Bildo de la palestina artisto Mohammed Zaanoun, publikigita la 2-an de julio 2021. Uzata kun permeso.

La 7-an de oktobro 2023 la militista branĉo de la islama rezisto-movado (Hamaso), la grupo kiu regas la palestinan teritorion de Gazao, trarompis la barilon, kiu de 16 jaroj ĉirkaŭas la dense loĝatan areon kaj malhelpas la liberan movadon de homoj kaj varoj. Tiam la soldatoj lanĉis atakon kontraŭ 22 proksimaj vilaĝoj, urboj kaj militbazoj, mortigante proksimume 1200 civilulojn kaj soldatojn kaj prenante almenaŭ 199 ostaĝojn.

Multaj registaroj tra la mondo kondamnis la atakon taksante ĝin militkrimo kaj terorisma ago, dum aliaj registaroj esprimis sian zorgon kaj admonis al paco aŭ riproĉis Israelon pro tio, ke tiu ŝtato kreis la kondiĉojn por la estiĝo de la atako.

Reage, Israelo lanĉis larĝskalan aeratakon kontraŭ Gazao kaj la 8-an de oktobro 2023 la israela registaro oficiale deklaris militon kontraŭ Hamaso. Unu tagon poste, la israela ministro pri defendo, Yoav Gallant, ordonis “plenan sieĝon” de Gazao deklarante ke “estos neniu elektro, neniu manĝaĵo, neniu karburaĵo, ĉio estas fermita”.

La unuan semajnon de la milito la israelaj atakoj mortigis pli ol 2700 kaj vundis pli ol 10850 palestinanojn. La israela bombada kampanjo nun okazas, dum Hamaso plu pafas raketojn en Israelon.

La nombro de mortigitoj kaj vunditoj estas enorma kaj plu kreskas. Aldone al la tragedia mortado kaj al la impresa kvanto de vundado, la konflikto rezultigis grandan delokigon de la gazaanoj kaj profundan malordigon de ilia ĉiutaga vivo. Pro la ĉesigo de provizado de vivbezonaĵoj, la popolo de Gazao, tio estas pli ol 2,5 milionoj da homoj, troviĝas enkaptitaj kaj en grava danĝero. Krom tio Israelo ordonis al pli ol 1,1 miliono da loĝantoj de Gazao, ke ili fuĝu el la nordo de Gazao antaŭvide al la tera invado, pri kiu UN komentis ke ĝi estus eventuala malobservo de la internacia juro.

La sieĝo estis kondamnita de pacaktivuloj el ĉiuj flankoj de la konflikto, de internaciaj humanitaraj organizaĵoj kaj de multaj registaroj inter kiuj kelkaj nomis ĝin kolektiva puno.

Kio ekigis tiun ciklon de perforto?

Gazao, kiu estas enklavo ĉe la oriento de la mediteranea marbordo, landlimas sudokcidente kun Egipto kaj kun Israelo en la oriento kaj nordo.

Ekde 2007, post kiam ĝi venkis ĉe la parlamentaj balotoj, Hamas fakte regas la enklavon, kio forte ĝenas la internacian komunumon. Ekde tiam neniu balotado okazis, kio kaŭzis frustriĝon ĉe la palestinanoj de Gazao kiuj estas senigitaj je sia rajto voĉdoni loke.

Ekde kiam Hamaso akiris kontrolon de Gazao, Israelo, kun la subteno de Egipto, altrudis al Gazao kontinuan teran, aeran kaj maran blokadon. Homrajtaj organizaĵoj, inkluzive de la israela informcentro B’Tselem, priskribas la aktualan situacion kiel “la plej grandan malliberejon en la mondo”.

Israelo regas absolute super fundamentaj sektoroj de la vivo en Gazao, interalie super la transportado de manĝaĵoj, akvo, medicinaĵoj kaj super la homoj pere de teraj limtrapasejoj kunligantaj Gazao kun la ekstera mondo. Ekde 2006 Israelo konstante bombadis la areon tute ne zorgante pri la vivoj de civiluloj, kiuj estas kaptitaj tie kaj povas iri nenien.

Krome Israelo ludis decidigan rolon en la trudo de sieĝo, la delokigo, la mortigado kaj la enkarcerigo de palestinanoj per sia subteno al la daŭraj atakoj fare de la setlantoj kaj armeanoj. Tio kombiniĝas kun diskriminaciaj leĝoj kaj kondutoj kaj estigas kion Human Rights Watch nomas sistemo de rasapartigo rekte efikanta sur la ĉiutagan vivon de la palestinanoj.

Laŭ Associated Press, Hamaso invokis plurajn motivojn por ataki, interalie la 16-jaran blokadon de Gazao fare de Israelo, la kreskintajn perfortaĵojn ĉe la moskeo Al-Aksa en Jerusalemo, la israelajn fulmatakojn en okupata Cisjordanio, la intensiĝintajn atakojn de la israelaj setlantantoj kontraŭ palestinanoj kaj la pligrandiĝon de la kontraŭleĝaj setlejoj.

Ekde sia kreiĝo en 1988, Hamaso lanĉis multnombrajn raketatakojn kontraŭ Israelo, eksplodigis bombojn en busoj kaj efektivigis suicidajn atakojn kontraŭ israelanoj. Tiuj atencoj kontribuis al tio, ke Usono, Eŭropa Unio kaj aliaj klasifikis ĝin kiel terorisman organizaĵon.

La israela aera bombardado de Gazao rezultigis la ruinigon de tutaj kvartaloj kaj la neniigon de tutaj generacioj de familioj. Aldone al tiuj suferoj, Israelo malpermesis aliron al ĉiuj limtrapasejoj el Gazao kaj plurfoje trafis la limtrapasejon de Rafah, kiu estas la sola elirejo kunlinganta Gazaon kun Egipto.

As Gaza runs out of drinking water and food, its residents endure darkness and an information blackout. Talks of a ground invasion loom, threatening to exacerbate the already dire humanitarian situation.

Dum elĉerpiĝas trinkebla akvo kaj manĝaĵoj, la loĝantaro de Gazao suferas mallumon kaj informo-malŝalton. Diskutoj pri tera invado ŝvebas, aŭgurante pligraviĝon de jam senespera humanitara situacio.

Global Voices kaj niaj partneroj kovros la nunajn evoluojn de la situatio en la regiono kaj havigos analizojn de la surlokaj okazaĵoj. Se vi havas sugestojn aŭ ŝatus kontribui per rakonto, bonvolu kontakti Mariam A., la redaktoro de Global Voices pri Mezoriento kaj Nordafriko.

Traduko en Esperanto fare de Laurent Ramette.

Artikoloj pri La milito de Israelo kontraŭ Gazao