(English below Esperanto)
Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:
* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton – subfosante la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj kaj muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado kaj daŭripova evoluigo.
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.
Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.
Mi deziras kontribui al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.
La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink je Februaro, 2019
Konatiĝu kun Luis Flores, gastiganto de la tviter-konto @ActLenguas inter la 18-a kaj la 24-a de februaro 2019
(eo) Lernu pli pri Luis Flores, la gastiganto, kiu mastrumas la tviter-konton de @ActLenguas dum 18-24 de februaro 2019 en nova interkona reteja kampanjo kokusante sur lingva diverseco enreta.
Informilo DigiGlot: la apo kiu konektas rifuĝintojn kaj volontulajn tradukistojn
DigiGlot raportas pri tio, kiel indiĝenaj, minoritataj, minacataj lingvaj komunumoj adoptas kaj adaptas teĥnikaĵojn por ŝanĝi la Interretan pejzaĝon al pli da lingva diverseco.
Konatiĝu kun Irma Alvarez Ccoscco, gastigantino de la tviter-konto @ActLenguas inter la 4-a kaj la 10-a de februaro 2019
Lernu pli pri Irma Alvarez Ccoscco, kiu administras la konton de @ActLenguas de Twitter dum februaro 4-10, 2019 en nova socia amaskomunikilara kampanjo, enfokusanta la retan lingvan diversecon.
@ActLenguas: Simona Mayo kaj la defendo de la mapuĉa lingvo, de la 21-a ĝis la 28-a de januaro 2019
Dum ĉi tiu semajno, Simona Mayo animas la konton de Twitter @ActLenguas kaj rakontas al ni pri la agadoj ĉirkaŭ la revitaligo de la mapuĉa lingvo, la 'mapudungun'.