La rusa artistino Alexandra Skochilenko alparolas la kortumon en Sankt-Peterburgo ĉe sia proceso pro kontraŭmilitaj mesaĝoj

Ekrankopia teksto: “Sasha Skochilenko estis kondamnita al 7 jaroj en prizono”. Ekrankopio de la jutuba video de la kanalo Dozhd TV. Justa uzo.

Kiam la rusa invado de Ukrainio ĵus komenciĝis en februaro 2022, Alexandra Skochilenko, artistino de Sankt-Peterburgo, Rusio, la 31-an de marto 2022 ŝanĝis plurajn prezo-etikedojn en iu nutraĵvendejo nomita Perekrestok, kun notoj enhavantaj kontraŭmilitajn mesaĝojn. Ŝi estis gardita en malliberejo dum pli ol unu jaro kaj estis nun kondamnita al sepjara prizonpuno fare de rusa kortumo pro “konscia disvastigado de falsaj informoj pri la rusa armeo”. Global Voices tradukis kaj redaktis por klareco ŝian paroladon antaŭ la juĝistaj aŭdiencoj okazintan la 16-an de novembro 2023. La originala parolado estis publikigita de Novaya Gazeta.

Via moŝto, estimata kortumo,

Mia proceso estas tiel nekutima kaj absurda ke ĝi estis malfermita ĝuste la 1-an de aprilo. Kelkfoje mi sentas ke mi eniros la juĝejon kaj subite pluvos konfetoj kaj ĉiuj stariĝos kaj krios “Estas ŝerco!”. La personaro de la antaŭprocesa arestejo numero 5 miras, demandante sin ĉu vere pro tio oni malliberigas homojn nuntempe. Eĉ subtenantoj de SVO [“speciala armea operacio”, kiel estas oficiale nomata en Rusio la milito kontraŭ Ukrainio] ne kredas ke mi meritas malliberigon pro miaj agoj.

Mia kazo igis mian enketiston demisii antaŭtempe. En privata konversacio kun mia advokato, li konfesis ke li ne aliĝis al la enketa komisiono por kazoj kiaj la mia, Sasha Skochilenko.

Sonregistraĵo de la parolado de Skochilenko (en la rusa), en la jutuba kanalo Nastoyaschee Vremya.

Li forlasis mian kazon, kiu povintus akceli lian karieron, kaj anstataŭe demisiis por labori en vendejo. Mi profunde respektas lian decidon; ni ambaŭ agis laŭ niaj konscioj.

Danke al miaj enketistoj kaj prokuroroj, la informoj kiujn mi kundividis atingis milojn da homoj tutmonde. Se mi ne estus arestita, nur kelkaj individuoj, kiel iu avino, iu kasisto kaj iu gardisto de Perekrestok eksciintus tion.

Laŭ la dokumentoj de mia kazo, la tiel nomataj prezo-etikedoj apenaŭ tuŝis du el tiuj tri individuoj.

Se tiuj ĉi kvin paperoj estas tiom danĝeraj, kial komenci tiun ĉi proceson, ripetante tiujn ĉi asertojn, pri kiuj la prokuroro diras ke ili minacas la publikan sekurecon? Ĉu ili kaŭzis terskuan eventon, revolucion aŭ pacon ĉe la fronto? Ne, nenio tia okazis. Do kio estas la problemo?

La ŝtata prokuroro ripete asertis ke mia ago estas grava danĝero por la socio kaj la ŝtato.

Ĉu nia prokuroro havas tiom malmulte da fido je nia nacio por kredi ke kvin paperpecoj povas detrui nian socion kaj ŝtaton?

Kiam iu komencas armean ribelon, kaŭzante grandegan damaĝon, ties kazo estas malfermita kaj fermita samtage [rilatas al la militista puĉo de Evgenij Prigoĵin [eo] en junio 2023]. Miaj agoj vundis neniun, sed mi estis malliberigita dum pli ol jaro inter murdistoj kaj aliaj kiuj faris gravajn krimojn. Ĉu la supozebla damaĝo kiun mi kaŭzis estas komparebla al tiuj ĉi krimoj?

Ĉiu verdikto sendas mesaĝon. Vi povus konsenti ke mi montris kuraĝon kaj honestecon agante laŭ mia morala kompaso. En enketista ĵargono, malliberigi iun signifas “kapti prizonulon”. Mi nek cedis nek falis sub minaco kaj sufero.

Kiun mesaĝon sendas mia kondamno al nia popolo? Ĉu ĝi signifas rezigni, esti malhonesta, konfesi falsan kulpon, aŭ ignori empation por niaj soldatoj? Ĉu ĝi signifas ke nia socio povas disfali pro kvin paperpecoj? Ĉu tiu ĉi estas la mesaĝo en tempoj de krizo kaj streso?

Mia proceso, sekvata vaste en Rusio kaj tutmonde, faros historion, sendepende de la verdikto. Vi ne juĝas teroriston, ekstremiston, aŭ eĉ politikan aktiviston. Vi juĝas pacifiston.

Mi estas pacifisto, aprezante vivon super ĉio, kredante je paca solvado de konfliktoj. Mi ne kapablas vundi araneon, des malpli personon.

Paco estas alportata de pacifistoj, ne de batalantoj. Malliberigi pacifistojn nur malfruigas pacon.

Vivo estas sankta. Ĝi estas rezistema, mirinda, kaj ĝi estas la esenco de nia ekzisto. De malgrandaj ĉeloj ĝis malgrandaj balenoj, vivo prosperas en ĉiu angulo de Tero kaj ĝia plej kompleksa formo estas homoj — konsciaj, mortulaj estaĵoj. Tamen, la homa vivo estas efemera, mallonga momento kiun ni ĉiuj deziras plilongigi.

Demandu iun kiu postvivis kanceron pri la valoro de la vivo. Niaj amatoj mortintaj pro KOVIM-19 memorigas nin pri la fragileco de la vivo. Nun, junaj vivoj estas denove perditaj, rezultigante pli da morto, malĝojo kaj doloro.

Etikedu miajn kredojn laŭ via emo, sed mi ne rezignos pri ili.

La ŝtata prokuroro havas siajn kredojn, kiuj estas malsamaj ol la miaj. Tamen mi ne malliberigus lin pro liaj opinioj.

Mi pardonpetas se miaj agoj ofendis iun. Mia tempo en prizono, inter diversaj homoj, montris al mi ke ĉiu havas sian veron, inkluzive de vidpunktoj pri SVO. La tragedio estas nia malsukceso akcepti diversajn verojn, dividante socion, rompante familiojn kaj malproksimigante nin de paco. Ĉiu persono tie ĉi serĉas pacon finfine.

Kial batali kiam ni estas ĉio kion la alia havas en tumulta mondo? Neniu riĉeco povas savi amaton de morto.

Ni estas ĉio kion ni havas. Miaj amatoj, kiuj ne volas ke mi estu malliberigita, atendas min — mia maljuna patrino, mia fratino, mia koramikino trafita de kancero. Eble ankaŭ la ŝtata prokuroro ne vere volas mian malliberigon. Li verŝajne profesiiĝis por lukti kontraŭ veraj krimuloj, ne kontraŭ iu kiel mi, sed la sistemo postulas alie.

Li zorgas pri sia kariero kaj pri la estonto de sia familio. Sed kion li diros pri la malliberigo de malsana virino pro kvin paperpecoj? Li certigas al si ke li nur faras sian laboron, sed kio okazos kiam la aferoj ŝanĝiĝas?

Historio montras ŝanĝojn en politikaj tajdoj. Strange, mi empatias kun vi.

Malgraŭ mia aresto, mi estas pli libera, kapabla esprimi min kaj fari elektojn. Mi ne timas malriĉecon kaj mankon de kariero. Mi ne timas esti malsama.

Eble pro tio la ŝtato timas min kaj aliajn kiel mi, metante nin en kaĝon kvazaŭ ni estus danĝeraj personoj.

Sed ni ne estas la malamiko unu de la alia. Furiozo estas facila; amo kaj kompreno estas pli malfacilaj. Ni devas lerni ami kaj solvi konfliktojn per vortoj, eskapante el nia morala krizo.

Via moŝto, via verdikto povas esti ekzemplo de konfliktsolvado per kompato kaj dialogo, paŝo al socia resaniĝo.

Mi komprenas ke tiu ĉi proceso povas aspekti al vi kiel rutino, sed memoru, vi havas enorman povon pri homaj sortoj. Mia sorto, sano, vivo, same kiel la feliĉo de miaj amatoj troviĝas en viaj manoj. Mi fidas ke vi uzos tiun ĉi povon saĝe.

Tiam la juĝisto donis al Alexandra Skochilenko prizonpunon de sep jaroj. Laŭ raporto de Reuters, en la tribunalo, ŝiaj subtenantoj ripete kriis “Honto, honto!” kaj Skochilenko, ridetante, faris korsignon kun siaj manoj starante en la tribunala kaĝo. Ŝi poste estis vidita forviŝi larmojn de sia vizaĝo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.