La nombro da indiĝenoj de la insulo Saĥaleno en Rusio draste malpliiĝas

Nivĥa virino lavas vestaĵojn. Ekrankopio de jutuba filmeto “Ermitoj de la Insulo Ikh-mito. Indiĝenaj popoloj de Saĥaleno: nivĥoj [eo] kaj ujltoj [en].” El la jutuba kanalo Ekspedicio de Julia Korneva. Justa uzo.

Saĥaleno [eo], malproksima insulo en la Okcidenta Pacifiko, situas inter la Oĥotska Maro oriente kaj la Japana Maro sudokcidente. Ĝi estas la plej granda insulo sub rusia jurisdikcio, estante parto de la Saĥalena provinco, kaj kovras areon de proksimume 72 492 kvadrataj kilometroj (27 989 kvadrataj mejloj). Ĉirkaŭ 500 000 homoj loĝas sur la insulo, el kiuj la plej multaj estas rusoj. La indiĝenaj popoloj de Saĥaleno, konataj kiel nivĥoj [eo], ajnuoj [eo], kaj ujltoj, pluvivas tie, kvankam ili jam ne estas multaj. Tradicie, la nivĥoj estis fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj, kaj bredis hundojn. Ili sekvis duonnomadan vivstilon, restante proksime de marbordoj dum la someroj kaj moviĝante enlanden proksime al rojoj kaj riveroj dum la vintroj por kaptado de salmoj. La regiono kiun ili okupas havas estas kovrita je tajgo kun neĝaj, malvarmaj vintroj kaj iom varmaj someroj, kun malmultaj arboj. Oni opinias ke la nivĥoj estis la unuaj setlantoj de la areo, devenante de neolitika grupo kiu moviĝis de la Transbajkala regiono en la malfrua plejstoceno [eo].

La Rusia Imperio akiris kompletan kontrolon super la nivĥaj teritorioj en la dua duono de la 19-a jarcento. La nivĥoj grave suferis de la koloniiado. La rusoj establis punkolonion sur Saĥaleno, kiu funkciis de 1857 ĝis 1906. Ili transportis multajn rusajn krimajn kaj politikajn ekzilitojn tien. Kiel rezulto, la nivĥa loĝantaro baldaŭ iĝis marĝena grupo. Ili foje estis dungitaj kiel prizonaj gardistoj. Malsanoj kiel variolo, pesto, kaj gripo, alportitaj de la novuloj kaj pliseverigitaj per la malsanaj kondiĉoj de la malliberejo, detruis la nivĥan komunumon.

Sub sovetia regado, la nivĥoj estis devigataj aliĝi al grandaj agrikulturaj kaj industriaj laborkolektivoj konataj kiel kolĥozoj [Ndlt: efektive kolĥozoj estis nur agrikulturaj organizaĵoj]. Baldaŭ, la nivĥoj iĝis marĝena grupo inter la dominanta rusa laboristaro. Tiu kolektiva sistemo profunde ŝanĝis la nivĥan vivmanieron, kaŭzante la malaperon de ilia tradicia vivstilo de ĉasistoj-kolektistoj.

La sovetia ŝtato citis la nivĥojn kiel ekzemplon de kulturo rapide transiranta de la “neolitiko” al “socialismo”. Sovetio malpermesis la uzon de la nivĥa lingvo en lernejoj kaj publikaj spacoj kaj altrudis la rusan lingvon, kondukinte al la rusigo de la nivĥoj [Ndlt: en realo ĝuste en la sovetia periodo, en 1931 estis kreita la unua nivĥa alfabeto, danke al kio aperis nivĥa literaturo, komplete financata de la ŝtato].

En 1962, la sovetaj instancoj translokis multajn nivĥajn komunumojn, reduktinte la nombron da saĥalenaj setlejoj de 82 ĝis 13 antaŭ 1986. Tiu ŝanĝado estis faciligita tra la elimino de kolĥozaj kolektivoj, je kiuj la nivĥoj dependis peze. La fermo de lernejoj aŭ ŝtatsubtenataj instalaĵoj kiel la elektrogeneratoroj ofte instigis homojn translokiĝi al registar-elektitaj areoj [Ndlt: temas pri tutlanda politiko de grandigo de setlejoj kadre de kiu oni translokis loĝantojn de etaj setlejoj al tiuj pli grandaj, kie eblis krei pli bonajn vivkondiĉojn — ĝi koncernis ĉiujn, ne nur indiĝenojn].

Post la dissolvo de Sovetunio en 1991, la kolĥozaj kolektivoj estis detruitaj. Tiel, la nivĥaj komunumoj alfrontis kreskantan malriĉiĝon.

Julia Kortneva, reĝisoro, kreis dokumentan filmon pri Saĥaleno, kiu ankaŭ estas spektebla en Jutubo, kie la hodiaŭa vivo de la nivĥoj estas priskribata.

En ĉi tiu unua dokumenta filmo, kiun Kortneva faris memstare kaj kiu de tiam ricevis proksimume 180 000 vidojn, ŝi iris al Ribnoje, unu el la forvelkantaj vilaĝoj, en kiu loĝis plejparte nivĥoj.

La malmultaj domoj en la vilaĝo kiuj restas loĝataj. Ekrankopio de jutuba video “Ermitoj de la insulo Ikh-mito. Indiĝenaj popoloj de Saĥaleno: nivĥoj kaj ujltoj.” El la jutuba kanalo Ekspedicio de Julia Korneva. Justa uzo.

La vilaĝo estas vintre atingebla ĉefe per helikopteroj, kiuj malofte venas. Alia alirmaniero estas per motorsledo laŭ glacikovrita golfo, sed ĉi tiu 52-kilometra vojaĝo de la plej proksima alirebla vilaĝo daŭras pli ol tri horojn en la morda malvarmo.

La direktoro iras al Ribnoje vintre per motorsledo. Ekrankopio de jutuba video “Ermitoj de la insulo Ikh-mito. Indiĝenaj popoloj de Saĥaleno: nivĥoj kaj ujltoj.” El la jutuba kanalo Ekspedicio de Julia Korneva. Justa uzo.

Homoj vivtenas sin per fiŝkaptado; estas malofte elektro kaj neniu fluakvo.

Fiŝkaptado estas per kio homoj vivtenas sin en Ribnoje. Ekrankopio de jutuba video “Ermitoj de la insulo Ikh-mito. Indiĝenaj popoloj de Saĥaleno: nivĥoj kaj ujltoj.” El la jutuba kanalo Ekspedicio de Julia Korneva. Justa uzo.

Nivĥoj tradicie bredis hundojn, kelkaj faras tion ankaŭ hodiaŭ.

Nivĥa virino kun hundidoj. Ekrankopio de jutuba video “Ermitoj de la insulo Ikh-mito. Indiĝenaj popoloj de Saĥaleno: nivĥoj kaj ujltoj.” El la jutuba kanalo Ekspedicio de Julia Korneva. Justa uzo.

Unu el la pli maljunaj nivĥoj loĝantaj en la vilaĝo montris al Kortneva foton de sia lerneja klaso, kie la plej multaj de la lernantoj estis nivĥoj.

Foto de lerneja klaso antaŭ pluraj jardekoj. Ekrankopio de jutuba video “Ermitoj de la insulo Ikh-mito. Indiĝenaj popoloj de Saĥaleno: nivĥoj kaj ujltoj.” El la jutuba kanalo Ekspedicio de Julia Korneva. Justa uzo.

Nun, en la vilaĝo loĝas plejparte emerituloj, kaj ne plu eblas registriĝi kiel loĝantoj tie.

Emerita viro kiu loĝas en Ribnoje. Ekrankopio de jutuba video “Ermitoj de la insulo Ikh-mito. Indiĝenaj popoloj de Saĥaleno: nivĥoj kaj ujltoj.” El la jutuba kanalo Ekspedicio de Julia Korneva. Justa uzo.

La plej last censo taksas ke la nivĥa loĝantaro en Saĥaleno malpliiĝis: se en 2002 ekzistis 5 287 homoj identigantaj sin kiel nivĥoj, antaŭ 2021 nur 3 842 nomis sin kiel apartenantaj al tiu grupo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.