(English below Esperanto)
Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:
* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton – subfosante la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj kaj muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado kaj daŭripova evoluigo.
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.
Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.
Mi deziras kontribui al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.
La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink je Marto, 2020
“Protekti arbarojn estas gravega por kuraci pandemiojn”, laŭ indiĝenaj gvidantoj
"Se la arbaroj estas hakitaj, kie ni ricevos kuracilon?"
Tertremo en Kroatio riskas interrompi partan mem-izoliĝon meze de ekapero de la viruso COVID-19
En Zagrebo almenaŭ 27 homoj estis vunditaj dum tertremo kiu kaŭzis multan materialan damaĝon.
Intervjuo kun Marco Antonio Martínez Pérez, cifereca aktivisto de la lingvo Ayöök
Eksciu pli pri Marko Antonio Martínez Pérez, la gastiganto de la Tviter-konto @ActLenguas inter la 3a kaj la 9-a de februaro 2020, kaj pri lia laboro kun la ajuka lingvo [Ayöök], unu el la variantoj de la miksa [mixe] lingvo.