Ukrainaj viroj fuĝantaj de mobilizado: malkomforta temo kiun neniu deziras priparoli

La artikolo de Alina Miĥalkina estis origine publikigita en Newsmaker fine de 2023.  Tiu ĉi redaktita versio estas republikigita kaj redaktita celante klarecon fare de Global Voices kun permeso de Newsmaker

“Kiel fuĝi de Ukrainio al Moldavio” estas unu el la plej popularaj serĉoj en Guglo dum la lastaj du jaroj. De la milito en Ukrainio fuĝas ne nur virinoj, infanoj kaj la maljunuloj, sed ankaŭ viroj de rekrutiga aĝo kiuj ne deziras militi. Viroj ofte elektas fari tion kontraŭleĝe. Tamen en la proksima estonteco iliaj rajtoj povus esti limigitaj kaj ili povus esti senditaj reen al Ukrainio.

“Kontraŭ akceptebla sumo kaj absolute laŭleĝe”

Maksim (ŝanĝita nomo), 26-jara maristo, same kiel multaj aliaj ukrainaj viroj de soldata aĝo “aĉetis” sian foriron de Ukrainio.

La milito trafis lin en Odeso, kie li restis ĝis aprilo 2023. En lastaj monatoj li restis preskaŭ senelire en sia hejmo, timante la oficistojn de la Teritoria Rekruta Centro.

Per ukazo de prezidanto Zelenskij tuj post komenco de la rusia invado al la viroj de rekrutiga aĝo (18 ĝis 60 jarojn aĝaj) estis malpermesite forlasi la landon. Tamen la ukazo mem ne malpermesas rekte la vojaĝadon. “La decido estas bazita sur subleĝaj dokumentoj, kio kreas koruptajn riskojn” diris Artjom Sitnik, vic-estro de la Nacia Agentejo pri la Preventado de Korupto.

Ekzistas kelkaj esceptoj en la leĝoj: viroj aĝaj 18 ĝis 60 jarojn rajtas forlasi la landon se ekzemple ili akompanas edzinojn, infanojn aŭ parencojn-handikapulojn, se ili havas tri aŭ pli da infanoj, aŭ se ili estas maristoj kun kontraktoj je maraj ŝipoj. Tamen, diras Maksim, eĉ homoj el tiuj ĉi kategorioj alfrontas malfacilaĵojn kun ricevo de forirpermesiloj.

Tiu ĉi leĝoj ankaŭ kreas amason da kontraŭleĝaj skemoj. Ukrainaj sekretservoj ĉiutage identigas organizantojn de tiaj mekanismoj, ekzemple loĝanton de Odeso, kiu estis aranĝanta fikciajn geedzecojn kun virinoj-handikapuloj (kontraŭ 4500 dolaroj).

Homoj provas forlasi Ukrainion per diversaj manieroj, foje ekstremaj. Ekzemple iuj naĝas trans Dnestro aŭ trairas arbarojn, forkurante de aproj. Tamen plej multaj uzas la servojn de perantoj por transiri limojn de Ukrainio, inkluzive en la Moldavia sektoro.

Ekde komenco de la milito ĉirkaŭ 15 000 ukrainoj kontraŭleĝe transiris la limon de Moldavio, laŭ Ruslan Galuŝka, la estro de la Moldava Limgarda Polico. Li konstatis: “La averaĝa nombro de kontraŭleĝaj transiroj ĉiutage varias 5 ĝis 25″.

Maksim uzis la perantojn por ricevi helpon “kontraŭ akceptebla mono” kaj, laŭ liaj vortoj, “tute kontraŭleĝe”. Nin li loĝas en Kiŝinevo kaj havas kontrakton kiel maristo.

“Ili iras plu”

Ne gravas kiel ukrainaj viroj transiras la limon al Moldavio, sed ilia sekva paŝo estas laŭleĝigi sian ĉeeston en la lando, kutime per azilpeto. Laŭe al artikolo 9 de la leĝo pri azilo en la Respubliko Moldavio, azilpetantoj “ne estas punataj pro kontraŭleĝa eniro aŭ kontraŭleĝa ĉeesto en la teritorio de la Respubliko Moldavio”.

Moldavaj aŭtoritatoj ankaŭ ne ekstradicias ilin al alia lando, krom en kazoj kiam ili estas minaco por Moldavio. Do, sekve de la eksplodo de la milito en Ukrainio, la Moldavia azilsistemo kolapsis. Ĝis la 24-a februaro 2022 ĉiujare en Moldavio estis prezentataj proksimume 100 azilpetoj. En 2022 tiajn petojn prezentis 11 218 civitanoj de Ukrainio: 811 infanoj, 1 424 virinoj kaj 8 983 viroj.

En la sama 2022-a jaro la Ĝenerala Inspekcio faris 6 682 decidojn pri ĉesigo de azilaj proceduroj rilate civitanojn de Ukrainio, pro siaj propraj decidoj aŭ ĉar la petantoj jam forlasis la landon. De januaro ĝis oktobro 2023 la nombro malkreskis ĝis 5 738 decidoj.

Informinto de NewsMaker klarigis ke kutime ukrainaj viroj iras “plu” kaj haltigas azilajn procedurojn. Ilia fina celo estas EU-landoj. Sed iuj ukrainoj elektas resti en Moldavio kaj petas provizorajn protektajn dokumentojn (statuso, kreita speciale por ukrainoj, kaj donanta unujaran rajton pri loĝado, laboro, sociala kaj medicina asisto).

Kiel vivas rifuĝintoj

Informinto de NewsMaker, laboranta kun rifuĝintoj, rimarkigis ke plejparto de la viroj el Ukrainio preferas ne priparoli publike kiel ili forlasis sian landon: “Ĵurnalistoj ofte venas al diversaj komunumoj kaj demandas ĉu ili estas viroj, kiuj transiris la limon kontraŭleĝe kaj ĉu ili deziras anonime rakonti pri tio. En plejparto de la kazoj ili alfrontas ekstreme agreseman rifuzon”.

Alia informinto de NewsMaker el humanitara sektoro klarigas ke ukrainaj viroj timas ke post aprobo de nova mobiliza leĝo en Ukrainio ili povus perdi provizoran protekto-statuson en Moldavio kaj alfronti ekstradicion al Ukrainio. “Programistoj kaj maristoj elektas resti en Moldavio pro evidentaj kialoj: ĝi estas proksima al hejmo kaj iliaj parencoj povus viziti ilin” kundividas la informinto.

Laŭ li, tiuj ĉi viroj estas nevidebla segmento de la ukraina komunumo en Moldavio; ili restas izolitaj de ilia komunumo kaj apenaŭ integriĝas. “Ĉiu ajn havas pakitan valizon uzotan se li devos rapide forlasi Moldavion”, aldonas la kunparolanto.

“Mankas intenco puŝi ukrainajn virojn al milito”

Estas du interligitaj demandoj: la kontraŭleĝa eniro de ukrainoj konvenaj al militservo kaj la problemo de mobilizado. En tiu ĉi sfero aliro al bazaj liberecoj surbaze de la homaj rajtoj kontraŭas bezonojn de la armeo, kiu spertis grandajn perdojn dum la pasintaj du jaroj.

Laŭ magazino Politico, Kievo kaj Bruselo pridiskutas la repatriigon de ukrainaj rifuĝintoj en 2025, kio koincidos kun la fino de valida periodo de la “Protekta Direktivo por Rifuĝintoj el Ukrainio”.

En decembro 2023 Lauri Läänemets, la estro de la Ministerio pri Internaj Aferoj de Estonio, deklaris ke aŭtoritatoj de la lando pretas helpi al Ukrainio pri mobilizado de ĝiaj civitanoj. Tamen li klarigis ke “la Estonia ŝtato ne intencas rekruti ukrainajn virojn por milito”.

Restas malklare kion Moldavio faros kadre de tiu ĉi scenaro, kvankam la lando jam ekstradicias ukrainojn kiuj kontraŭleĝe transiris la limon. Unu el la kondiĉoj de tiu ĉi ekstradicio estas ke personoj estis detenitaj en la ĉelima areo dum 48 horoj ekde la momento kiam ili sekrete transiris la limon. Estas grave rimarkigi ke neniu el la ekstradiciitaj ukrainoj petis iun ajn formon de protekto. Se ili farus tion ĉi, eĉ en konversacio kun limgardistoj, la ekstradicio iĝus neebla.

Vladimir Fesenko, ukraina politikologo, diris al NewsMaker ke nova mobiliza leĝo en Ukrainio estas prikonsiderata. La ĉefa celo estas fari la proceduron pli akurata, ĉar la malnovaj reguloj fiaskis.

Laŭ Fesenko, limigado de rajtoj kaj liberecoj dum milito estas necesa rimedo: “Ne ekzistas idealaj militoj; milito estas drama, tragika kaj malpura procezo en laŭlitera senco de tiuj ĉi vortoj. Tio estas fizika kaj mensa ekzameno por homoj. Tamen mi ŝatus memorigi al ĉiu ajn ke tio estas milito por postvivado de la homoj kaj de la ŝtato”.

“Moldavio ne povas ekstradicii azilpetantojn”

Oleg Palij, la estro de la Moldavia Jura Centro por Juristoj (MJCJ) klarigis ke Moldavio estas ligita je internaciaj sindevigoj ne ekstradicii iun ajn personon kiu petas azilon: “Laŭ la Ĝeneva konvencio pri rifuĝintoj de 1951, rifuĝinto ne povas esti revenigita al lando kie liaj vivo kaj libereco povus esti minacataj”.

Li ankaŭ aldonis ke la nombro de ukrainaj viroj en Moldavio ne kreskas post la pridiskutado de la mobiliza leĝo en la Rado [la ukraina parlamento]: “Se vi rigardos la semajnajn raportojn de la Ĝenerala Inspekcio pri Migrado, vi vidos ke nombro de azilpetoj estas dekoble malpli granda ol en 2022″. Nuntempe ukrainaj rifuĝintoj povas senti sin sekuraj en Moldavio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.