Vojaĝo tra tri kontinentoj: 150 jaroj da migrado de hindaj karibianoj al Nederlando

parvasi 150 jaar hindostaanse migratie

Bildo kreita de Fausia S. Abdul uzante Canva Pro.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en] kaj [nl], kiuj estas en la lingvoj angla, respektive nederlanda]

Pli ol 160 000 surinamhindoj [en] aŭ “hindostananoj” [ekde 1947, tiu grupo estas oficiale referita en Surinamo per la esprimo Hindostanen por referenci al ĉiuj hindaj karibianoj; ne “hindustananoj” pro tio ke surinamhindoj identiĝas kiel etno konsistanta el hinduoj, islamanoj kaj kristanoj (nl), ndlr.] en Nederlando — tiel kutime hindaj karibianoj el ĉiuj regionoj nomas sin mem kaj ĉiam pli ofte estas nomataj de aliaj — estas neapartigebla elemento de la nederlanda loĝantaro. La hindodevena grupo el Surinamo faris longan vojaĝon kaj la 5-an de junio Nederlando rememoris la 150-an datrevenon de hindostana migrado, konata kiel Prawas Din [nl] aŭ Enmigrada Tago.

Ĉio ĉi komenciĝis en Brita Hindio dum la periodo de la brita regado konata kiel British Raj [Brita regado], tiutempe inkludinta teritorion kiu nun estas parto de Pakistano kaj limas kun Afganio. Same kiel en la nuna Barato, la brita Hindio konsistis el multaj religioj, etnoj kaj lingvoj.

Post la abolo de sklaveco en Surinamo en 1863 [en] estiĝis granda bezono je laborfortoj kaj pli ol 35 000 surinamhindoj veturis de Brita Hindio al Surinamo en 1873–1916 por iĝi kontraktaj laboristoj en la plantejoj, foje volonte, foje malvolonte, kaj foje sub falsaj pretekstoj.

La 34-jara pontokonstruisto Ashwin Ramjiawan klarigas tion:

Miaj prauloj estis logitaj de [Brita] Hindio al Surinamo kiel junaj adoleskuloj per promesoj de brila estonteco por ili kaj iliaj familioj en Hindio. Efektive ili estis transportitaj en ŝipo al Surinamo en malbonegaj kondiĉoj (en kaĝoj, ĉenitaj kaj subnutritaj). Homoj penas plibeligi sklavecan laboron, sed mi opinias ke tio estis maskita formo de sklaveco kaŭzinta multe da suferoj.

De Hindio…

Tiuj kontraktaj laboristoj venis ĉefe [en] de Utar-Pradeŝo kaj Biharo, kaj subskribis kvinjarajn laborkontraktojn: po ses tagoj semajne, de lundo ĝis sabato [en]. Post tiu ĉi periodo ili rajtis senpage reveni al Brita Hindio. La registaro de Surinamo kaj la nederlanda kolonia administracio, unue sub brita kaj poste sub nederlanda regado, interkonsentis kadre de enmigrada kontrakto de 1870 [nl] prizorgi bonfarton de la laboristoj, sed efektive okazis pluraj rompoj kaj misuzoj kaj multaj laboristoj mortis [en]. La realo estis oble pli severa [nl] ol multaj esperis.

La ekonomia interŝanĝo venigis ankaŭ homojn el aliaj regionoj kiel Harjano, Panĝabo kaj Tamilnado, batalantojn de rezistado, infanojn kiuj ne revenis hejmen post iri ludi surstrate kaj plenkreskulojn kiuj fuĝis pro konflikto kaj estis ŝovataj en boatojn [en]. Inter ili estis minoritato el Afganio kaj Nepalo.

Fauzia Mahomed Radja, 39-jaraĝa konsultanto de fama eduka instituto en Nederlando, opinias ke tiu ĉi diverseco kaj lukto kreis fortajn posteulojn:

Surinamhindaj genoj en sia tuta diverseco estas en mi. La eltenemo kaj koncentriĝemo de miaj prauloj faris min forta virino kia mi estas hodiaŭ. Eĉ dum malfacilaj periodoj, la fortaj ŝultroj sur kiuj mi staras ebligas al mi superi ion ajn kion mi alfrontas sur mia vojo.

…al Sud-Afriko…

Ili transveturis la Hindan oceanon al la Kabo de Bona Espero, antaŭ ol fari lastan veturon trans la Atlantikon, al la norda parto de Sudameriko. La vojaĝo origine okupis proksimume tri monatojn; post apero de vaporŝipoj [en] ĝi reduktiĝis ĝis monato.

La ŝipoj ofte haltis ĉe havenoj [en] de Sud-Afriko, kie surinamhindoj jam loĝis, por preni karbon, freŝan trinkeblan akvon kaj manĝaĵojn. La unuaj hindoj estis ensklavigitaj de la Nederlanda Orient-Hinda Kompanio fine de la 17-a jarcento senditaj al sukerkanaj kaj teaj plantejoj en Natalo [en] por tie labori. Post la fino de sklaveco en 1838, kiam Sud-Afriko estis la brita Kabkolonio, hindoj estis dungitaj kiel servistoj. Multaj ankaŭ migris al Sud-Afriko inter 1860 kaj 1911 [en] por labori kiel kontraktuloj sur la plantejoj [en], iuj el ili daŭrigis sian vojon al Surinamo.

26-jara Dayant Ramkalup, studinta internaciajn rilatojn en la Universitato de Lejdeno (Leiden), rakontas ke unu el liaj prauloj elŝipiĝis en Sud-Afriko:

Ŝi vojaĝis kun 28 infanoj — sen edzo — kaj mi ne scias certe kial tio okazis, nek kial ŝi decidis daŭrigi la vojaĝon al Karibio sur Indus III, sed ŝi faris tion. La plejparto de miaj prauloj venis rekte el Kolkato, el la “stokejo de kulioj” al Surinamo.

…al Karibio

La boatoj venintaj al Karibio estis plenaj plejparte de surinamhindoj. Post alveno tamen oni ne distingis ilin kaj eĉ se tio estis grava tiutempe, post 150 jaroj tiuj ĉi diferencoj malaperis. Iu ajn el tiu ĉi regiono kaj tempo iĝis simple surinamhindo. Multaj el ili disiĝis, setliĝinte ĉie ajn de la nordo de Brazilo, Surinamo kaj Gujano, ĝis Trinidado kaj aliaj karibiaj insuloj.

La sperto en Surinamo

La kondiĉoj sur la plantejoj de Surinamo estis malfacilaj, sed ekzistis striktaj reguloj [en] ebligintaj partoprenadon de religiaj festoj. Aldone al kristanaj kaj nederlandaj naciaj festoj, hindoj ricevis 32 ripoztagojn jare kaj islamanoj 16 ripoztagojn, konforme al siaj religiaj tradicioj. Ĝenerale hinduoj kaj islamanoj kunekzistis pace dum la kontrakta periodo kaj Surinamo ĝis nun ĝuas tiun ĉi nivelon de religia toleremo, kun sinagogo, moskeo kaj preĝejo [en] lokitaj en la sama strato.

La surinamhindoj, kiuj ne revenis al Hindio, vivis modeste, sekvante la koncepton pet khat-khatŝparu vian ventron. Iu ajn ricevita mono kutime estis konvertita je oraj moneroj, kiuj poste servis kiel interŝanĝilo aŭ doto. Post la kontrakta periodo sur la plantejoj formiĝis neformalaj organizaĵoj [nl], kiuj reprezentis la interesojn de la enmigrinta loĝantaro de la kolonio.

Ayman Kariman, 23-jara studento pri juro en la Universitato de Lejdeno, rakontis:

Kiam homoj demandas min pri mia fono, mi diras ke mi estas islama surinamhindo, kies parencoj estas el Surinamo sed miaj radikoj estas en [Brinta] Hindio [nuntempa Barato] Homoj ofte malsukcesas kompreni ke Surinamo estas miksaĵo de diversaj originoj kaj ke hinduisto rilatas al nia religio, ne al nia etneco. Pro tio ni uzas nun la terminon “hindostanen” (hindostananoj) por referenci al ĉiuj hindaj karibianoj. Nia hindostana familia historio koncernas tri kontinentojn kaj estas vere speciala historio.

Fine al Nederlando

Pli ol 100 jarojn post la alveno de la unua enmigrinta ŝipo Lalla Rookh kaj preskaŭ tri generaciojn post tio, Surinamo gajnis sian sendependecon de Nederlando [en] la 25-an de novembro 1975. Ĝia kolonia heredaĵo kreis la kondiĉojn por la ekesto de plurkultura socio [nl].

Tamen la diversaj formoj de etna subpremado kaj dividu-kaj-regu-politiko, aplikitaj de koloniaj regantoj, rezultiĝis je divido inter surinamanoj, kaŭzinte politikajn kaj sociajn konfrontiĝojn [en] inter diversaj etnaj grupoj antaŭ, dum kaj post la sendependiĝo. Zorgite pro subpremo kiu sekvos el naciismo kaj kiu estis jam pliiĝanta, hindostanoj amase migris al Nederlando en 1975.

Tiutempe ĉirkaŭ 30 000 homoj jam migris [nl, PDF] el Gujano al Kuracao kaj inverse, veninte al Surinamo por vojaĝi al Nederlando. Tamen malgraŭ la fakto ke tiutempe en Nederlando regis progresiva kabineto [en], kiu kontraŭis koloniismon, migrado estis granda problemo de la nederlanda politiko dum la jaroj antaŭ la sendependiĝo. La ŝtato esperis ke akcelo de la sendependiga procezo povus bremsi la migradan enfluon [nl, PDF].

En realo okazis la malo kaj migrado al Nederlando kreskis [en, PDF]. Jan Pronk, ministro de laborista partio, respondeca pri evoluigo de kooperado, proponis transiran periodon (1975–1980), dum kiu surinamanoj povus facile interŝanĝi siajn pasportojn kontraŭ nederlanda pasporto [en], sed surinamaj kaj nederlandaj politikistoj egale timis ke la rasaj tensioj [en] inter surinamhindoj kaj  afrikaj surinamanoj  (nigruloj, surloke nomataj “kreoloj“[nl],  de kiuj multaj estas nedenaskaj surinamanaj de miksita afro-eŭropa deveno) povus iĝi nekontroleblaj, kiel tio okazis en Gujano [en].

Surinamhindoj, restintaj en Surinamo [nl] post la fino de siaj kontraktoj, ricevis terenojn, do ili komencis supreniri la ekonomian ŝtuparon, formante grandan parton de la meza klaso. Komence de la 1960-aj jaroj gejunuloj venadis al Nederlando por edukado planante reveni kun siaj scioj por helpi la evoluigon de Surinamo [nl], sed multaj restis en Nederlando tuj post ekhavi tian ŝancon. Labormigrado baldaŭ sekvis la kalkanojn de eduka migrado.

Aarti Bajnath, fakulo pri kolektoj de la Biblioteko de Roterdamo, opinias ke ŝia propra migrada historio kontribuis al ŝia identeco:

Mi sentas min surinama-hindostana kaj nederlanda virino. Mi venis al Nederlando kiam mi havis 10 jarojn kaj akomodiĝis senprobleme. Mi pensas ke la miksaĵo de ĉiuj haltoj survoje dum jardekoj faris min kio mi estas nun!

La nuntempaj nederlandanoj

Inter 1979 kaj 1992 okazis la dua ondo de migrado al Nederlando, plejparte pro konsideroj rilataj al socia sekureco [nl]. Nun proksimume 1,5% de la nederlanda loĝantaro [en] havas hindostanajn radikojn. Hago havas proksimume 50 000 surinamhindojn [nl] — ĉirkaŭ 10% de la loĝantaro [nl].

Homoj, inkluzive surinamhindoj mem, malmulton scias pri tiu ĉi historio kaj eĉ se ili scias, tio estas historio kolorigita kaj mallarĝa, sed pli kaj pli la fono de tiu ĉi grupo iĝas videbla, kun nova generacio de nederlandaj gejunuloj kiuj aktive rakontas siajn historiojn. Tamen por pli internacia publiko la febra vojaĝado kaj riĉa heredaĵo de hindaj karibianoj kaj hindostananoj, de Surinamo plu restas nevidebla.

Meera Nankoe, 33-jara fondinto de Stage and Stories [en], tiel resumas tion ĉi:

Kiel surinamhindo en Nederlando mi sentas fortan ligon al mia kultura fono, sed mia identeco iĝis fragmentita pro kreskanta konsciado de vojaĝado de mia prauloj. Mi luktas por trovi mian hejmon, ĉar mi ne havas certan lokon en Barato, Surinamo aŭ Nederlando. Malgraŭ la defioj, mi komprenas ke mia vera hejmo estas en mia koro, kie mi povas esti kun homoj kiujn mi amas.

Tiu ĉi artikolo estas verkita kun esplora subteno de Maurice Dharampal kaj Dayant Ramkalup.

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.