See all those languages up there? We translate Global Voices stories to make the world's citizen media available to everyone.

Manifesto de Global Voices

Ni kredas je libera parolado: protekti la rajton paroli — kaj la rajton aŭskulti. Ni kredas je universala aliro al la iloj de parolado.

Je tiu celo, ni volas ebligi ĉiujn kiuj volas paroli, ekhavi la kapablon paroli — kaj ĉiujn, kiuj volas aŭskulti tiun parolon, la kapablon tion aŭdi.

Dank’ al novaj iloj, parolo ne plu devas esti regita nur per tiuj, kiuj posedas la kapablon eldoni kaj distribui. Nun, ĉiuj povas utiligi la povon de la presilo. Ĉiuj povas diri siajn rakontojn al la mondo.

Ni volas konstrui pontojn trans la kulturaj kaj lingvaj golfoj kiuj dividas la popolojn, por ke ni komprenu unu la alian pli bone. Ni volas kunlabori pli efike, kaj agi pli potence.

Ni kredas je la potenco de rekta komunikado. La ligoj inter individuoj de malsamaj mondoj estas personaj, politikaj, kaj potencaj. Ni kredas ke konversacioj trans limoj estas esencaj al estonteco libera, justa, prospera, kaj subtenebla — por ĉiuj civitanoj de tiu ĉi planedo.

Dum ni daŭre laboras kaj parolas kiel individuoj, ni ankaŭ volas identigi kaj promocii niajn komunajn interesojn kaj celojn. Ni promesas respekti, helpi, instrui, lerni de, kaj aŭskulti unu la alian.

Ni estas Terglobaj Voĉoj.