempuloj argumentis ke la portugaloj estis laŭ sia naturo pli amikecaj, malpli perfortemaj kaj pli inklinis al intermiksiĝo kun la loka loĝantaro.

Rui Braga, esploristo ĉe la Tamera Peace Research & Education Center [Tamera Esplora Centro pri Paco kaj Edukado] skribis en 2020 ke “en la 1950-aj jaroj, tempo kiam koloniaj imperioj estis kolapsantaj tra la mondo, la reĝimo alfrontis la bezonon pravigi sian kolonian ĉeeston en Afriko. Do tio fortigis rakonton de “lusotropikismo” – imagita percepto de Portugalio kiel plurrasa, plurkontinenta nacio kun denaska kapablo je amikeca kaj neperforta koloniado kaj liberala traktado de interrasaj seksaj rilatoj kaj geedziĝoj”.

Salazar faris tion “subpremante la realon de rasismo kaj koloniismo [kaj pro tio] ŝtata propagando komencis konkretiĝi je statuoj, monumentoj kaj historiaj libroj”. Ĉiu voĉo oponanta tiun ĉi novan nacian identecon estis cenzurata.

Lusotropikismo ĉe Eŭrovido

En 1989 la portugala poprokgrupo Da Vinci kantis “Conquistador” ĉe la Eŭrovida kantkonkurso. La teksto de la kanto koncize difinis lusotropikismon.

Braga kaj aliaj esplorvojaĝantoj kiel antropologo Cristiana Bastos asertas ke tiu ĉi rakonto daŭradas ĝis nun. “Oni povus atendi ke lusotropikismo iĝos kuriozaĵo de la pasinteco. Tamen ĝi aperas plu” skribis ŝi. En 2021 la Konsilio de Eŭropo [eo] alvokis Portugalion alfronti ĝian kolonian kaj sklavkomercan pasintecon por lukti kontraŭ hodiaŭa rasismo.

Hodiaŭ iu ajn pli ol 68-jaraĝa estis plenkreskulo dum la sangoverŝaj koloniaj militoj kontraŭ la afrikaj nacioj. Tiu ĉi moderna historio povas klarigi ripetiĝantan rakonton, eĉ se foje nevortumitan kaj implicitan, ke “Portugalio estis bona kolonianto”. Tamen tiu ĉi rakonto prisilentas la kruelecon de sklaveco, genocido, torturoj kaj ekspluatado fare de la portugaloj dum ilia kolonia imperio ekzistis.

“Lusotropikismo ne nur maskas la damaĝan kaj amaran realon — pasintan kaj nuntempan — ĝi ankaŭ daŭrigas provizadon de lingvaĵo, de sava helpilo, ebliganta al parolanto senti sin bona kaj speciala” skribas la antropologo Basto.

Kiel tiu ĉi rakonto vivas hodaŭ en Interreto

Antaŭ kvin monatoj anonimulo publikigis en Redditor [ndlr. Reditor rilatas al persono, kiu uzas Reddit, populara interreta komunumo kaj socia novaĵejo]. memeon pri la temo “shitposting” [fekafiŝoj] (kiun sekvas 2,6 milionoj da abonantoj), komparante portugalan kaj britan stilojn de koloniado.

La maldekstra desegno montras la indiĝenan virinon “Kuruminha” amindumi kun portugala koloniisto sur tropika fono. La dekstra bildo memorigas reludversion de la kanto “The Trooper” fare de Iron Maiden, bildigante malhumanan britan kolonianton efektivigi genocidon.

La afiŝo ricevis 11 mil ŝatoklakojn, sed ne estas klare ĉu la reagoj venis plejparte el Portugalio aŭ de eksterlande. La komentoj estis miksaĵo de rasistaj rimarkoj, kritiko de “blankigo” kaj longaj diskutoj pri “kiu estis pli bona koloniisto”.

Tiu ĉi artefakto estis taksita je -3 laŭ nia rangolisto de civitanaj amaskomunikiloj, la plej malalta nivelo ebla, ĉar la memeo diskonigas al vasta legantaro misinformojn pri la portugala koloniado kiel ĝuita de la loka kaj sklavigita loĝantaro.

Tiu ĉi rakonto kaŭzas du sekvajn konkludojn: “Portugalio estis bona kolonianto, do portugaloj ne estas rasistoj” kaj “Rasismo estas politika problemo levita de la maldekstruloj“. Tiu ĉi lasta rakonto estas gajnanta atenton de ekstremdekstraj movadoj, reprezentitaj de partioj kiel Chega! kaj Partido Ergue-te, populariĝintaj en Portugalio. En 2020 Chega aranĝis manifestacion por deklari ke Portugalio ne estas rasisma lando.

Aliaj politikaj partioj pensas alie. En junio la maldekstra partio PAN (Homoj, Animaloj, Naturo) iniciatis leĝprojekton por esplori “la kazojn kaj konsekvencojn de institucia rasismo” en Portugalio. Subtenita de kvin partioj, sed oponita de du (Chega kaj la dominanta tutlande centromaldekstra Socialista Partio) kaj unu sin deteninta de reago, la propono fiaskis. Chega afiŝis tvitaĵon pri tiu ĉi iniciato, dirinte ke rasismo estas problemo politikigita de la maldekstruloj.

Sekvan jaron okazos la 50-a datreveno de la Revolucio de la Diantoj [eo], ĉesigante la portugalan diktaturon kaj koloniajn militojn. Tamen por multaj la rakontoj de la pasinteco daŭras.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.