La sokrota lingvo provante pluvivi en foresto de teknologio

Bildo de Noran Morsi por Global Voices.

De Abdel Kareem Ben Qablan Al SocotriF

Ĉi tiu artikolo estas parto de serio kiu ekzamenas la parolliberecon [eo] kaj informan aliron en civitanaj spacoj tra ses lingvaj komunumoj en la MENA-regiono.  

En la turbulentaj jemenaj maroj, la antikva sokotra lingvo [eo] paliĝas meze de la pliiĝo de araba regado, la daŭra milito en Jemeno [eo] ekde 2015, kaj la ŝanĝiĝantaj ventoj de potenco en la regiono.

La insularo Sokroto [eo] longe eltenis la tajdojn de ekskludo kaj izolado meze de ŝanĝiĝantaj reĝimoj en Jemeno. Ĝi aperas kiel rimarkinda viktimo de politikaj hazardludoj, ĵetante ombrojn sur siajn homojn kaj lingvon. La nebulo de marĝeniĝo malklarigis la kulturan identecon de Sokotro kaj malhelpis ĝian lingvan progreson. Meze de tiuj defioj, la sokotroj baraktas kun tuja teknologia malfermiteco.

Malgraŭ la engaĝiĝo de la sokrotoj por sia gepatra lingvo, la foresto de esencaj teknologiaj servoj kiel alirebla interreto limigas ilian esprimon, negative influante la supervivon de la sokotra lingvo.

Tamen, seninterreta izoliteco protektis la lingvan kaj kulturan heredaĵon de la insularo dum jarmiloj. La rapida, neplanita teknologia salto, pelita de politikaj ŝanĝoj kaj la ĉeesto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), iĝis duoble tranĉa glavo por sokotroj, kovrante lingvajn kaj kulturajn rekonilojn.

Kio estas la sokotra lingvo, kaj kie ĝi estas parolata?

Mapo de Gerald J. Coleman el la Centra Informkolekta Agentejo (CIA), en CIA World Factbook 2015. Alirite ĉe Vikimedia Komunejo. Publika domajno.

La insularo Sokrotro [eo], vivanta natura kaj historia muzeo, staras gracie kiel kolosa ŝipo en la Hinda Oceano [eo]. Ĝia strategia loko ligas Okcidentan Azion (Proksiman Orienton), Azion, kaj Afrikon, funkciante kiel decida trairejo por petrolŝipoj.

Konsistante de kvar ĉefaj insuloj ornamitaj per natura kaj rara faŭno, la insularo atingis la statuson de Monda Heredaĵo de Unesko en 2008. La sokotra kulturo estas riĉa je mitoj, kiel esti la hejmo de la mita fenikso, kreante sian neston el cinamo-bastonetoj, kardamomo, kariofiloj kaj safrano.

La sokotroj, indiĝena etno apartenanta al la tribo Mahra Qahatani, fiere parolas sian praulan lingvon, la sokotran, kune kun la araba. Laŭ takso de Ethnologue [eo] temas pri proksimume 71,000 parolantoj.

Ahmed Al-Ramli, fakulo pri la sokotra heredaĵo kaj historio-esploristo, difinas la sokotran kiel “neskribitan parolan ŝemidan lingvon [eo]”, elstarigante unikajn trajtojn kiel la “flanka ش ” aŭ la “tria س”, forestanta en multaj ŝemidaj lingvoj.

Ofte erare konsiderata variaĵo de la araba, la sokotra estas oficiale klasifikita kiel afro-azia, ŝemida, kaj apartenanta al la moderna sudaraba lingvaro [eo].

Malgraŭ tiuj distingoj, al la sokotra mankas oficiala agnosko kiel lingvo en Jemeno, rezultigante ĝian klasifikon kiel dialekto prefere ol memstara lingvo.

En konversacio kun Global Voices pri agnosko de la sokotra kiel lingvo prefere ol dialekto, Saleh Al-Hajjar, iama kultura konsilisto de sokotra registaro, diris:

Every language has nouns, verbs, and articles. Socotri goes beyond, including verb conjugations, sources, various plurals, names of time, place, exaggeration, not to mention its rich literature, and extensive poetic compositions rivaling the pre-Islamic Mu'allaqat.

Ĉiu lingvo havas substantivojn, verbojn kaj artikolojn. La sokotra preteriras tion, inkluzive de verbokonjugacioj, fontoj, diversaj pluraloj, nomoj de tempo, loko, troigo, por ne mencii ĝian riĉan literaturon, kaj ampleksajn poeziajn kunmetaĵojn konkurantajn kun la antaŭ-islama Mu'allaqat [ndltr. grupo de sep longaj arabaj poemoj].

Kio estas la nuna stato de la teknologia fendo en Jemeno?

Sokotro. Foto de blackseav, Wikimedia commons. CC BY 3.0. 

Ekde 2015, Jemeno spertas gigantan militon inter la koalicio gvidata de Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj hutio-ribeloj alianciĝintaj kun la forpasinta prezidento Ali Abdula Saleh [eo], kiu cedis la potencon post la protestoj de la Araba Printempo [eo] en 2011 kaj estis murdita de la hutioj en 2017 por ŝanĝi sian opinion kaj pledi por dialogo kun Saud-Arabio [eo].

UN opiniis ke la jemena krizo estis la plej malbona tutmonda humanitara katastrofo de la mondo, kiu rezultis en dekmiloj da civitanaj viktimoj, delokigante 3,3 milionojn da homoj, kaj submetante 80 procentojn de la populacio al malsato, subnutrado kaj malsano.

Laŭ Access Now la 25-an de junio 2020:

The brutal realities of the war are reflected in the internet and telecommunications infrastructure. It has become a battleground for exerting control, with authorities connecting or disconnecting the population to serve a military objective. As a result, millions of Yemenis have been deprived of their right to communicate, to access and exchange information, and importantly, to share their reality and lived experiences.

La brutalaj realaĵoj de la milito reflektiĝas en interreto kaj la telekomunika infrastrukturo. Ĝi fariĝis batalkampo por pligrandigi kontrolon, kun aŭtoritatoj ligante aŭ malligante la loĝantaron por servi armean celon. Rezulte de tio, milionoj da jemenanoj estis senigitaj de sia rajto komuniki, aliri kaj interŝanĝi informojn, kaj grave, kundividi sian realecon kaj vivajn spertojn.

La Jemena Politika Centro konfirmis, ke multaj retejoj estis blokitaj, kaj komunika infrastrukturo estis celo de atako ekde la komenco de la milito. La blokado sur Jemeno igis telekomunikajn kompaniojn nekapablaj konservi aŭ ĝisdatigi komunikado-instalaĵojn.

Komence de januaro 2022, sabotado difektis subakvan kablon kaj rezultis en 80-procenta redukto de la interreta kapacito, influante 28 milionojn da jemenanoj. Sabotado, cenzuro kaj daŭraj interretaj interrompoj izolas Jemenon de la tutmonda komunumo.

Kiel la foresto de interreto influas la dokumentadon
kaj disvastigon de la sokotra lingvo?

Insulo Sokotro. Foto de Rod Waddington el FlickrCC BY-SA 2.0. 

Ciferecaj rajtoj estas decidaj por sokrotoj, sed la foresto de baza interreta aliro grave limigas ilian liberan esprimon de opinioj, influante la evoluon, dokumentadon kaj konservadon de la lingvo. Minacanta danĝero por la sokotra lingvo kuŝas en la malabundeco de dokumentitaj literaturaj verkoj, ĉefe konservitaj en la mensoj de la pli aĝaj sokrotoj.

Ekde la komenco de 2022, la interreta penetra indico en Jemeno estis 26.7 procentoj, tio signifas ke 22,59 milionoj el 33 milionoj da homoj en Jemeno ne havas retaliron.

En konversacio inter sokrotaj intelektuloj kaj Global Voices, Skander Mohammed Althani, ĝenerala direktoro de la Fondaĵo pri Informa Teknologio en Sokotro [eo], emfazis ke la manko de interreto ne estas la sola obstaklo al la lingvodisvastigo. Li emfazis ke lingvoj disvastiĝis antaŭ la informteknologia revolucio.

Li emfazis la gravecon transiri de parola al skriba formo, notante ke, post ĉi tiu decida paŝo, teknologio povas kontribui al la tutmonda disvastigo de la sokrota lingvo.

Li ankaŭ emfazis kiel la foresto de alirebla interreto en la sokrota insularo subfosas la argumentojn de lingvo-entuziasmuloj kaj fakuloj kiuj pledas por la agnosko de la sokrota kiel memstara lingvo, prefere ol simple dialekto. Tiu foresto havas pli larĝajn sekvojn, etendiĝantajn preter sole la lingvo:

In this era, technology serves as the conduit for people's voices to reach decision-makers. The current state of fixed internet service in Socotra, introduced in 2010,  inadequately serves the Socotri people, lagging far behind the global information and technology revolution.

En ĉi tiu epoko, teknologio funkcias kiel la kanalo por ke la voĉoj de la popolo atingu decidantojn. La nuna stato de fiksa interreta servo en Sokotro, lanĉita en 2010, servas neadekvate la sokrotran popolon, postrestinte multe malantaŭ la tutmonda informa kaj teknologia revolucioj.

Li kredas, ke la alta kosto estas atribuita al ligado de la komunikadoj de Sokotro al la centra nodo per satelitoj, igante ĝin treege multekosta servo.

La sokotra akademiano d-ro Ahmed Terbahi subtenas ĉi tiun vidpunkton, emfazante ke “la foresto de interreto inter sokrotoj malhelpas la dokumentadon kaj konservadon de la lingvo, influante ĝian unikan kulturan heredaĵon kaj uzadon”. Li aldonas:

The internet's inadequacy, with service data not meeting people's needs, coupled with the lack of internet service in most areas of Socotra and disproportionately high costs compared to the general income, are the main reasons for the limited spread of the Socotri language.

La neadekvateco de interreto, kun servodatumoj kiuj ne kontentigas la bezonojn de la homoj, kunligita kun la manko de interreta servo en la plej multaj lokoj de Sokotro kaj misproporcie altaj kostoj kompare kun la ĝenerala enspezo, estas la ĉefkialoj de la limigita disvastiĝo de la sokotra lingvo.

La konsultisto pri kulturaj aferoj de Sokroto, Saleh Al-Hajjar, aldonis:

The absence of technology hinders the Socotris’ ability to create content and print books, contributing to a lack of foundational knowledge. If present, this knowledge could help leverage modern technology to identify letters and understand the unique phonetics of the Socotri language. Technology's presence in the archipelago is an urgent necessity for the spread of the language.

La foresto de teknologio malhelpas la kapablon de la sokrotoj krei enhavon kaj eldoni librojn, kontribuante al manko de fundamenta scio. Se tiu scio ĉeestas, tio povus helpi utiligi modernan teknologion por identigi literojn kaj kompreni la unikan fonetikon de la sokotra lingvo. La ĉeesto de teknologio en la insularo estas urĝa neceso por la disvastigo de la lingvo.

Kiel lingvaj defioj influas sokrotojn libere esprimi sin?

Dragon Blood Tree, Sokotro. Foto de . FlickrCC BY-SA 2.0 DEED.

La korbato de la sokotra kulturo ankoraŭ resonas sed ĝi estas je la rando de formortado pro konsekvenca neglekto far sinsekvaj jemenaj registaroj. Kritikaj rimedoj necesaj por la inkluzivigo de la lingvoj mahra [eo] kaj sokrota [eo] en edukaj instruplanoj estas evidente forestantaj. Krome, ekzistas palpebla manko de subteno por la dokumentado kaj konservado de la arta, kultura, literatura kaj lingva heredaĵo de la sokrota.

Tiu ĉi kultura erozio estas minaco pro la ekstrema manko de iniciatoj por protekti la unikan medion de la insularo. Nekontrolitaj kaj neplanitaj konstrulaboroj havis negativajn efikojn sur la insularo, plue minacante la sokotran kulturon.

La geografia izoliteco de Sokotro kaj ĝia memstara naturo konservis la praulan lingvon. Infanoj lernas ĝin hejme antaŭ ol akiri la araban, la oficialan lingvon en la lernejo.

Tamen, la lastatempaj ŝanĝoj en la vivstilo de la insularo, sekvo de migradoj pro milito kaj la entrudiĝo de UAE [eo], kaŭzis sorĉon de ŝanĝo. Kontestate prenante kontrolon de la insulo en 2018, la UAE konektis la insulon al sia reto en 2020, anstataŭigante la jemenan interretan reton. En 2023, la UAE plu malkonektis la jemenan fikstelefonan servon kaj moveblan reton, favore al la telekomunika reto de UAE.

La sokrotoj esprimas siajn zorgojn pri la efiko de tiuj ŝanĝoj sur ilia kulturo kaj lingvo.

Profesoro Omar Suleiman bin Qublan, ĝenerala direktoro de la Kultura Oficejo de Sokotro, en konversacio kun Global Voices, esprimis ĉi tiujn zorgojn, deklarante:

Concerns loom over the Socotri language as island's residents mingle with outsiders, especially city-bound migrants. These shifts contribute to the gradual erosion of identity, heritage, and Socotran culture, as cultures blend and expressions intertwine. Newcomers face challenges conversing in Socotri, thereby impacting its usage, especially in the key urban centers of the archipelago.

Estas zorgoj pri la sokotra lingvo ĉar la loĝantoj de la insulo miksiĝas kun eksteruloj, precipe urbemaj migrantoj. Tiuj ŝanĝoj kontribuas al la laŭpaŝa erozio de identeco, heredaĵo kaj sokotra kulturo, kiam kulturoj miksiĝas kaj esprimoj miksiĝas. Novuloj havas malfacilecon konversacii en la sokrota, tiel influante ĝian uzadon, precipe en la ĉefaj urbaj centroj de la insularo.

Kontraŭ tiu fono, junaj intelektuloj kaj entuziasmuloj reagis al la perceptita minaco al sia lingvo, identeco, kaj vivmaniero establante la 9-an de majo 2023 la sokotran lingvo-centron por studoj kaj esplorado. Tio sekvis la Sudan Konsultiĝan Renkontiĝon en la ĉefurbo Adeno, oficiale agnoskante la lingvojn mahran kaj sokrotan en siaj respektivaj regionoj.

Ĵurnalisto Abdulrahman Jassfi opinias, ke la sokrota lingvo-centro helpos konservi la lingvon, precipe se ĝi estas inkluzivita kiel fako en elementaj lernejoj.

Inter defioj, la sokrota lingvo alfrontas formortadon sed prosperas pro la persistemo de sia popolo. En la delikata ekvilibro inter tradicio kaj moderneco, la sorto de la sokrota estas necerta. La rakonto emfazas la bezonon je agnosko, konservado kaj adaptado, reflektante la rezisteman spiriton de komunumo favora al la konservado de la unika melodio de la sokrota dum la paso de la tempo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.