Emblemoj de Global Voices en Esperanto

Bonvolu uzi unu el niaj emblemoj kiam vi diskonigas niajn artikolojn aŭ raportas pri Global Voices aŭ pri Tutmondaj Voĉoj en Esperanto (GVE). Kiel ĉio de Global Voices, la emblemoj ricevis permesilon de tipo Atribuo Krea Komunaĵo (CC-BY 3.0). Dankon por uzi ilin zorge.

La koloroj de Global Voices estas la verda #269926 , la cejanblua #00b8c0 kaj la nigra #000000

Kion signifas la emblemo de GV?

Nia emblemo uzas la simbolon Mpatapo , la “nodon de pacigo/repaciĝo”, el la aro de okcident-afrikaj adinkraj simboloj:

La simboloj apartenis al la Aŝantioj [eo], kiuj printas ilin sur ŝtofo, same kiel sur ceramikaĵoj kaj metalaĵoj. La Aŝantioj rezistis britan kolonian regadon kiam tiu alvenis en Okcidentafrikon. Tial eblas ke multe da kultura tradicio kaj simboleco pluvivas ĝis hodiaŭ.

Mpatapo reprezentas la ligon aŭ nodon kiu ligas partojn en disputo al paca, harmonia repaciĝo. Ĝi estas simbolo de pacfarado post malpaco.

Emblemoj de Tutmondaj Voĉoj (GVE)

Ĉi tie elŝuteblas ses versioj de la emblemo: en ambaŭ bildoj estas ligilo al du grandecoj (4536px/600px) en formato PNG kaj ligilo al la skalebla formato EPS.

PNG-formato estas “travidebla” formato kiu montros la fonkoloron malantaŭ si. PNG-dosieroj estas pikselaj dosieroj kiuj malklariĝas kiam skalitaj. Plej multaj dosieroj en interreto estas kunpremitaj pikselaj dosieroj kaj tial ne aŭtomate taŭgas por profesiaj presaĵoj.

EPS-formato estas krom la svg-formato ankaŭ kvazaŭ norma formato por konservi vektorajn dosierojn (angle: “vector”). Vektoraj bildoj [eo] montras nur la liniojn kaj plenigaĵojn de la objekto, dum la ĉirkaŭaĵo restas “malplena” kaj tiel la objekto estas memstara. Ĉi tiuj dosieroj povas esti malfermitaj, redaktitaj kaj rekonservitaj pere de preskaŭ ajna grafika aranĝoprogramo. Helpe de la libera softvara programo Postscript, la EPS-dosieroj povas esti montrataj sur ekrano aŭ konvertitaj por presado sur ne-Postscript-printilo.

Ili estas precipe utilaj por aplikoj, kiuj bezonas pli altkvalitajn grafikaĵojn (ekzemple por fari fortikan glumarkmaterialon sur veturiloj), kaj senfine skaleblaj (ekzemple por realigi fasadan surskribon 6 metrojn larĝan).

Emblemo kun blanka fono

La emblemo kun blanka fono en PNG-formato estas la defaŭlta formato por uzo sur helaj fonoj (ekzemple por reta uzo).  Por profesiaj aplikoj uzu la skaleblan .eps- formaton.

Emblemo kun travidebla fono uzebla
sur hela fono kiu ne estas blanka

Por aliaj emblemoj kaj insignoj de Global Voices: vidu ĉi tie.