Nova kanto titolita “Panjo havas sekreton” prezentas patrinojn el Rusio kiuj estas kontraŭmilitaj aktivulinoj

La kantistino Monetochka puŝas beboĉaron. Ekrankopio de video el la jutuba kanalo de Monetochka. Justa uzo.

La rusa kantistino Monetoĉka (Jelizaveta Girdimova), kiu vivas en ekziliĝo ekde la plenskala invado de Ukrainio far Rusio komenciĝinta en februaro 2022, publikigis kanton honore al la Internacia Tago de Virinoj, kun la titolo “Panjo havas sekreton”. 

Ĉiuj virinoj kiuj aperas en la video de la kanto, same kiel Monetoĉka, estas patrinoj, sed ankaŭ gravaj aktivulinoj kiuj kontraŭas la militon kaj la nunan rusian reĝimon. 

La versoj inkludas:

Научила в домино играть меня. Починила колесо у самоката. И на холоде стояла у Кремля. С неприличным и двусмысленным плакатом. Моей маме приезжать нельзя в Чечню. И при бабушке шутить плохие шутки. Но мою маму посадить нельзя в тюрьму. Потому что я совсем ещё малютка.

Ŝi instruis al mi kiel ludi domenon. Ŝi fiksis la radon de mia skutilo. Kaj ŝi staris en malvarmo antaŭ Kremlo. Kun maldeca kaj ambigua afiŝo. Mia patrino ne povas iri al Ĉeĉenio. Nek malbone ŝerci antaŭ avinjo. Sed oni ne povas meti panjon en malliberejon. Ĉar mi estas ankoraŭ eta infano.

La publikigita video montras la ĵurnalistinon Katerina Gordejeva, kiu havas sian propran popularan opozician kanalon en jutubo kaj kiu nuntempe vivas en ekziliĝo, Anna Mongait, ĵurnalistinon de la rusia TV Rain [ruse: Doĵd, eo.wikipedia], malpermesita en Rusio, la prezentistinon Tatiana Lazareva, kiu ankaŭ, kiel aliaj virinoj de la listo, esprimis sian firman kontraŭmilitan pozicion kaj vivas en ekziliĝo, kaj la membron de la muzikgrupo Pussy Riot Nadja Tolokonnikova, kiu pasigis plurajn jarojn en malliberejo kaj staras forte kontraŭ la milito kaj la reĝimo de Putin. Ĝi montras la popularajn aktorinojn Ĉulpan Ĥamatova, kiu aperas en multaj kontraŭmilitaj videoj kaj teatraĵoj, nuntempe en ekziliĝo, Varvara Ŝmikova, kiu ankaŭ havas kontraŭmilitan pozicion kaj tial devis forlasi sian karieron kaj landon, kaj Maria Ŝalajeva, kiu estis arestita ĉe opozicia manifestacio kun sia filo kaj devis forlasi Rusion. La video inkludas la politikiston Jekaterina Duncova, kiu provis kandidatiĝi kontraŭ Putin en la baldaŭaj balotoj kaj havas kontraŭmilitan pozicion (ŝi ankoraŭ estas en Rusio), la advokaton Mari Davtjan, kiu batalas kontraŭ hejma perforto en Rusio, kaj Julia Navalnaja, la vidvinon de la opozicia politikisto Aleksej Navalnij.

Nadja Tolokonnokiva kun sia filino. La afiŝo diras: “Mi iros al protesto, por ke oni liberigu panjon”. Ekrankopio de la video el la jutuba kanalo de Monetoĉka. Justa uzo.

Monetoĉka diris en sia konto en Instagramo:

В последние два года появилось много новых историй о сильных, смелых, умных женщинах, противопоставляющих себя войне и смерти. Знаю, что их много не только в этом клипе, но и среди моих слушательниц. Не все истории получают широкую публичную огласку, но каждая из них точно делает мир лучше. Мы сильны, мы можем свирепо защищать свою семью, бесстрашно бороться за свою страну и поддерживать друг друга как сестры — вот что я узнала о женщинах за последние годы. Я счастлива быть одной из вас, я счастлива быть «как все остальные девчонки», потому что остальные девчонки — просто супер. С 8 марта, люблю, поддерживаю вас и равняюсь на вас.

Dum la lastaj du jaroj, multaj novaj rakontoj aperis pri fortaj, kuraĝaj kaj inteligentaj virinoj kiuj kontraŭas militon kaj morton. Mi scias ke ekzistas multaj el ili ne nur en ĉi tiu video, sed ankaŭ inter miaj aŭskultantoj. Ne ĉiuj rakontoj ricevas vastan publikan atenton, sed ĉiu el ili sendube igas la mondon pli bona loko. Ni estas fortaj, ni povas arde protekti niajn familiojn, arde batali por nia lando kaj subteni unu la alian kiel fratinoj — tion mi lernis pri virinoj en la lastaj jaroj. Mi estas feliĉa esti unu el vi, mi estas feliĉa esti “ekzakte kiel ĉiuj aliaj knabinoj”, ĉar la aliaj knabinoj estas simple mirindaj. Feliĉan 8-an de marto, mi amas vin, mi subtenas vin kaj mi admiras vin.

La video nun havas pli ol 800 000 vidojn en la oficiala jutuba kanalo de Monetoĉka.

Laŭ artikolo de Radio Liberty, Monetoĉka denuncis la invadon de Ukrainio fare de Rusio kaj forlasis Rusion en la aŭtuno de 2022. En januaro 2023, la Ministerio pri Justico de Rusio aldonis Monetoĉka al la listo de tiel nomataj eksterlandaj agentoj. La departemento menciis ke ŝi kolektas monon por Ukrainio. La kantistino komentis sian inkludon en la listo en Telegramo per la vortoj “jes ja!!!”.

Monetoĉka ankaŭ eniris la registaran liston de malpermesitaj muzikistoj. En februaro 2024, estis raportite ke oficialuloj de la Administracio de la Prezidento de Rusio publikigis por impresarioj kaj produktistoj ĝisdatigitan liston de malpermesitaj muzikistoj. Ĝi nun inkludas 77 artistojn kaj muzikgrupojn de Rusio.

2 komentoj

  • Mi korektis literumadon de la nomoj laŭe al Esperanto-reguloj (antaŭe ĝi sekvis anglan ortografion) kaj anstataŭigis la vortumon “en ekzilo” per “eksterlande”, ĉar ekzilo estas “forpelo el patrujo” [https://vortaro.net/#ekzilo_kdu ], do speco de puno dum ĉi-foje temas pri banala elmigrado. Ili ĉiuj eelmigris eksyterlanden por havi pli da komforto kaj eviti eventualajn punojn pro subteno de la lando, kiu militas kontraŭ ilia patrujo. Simile Aleksej Arestoviĉ, eks-konsilisto de Zelenskij, elmigris al Usono por eviti reprezaliojn fare de ukrainaj aŭtoritatoj, post kiam li deklaris sian inteencon kandidatiĝi je prezidenta baloto en Ukrainio (tuj nuligita de Zelenskij). Ni estu precizaj je vortumado por resti informilo, ne propagandilo.

    • Kara Stano,
      Dankon pro via atenta legado de la artikolo kaj pro viaj korektoj.
      Rilate al “ekzilo”, tiu vorto esprimas la opinion de la aŭtoro de la artikolo. Se vi volas ŝanĝi tiun esprimon, vi povas kontakti la redaktorojn de Global Voices por ke ili ŝanĝu la vorton en la originalo kaj tiam ankaŭ la tradukantoj korektos siajn tradukojn. Intertempe mi proponas la uzon de “ekziliĝo”, kiu kaj konservas la opinion de la aŭtoro kaj substrekas la propravolan agon, laŭ via rimarko.

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.