Tertremo en Kroatio riskas interrompi partan mem-izoliĝon meze de ekapero de la viruso COVID-19

Damaĝo en Zagrebo post la tertremo de la 22-a de marto 2020. Foto uzata kun permeso de Registaro de Kroatio [kr].

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la kroata, krom [sl] = en la slovena] aŭ [eo] = en Esperanto]

Serio de tremoj trafis la kroatan ĉefurbon Zagrebon [eo] dimanĉe matene la 22-an de marto 2020. Almenaŭ 27 personoj estis vunditaj, unu eĉ kritike. Ĉefe la malnovaj konstruaĵoj en la historia centro suferis pro la tertremo.

La epicentro estis registrita je sep kilometroj norde de Zagrebo. Lokaj loĝantoj tuj eliris siajn domojn pro timo de pluaj tremoj.

Unu el la turoj de la Zagreba katedralo [eo], konstruita fine de la 13-a jarcento, estis difektita [kr]. Granda parto de la urba infrastrukturo kaj iuj urbopartoj ne plu havas aliron al elektro, akvo kaj hejtado.

La Kroata Armeo, la Ruĝa Kruco [eo] kaj volontuloj rapide venis por helpi la loĝantaron, kiu ankaŭ suferis de la malvarmo, ĉar subita malalta temperaturo alportis neĝon al granda parto de Balkanio [eo].

La tertremo trafis la urbon je tre malfeliĉa momento, ĉar aŭtoritatoj antaŭ nelonge aplikis drastajn paŝojn [kr] por haltigi la eksplodon de la koronviruso COVID-19.

Por preventi ke la epidemio grandiĝas, ĉiuj ne ekstrene necesaj firmaoj devas fermiĝi, ĉiuj publikaj kunvenoj ne povas okazi kaj ĉiuj landlimoj estas fermataj. Aŭtoritatoj ankaŭ petas homojn laŭeble resti hejme.

Slovenio [eo] rapide sciigis [sl] ke la tertremo ne estis minaco por la nuklea elektro-instalaĵo de Krško [kr], situanta proksime al la landlimo kun Kroatio kaj ĉirkaŭ 50 kilometrojn for de Zagrebo kaj la epicentro de la tertremo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.