LINGUA – Oftaj demandoj kaj respondoj

En Esperanto : Tutmondaj Voĉoj

Dankon pro via intereso pri la honoroficaj kunlaboraj eblecoj en Esperanto Lingua kaj Global Voices (en Esperanto Tutmondaj Voĉoj). Ni ĉiam serĉas tradukantojn kaj ideale samnombran provlegantaron, kiuj pretas mildigi la lingvajn barojn, kiuj disigas homojn kaj kulturojn. Se vi legis nian paĝon Pri Ni, se vi favoras la Manifeston de Global Voices kaj vi ŝatus scii pli pri nia ĉiutaga laboro, antaŭ ol vi aliĝas al nia teamo de honoroficaj tradukantoj/tradukintoj, tiam bonvolu legi la subajn respondojn al la plej oftaj demandoj de niaj volontuloj.

Iom da kunteksto

Inspirita de metiejo pri Global Voices kaj lingvoj dum kunveno de Global Voices organizita en 2006 en Delhio, Barato, grupo de francparolantaj blogistoj renkontis la fondintojn de GV (Ethan Zuckerman, Rebecca MacKinnon kaj Portnoy [en], la tajvanan kontribuanton) kaj proponis krei franclingvan retejon de GV kiu similu al la ĉina retejo de Global Voices farita de Portnoy. Aliaj lingvo-komunumoj same esprimis intereson kaj tiel naskiĝis LINGUA.

Kio estas Global Voices kaj kio estas Lingua?

Global Voices estas volontula komunumo sen limoj, kiu konsistas el pli ol 1200 verkistoj, analizistoj, specialistoj pri retaj medioj kaj tradukistoj. Global Voices gvidas diskutojn pri novaĵoj en civitanaj medioj ekde 2005. Ĝi esploras, kontrolas kaj tradukas gravajn artikolojn kaj historiojn kiuj ne ricevis laŭmeritan atenton, ekde blogoj, sendependa gazetaro kaj sociaj retoj en 167 landoj. Ni estas plurilingva komunumo formita de personoj kiuj kunlaboras en diversaj projektoj, inter kiuj: Rising VoicesAdvoxCommunity blog kaj Lingua.

La historioj kiujn ni precize rakontas en Global Voices estas tradukitaj en diversajn lingvojn, ekde la ĉinala hispana kaj la araba, ĝis minoritataj lingvoj kiel la malagasala kataluna kaj la ajmara. La ekzisto de Global Voices en tiuj lingvoj estas la rezulto de la laboro de centoj da volontulaj tradukistoj kiuj estas la koro de la projekto Lingua.

ATENTU ! ĉiuj lingvaj sekcioj de GV estas disaj retejoj kaj kvankam vi aliĝas al Global Voices en Esperanto (Tutmondaj Voĉoj) ne eblas aŭtomate ensaluti kun via GVE-konto ĉe alia lingva paĝo de Global Voices. Tio ĉefe gravas se vi volas VERKI por Global Voices, ĉar vi bezonas fari tekston en la angla kiel baza teksto por tradukoj al aliaj lingvoj.

Kial fariĝi volontula tradukanto?

Lingvoj spegulas la dinamismon de la lingvo-komunumoj. Volontuloj kiuj tradukas aŭ verkas akiras spertojn kiel tradukistoj aŭ verkistoj. La laboro de niaj tradukistoj kaj verkistoj aperas sur la ĉefpaĝo kun klara mencio de ilia nomo (mem elektebla) por ke ili ricevu sian merititan rekonon kaj povu eventuale konstrui sian Eportfolion [en]. Tiele ili povas gajni valoran diskonigon de ilia laboro. Tamen, la fokuso restadas kuŝi sur la fakto ke Lingua-tradukistoj helpas kunligi malsamajn lingvajn kaj kulturajn mondojn kaj donas voĉon al malofte aŭditaj voĉoj.

Por partopreni en la LINGUA-projekto (prefere al nia Esperantlingva teamo ene de LINGUA, plenigu rekte la aliĝilon por Global Voices en Esperanto (GVE) aŭ kontaktu unu el niaj administrantoj de la multaj diverslingvaj Lingua-komunumoj, pere de jena ‘application form‘ [aliĝilo en la angla, sed sur kiu vi povas indiki ke vi volas traduki kaj kontribui en Esperanto]. Por aldoni novan lingvon, sendu vian proponon [en] !

Vidu kion kelkaj tradukistoj de Global Voices respondis al tiu demando!

‘Mi kredas, ke Global Voices kiel pionira projekto, reflektante la novan potencon per la reta ĵurnalismo kaj la amaskomunikiloj, povas fari grandan ŝanĝon en la hodiaŭa mondo…’, diris Ahmad N., ĵurnalisto en Kairo kaj tradukisto por Tutmondaj Voĉoj (Global Voices en Esperanto).

‘Mia deziro estas ke lokaj voĉoj estu aŭskultataj tutmonde pere de Tutmondaj Voĉoj’, diris Honoré Sebuhoro, kiu aliĝis al Global Voices Esperanto en aŭgusto 2019.

Global Voides donas al mi la ŝancon konsciiĝi pri mia lingvoscio en Esperanto kaj aliaj lingvoj, samkiel pri miaj scioj rilate al tradukado’, diris Herman Dekeŭnink, kiu aliĝis en 2016 al la skipo de Global Voices en Esperanto.

Mi konsideras min mondcivitano kun dumviva pasio por tradukado. Tradukado estas mia laboro, mia ŝatokupo kaj mia ambicio. Mi kontribuas al Tutmondaj Voĉoj ĉar mi volas, ke homoj de la rusparolanta komunumo havu aliron al la realaj novaĵoj de la tuta mondo, alportitaj de multaj voĉoj en multaj lingvoj. Mi kredas je la etoso de Tutmondaj Voĉoj kaj mi fieras esti parto de tiu ĉi mirinda familio! diris Lyudmila Tomanek, tradukadministranto de la GV en la rusa.

‘Eu sou tradutora voluntária porque acho muito importante transmitir as vozes das pessoas de uma maneira e em uma língua que todos podem entender’, disse Gabriela Garcia Calderon Orbe, que associou-se à Global Voices em espanhol em novembro de 2007 e, desde então, traduziu mais de 2.680 posts.

‘Mi estas volontula tradukistino, ĉar mi taksas tre grava aŭdigi la voĉojn de la homoj en maniero kaj en lingvo kiujn ĉiuj povas kompreni’, diris Gabriela Garcia Calderon Orbe, kiu aliĝis al la hispana Global Voices en novembro 2007 kaj ekde tiam tradukis pli ol 2.680 artikolojn.

‘Porque me permite conhecer as redes sociais como nunca antes e também, por meio das traduções dos artigos da Global Voices, encontro pessoas maravilhosas de todas as partes do mundo, que são loucas como eu por mudanças e buscam isso através dos meios digitais’, declarou Thalia Rahme, de Beirute, voluntária da Global Voices em árabe e francês.

‘Ĉar ĝi permesas al mi koni la sociajn retojn en maniero kiun mi antaŭe ne konis kaj ankaŭ ĉar per la tradukado de la artikoloj de Global Voices, mi renkontas mirindajn personojn el la tuta mondo, kiuj avidas ŝanĝojn kaj batalas por tio per ciferecaj medioj’, diris Thalia Rahme, de Bejruto, Global Voices-volontulino por la araba kaj la franca.

‘Eu gosto da ideia de poder informar a outras pessoas sobre o que está acontecendo nos lugares mais distantes e remotos, locais quase sempre esquecidos, e dessa maneira ajudar a criar laços entre povos que vivem nos quatro cantos do mundo’, afirmou a tradutora de francês Samantha Deman.

‘Mi ŝatas la ideon povi informi aliajn personojn pri kio okazas en la plej malproksimaj kaj izolitaj lokoj, kiuj estas ĉiam kvazaŭ forgesitaj, kaj tiamaniere helpi krei ligojn inter popoloj kiuj vivas en ĉiuj mondopartoj’, afirmis Samantha Deman, tradukistino por la franca skipo de Global Voices.

‘Por eu ter aprendido tanto sobre o mundo com a Global Voices quero compartilhar esse conhecimento com quem não sabe o idioma inglês’, disse Paula Góes, uma tradutora brasileira, residente em Londres, que associou-se à equipe lusófona em 2007.

‘Ĉar mi tiom lernis pri la mondo pere de Global Voices, mi ŝatas kundividi tiun konon kun tiuj kiuj ne komprenas la anglan’, diris Paula Góes, brazila tradukistino kiu loĝas en Londono kaj kiu aliĝis al la portugalparolanta teamo en 2007.

‘Porque é uma experiência realmente multicultural. Inspira pessoas a escrever em todas as partes do mundo – eu quero ajudar a amplificar suas vozes!’, declarou Kasia Odrozek, tradutora polonesa, residente em Berlim, que associou-se à equipe polonesa da Global Voices em 2011.

‘Ĉar temas pri vere plurkultura sperto. GV inspiras personojn en ĉiuj mondopartoj – mi volas helpi plilaŭtigi iliajn voĉojn!’, diris Kasia Odrozek, tradukistino por la pola, loĝanta en Berlino, kiu aliĝis al la pola teamo de Global Voices en 2011.

‘Porque você pode ajudar a fazer com que a mensagem chegue às pessoas’, disse Aygun Janmammadova, tradutora da Global Voices em russo.

‘Ĉar vi povas helpi ke la mesaĝo atingu la homojn’, diris Aygun Janmammadova, tradukistino de Global Voices por la rusa.

‘Fazer tradução voluntária para a GV é como abrir novas janelas para o mundo e para suas milhões de realidades’, atestou Anna Kokkinidou, tradutora da Global Voices em grego.

‘Fari volontulan tradukadon por GV estas kvazaŭ malfermi novajn fenestrojn al la mondo kaj al siaj milionaj realoj’, asertis Anna Kokkinidou, tradukistino de Global Voices por la greka.

I was desperately looking for a platform where I could read more humanized stories, through which I could know much more about this world without losing objectivity or getting confused following labels and identifications. Rawan Gharib, Cairo

Mi senespere serĉis platformon, kie mi povis legi pli humanigitajn rakontojn, per kiuj mi povus scii multe pli pri ĉi tiu mondo sen perdi objektivecon aŭ konfuziĝi sekvante identigajn etikedojn. Rawan Gharib, Kairo, Egipto.

Krom tio, la volontula laboro estas tre riĉiga, ĉar la tradukistoj de la teamo Lingua ĝuas per la tradukoj valoran videblecon sur la paĝoj de Global Voices. Vi estos membro de nia internacia komunumo kaj vi konos personojn el la tuta mondo kun interesoj similaj al viaj. Cetere, vi amuziĝos!

Fariĝi kunlaboranto de Esperanto Lingua

Lingua estas projekto kiu celas internaciigi la artikolojn de Global Voices (GV) pere de tradukado en dekoj da lingvoj, kun la helpo de centoj da volontulaj tradukistoj. Laŭ Vikipedio tradukisto estas persono, kiu tradukas el iu lingvo al alia, ebligante al homoj laŭeble kapti la esencon de fremdlingva teksto aŭ diro.

Uzu tiun ĉi aliĝilon por kontakti nin kaj partopreni. Vi povas elekti inter :

  • abonanto (se vi volas ĉefe ricevi informojn),
  • provleganto (se vi ĉefe volas legi ies tradukon antaŭ publikigo),
  • tradukisto (se vi akceptas nur traduki)
  • aŭtoro (se vi havas ĵurnalismajn talentojn).
  • redaktisto (publikigas post revizio de la traduko fare de provleganto(j), nur redaktisto (aŭ administranto) rajtas publikigi).
    Redaktisto oni fariĝas post interkonsento.
  • administranto (teknika mastrumado i.a.malfermi konton por novaj kunlaborantoj).
    Administranto oni fariĝas post interkonsento.

Mi volas volontuli kiel tradukisto, kion mi devas fari?

Estos plezuro havi vin en nia teamo! Sufiĉas plenumi la aliĝilon por doni kelkajn informojn pri vi. Ni antaŭĝojas ricevi vian mesaĝon!

Mi ne estas profesia tradukisto. Ĉu mi povas kandidatiĝi kiel volontulo?

Jes ja! Nek formala kvalifiko nek minimuma sperto estas postulataj por registriĝi.

Kio okazas kiam mi iĝas volontula tradukisto?

La ĝenerala direktoro de Lingua aŭ la administranto de la Global Voices Esperanto (GVE) kontaktos vin baldaŭ. Bonvolu havi paciencon se ni ne tuj respondas, ĉar niaj administrantoj ankaŭ estas volontuloj.

Ĉu mi povas elekti la artikolojn kiujn mi volas traduki?

Jes! La tradukistoj povas elekti la artikolojn de Global Voices, Advox, Rising Voices aŭ de iu ajn el la retejoj de Community blog kiujn ili volas traduki. Ili eĉ povas specialiĝi pri ŝatata temo aŭ lando. Tiuj kiuj interesiĝas povas peti al GVE liston kun sugestoj de tradukindaj artikoloj aŭ de tempo al tempo ni diskongos alvokon por kuntraduki pli longajn artikolojn. Iuj kunlaborantoj preferas labori laupete, kaj informas administranton se iĝos tro.

Ĉu ekzistas minimuma sindevontigo? Kio pri limdatoj?

Vi estas konsiderata aktiva kunlaboranto kaj restos (kun foto) en la listo de “Aktivaj kunlaborantoj” kiam almenaŭ unu traduko via aperas en GVE ene de ĉiuj tri monatoj. Post tri monatoj eblas ke vi ne plu aperas inter la kunlaborantoj, sed via konto tial ne ĉesas ekzisti kaj vi povas facile repreni vian tradukon kaj fariĝi aktiva kunlaboranto kiam ni denove povos publikigi vian tradukon. Ni konsilas al vi traduki almenaŭ unufoje monate.

La limdatoj dependas de la longeco de la artikolo, sed des pli rapide des pli bone. Tempoligitaj artikoloj estas ekzemple la intervjuoj publikigitaj okaze de la ĉiusemajnaj laŭvicaj tvitero-kampanjoj por plivastigi la voĉojn de aktivistoj por la indiĝenaj lingvoj kadre de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019 (IJIL), lanĉita de la tuta UN kaj ne nur de Unesko.

Ĉiukaze, kontaktu vian lingvan redaktanton/adinistranton kaj sciigu se vi ne povas fini la tradukon ĝustatempe. Legu ankaŭ: Bonvenon al niaj tradukistoj.

Kiel mi povas peti helpon se estos teknikaj aŭ tradukaj problemoj?

Vi ĉiam povas peti helpon al via(lingva) redaktisto kaj administranto, al alia tradukisto el la teamo. Eventuale ni transdonos vian peton al la direktoro de Lingua. Se vi havas teknikajn demandojn pri kiel uzi nian administran sistemon, bazitan sur la platformon WordPress, legu nian Tradukgvidilon al Lingua Vidu ankaŭ superrigardon pri la aliaj gvidiloj en la jena artikolo Bonvenon al niaj tradukistoj.

Kio okazas se mi faras eraron en la traduko?

Ne maltrankviliĝu! La tradukoj estas reviziitaj de la provleganto(j) antaŭ la publikigo.

Global Voices Summit 2008, Budapest – Hungary

Pintkunveno de Global Voices en Budapeŝto, Hungario

Kial traduki se ni povas uzi Google-tradukilon?

La aŭtomata tradukado donas ĝeneralan ideon pri la enhavo de la teksto. Tamen, ne estas konsilinda uzi tiun ilon kiam oni volas havi pli ĝisfundan komprenon de la mondo, scii pli pri la beleco de aliaj kulturoj kaj kompreni la diversajn aspektojn de iu lingvo. Cetere, tiaj tradukiloj ne disponeblas por kelkaj lingvoj, kiel por ekzemplo la bengala aŭ la ajmara. Ni preferas donaci al niaj legantoj tradukon farita kun amo!

Ĉu la tradukoj estas pagataj?

Bedaŭrinde, ne. Tutmondaj Voĉoj estas volontula projekto kaj la Lingua-retejoj ekzistas danke al la sindonemo de centoj da volontuloj, kiuj donas iliajn tempon por fari tradukojn kaj tiamaniere konstruas pontojn inter lingvoj kaj kulturoj. Tamen, niaj tradukistoj estas rekompencitaj per multaj aliaj manieroj, kaj la plejmulto ĝuas specon de kontento kiun neniu financa rekompenco povas havigi: ili sentas ke ili faras pozitivan kontribuon por la mondo. La tradukistoj ankaŭ multe lernas pere de tiu laboro kaj multaj volontuloj transdonas tiun konon al popoloj kaj landoj.

Ĉu eblos aperigi originale verkitajn tekstojn en Global Voices Esperanto (GVE)?

Kiam temis pri originala enhavo, tio eblis kun permeso por mallonga afiŝo kun novaĵoj ligitaj al la lingvo de la retejo, ĉi-kaze Esperanto. Bedaŭrinde ni momente (2019) ne povas eldoni aliajn originalajn artikolojn en Esperanto, nur tradukojn, ĉar ne ekzistas redaktoro en la redaktejo de GV kiu kapablas kompreni Esperanton.  Originalaj artikoloj devas esti publikigitaj en unu el la jenaj lingvoj: araba, franca, portugala, rusa, hispana kaj angla, sed ne nepre nur en la angla! Publikigo en aliaj lingvoj diskuteblas ĉiuokaze depende de la rezulto pere de la plenigo de informoj en la tn. ‘story-pitching-form‘ [en] kaj interkonsente kun Filip Noubel, administra direktoro de GV Tutmonde.

Ĉu mi povas verki artikolojn por Global Voices en Esperanto kun anglalingva traduko ?

Por ke tio okazu, ni unue devus produkti bonan enhavon en Esperanto, kiu estu signifoplena por internacia legantaro, kaj trovi volontulojn por traduki el Esperanto al la angla. 

Jes ja, vi povas aliĝi al Global Voices (GV) kiel volontula verkisto [angle] kaj sametempe menciu en la aliĝilo al Global Voices Esperanto ke vi deziras verki por GV. Se vi volas verki originalan artikolon en Esperanto tiam zorgu por samtempe prezenti tradukon almenaŭ ankaŭ en la angla lingvo. Ni, la teamo de GVE respondos al vi kaj helpos laŭeble.

Global Voices proponas al verkistoj ke ili raportu en iu specifa lingvo aŭ pri iu specifa regiono. Ĉu vi havas blogon pri iu regiono aŭ ĉu vi volas paroli pri regiono aŭ lando kiun vi taksas ignorita de la dominanta amaskomunikilaro ? Ĉu vi sekvas  retajn “diskutojn” en via propra lando aŭ en alia lando kiun vi bone konas? Se vi volas helpi nin plivastigi nian raportadon, bonvolu konsulti nian paĝon HOW TO WRITE FOR GLOBAL VOICES (angle) por havi pli da detaloj pri kiel vi povas kontribui per artikoloj kiuj rilatas al la agado de la cifereca medio en via lando kaj por proponi vian artikolon (angle).

Mi estas studento pri tradukscienco. Ĉu mi povas fari staĝon?

Jes! Vi povas havi lokon en nia teamo kiel tradukisto, provleganto aŭ aliaj roloj! Tamen, pensu ke ni ne havas fizikan oficejon kaj la tuta laboro okazas defore. Tio signifas ke povas ne ekzisti oportuno koni la provlegantojn persone. Se via laboro kiel staĝanto povas okazi defore, bonvolu kontakti kaj informi nin pri viaj bezonoj kaj ni faros ĉion eblan por respondi al viaj bezonoj. Ĉiukaze, vi povas aliĝi al Global Voices kiel volontulo!

Se vi ne estas profesie jam tradukisto kaj volas iom esplori la kampon de profesia tradukado, eblas elŝuti manlibrojn pri tradukado en diversaj lingvoj [ar, en, de, es, fa, fr, it, nl, pt, tr] ĉe courses.logos.it 

Vikipedio: tradukistoj kiuj tradukas/is al Esperanto.

Ĉu mi povas traduki el aliaj lingvoj ol la angla?

Por traduki en Esperanton ne necesas traduki el la angla, se la tradukantoj ne scias la anglan. Ili povas traduki el aliaj lingvoj se la artikolo jam ekzistas en alia lingvoversio ol la angla. Estas bona, ke esperantistoj estas el diversaj landoj kaj scias diversajn lingvojn por fari tradukon en Esperanton. Global Voices ekzistas en dekoj da lingvoj, sed kutime la artikoloj plej rapide aperas en la angla, la malagasa kaj hispana lingvoj.

Ĉu eblas partopreni alimaniere?

Jes, estas multaj manieroj partopreni! Aliĝi al la komunumo de Global Voices kiel leganto aŭ kunlaboranto povas esti tre fruktodona sperto. Jen kelkaj manieroj subteni Global Voices.

  • Estu parto de nia vasta komunumo: vi povas sekvi nin en Tvitero aŭ en Fejsbuko.
  • Disvastigu niajn enhavojn: kiam vi ŝatas artikolon, rekomendu ĝin al viaj sekvantoj per la opcio por kundividi. Vi ankaŭ povas republiki ĝin: nia enhavo disponeblas sub la licenco Krea Komunaĵo, kio signifas ke vi nur devas indiki la devenon kaj enmeti ligon al nia retejo.
  • Sekvu kaj enmeti nian RSS-fluon [en] por temoj aŭ landoj kiuj specife interesas vin (kiel ekzemple: “Homaj Rajtoj” aŭ “Mezoriento kaj Nordafriko”)
  • Skribu pri ni: helpu nin atingi nian celon disvastigante pri ni! Vi havas plenan liberon disvastigi niajn ideojn en sociaj retoj kaj ankaŭ kial ne, parolu pri ni ekster la reto.
  • Invitu amikojn iĝi volontuloj: se vi havas konatulojn kiuj ŝatus aliĝi al ni, invitu ilin viziti nian paĝon!

Ĉu la kunlaborantoj neniam renkontiĝas? Kiel vi laboras je distanco?

Niaj volontuloj devenas de la tuta mondo kaj tio estas unu el la plej belaj aspektoj de la projekto. Ni komunikas pere de retlistoj de partoprenantoj kaj retmesaĝoj. Ni kundividas materialojn en sociaj retoj kaj organizas retajn kunsidojn – ĉiu teamo havas sian propran labormanieron. Tamen, kiam aperas oportunoj, ni ankaŭ renkontiĝas. Povas esti renkontiĝo de volontuloj de Global Voices kiuj loĝas en la sama urbo, aŭ povas esti specialaj renkontiĝoj, kiam du aŭ pli membroj de Global Voices hazarde troviĝas en la sama loko. Tiamaniere, se vi multe vojaĝas, verŝajnas ke vi renkontos iun partoprenanton de nia komunumo kien ajn vi iras.

Krom improvizitaj renkontiĝoj, Global Voices organizas tutmondajn pintkunvenojn [en] pri civitanaj medioj ie en la mondo ĉiun duan jaron, kaj tiam profitas por kunigi laŭeble plej multe da volontuloj! Vidu kelkajn fotojn de la filipina pintkunveno, ekzemple!

Ĉu mi polas esti parto de mojosa tutmonda traduka teamo ? 
Alskribu nin nun

Global Voices Lingua participants

Partoprenantoj de Global Voices Lingua dum kunveno en Kolombo, Srilanko. Foto farita de Jer Clarke