Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

Konatiĝu kun Luis Flores, gastiganto de la tviter-konto @ActLenguas inter la 18-a kaj la 24-a de februaro 2019

Foto disponigita de Luis Flores

[Ĉiuj ligiloj kondukas al artikoloj en Vikipedio, krom kiam alie notitaj, ekzemple [en] por ‘en la angla lingvo’].

En 2019, ni invitas plurajn gastigantojn mastrumi la konton [en] @ActLenguas (Lingva Aktivismo) kaj kundividi siajn spertojn pri la revitaligo kaj promocio de siaj denaskaj lingvoj. Ni babilis kun Luis Flores (@LuisTenek) pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices (RV): Ĉu vi povas diri ion pri vi mem?

Soy Luis Flores Martínez, nací en la comunidad de San Isidro, en el municipio de Aquismón, San Luis Potosí, México. Hablo la lengua Tének, también conocida como lengua huasteca. Soy licenciado en informática y maestro en estudios amerindios y educación bilingüe, por ello en mi quehacer combino ambas áreas. Mi enfoque ha sido cubrir espacios digitales como las redes sociales para la difusión de mi lengua, para ello genero materiales visuales que van desde la traducción de algunos cómics, creación de libros digitales y de otros recursos que sirvan de apoyo en la enseñanza de la lectoescritura Tének. Mi último proyecto ha sido la generación de una comunidad de más de 30 hablantes y la creación de  la página en Facebook @LenguasWeb (lenguas indígenas de  México en la web) en la cual compartimos infografías en cada una de las lenguas indígenas de los participantes.

Mia nomo estas Luis Flores Martínez, mi naskiĝis en la komunumo San Isidro, en la komunumo Aquismón, en la ŝtato San Luis Potosí, Meksiko. Mi parolas la tenekan lingvon, ankaŭ nomatan huasteka lingvo. Mi havas diplomon pri komputoscienco kaj mi estas instruisto de indianaj studoj kaj dulingva edukado, do mi povas kombini ambaŭ kampojn en mia laboro. Mia aliro estis uzi ciferecajn spacojn kiel interkonaj retejoj por la disvastigo de mia lingvo, kreante vidajn materialojn, kiuj varias inter tradukoj de iuj komiksoj al la kreado de ciferecaj libroj kaj aliaj rimedoj, kiuj servas kiel subtena materialo en la instruado de legoscio kaj skribado en la teneka lingvo. Mia lasta projekto estis la kreado de komunumo de pli ol 30 parolantoj kaj la kreado de Facebook-paĝo @LenguasWeb (Indiĝenaj Lingvoj de Meksiko en la retejo), en kiu ni kundividas informojn pri ĉiuj indiĝenaj lingvoj de la partoprenantoj.

RV: Kia estas la nuna statuso de via lingvo en interreto kaj eksterrete?

No tengo un estudio actual que precisamente muestre resultados de la presencia de la lengua en internet. Sin embargo basta decir que ahora los Tének escribimos (muchas de las veces como podamos) en Facebook o WhatsApp, e incluso se pueden encontrar algunos vídeos con música en Tének, animación con información para evitar la violencia; y narraciones de los abuelos. Para el caso de la lengua fuera de línea se han generado materiales como libros con contenido literario, diccionarios, material de enseñanza de lectoescritura, también en San Luis Potosí existe una radiodifusora cuya programación se trasmite en cuatro lenguas: tres indígenas (náhuatl, tének y xi’uy) y español. En las comunidades indígenas se sigue usando la lengua en diferentes espacios, principalmente en la casa, otros ámbitos son la escuela, la iglesia, el juzgado y en ocasiones las clínicas.

Mi ne havas aliron al aktuala studo kiu precize montras datumojn pri la ĉeesto de la lingvo en interreto. Tamen sufiĉas diri, ke nun la tenekoj [traduknoto: tenekoj, ankaŭ nomataj huastekoj, estas etno kiu parolas la tenekan lingvon] skribas (tiom multfoje kiom ni povas) en FacebookWhatsApp, kaj vi eĉ povas trovi iujn videojn kun muziko en la teneka lingvo, animaciaĵojn kun informoj pri prevento de perforto aŭ rakonton fare de la geavoj.

Se paroli pri la eksterreta statuso de la lingvo, estis kreitaj materialoj kiel literaturaj libroj, vortaroj, legosciaj materialoj kaj en San Luis Potosí ekzistas radiostacio kies programoj estas elsendataj en kvar lingvoj: tri indiĝenaj lingvoj (la naŭatla, la teneka, la lingvo xi ‘uy) kaj la hispana. En indiĝenaj komunumoj, la lingvo ankoraŭ estas uzata en diversaj spacoj, ĉefe en la hejmo kaj en aliaj lokoj kiel lernejoj, preĝejoj, la kortumo kaj kelkfoje en la hospitaloj.

RV: Sur kiuj temoj vi intencas fokusiĝi dum la semajno ke vi mastrumos la tviter-konton de @ActLenguas?

He considerado enfocarme primeramente en dar a conocer la diversidad de México, después escribir sobre mi lengua. Entre los principales puntos a tratar son la oralidad, la educación indígena, la escritura, la lengua en internet, también considero importante hacer mención a las leyes mexicanas y como estas deben ser reconocidas y cumplidas.

Mi fokusiĝos unue sur la diskonigo de la diverseco de Meksiko, poste mi verkos pri mia lingvo. Inter la ĉefaj pritraktendaj punktoj estas la parolata kultura tradicio, indiĝena edukado, skribado kaj lingvo en interreto. Mi ankaŭ pensas, ke gravas mencii la meksikajn leĝojn kaj kiel ili devas esti agnoskataj kaj respektataj.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo?

Primeramente dar a conocer mi lengua a personas no hablantes y motivar a los Tének a usar su lengua en nuevos espacios. La preocupación principal es que a pesar de que somos 166 mil 900 hablantes, nuestra lengua está en riesgo de desaparición, por ello planteo que una de las formas para no dejar de morir la lengua es usándola siempre que tengamos oportunidad, esto significa que mientras hablemos por teléfono con nuestra familia, mientras escribimos en Facebook, mientras enseñamos en las aulas, mientras cantamos, mientras pintamos, mientras hacemos poesía, mientras vivamos ¡La lengua Tének debe usarse!

Unue, mi ŝatus konatigi mian lingvon al tiuj kiuj ne parolas ĝin kaj instigi la tenekojn uzi sian lingvon en novaj kampoj. La ĉefa zorgo estas ke, kvankam ni estas 166 900 parolantoj, nia lingvo riskas malaperi, do mi argumentas, ke unu el la manieroj malhelpi lingvan formorton estas uzi ĝin kiam ajn ni havas ŝancon, kiel dum telefona babildo kun nia familio, dum ni skribas en Facebook, dum ni instruas en klasĉambroj, dum ni kantas, dum ni pentras, dum ni verkas poezion, tiom longe kiom ni vivas. La teneka lingvo devas esti uzata!

RV: Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

Sueño con espacios donde se pueda usar libremente la lengua, sueño en que las autoridades nos atiendan en nuestras lenguas, en menos muertes en hospitales/clínicas por que no nos entienden, en que no se encarcelen mas personas por que no puedan defenderse por no hablar español, en escuelas donde se enseñe lo nuestro antes que lo del extranjero, en que los padres sigan transmitiendo el idioma de nuestros abuelos. Sueño que mi lengua vive.

Mi revas pri ejoj, kie la lingvo povus esti libere uzata. Mi revas ke la aŭtoritatoj parolu kun ni en niaj propraj lingvoj, kun malpli da mortoj en hospitaloj/klinikoj, kie oni ne komprenas nin, kiam ni parolas la tenekan. Mi revas pri malpli da enprizonigoj, aljuĝitaj  ĉar la akuzintoj ne kapablas defendi sin en la hispana, pri lernejoj kie nia propra lingvo estas instruata unualoke, prefere ol eksterlandaj lingvoj. Mi revas pri gepatroj kiuj daŭre transdonas la lingvon de niaj geavoj. Mi revas ke mia lingvo vivu.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.