La kantistinoj de Benino famigas la muzikon de sia lando

Ekrankopio de la jutuba kanalo de la artistino Angélique Kidjo

Malpli konata ol siaj afrikaj najbaroj, la benina muziko ŝuldas sian famon grandaparte al la virinoj kiuj portas tiun heredaĵon ankaŭ al Eŭropo.

Pli ol 4o etnaj grupoj formas Beninon, tiun landon de Okcidenta Afriko, kaj dividiĝas en pluraj religioj, pleparte kristanoj, islamanoj kaj animistoj. Kvankam malĉeesta en statistikoj, la vudua kulto estas la religio la plej praktikata en la lando.

Fakte, Benino estas ofte priskribata kiel la lando de vuduo (aŭ voduo) aŭ estas ankaŭ nomata reĝlando de vuduo, mondo de dioj kaj de nevideblaj fortoj. Vuduo estas religio kiu kunigas nevideblajn kaj supernaturajn fortojn kiujn la adeptoj de vuduo uzas por komuniki kun la dioj. Ĝi estas praktikata en Okcidenta Afriko, Togolando [eo], Benino kaj en kelkaj nigrulaj komunumoj en Brazilo, en Usono kaj en Karibio [eo]. Ĉi tiu kultura eco ludas do esencan rolon en la identeco de la lando, kiun la muzikaj artistoj ne hezitas valorigi en sia arto.

Unua muzika historio kiu devenas de la tradicio

La historio de la nuntempa benina muziko komenciĝas en la jaroj 1960, post la sendependiĝo, kiam la lando malkovras unuan generacion de  muzikistoj inspiritaj de la tradicioj de la lando.

Yédénou Adjahoui (1930-1995) estas konsiderata unu el la pioniroj de la ritmoj inspiritaj de tradiciaj kantoj. Lia muziko kunigis plurajn ritmojn, inter kiuj troviĝas massè-gohun, agbalè kaj Zinli.

Zinli, tradicia ritmo kaj muziko, ludiĝas per instrumentoj kiaj gongo, tam-tam, ogene, tradiciaj kastanjetoj kaj manklakoj kiuj rimas kun la danco, la kanto kaj ankaŭ kun kapklinoj. Jen elmontro:

Ĝuste en tiu ĉi lasta stilo evoluis la artisto dum sia tuta kariero muzika.

Jen video de la kanto Agogo Zinli de Yédénou Adjahoui:

Aliaj artistoj emfazis la vuduan tradicion de Benino en siaj kantoj. Alekpehanhou kunigas diraĵojn kaj rakontojn en siaj komponaĵoj. Li inspiriĝas de la benina kulturo kaj rakontas, principe kelkajn vuduajn ritojn. Hodiaŭ, liaj kantoj estas uzataj en ritoj kiaj ensorĉo [eo].

Jen videaĵo de Alekpehanhou:

La Fratoj Guèdèounguè, kvankam malpli aktivaj, turnas la plejparton de siaj kantoj ĉirkaŭ la temo de la tradicio kaj la kulturo.

Turnopunkto: Angélique Kidjo

Virino ŝanĝis la ludon de la benina muziko: la internacia stelulino Angélique Kidjo. Komenciĝinte tre frue teatron kaj muzikon, Kidjo, kiu estas de kultura origino Fono [eo] kaj Jorubo [eo] de la parto de siaj gepatroj, inspirita ankaŭ de la togolanda kantistino Bella Bellow, lanĉiĝis tre frue en muziko. Post sia foriro al Francio, ŝi sekvas kursojn de muziko en Parizo en la jaroj 1990. Ŝi iĝas stelulino komence de la jaroj 2000 kaj havas hodiaŭ diskografion de 19 albumoj, same kiel plurajn grandajn trofeojn, inter kiuj troviĝas 5 premioj Grammy. Ŝi kunlaboris kun pluraj famaj artistoj de sia lando, de Afriko kaj de la tuta mondo. Ŝia kunlaboro kun la niĝeria artisto Burna Boy estas unu el la kantoj de ŝia lasta albumo Queen of Sheba.

Jen videaĵo de la kanto Do Yourself kun Burna Boy:

Je afrika kaj tutmonda niveloj, Angélique Kidjo estas klasifikata en la sama kategorio de artistoj kun Youssou N'dour [eo], la ikono de la senegala muziko.

Por scii pli pri tiu ĉi temo, legu: La senegala muziko: nacia emblemo kiu eksportiĝas kun granda sukceso

Pliaj beninaj artistoj ankaŭ ĝuis internacian sukceson: G. G. Vikey, (1944-2013), Gnonnas Pedro (1943-2004), Stan Tohon. Inter ĉi tiuj eminentuloj de la benina muziko, Orkestro Poly-Rythmo restas mita grupo kiu plej influis la homojn en la pasinteco. Jen kompilaĵo de la melodioj de ĉi tiu kulta grupo:

Krom tio, jen Sagbohan Danialou, multtalenta artisto kiu scipovas ludi plurajn muzikinstrumentojn, kio altiris al li la kromnomon “homo orkestro”. Jen videaĵo de Sagbohan eu benina festivalo de vuduaj artoj:

Muziko kiu restas en la ombro de aliaj afrikaj muzikoj

Laŭ kelkaj observantoj de la benina kulturo, certaj parametroj malfruigas la evoluon de la benina muziko kaj ĝian rekonon. Jean-Discipline Adjomassokou, ĵurnalisto kaj muzikkronikisto intervjuita de Bénin Intelligent, klarigas:

Il y a d’abord le manque de formation des artistes béninois. Nous n’avons pas jusqu’à présent des écoles de formation de musique au Bénin. Il y a seulement quelques orchestres où les gens vont s’essayer. (…) il y avait des orchestres aussi dans tous les collèges et on organisait des concours par ville et établissement. Aujourd’hui, on est dans l’amateurisme et dans l’improvisation. Beaucoup d’aînés n’ont pas fait une école de musique. Ce n’est pas parce qu’on est né dans une famille de musiciens, on a évolué dans l’amateurisme qu’on devient du coup professionnel. Pas du tout.

Ekzistas unue manko de formiĝo por la beninaj artistoj. Ni ne havas ĝis nun lernejojn por muzika formado en Benino. Ekzistas nur kelkaj orkestroj kien la homoj iras por ekzerciĝi. (…) ekzistis orkestroj ankaŭ en ĉiuj liceoj kaj oni organizis konkursojn laŭ urbo kaj establo. Hodiaŭ, oni troviĝas en amatorismo kaj improvizado. Multaj aĝuloj ne iris al muziklernejo. Oni ne iĝas profesia naskiĝinte en familio de muzikistoj, evoluinte en amatorismo. Tute ne.

Li donas kiel ekzemplon la tutmondan sukceson de Angélique Kidjo, kiu ŝuldiĝas parte al ŝia foriro de Benino kaj al ŝia formiĝo en Francio:

Angélique Kidjo chantait très bien au Bénin, mais en se retrouvant en France, elle était allée se faire former dans une école de musique.

Angélique Kidjo kantis tre bele en Benino, sed en Francio ŝi iris formiĝi en muziklernejo.

Multnombraj inaj voĉoj

Kiri Kanta estas kantistino devenanta de Parakou, en la nordo de Benino, kiu enskribiĝas en la ritmo de la mandinga muziko praktikata en Malio, en Gvineo, en la nordo de Eburbordo, en Gambio kaj en la oriento de Senegalo. Multaj el ŝiaj kantoj portas ŝin al festivaloj de mandingaj muzikoj en diversaj landoj de Sahelo. Jen unu el ŝiaj kantoj, Gangangan:

Menciindas ankaŭ la nomo de la artistino Zeynab, kiu praktikas diversajn muzikajn ĝenrojn. Jen unu el ŝiaj lastaj kantoj, kantita en la gena lingvo [eo] kaj registrita en Togolando, laŭ intervjuo kiun ŝi donis al la togolanda kultura prezentisto Jean-Pierre Azanledji:

Nova generacio provas ankaŭ aliajn stilojn, inkluzive de zouk kaj hiphopo. En la stilo zouk troviĝas artistoj kiaj Richard Flash, Petit Miguelito. La hiphopan stilon ilustras Blaaz, Dibi Dobo, Nasty Nesta kaj multaj aliaj.

Ĉe la plej junaj disvolviĝas nova urba muziko ilustrita de artistoj kaj grupoj kiaj Fanicko, Tyaf, Zef, Vano Baby, Nikanor, Sam-T.

Jen kanto de la artisto Fanicko:

Eĉ se malpli videbla, la benina muziko meritas esti konata kaj kundividata en Afriko kaj ekster ĝi, ĉar ĝi partoprenas en la heredaĵo kaj en la novigo de muzika universo en transformiĝo.

Por kompleta specimenaro de la kantoj de Benino, vidu la ludliston Spotify ĉi-sube, kaj por pli da eklektika muziko de la tuta mondo, vidu la profilon Spotify de Global Voices [kaj la esperantistan ludliston Interkulture].

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.