Kiel infano, Mohamed Ait Amghar, butikisto de la Azilal-regiono en Maroko [ndltr. : Azilala estas provinca ĉefurbo en centra Maroko], povis paroli nur sian denaskan lingvon, la tamaziĥtan [eo, ndltr., la lingvo estas la frukto de daŭranta projekto por krei normigitan nacian marokan berberan lingvon. La formo tamaziĥta estas uzata por referenci al la lingvo kiel substantivo]. En 1982, kiam li estis 8-jara, li sentis sin malbone en la klaso, lia instruisto sarkasme demandis lin en parola maroka dialekto de la araba (darjah): “Ĉu vi manĝis branon?” aludante al nutrado por brutaro. Mohamed, kiu posedis limigitajn konojn de la araba, miskomprenis la demandon kaj la sarkasmon en ĝi, kaj senkulpe respondis “Jes.” Ĉi tiu okazaĵo kaŭzis ĉikanadon fare de liaj samklasanoj en la lernejo kaj havis profundan efikon sur lian vivon, kion li kundividis kun Global Voices:
“ⴰⵔ ⴱⴰⵀⵔⴰ ⵜⵜⵎⵏⴰⵍⴰⵏ ⵉⵎⵙⵍⵎⴰⵣⵉⵖⵏ ⴽⵔⴰ ⵏ ⵡⴰⴷⴷⴰⴷ ⴳ ⵉⴳⴳⵓⵜ ⵓⵣⵓⵅⵓ, ⵙ ⵍⴰⵡⴰⵏⵏ ⴰⴽⴽⵯ ⴰⴷⴷⴰⵢ ⵜⵜⵎⵉⵇⵇⵉⵔⵏ ⴰⴽⴷ ⵉⴳⴷⵓⴷⵏ ⵙⴰⵡⴰⵍⵏⵉⵏ ⵙ ⵜⵓⵜⵍⴰⵢⵜ ⵜⴰⵄⵕⴰⴱⵜ, ⴰⵢⵏⵏⴰ ⴰⵙⵏ ⵉⵜⵜⵙⵔⴰⴳⵏ ⴳ ⵓⵖⵓⵏⴼⵓ ⵙⴳ ⵜⵓⵜⵍⴰⵢⵜ ⵜⴰⵢⵎⵎⴰⵜ ⵏⵏⵙⵏ ⴷ ⵜⵔⵡⵍⴰ ⵙⴳ ⵓⵙⵙⵎⵔⵙ ⵏⵏⵙ.”
Parolantoj de la tamaziĥta ofte alfrontas malfacilajn situaciojn, precipe dum interagado kun arablingvaj komunumoj. Ĉi tio povas konduki al situacioj en kiuj ili sentas sin ĉikanataj kaj malkuraĝigataj uzi sian denaskan lingvon. El tio rezultis ke ili povas disvolvi malemon paroli ĝin malkaŝe.
Kun tempopaso, multaj indiĝenaj amazigoj (berberoj) en Nordafriko perdis sian scipovon de la tamaziĥta lingvo sub influo de historiaj kaj socikulturaj faktoroj kiel la fenica dominado, romia okupado, islama konkerado, kaj, poste, franca koloniado.
La deklaro de alvenintaj lingvoj kiel la franca kaj la araba kiel oficialaj lingvoj kune kun modernaj sociaj kaj ekonomiaj faktoroj kaŭzis plian la marĝenigon de la tamaziĥta lingvo kaj kulturo, limigante ĝian ĉeeston en la publika vivo, kaj aliron al informoj kaj servoj. Sekve de tio, la tamaziĥta lingvo transformiĝis de praktika komunikilo al simbolo de identeco por la amaziga popolo.
La tamaziĥta je la unua vido
- Nombro de variaĵoj de la tamaziĥta: 40
- Nombro da dialektoj: 5
- Dialektoj inkluzivas: la orientan (Ghadames-Nafusi), nordan (Kabyle-Rif-Tashlhhiyt), okcidentan (Azennag kaj Tetserret), tuaregan (Tamahaq-Tamajeq-Tawellemet), kaj guanches.
Nombro de landoj kie la tamaziĥta estas parolata: 13 - Landoj: Maroko, Alĝerio, Libio, Malio, Niĝero kaj aliaj landoj. Ĝi ankaŭ ĉeestas en diasporoj en Francio, Kanado, kaj aliaj.
La tamaziĥta fanfaronas pri historio tre diversakiu daŭras jarmilojn kun multaj dialektoj.
Pro politika sentemo, ne ekzistas precizaj studoj pri la preciza nombro da parolantoj de la tamaziĥta. Tamen, la ĵurnalo Ethnologue taksas, ke Maroko havas la plej grandan grupon de tamazigtparolantoj, kun proksimume 13,8 milionoj (en 2017), sekvita de 8,8 milionoj en Alĝerio (2020), kaj poste Francio kun ĉirkaŭ 11,5 milionoj da parolantoj (2022). La tamaziĥta estis oficiale agnoskita en Alĝerio en 2016 kaj en Maroko en 2011, kio iĝis decida mejloŝtono en la konservado de la lingvo kaj kultura heredaĵo de la amazigoj [berberoj].
La efiko de lingva malsekureco en la tamaziĥta sur civita partopreno en Maroko
Lingvo estas potenca ilo kiu reflektas la kulturan identecon kaj socian apartenon. Ĝi ludas decidan rolon en la aliro kaj interŝanĝado de informoj, formante kundividon de scioj. En intervjuo al Global Voices, d-ro Abdullah Bouzndag, fakulo pri socilingvistiko [eo] kaj didaktika instruado de la tamaziĥta ĉe la Reĝa Instituto de Amaziga Kulturo, emfazis la neadekvatan integriĝon de la tamaziĥta en la maroka socio:
Aliro al informoj estas fundamenta rajto por tamazigtparolantoj tutlande, agnoskita de ĉiuj internaciaj konvencioj pri homaj rajtoj [eo]. Bedaŭrinde, ĝi ofte neadekvate ĉeestas en registaraj kaj publikaj servoj, kvankam ĝia inkluzivigo ne postulas signifajn financajn rimedojn.
Unulingvaj tamazigtparolantoj alfrontas defiojn kiam ili provas integriĝi en la socio kaj partopreni civitajn agadojn. Tiuj malfacilaĵoj devenas de ilia limigita aliro al scioj kaj publikaj servoj, sekve de la foresto de ilia denaska lingvo en la publika vivo. Laŭ la perspektivo de d-ro Bouzndag:
Estas nature, ke la senigo de iu homa grupo de ĝiaj kulturaj rajtoj havus negativan efikon sur la konduton de ĝiaj membroj. Lingva malsekureco povas rekte konduki al bojkotado de institucioj, kiel pruvas la bojkoto de balotoj fare de la amaziga movado antaŭ 2011. Aldone, ĝi povas kaŭzi ĝeneralan malemon partopreni en politiko, funkciante kiel esprimo de malkontento.
Granda nombro da amazigaj asocioj, la Amaziga Reto por Civito [fr: Réseau Amazigh pour la Citoyenneté – AZETTA] kaj la Maroka Amaziga Democrata Partio bojkotis la parlamentajn elektojn en 2007 pro “la manko de agnosko de la amaziga identeco kaj de la tamaziĥta lingvo en la konstitucio, same kiel la daŭra marĝenigo de la problemoj de la amaziga popolo.”
La debato pri la amazigaj rajtoj en Maroko komenciĝis en la 1960-aj jaroj laŭ iniciato de diversaj asocioj. Tamen, la oficiala respondo de la ŝtato venis dum la 21-a jarcento, akirante impeton post la historia parolado de reĝo Mohammed la 6-a en Agadir [eo] la 17-an de oktobro 2001. Li emfazis, ke la tamaziĥta apartenas al ĉiuj marokanoj kaj estas fundamenta elemento de la maroka kulturo. La oficiala agnosko de la tamaziĥta lingvo venis en julio 2011, post la protestoj dum la Araba Printempo en Maroko, kie homoj postulis demokratiajn reformojn.
Obstakloj por la aliro al informoj kaj servoj
Maroko faris signifajn paŝojn por la agnosko kaj promocio de la tamaziĥta lingvo kreante leĝan kadron por subteni ĝian evoluon. Tamen, malkonsekvencaj registaraj engaĝiĝoj malhelpas ĝian kreskon. Sekve, la tamaziĥta ankoraŭ alfrontas obstaklojn, inkluzive de limigita oficiala subteno kaj de ĝia integriĝo en ŝlosilaj sektoroj kiel edukado, sanservo, juĝistaro kaj publikaj administracioj.
Sur la individua nivelo, amazigaj homoj alfrontas defiojn por komunikiĝi kun registaraj institucioj pro la foresto de informoj kaj servoj en la tamaziĥta. Tio malhelpas ilian engaĝiĝon en publikaj aferoj, ĉar ili baraktas por kompreni leĝojn kaj registarajn procedurojn, kio kaŭzas ilian marĝenigon kaj limigitan integriĝon en urbaj komunumoj. Por superi ĉi tiujn obstaklojn necesas regi la araban aŭ la francan.
Krome, lingvaj baroj grave influas la dungoeblecojn de tiuj, kiuj ĉefe parolas la tamaziĥtan. Postuloj flue paroli la francan en la publika kaj la privata sektoroj malhelpas laborŝancojn en oficiala labormerkato, puŝante multajn al neformalaj kaj malalte pagataj laborpostenoj en la sektoroj de la agrikulturo kaj de la konstruado. La foresto de oficiala kadro por servoj, informoj kaj laborŝancoj pligravigas la situacion kaj kreskigas senlaborecon kaj ekonomiajn malfacilaĵojn ene de la amaziga komunumo.
La batalo por egalaj ŝancoj
Malgraŭ esti enkondukita en elementaj lernejoj en 2003, la tamaziĥta lingvo restas malforta en 2023. La deklaro de la ministro pri nacia edukado Said Amzazi malkaŝas, ke malpli ol 500 000 gelernantoj el 7 milionoj ĉiujare profitas de tamaziĥtaj kursoj, kun sole 9 000 tamazigtlingvaj instruistoj ekde 2003. Neniam ĝi estis enkondukita en mezgradaj lernejoj, kaj la asignita tempo por ĝia instruado estas limigita al tri horoj semajne.
La ministerio de nacia edukado celas plifortigi la tamaziĥtan en edukado ĝis 2030. Laŭ la amaziga movado, al ĉi tiu iniciato tamen mankas klara vojmapo por antaŭenigi efikan lingvan edukadon.
La justica povo ne multe pli bone fartas; procesantoj devas lerni la parolan araban lingvon por trakti siajn kazojn en marokaj tribunaloj. Amazigaj familioj kundividas rakontojn pri siaj spertoj en tribunalo, precipe la maljunuloj kiuj parolas sole la tamaziĥtan.
Unu tia rakonto estis kundividita kun Global Voices. La avo de Othman, Si Hassayen de Azilal, estis juĝita en kontumaco fine de la 1990-aj jaroj en kazo de terdisputo malgraŭ ke li troviĝis en la tribunalejo. Lia malkapablo kompreni la parolan marokan lingvon uzitan dum la proceso kondukis al tiu malfeliĉa rezulto. Li diris:
“ⵎⵇⵇⴰⵕ ⵜⴰⴹⵚⴰ ⵏⵏⴰⵖ ⴼ ⵡⴰⴷⴷⴰⴷ ⴰⴷ ⴳ ⵜⴰⵡⵊⴰ, ⵎⴰⵛ ⴷⴰⵔ ⵊⴷⴷⵉ ⵓⵔ ⵉⴳⵉ ⴰⵣⵔⴼⴰⵏ. ⵉⵣⵓⵅⵅⴰ ⵢⴰⵏ ⵙⴳ ⵉⵎⵙⵡⵡⵔⵉⵏ ⵏ ⵜⵙⵏⴱⴹⴰⵢⵜ ⵙ ⵢⴰⵏ ⵓⵙⵇⵇⵙⵉ ⵓⴹⵏⵉⵥ “ⵉⵙ ⴰⵛⵍⵃⵉ ⴰⴷ ⵜⴳⵉⵜ, ⵉⵙ ⵓⵔ ⵜⵙⵙⵉⵏⴷ ⵜⴰⵄⵕⴰⴱⵜ !”
Kvankam ni ridis pri ĉi tiu okazaĵo ene de la familio, ĝi estis vere maljusta por mia avo. Li estis ĉikanita fare de unu el la kortegaj oficistoj, kiu moke demandis: “Ĉu vi estas analfabeta? Ĉu vi ne scipovas la araban!?”
Raportoj de la Unuiĝintaj Nacioj emfazas gravan malkreskon de la nombro da tamazigtparolantoj en Maroko. Kelkaj dialektoj jam formortis en la lastaj jaroj, kiel la tamaziĥta de Ait Rowadi en la regiono Azilal. Aliaj dialektoj, kiel ekzemple la lingvo de la Oazoj en la orienta regiono, ankaŭ estas rande de formorto, kun sole kelkmil restantaj parolantoj.
Pozitiva ŝanĝo en la statuso de la tamaziĥta
Retejo 2.0 estigis revolucion en disponigado de informoj en la tamaziĥta lingvo, precipe inter la junularo. Ili nun povas facile komunikiĝi en sia denaska lingvo per sociaj retejoj kaj ciferecaj kanaloj kiel YouTube [Jutubo]. Kiel rezulto, okazis rimarkinda pliiĝo en la konscio pri la amaziga identeco trans ĉiuj niveloj en Maroko, inkluzive ene de oficialaj institucioj kaj amazigaj politikaj movadoj, kondukante al signifa progreso kaj atingoj.
Tamen, estas rimarkebla malegaleco inter la amaziga civila socio kaj la oficiala sektoro interrete. La reprezentado de la tamaziĥta lingvo en retejoj de la publika sektoro spegulas ĉi tiun realecon. Oficialaj tamaziĥtaj retejoj montras limigitan enhavon, malbonan kvaliton kaj multajn literumajn erarojn, kio igas ilin nepopularaj en la amaziga komunumo. Ekzemple, kvankam la oficiala retejo de la ĉefministro disponeblas en la araba, la franca kaj la tamaziĥta, la tamaziĥta enhavo ne estis aktualigita depost jaroj, malgraŭ la graveco de intertraktado kun civitanoj.
La Reĝa Instituto de Amaziga Kulturo restas la sola oficiala retejo kun bonkvalitaj rimedoj.
Multnombraj iniciatoj, individuaj kaj kolektivaj, akcelas la ĉeeston de la tamaziĥta lingvo kaj kulturo interrete. Multaj el ili ofertas altkvalitajn rimedojn kaj ĝuas grandan popularecon. Ekzemploj inkluzivas la lanĉon de la tamazigtlingva vikipedio en 2021, establita danke al klopodoj de ĝis 800 volontuloj, regione bazitaj vortaraj retejoj, privataj novaĵportaloj, ciferecaj bibliotekoj kaj distraj platformoj, ĉio kun miloj da sekvantoj.
Maroko faris progreson en interna repaciĝo ŝanĝante leĝojn por trakti la postulojn de tamazigtparolantoj. Tamen, la defio restas ĝia bona efektivigo. Respekto de tamazigtlingvaj rajtoj kaj antaŭenigo de lingva egaleco kreskigos la socian integriĝon kaj donos al tamazigtparolantoj la liberecon esprimi sian kulturon kaj identecon malkaŝe, kaj ebligos al ili pli aktive partopreni en la civitana vivo.
Ait Amghar sentas, ke la progreso en amazigaj rajtoj en Maroko multe pliboniĝis ekde la tempo kiam li estis okjara:
ⴰⴷⴷⴰⴷ ⵏ ⵜⵎⴰⵣⵉⵖⵜ ⴳ ⵍⵎⵖⵔⵉⴱ ⵉⵏⵏⴼⵍ ⵙ ⴽⵉⴳⴰⵏ. ⵜⴰⵖⵓⵍ ⵜⵎⴰⵣⵉⵖⵜ ⵜⴳⴰ ⵜⵓⵜⵍⴰⵢⵜ ⵜⴰⵎⴰⴷⴷⵓⴷⵜ ⴳ ⵍⵎⵖⵔⵉⴱ, ⴰⵔ ⵜⴻⵜⵜⵓⵖⵔⴰ ⴳ ⵜⵉⵏⵎⵍ ⴷ ⴰⵔ ⵜⴻⵜⵜⵉⴳⵓⵜ ⵜⵉⵍⵉⵜ ⵏⵏⵙ ⴳ ⵜⵓⴷⵔⵜ ⵜⴰⴽⵓⵢⴰⵙⵜ ⵉⵎⵉⴽⴽ ⵙ ⵉⵎⵉⴽⴽ ⵎⵇⵇⴰⵔ ⵍⵍⴰⵏⵜ ⵜⵏⵎⴰⵔⵉⵏ ⴳ ⵓⵎⵏⵉⴷ ⵏ ⵓⵣⵣⵓⴳⵣ ⵏⵏⵙ ⴳ ⵜⵉⵍⴰⵡⵜ.
Okazis grandaj ŝanĝoj en la statuso de la tamaziĥta lingvo en Maroko. Aferoj vere pliboniĝis ekde tiam! Nun ĝi estas oficiale agnoskata kaj instruata en lernejoj. Kvankam ankoraŭ ekzistas defioj rilate efektivigon.