Muro kaj gardoturo: kial Israelo fiaskas?

 

‘Homa u-migdal (muro kaj turo) loko en Negba, Israelo.’ La 17-a de oktobro 2005 Foto: mankas aŭtomate legeblaj informoj pri aŭtoro. Supozeble Bukvoed (laŭ kopirajtaj deklaroj). Wikimedia Commons. (CC BY 2.5).

Tiu ĉi artikolo estas verkita de Ilan Pappé, israela historiisto, politikologo kaj eksa politikisto kiu nuntempe estas profesoro en la Kolegio de Sociaj Sciencoj kaj Internaciaj Studoj ĉe la Exeter-Universitato. Origine publikigita en The Palestinian Chronicle, ĝi estas republikigita kun permeso. Nia teamo aldonis la ligilojn por provizi pliajn klarigojn.

Verŝajne la fruaj pensantoj kaj gvidantoj de la cionista movado fine de la 19-a jarcento en Eŭropo imagis aŭ almenaŭ esperis ke Palestino estis malplena lando kaj ke se tie estis homoj, tio estis senradikaj nomadaj triboj kiuj fakte ne loĝas en la lando.

Se estus tiel, probable la judaj rifuĝintoj vojaĝantaj al tiu ĉi malplena lando povus konstrui prosperan socion kaj eble ili trovus la vojon kiel preventi sian apartigon de la araba mondo.

Efektive ni scias ke sufiĉe multaj el la fruaj arkitektoj de cionismo perfekte konsciis la fakton ke Palestino ne estas malplena lando.

Tiuj ĉi arkitektoj de cionismo estis tro rasismaj kaj orientalismaj, same kiel la resto de Eŭropo, por kompreni kiel progresema estis palestina socio rilate tiun periodon, kun edukita kaj politike klera urba elito kaj kampara komunumo pace vivinta kadre de vera sistemo de kunekzistado kaj solidareco.

Palestina socio estis sojle de moderneco — same kiel multaj aliaj socioj en la regiono, miksaĵo de tradicia heredaĵo kaj novaj ideoj. Tio povus iĝi bazo por nacia identeco kaj vidmaniero rilate liberecon kaj sendependecon de tiu ĉi lando, en kiu ili loĝis dum jarcentoj.

Cionistoj certe sciis antaŭe ke Palestino estis la lando de palestinanoj, sed ili traktis la indiĝenan loĝantaron kiel demografian obstaklon, forigendan por ke la cionisma projekto de konstruado de juda ŝtato en Palestino sukcesu.

Tiel la cionista frazo “La Palestina Demando” aŭ “La Palestina Problemo” eniris la politikan leksikonon de monda politiko.

En la okuloj de la cionista gvidantaro tiu ĉi “problemo” povus esti solvita nur per forpuŝado de la palestinanoj kaj ilia anstataŭigo je judaj enmigrintoj.

Eĉ pli, Palestino devus esti eligita el la araba mondo kaj transformita je antaŭposteno, servante la aspirojn de okcidenta imperiismo kaj koloniismo ekregi la tutan Mezorienton.

Ĉio ĉi komenciĝis de Homa kaj Migdal — laŭvorte, la muro kaj gardoturo. 

“Muro kaj gardoturo”

Tiuj ĉi du elementoj estis rigardataj kiel la plej gravaj markiloj de la juda “reveno” al la supozeble malplena lando kaj ili plu ĉeestas en ĉiu cionista setlejo.

Tiutempe palestinaj vilaĝoj ne havis murojn aŭ gardoturojn kaj ili plu ne havas ilin.

Homoj estis transmoviĝantaj libere tien kaj reen, ĝuante la vidon de vilaĝoj laŭlonge de la vojo, dum la nutraĵoj kaj akvo estis alireblaj por ĉiu ajn preterpasanto.

Cionistaj setlejoj inverse estis kun religia fervoro gardantaj siajn ĝardenojn kaj kampojn kaj traktis ĉiujn ajn dezirantajn tuŝi ilin kiel rabistojn kaj teroristojn. Pro tio ili ekde komenco estis konstruantaj ne normalajn homajn loĝejojn, sed bastionojn kun muroj kaj gardoturoj, nebuligante diferencon inter civiluloj kaj soldatoj en la setlista komunumo.

Por mallonga periodo la cionistaj setlejoj estis aprezataj de la socialistaj kaj komunistaj movadoj tra la mondo, ĉar tio estis lokoj kie oni fanatike kaj malsukcese eksperimentis kun komunismo. La naturo de tiuj ĉi setlejoj tamen diras al ni ekde la komenco kion cionismo signifis por tiu ĉi lando kaj ĝia popolo.

Iu ajn alveninta kiel cionisto, sendepende de tio ĉu li esperis trovi malplenan landon aŭ celis fari ĝin malplena, estis rekrutitaj je setlista militarisma socio kiu povis efektivigi la revon pri la malplena lando sole per kruda forto.

La indiĝena loĝantaro rifuzis la oferton, laŭ vortoj de Theodore Herzl, “forflugi” al aliaj landoj.

Malgraŭ la granda elreviĝo pro la rezigno de Britio je ĝia pli frua promeso respekti la rajton pri memdeterminado de ĉiuj arabaj popoloj, la palestinanoj plu esperis ke la imperio protektos ilin kontraŭ la cionista projekto de anstataŭigado kaj translokado.

Je la 1930-aj jaroj la gvidantoj de la palestina komunumo komprenis ke tio ĉi ne okazos. Do ili ribelis, nur por esti brutale subpremitaj de la imperio, kiu devintus protekti ilin laŭe al la “Mandato“, kiun ĝi ricevis de la Ligo de Nacioj.

La imperio ankaŭ restis indiferenta kiam la setlinta movado entreprenis grandan etnan purigadon en 1948, sekve de kiu duono de la indiĝena loĝantaro estis elpelita dum la Nakba (arabe: Katastrofo).

Post la Katastrofo tamen Palestino plu estis plena je palestinanoj kaj la elpelitoj rifuzis akcepti iun ajn alian identecon kaj luktis por sia reveno, kion ili faras ĝis nun.

Subtenante la revon viva

Tiuj kiuj restis en la historia Palestino plu klopodis pruvi ke la lando ne estis malplena kaj ke la setlintoj devis uzi forton por atingi sian celon kaj transformi la araban, islaman kaj kristanan Palestinon je tiu de eŭropaj judoj.

Ĉiujare necesis pli da fortoj por efektivigi tiun ĉi eŭropan revon koste de la palestina popolo.

En 2020 ni markis jam centjaron da daŭraj klopodoj efektivigi perforte la vizion pri transformo de “malplena lando” je juda ento. Eĉ pli, pro certaj demokratiaj kaj foje teokratiaj rezonoj, ŝajnas ke ne ekzistas konsento inter la judoj mem pri tiu ĉi parto de la “vizio”.

Miliardoj kaj miliardoj da dolaroj de usonaj impostpagantoj estis uzitaj kaj plu bezonataj por subteni la revon pri la malplena lando Palestino — kaj la persista cionista peno efektivigi ĝin.

Senprecedenca aro da perfortaj kaj senkompataj agoj estis ĉiutage uzata kontraŭ palestinanoj, iliaj vilaĝoj kaj urboj, kaj kontraŭ la tuta Gazaa Sektoro, por efektivigi tiun ĉi revon.

La homa kosto, pagita de la palestinanoj por tiu ĉi fiaskinta projekto, estas enorma kaj jam atingis proksimume 132 mil.

La nombro de vunditaj, traŭmitaj palestinanoj estas tiom alta ke verŝajne ĉiu palestina familio havas almenaŭ unu membron, ĉu temas pri infano, virino aŭ viro, en tiu ĉi listo.

La palestina nacio, kies homa kapitalo povis progresigi ekonomiojn kaj kulturojn tra la araba mondo, estis fragmentita kaj ne havis eblecon profiti tiun ĉi nekredeble grandan potencialon.

Tia estas la fono de la genocida politiko, kiun Israelo plenumas nun en Gazao kaj dum la senprecedenca murdokampanjo en Cisjordanio.

La sola demokratio?

Tiuj ĉi tragikaj eventoj denove starigas la demandon: kiel la Okcidento kaj la Tutmonda Nordo povus aserti ke tiu ĉi perforta projekto de subpremado de milionoj da palestinanoj estas realigata de la sola demokratio en Mezoriento?

Eble eĉ pli grava estas, kial tiom da subtenantoj de Israelo kaj israelaj judoj kredas ke tiu ĉi projekto estas daŭripova en la 21-a jarcento?

La vero estas ke ĝi ne estas daŭripova.

La problemo estas ke ĝia malintegriĝo povus esti longa kaj vere sangoverŝa procezo, kies precipaj viktimoj estos la palestinanoj.

Estas ankaŭ malklare, ĉu la palestinanoj pretas ekagi kiel unueca liberiga movado post la fina etapo de la malintegriĝo de la cionista projekto.

Ĉu ili povos seniĝi je la sento de malvenko kaj rekonstrui propran patrujon kiel liberan landon por ĉiuj?

Mi persone havas grandan kredon je la juna palestina generacio, kiu povos fari tion.

Tiu ĉi lasta fazo povus esti malpli perforta; ĝi povus esti pli konstruktiva kaj produktiva por ambaŭ socioj, tiu de la setlintoj kaj de la koloniita popolo, nur se la regiono kaj la mondo intervenos.

Se iuj nacioj ĉesos furiozigi milionojn da homoj, asertante ke centjara projekto — celinta perforte senigi la teron de ĝia indiĝena loĝantarro — estas projekto kiu spegulas kaj fortigas demokration kaj civilizitan socion.

Se tio okazos, usonanoj povos ne plu demandi: “Kial ili malamas nin?”

Kaj judoj tra la mondo ne plu estos devigitaj defendi judan rasismon, uzante kiel armilojn antisemitismon kaj neadon de Holokaŭsto.

Espereble eĉ kristanaj cionistoj povos reveni al la bazaj homaj perceptoj de kristanaj normoj kaj aliĝi al la avangardo de la koalicio, celanta haltigi la detruadon de Palestino kaj ĝia popolo.

Internaciaj korporacioj, sekureckompanioj kaj milita industrio kompreneble ne aliĝos al nova koalicio kiu oponas la projekton de malplenigado de la lando. Tamen ili povus alfronti defion.

La sola necesa premiso estas ke ni, naivaj homoj kiuj plu kredas je moralo kaj justeco, servantaj kiel lumturoj en tiu ĉu epoko de mallumo, efektive komprenu ke haltigo de la klopodoj malplenigi Palestinon estas komenco de nova epoko, de la oble pli bona mondo por ĉiuj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.