Undertones: Vortaro por kompreni la militon en Gazao

Bildo provizita de Canva, kaj redaktita de Tutmondaj Voĉoj [eo] kun permeso.

Ĉi tiu rakonto estas parto de Undertones, la informletero de CMO (Observatorio de Civitaj Komunikiloj [en]) de Global Voices. Aliĝu klakante ĉi tie.

Bonvenon reen al Undertones, kie ni esploras rakontojn el diversaj mondopartoj. Fine de 2023, la  Civic Media Observatory [CMO aŭ la Observatorio de Civitanaj Amaskomunikiloj] lanĉis novan projekton kiu fokusas la administradon de datumoj. Tamen, ni ankoraŭ havas kelkajn gravajn historiojn el nia komunuma observatorio. Unu el ili venas de nia esploristino el Gazao [eo], kiu nun loĝas for de ĉi tie, sed helpis nin kompreni la konflikton ekde la komenco. Decembre ni publikigis analizon pri la kritikaj rakontoj el Israelo [eo].

Ĉi-foje, nia esploristino Haneen Abo Soad kaj Maryam Abu Adass, la redaktorino de GV (Global Voices) pri Mezoriento [eo] kaj Nord-Afriko [eo], kunigis siajn fortojn por verki  ĉi tiun artikolon pri la serĉo de taŭgaj vortoj por priskribi la konflikton, ideo kiu ekestis per konversacio ĉe la CMO [ndlr. vidu ankaŭ jenan artikolon de Maryam Abu Adass kaj Safa pri kiel vortelektoj en tiu ĉi konflikto reflektas sisteman antaŭjuĝon en la amaskomunikilaro].

Malĉifri la lingvon de la daŭranta genocido en Gazao

Trapasante la interplektitajn fadenojn de la historio, ni rimarkis, kiel la lingvo ĉiam ludis strategian rolon, precipe en la ombro de la koloniismo.

La povuloj lerte subpremis la indiĝenajn, denaskajn lingvojn por silentigi la reziston. Ĉi tiu taktiko ne perdis sian brilon, sed bone pluvivas hodiaŭ pro tio ke la nuntempaj potenculoj manipulas la lingvon por “fabriki konsenton” por pravigi siajn subpremajn agojn kaj akiri publikan subtenon.

Meze de la daŭranta lukto de nia popolo en Palestino [eo], la dancado de vortoj kaptas la atenton. Israelo kaj ĝiaj subtenantoj manipulas la lingvon, kreante rakonton kiu deprenas de ni, palestinanoj, nian homecon, prezentante nian reziston kiel kontraŭleĝan, kaj markante ĝin kiel antisemitisman aŭ terorisman. Isabella Hammad kaj Sahar Huneidi, du palestinaj historiistinoj, prilumas la taktikon de Israelo, kiu klasifikas ĉiujn specojn de rezisto per la etikedo terorismo, eĉ kiam temas pri pacaj agadoj kiel ekonomiaj bojkotojTiu markado etendiĝas al asimetria milito inter palestinaj civitanoj kaj la israela armeo, kiel estis detale priskirbite en artikolo de The Nation la 21-an de decembro 2023.

Por ni, palestinanoj, tiu manipulado de la lingvo ne estas fora diskuto, sed integra parto de nia ĉiutaga realo kies efiko plifortiĝis dum la nuna milito kontraŭ Gazao. Israelo kaj ĝiaj aliancanoj plukondukas la militon sur pluraj niveloj, distordante niajn vortojn en nia denaska araba lingvo, kaj redefinante aŭ malpermesante ilin je mondskala nivelo, ĉio por sufoki nian reziston.

En la lumo de tiu ĉi implikita lingva milito, Israelo kaj ĝiaj aliancanoj neas la nunan genocidon en Gazao malgraŭ la videblaj bildoj, kiuj cirkulas en sociaj retejoj, por ke la tuta mondo povu atesti pri ili.

Ni elektis kelkajn bone elektitajn terminojn kiujn la tutmonda amaskomunikilaro intense uzas por klarigi ilin el nia perspektivo.

Kun 75 jaroj markitaj de etna purigado, 56 jaroj de milita okupado kaj 17 jaroj de sieĝo en Gazao, ni vidas nian popolon kaptita en daŭranta genocido. La bilanco estas neakceptebla: pli ol 30 000 homoj mortigitaj, 70 000 vunditaj kaj multe pli troviĝantaj sub la ruinoj.

Tamen, dum ni ĉiutage vidas niajn infanojn morti pro bomboj, malsato kaj soifo, la monda diskuto fokusas semantikajn debatojn kiuj deturnas la atenton de la urĝaj kaj konkretaj realaĵoj.

Evakuado kaj nakbah (‘نكبة’, katastrofo’)

Don't take all the stuff, Um Ahmed. Just grab the essentials. Come on, my dear, walk ahead of me. It's just two days, and we'll be back.” — Palestinian author Waleed Saif from the series Palestinian Nakbah.

Ne prenu ĉion, Um Ahmed. Nur prenu la necesan. Venu, mia kara, marŝu antaŭ mi. Estas nur du tagoj, kaj ni revenos” — Palestina aŭtoro, Waleed Saif, el la serio Palestina Nakbah (katastrofo).

Ĉi tiuj vortoj resonas en ĉiu diaspora palestina familio kaj en rifuĝejoj. Ili ripetiĝis en la buŝo de geavoj kaj gepatroj, ili restas en la aero, kaj, tamen, jen ni estas, 76 jarojn poste, atendante la finon de tiuj du tagoj.

Ĝuste pro tio, la vorto “evakuado” portas la pezon de 75 jaroj da eldomigo/forpelado kaj la konstanta lukto de milionoj da palestinanoj tra la mondo. Ĉi tiu pezo iĝis palpebla kaj eniris en nian tutmondan konsciencon la 13-an de oktobro, kiam Israelo ordonis al 1,1 milionoj da homoj en norda Gazao kaj al 22 malsanulejoj retiriĝi antaŭ surtera ofensivo en la sieĝita Gazao. Ĉi tiu direktivo, kondamnita de la Monda Organizo pri Sano (MOS) [eo] kiel “mortverdikto por malsanuloj kaj vunditoj”, kaj kvalifikita kiel eventuala “militkrimo” fare de la Amnestio Internacia [eo], kaŭzis enormajn konsekvencojn.

La esprimo “evakuado” ĝenerale signifas transloki homojn de danĝeraj lokoj al tiuj sekuraj. En Gazao, iuj estis devigitaj plenumi la evakuan ordonon, dum aliaj rifuzis, konsciante pri la severa realo, ke ne ekzistas sekurejo en Gazao, vero kiu estis malkaŝita dum la lastaj 145 tagoj aŭ pli.

Ĉi tiu foto estas de hodiaŭ en Ĥan Junis [eo].

Tio estas unu el la plej kruelaj bildoj en la mondo. Kiel eblas ke foto estas tiel plena de tia mizero?!

Por palestinanoj, la vorto “evakuado” revivigas timigajn memorojn de la Nakbah (arabe: katastrofo) en 1948, traŭmata okazaĵo dum kiu 700 000 da niaj parencoj estis perforte elpelitaj de siaj hejmoj kaj denaskaj areoj por pavimi la vojon al la kreado de Israelo. Tio implikis la detruon de nia socio, kulturo, identeco, politikaj ratoj, kaj naciaj aspiroj. Ekde tiam, ni estas senrajtigitaj reveni hejmen, kaj dum pli ol sep jardekoj, ni senĉese luktas por tiu rajto. La resonanco de la termino etendiĝas al la nuntempa persekuto de palestinonanoj en Cisjordanio [en + eo.wikipedia].

Por la loĝantoj de Gazao, la vorto “evakuado” resonas kiel timiga eĥo de la historio, kiu devigas ilin al kontraŭvola delokiĝo, ĉi-foje al la Sinajo, sen la perspektivo reveni al siaj hejmoj sub la preteksto de evakuado.

Ostaĝoj kaj kaptitoj (سجناء)

“If the prisoner is beaten, it is an arrogant expression of fear.” — Ghassan Kanafani

“Bati la kaptiton estas aroga esprimo de timo”. — Ghassan Kanafani

Rimarkinde estas ke la esprimoj “ostaĝoj” kaj “kaptitoj” estas uzataj por prikribi palestinanojn kaj israelanojn, sed kun malsamaj implicoj/konotacioj. La rezulto de la Ĥamas-atako kontraŭ israelaj setlejoj, en kiu 1139 homoj estis mortigitaj kaj 250 kaptitaj, kondukis la atenton al israelaj “ostaĝoj”.

Tio kondukis al la militdeklaro de Israelo kontraŭ la 2,4 milionoj da palestinanoj kaptitaj en Gazao, kun uzo de senhomiga retoriko kiu klasifikas ilin kiel “hombestojn”.

La ostaĝa situacio kondukis al interkonsento inter Israelo kaj Ĥamas, kiu rezultigis provizoran batalhalton kaj liberigon de 84 israelanoj kaj 240 palestinaj kaptitoj. La batalhalto daŭris semajnon.

Malgraŭ esti klasifikita malsimile, la interkonsento devigis la mondon agnoski la ekziston de 7 200 palestinanoj, viroj, virinoj kaj infanoj, en israelaj malliberejoj.

Laŭ la israela homrajta organizaĵo B’Tselem, ĝis novembro 2023, ekzistis 4 764 palestinanoj arestitaj pro “sekurecaj” kialoj, la plimulto el kiuj neniam estis kondamnitaj pro krimo. La organizaĵo Human Rights Watch raportis ke 2 000 palestinanoj estas sub administra aresto kaj ke la israela armeo arestas personojn sen proceso, ĉar estas supozite ke ili povas fari estontan krimon.

Associated Press rimarkigis ke “pli ol 750 000 palestinanoj trapasis israelajn malliberejojn depost Israelo okupis Cisjordanion, Gazaon kaj Orientan Jerusalemon [eo] en 1967″, inkluzive de infanoj.

Ekde la Dua Intifado [eo] en 2000, israelaj armeaj aŭtoritatoj arestis, pridemandis, juĝis kaj malliberigis preskaŭ 13 000 palestinajn infanojn, sen esti informintaj pri la kialo de la aresto en 86% de la kazoj, raportis Defense for Children International – Palestine [ndlr. Defendo por Infanoj Internacia – Palestino]. Oni kalkulis ke ĉirkaŭ 460 infanoj estis arestitaj sole en la lastaj kvin monatoj.

Ĉi tiuj palestinaj “kaptitoj” estas interŝanĝitaj kontraŭ israelaj ostaĝoj. Ili ankaŭ estas infanoj. Infanoj kiuj estis ŝtelitaj el siaj hejmoj. Infanoj kiuj nur volas brakumi siajn patrinojn. Ĉi tiuj estas la infanoj, al kiuj la amaskomunikilaro eĉ ne donas la honoron esti nomataj infanoj.

Krome, la kondiĉoj en malliberejoj, la torturo kaj humiliga traktado de aretistoj estas ekstreme malhumanaj, kio konsistigas malobservon de la internacia juro.

La 1-an de februaro 2022, Amnestio Internacia publikigis raporton akuzante Israelon pri la krimo de rasa apartismo kontraŭ la palestinanoj [es]. En ĉi tiu sistemo, la israela registaro establis duoblan juran kaj politikan strukturon, kiu donas rajton al judaj israelaj koloniistoj/setlantoj, dum ili submetas palestinanojn al armea regado kaj kontrolado, senigante ilin de bazaj rajtoj garantiitaj de internacia juro.

La 2,4 milionoj da homoj en Gazao kaj la 7 200 palestinanoj en israelaj malliberejoj estas, sendube, ostaĝoj same kiel la 250 israelanoj kaj ili meritas la saman atenton.

Ignori ilian suferon malkaŝas la tutmondan duecan moralon [eo]. Ne gravas kian ajn vorton la mondo elektas por priskibi ilin, esencas agnoski la fundamentan veron, ke neniu civitano estu tenata en kaptiteco aŭ estu uzata kiel objekto de intertraktado, sendepende de la flanko al kiu ili apartenas.

Flanka damaĝo kaj la palestina shuhada (‘شهداء’)  

“And if they ask you about Gaza, tell them that it has a shaheed, a shaheed helps him, a shaheed takes pictures of him, a shaheed bids him farewell, and a shaheed prays over him.” — Mahmoud Darwish, Palestinian poet and author 

“Kaj se ili demandos vin pri Gazao, diru al ili ke la loko havas ŝahidon [ndlr. ŝahido estas derivita de la araba vorto شهيد‎ šahīd en la Korano kun la signifo “atestanto”]. Ŝahido helpas ĝin, ŝahido fotas ĝin, ŝahido adiaŭas ĝin kaj ŝahido preĝas por ĝi”. — Mahmud Darwish [eo.wikipedia], palestina poeto kaj verkisto.

En la kortuŝaj vortoj de Mahmoud Darwish, Gazao estas priskribita per la ĉeesto de “ŝahido” [ndltr. arabe شهيد‎ [ŝahid] kaj plurale ŝuhada) uzata kiel honoro por la islamanoj kiuj mortis plenumante religian ordonon], kiu ne signifas nur martiro, sed prefere atestanto de la profundaj suferitaj maljustecoj. “Ŝahid” estas ofte malĝuste tradukita, miskomprenita kaj misuzita de okcidentanoj kaj kutime tradukata kiel “martiro”,  kvankam ĝia laŭvorta signifo en la araba de la Korano estas “martiro”, kun la signifo ‘atestanto’.

La vorto شهيد‎ [ŝahid] aperas 35 fojojn en la Korano, kaj ĉiufoje ĝi signifis “atestanto” kaj nur unufoje ĝi signifas “la mortigita pro Dio” [martiro]. La termino havas pli profundan signifon: atestantoj kiuj staras antaŭ Dio por atesti pri krimoj faritajn kontraŭ ili.

En la palestina kunteksto, la esprimo ampleksas homojn kaj komunumojn mortigitajn pro la perforto trudita fare de Israelo dum 75 jaroj da okupado. Ĝi inkluzivas diversajn elementojn, kiel rezistantoj, sed ankaŭ geavoj, gepatroj, gefiloj, fratoj, kuzoj, parencoj, amikoj, laboristoj de la civila socio, kuracistoj, instruistoj, ĵurnalistoj, infanoj kaj ĉiuj senkulpaj civiluloj kiuj estis trafitaj de maljusto, senrilate al ilia religio.

Homoj kiuj estis amataj, (kiuj) havis vivon, revojn kaj esperojn.

Ĉi tiuj homoj ofte estas forĵetitaj kiel “collateral damage [flanka damaĝo]. Ĉi tiu termino baziĝas sur la principo kiu taksas ĉu la armea avatantaĝo atingita por specifa celo estas “proporcie” al la nombro de mortintoj aŭ pravigas la eblan perdon de civilaj vivoj.

Lastatempa esploro de The Guardian kaj de la israela revuo 972+ Magazine malkaŝis ke la israela armeo uzis artefaritan intelekton (AI) dum la lastatempa milito kontraŭ Gazao.

Ĉi tiu AI-teknologio, funkcianta per paltformo konata kiel “The Gospel” [La Evangelio], identigas pliajn eblajn celojn, kio rezultigas plilongigitan permeson por bombi nemilitajn ejojn.  La raporto malkaŝas la eblecon fari la limigojn pli flekseblaj laŭ la atendata nombro da civilaj viktimoj.

Laŭ +972 Magazine, la israela armeo konservas dosierojn pri eblaj celoj en Gazao, kaj antaŭe determinas kiom da civiluloj verŝajne estos mortigitaj en ĉiu atako.  “Ĉi tiu nombro estas antaŭe konata kaj kalkulata de la armeaj spionservoj , kiuj ankaŭ scias, baldaŭ antaŭ ol daŭrigi per atako, la proksimuman nombron da civitanoj kiuj certe mortos”.

Tamen, la atako apud la ŝirmejo en Ĝabalija [vidu ankaŭ Ĝabalija en eo.wikipedia] vekis zorgojn pri proporcieco, kun akuzoj pri militkrimoj kaj alvokoj por pli grandaj klopodoj protekti civitanojn.

Tiu lingva elekto defias terminojn kiel “flankaj damaĝoj” kaj sublimigas la gravecon de ĉiu “ŝahido”, prezentante perditajn vivojn kiel atestantojn anstataŭ viktimojn, kaj elstarigante la profundan efikon sur ĉiu homo trafita de la daŭranta genocido.

Konklude, oni ne povas sufiĉe emfazi la potencon de la lingvo en la israela-palestina konflikto. Kompreni ĝian efikon gravas por havi pli nuancitan vidpunkton kaj agnoski la nunan batalon por justeco meze de la kompleksaj realaĵoj kiuj ekzistas surloke.

La batalo etendiĝas ekster la fizika sfero al la vortoj kiujn ni elektas, emfazante la profundajn sekvojn de lingvaj elektoj en la serĉado de justa kaj ekvilibra rakonto.

Speciala kovraĵo de Global Voices: “La milito de Israelo kontraŭ Gazo”

Ni instigas vin esplori nian kovraĵon: “La milito de Israelo kontraŭ Gazao“.

Deklaracioj de Global Voices pri la milito

  • Global Voices kuniĝis kun pli ol 140 organizaĵoj de la civila socio kaj aktivuloj por postuli tujan ĉesigon de la pafado en Gazao kaj Israelo. Legu la deklaron.
  • Global Voices, kune kun aliaj 29 homrajtaj organizajoj, esprimas sian profundan zorgon pri la sistemaj atakoj kontraŭ palestinaj ĵurnalistoj fare de la israela armeo en Gazao. Legu la deklaron.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.