Ĉe Global Voices (Tutmondaj Voĉoj), nia laboro ricevas antaŭenpuŝon de nia komunumo, je la servo de nia legantaro. Niaj kontribuantoj kaj redakta stabo decidas, kiujn historiojn ni rakontu kaj kiel ni prezentu ilin.
Ni taksas ĉiujn financajn fontojn surbaze de la efiko, kiun ili havas sur nian mision, valoroj kaj laboro. Ni akceptas financadon, kiu ne malhelpos niajn celojn, nek vundos nian reputacion aŭ minacos la sekurecon de kontribuantoj.
Por pliaj informoj, bonvolu legi nian kompletan politikon: Global Voices Fundraising Ethics.
Ni ŝatus speciale sendi dankon al jenaj sponsoroj:
La Fondumo John D. kaj Catherine T. MacArthur, por ĝia daŭra subteno de nia redakcio kaj kernaj taskoj.
Omidyar Network, pro ĝia delonga subteno de nia administra sekcio, nia redakcio, kaj Rising Voices (Leviĝantaj Voĉoj).
La Fondumoj de Open Society, pro ilia subteno al eldonprojektoj de Global Voices, inkluzive de RuNet Echo kaj kerna subteno. Ili ankaŭ subtenis Advox, Rising Voices kaj niajn Pintkunvenojn.
La Fondumo Ford, pro ĝia antaŭa subteno de nia tradukprojekto Lingua, Rising Voices, GV Advocacy kaj niaj Pintkunvenoj.
La nederlanda NRO Hivos estis ĉefa subtenanto de Global Voices Advocacy por parollibereco en Interreto, Lingua, kaj nia redaktistaro.
Specialan dankon al Fondumo John S. kaj James L. Knight pro ĝia subteno en la kreado de Rising Voices, subteno por niaj Pintkunvenoj, kaj la premio Knight-Batten Innovations Award aljuĝita en septembro 2006.
Global Voices estis lanĉita kiel projekto de Berkman Centre for Internet and Society ĉe Harvard Law School. Ĝia institucia kaj financa subtenoj ebligis la ekeston de Global Voices.
- Global Voices ŝatus danki ankaŭ aliajn aktualajn kaj pasintajn donacantojn, kaj sponsorojn kaj subtenantojn, inkluzive de: Fondumo Mozilla, Google, CIPESA, Tajvana Fondumo por Demokratio, IFEX, Google Digital News Initiative, UNESKO, Vikimedia Fondumo, Open Technology Fund, Fondumo Avina, Facebook, Media Development Investment Fund, Reuters, Fondumo Adessium, Matt Mullenweg, Fondumo McCormick, Ars Electronica, Fondumo New World, Fondumo Arca, Yahoo!, la Eŭropa Ĵurnalisma Centro, ifocos, kaj Outblaze.
Fariĝu Subtenanto de Tutmondaj Voĉoj
Se interesas vin helpi la mision de Tutmondaj Voĉoj financi la arigon, resanigon kaj plifortigigon de la tutmonda konversacio en Interreto, bonvolu sendi retpoŝtan mesaĝon al nia Plenuma Direktoro, Ivan Sigal.