En Benino, la nacia festo de vuduo iĝas “Vodun days”

Bildo de vuduo Zangbeto, ekrankopio de la jutuba kanalo de Le P'tit Reporter

Benino konservas la ĉiujaran celebradon de endogenaj kultoj konataj sub la nomo de “nacia festo de vuduo”, sed decidas duobligi ĝian daŭron, donante al la evento la nomon “Vodun days” ekde januaro 2024.

En Benina Respubliko, la 10-a de januaro estas dediĉita al la nacia festo de vuduo, kie la diversaj vuduaj kultoj praktikataj en la lando estas celebrataj. La festo estis iniciatita en 1993 de Nicéphore Soglo, prezidento de Benino inter 1991-1996, tiel markante la rekonon de la benina popolo pri sia kulturo kaj historio en la kunteksto de ĉi tiu spiriteco.

Du grandaj urboj gastigas la eventojn ligitajn al la celebrado: la urbo Ouidah, situanta 42 kilometrojn okcidente de Kotonuo, ĉefurbo de la lando; kaj la plaĝoj de la marborda urbo Grand-Popo, situanta sude en la lando, proksime de la landlimo inter Benino kaj Togolando.

Dum jaroj, la celebrado okazis nur la tagon de la 10-a de januaro. Ĝi nun iĝas evento etendiĝanta dum du tagoj (la 9-a kaj la 10-a de januaro) kaj prenas la nomon “Vodun days” en 2024. Ĉi tiu jaro markas do la unuan eldonon de Vodun days sur la benina tero, kiel anoncas la registaro per sia retejo kaj per sia konto X (eksa Tvitero):

🇧🇯 La Festo de Vuduo reinventiĝas per nova renkontiĝo ĉirkaŭ vuduaj artoj, kulturo kaj spiriteco: Vodun Days 🌍

🗓️ Ni renkontos vin la 9-an kaj la 10-an de januaro 2024 en Ouidah! 🔥

“Vodun days”, nomo pure angla uzata de francparolanta lando por la evento, montras la volon de la beninaj aŭtoritatoj igi la eventon pli internacia. Dum renkontiĝo kun la benina amaskomunikilaro la 1-an de decembro 2023, Babalola Jean-Michel Abimbola, ministro pri Turismo, Artoj kaj Kulturo de Benino, klarigis:

Les ‘‘Vodun Days’’ gardent l’authenticité culturelle à travers l’écriture béninoise du terme ‘‘Vodun’’ au lieu du terme franchisé Vaudou mais surtout, ils s’ouvrent au monde avec le terme ‘‘Days’’ qui permet à tous les autres pays et continents de comprendre qu’il s’agit des journées dédiées à la culture et à la spiritualité Vodun. (…)La réflexion a été de voir comment allier le désir d’ouvrir nos portes au monde et celui de marquer l’authenticité de notre statut de berceau de ce patrimoine. C’est dans ce cadre que nous avons retenu l’authenticité par l’écriture ‘‘Vodun’’ et l’ouverture au monde avec le terme ‘‘days’’ où nous nous ouvrons à d’autres cultures, à l’universel.

‘‘Vodun Days’’ konservas la kulturan aŭtentikecon per la benina skribmaniero de la termino ‘‘Vodun’’ anstataŭ la francigita termino Vaudou, sed ĉefe, ĝi malfermiĝas al la mondo per la vorto ‘‘Days’’, kiu permesas al ĉiuj aliaj landoj kaj kontinentoj kompreni ke temas pri tagoj dediĉitaj al la vudua kulturo kaj spiriteco. (…) La penso estis vidi kiel kunigi la deziron malfermi niajn pordojn al la mondo kaj kiel marki la aŭtentikecon de nia statuso de lulilo de ĉi tiu heredaĵo. Ĝuste en ĉi tiu kadro ni konservis la aŭtentikecon per la skribformo ‘‘Vodun’’ kaj la malfermon al la mondo per la vorto ‘‘days’’, per kiu ni malfermas nin al aliaj kulturoj, al universaleco.

Legu: La kantistinoj de Benino famigas la muzikon de sia lando

La lando havas pli ol 13 milionojn da loĝantoj. Laŭ la datumoj de la lasta popolnombrado okazinta en Benino en 2013, la religia strukturo de la lando estas jena: 48,5% kristanoj, 27,7% islamanoj kaj 14,2% adeptoj de vuduo. Sed ĉi tiu statistiko ne estas kundividata de profesoro Mahougnon Kakpo, prezidanto de la komitato pri vuduaj ritoj. Intervjuita por la retejo Bénin Intelligent, li taksas ke la plej vaste praktikata en Benino religio estas vuduo:

Lorsque vous allez voir les statistiques même du Pnud, on va vous dire : au Bénin, la première religion c’est le christianisme et puis vous avez l’islam et ensuite les religions animistes. C’est ce qu’ils disent. Vous voyez comment on peut truquer, falsifier la vérité ? Au Bénin, la première religion pratiquée c’est le Vodun. Pourquoi ? Parce qu’il n’y a pas de famille au Bénin où on n’a pas le culte des ancêtres.

Se vi rigardos la statistikojn de Pnud, oni diros al vi: en Benino, la unua religio estas kristanismo, poste islamo kaj poste la animismaj religioj. Tion ili diras. Ĉu vi vidas kiel oni povas truki, falsi la veron? En Benino, la unua praktikata religio estas vuduo. Kial? Ĉar ne ekzistas familio en Benino kiu ne havas la kulton de prauloj.

Pere de “Vodun days”, Benino volas ekde nun alpreni sian statuson de lulilo de vuduo. Ĉi tiu religio kunigas nevideblajn kaj supernaturajn fortojn kiujn la adeptoj uzas por komunikiĝi kun la dioj. Ĉeesta en kelkaj landoj de Okcidenta Afriko kiel Togolando, Benino kaj Niĝerio, ĉi tiu spiriteco estas ankaŭ praktikata en la nigrulaj komunumoj de la amerika kontinento, ĉefe en Brazilo, Usono kaj Karibio.

Komence de sia unua mandato, Patrice Talon, prezidento de Benino ekde 2016, esprimis sian engaĝiĝon disvastigi la vuduan religion trans la landlimoj kaj ekster la kontinento. La Oficejo por Radiodisvastigado kaj Televido de Benino (ORTB) memorigas pri ĉi tiu engaĝiĝo en raportaĵo de la 30-a de novembro 2023:

Si l'Europe est de culture judéo-chretienne, l'Orient de culture islamique, l'Afrique est de quelle culture? Nos parents étaient des païens et ont créé des danses, les dessins, les masques et c'est cela qui a constitué notre patrimoine culturel et qui inspire nos artistes. L'Afrique est de culture Vodoun. Et nous allons révéler au monde ce patrimoine si riche, si intense, si beau que le monde aura du plaisir à le découvrir.

Se Eŭropo estas jud-kristana kulturo, Oriento islama kulturo, Afriko kia kulturo estas? Niaj prapatroj estis paganoj kaj kreis la dancojn, la desegnaĵojn, la maskojn, kaj tio konsistigis nian kulturan heredaĵon kaj inspiras niajn artistojn. Afriko estas vudua kulturo. Kaj ni malkaŝos al la mondo ĉi tiun heredaĵon tiom riĉan, tiom intensan, tiom belan, ke la mondo spertos la plezuron malkovri ĝin.

Ĉi tiu dokumenta filmeto farita de Le P'tit Reporter prezentas komplete la vuduan ceremonion. Dancoj, ritoj, manifestiĝoj de la praulaj spiritoj, la aŭtoro realigas veran mergiĝon en la vuduan religion:

 

La renkontiĝo de Afrik-devenuloj

Same kiel ĉiujare, pluraj praktikantoj de la vudua kulto de Togolando, Niĝerio, Ganao kaj aliloke venas al ĉi tiu internacia renkontiĝo. Ĝin ankaŭ partoprenas Afrik-devenuloj de Usono, Brazilo, Haitio kaj Kanado.

Por kelkaj el ĉi tiuj posteuloj de sklavoj, temas pri okazo rekonektiĝi kun la tero de siaj prauloj, viktimoj de koloniado, kiel klarigas ĉi tiu video de Tv5monde pri la festo de la 10-a de januaro 2023:

 

Rimedo por valorigi turismon

La mobilizo de la beninaj aŭtoritatoj ĉirkaŭ religio estas ankaŭ okazo por valorigi la turismajn atutojn de la lando. Kiel detale prezentas Pierre-Luc Roy en ĉi tiu video, la kultura kaj historia heredaĵo restas ofte subekspluatita:

 

Ĉi tiu unua eldono de “Vodun days” ankaŭ inkluzivis partoprenon de grandaj beninaj artistoj, kiel Sagbohan Danialou, Frères Totin; afrikaj, kiel Kofi Olomidé, Yemi Aladé, Teni; kaj eĉ de haitiaj, kiel Tabou Combo. Ĉi tiuj grandaj nomoj de la muziko koncertis ĉe “Vodun days” la 10-an de januaro.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.