Shimaa Samy diskutas la defiojn de ĵurnalista laboro en Egiptio hodiaŭ: intervjuo

Ĵurnalisto Shimaa Samy. Bildo de Samy uzata kun ŝia permeso.

Dum la suno komencis subiri vespere de la 20-a de majo 2020 kaj la familio de Shimaa Samy estis okupata prepari sin por la [festo] iftar [eo] dum Ramadano [eo], amasa sekureca taĉmento alvenis al ilia pordo en Aleksandrio [eo]. La batalemaj sekurecaj oficistoj, vestitaj en civilaj vestaĵoj, aperis kvazaŭ ili pretus preventi teruran kaj sinistran terorisman operacon. Tamen, Shimaa Samy estis nek teroristo nek krimulo. Fakte, ŝi prezentis multe pli grandan minacon – ŝi estis ĵurnalisto.

La vojaĝo de Shimaa al antaŭprocesa arestado baldaŭ komenciĝis, kun la senbazaj akuzoj ofte uzataj de la egiptaj aŭtoritatoj por celi aktivulojn, ĵurnalistojn kaj opoziciulojn, pro ilia laŭdira aliĝo al teroristaj grupoj kaj disvastigo de falsaj novaĵoj. En realeco, ŝia vera akuzo estis la laboro kun la Araba Informa Reto por Homaj Rajtoj, jura NRO laboranta pri defendado de esprimlibereco en Egiptio, precipe de gazetara libereco, krom ŝiaj sendependaj ĵurnalismaj agadoj en sociaj retejoj kaj sendependaj gazetoj. Bedaŭrinde, la NRO ekde tiam fermis siajn pordojn.

Malgraŭ la foresto de ajna indico por apogi la akuzojn kontraŭ ŝi, Shimaa pasigis 16 monatojn en la egipta prizonsistemo [eo]. Dum tiu periodo, ŝi estis kaptita en severaj kondiĉoj, en malgrandaj kaj malhelaj ĉeloj kie mankis bazaj vivkondiĉoj kiel ekzemple aerumado, adekvataj kuracistaj servoj kaj moviĝlibereco. Ŝi ankaŭ estis submetita al devigaj malaperigaj tendaroj [eo] kaj solula ĉelo, malgraŭ la manko de ajna pravigo por tia traktado.

La morna realeco de la gazetara libereco en Egiptio

La rakonto de Shimaa ne estas unika. Egiptio viciĝas je la 168-a loko inter 180 landoj rilate al gazetara libereco. En 2022 Raportistoj Sen Limoj (RSF) nomis ĝin “unu el la plej grandaj malliberejoj en la mondo por ĵurnalistoj”. La subpremo de la registaro kontraŭ la amaskomunikiloj pliiĝis en la pasintaj 5 jaroj, kaj almenaŭ 51 ĵurnalistoj estis malliberigitaj ekde 2018, plejparte pro falsaj motivoj aŭ akuzoj de aparteno al terorista grupo.

Egiptaj aŭtoritatoj daŭre sufokas civitan spacon kaj subpremas pacan malkonsenton. Laŭ raporto en 2022 de Internacia Amnestio, pli ol 600 novaĵretejoj kaj homrajtaj retejoj restas blokitaj. La nombro da politikaj kaptitoj en Egiptio atingis alarman nombron (60 000), inkluzive de ĵurnalistoj, aktivuloj, defendantoj de homaj rajtoj kaj politikaj kontraŭuloj.

En marto 2023, la Komitato pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj elstarigis kiel la aŭtoritatoj uzis arbitran areston kaj antaŭprocesan areston por puni ĵurnalistojn, defendantojn de homaj rajtoj kaj politikajn kontraŭulojn. Krome, la Monda Raporto de Human Rights Watch de 2023 raportis malhomajn kondiĉojn en egiptaj malliberejoj kaj arestejoj, kie arestitoj estas submetitaj al torturo kaj truditaj konfesoj.

Por la Monda Tago de la Gazetara Libereco, Shimaa Samy parolis kun Global Voices uzinte Signal por prilumi la situacion de la gazetara libereco en Egiptio.

Mariam A (MA): Kiel vi priskribus la staton de gazetara libereco en Egiptio dum la pasinta jaro, kaj ĉu estis iu ŝanĝo rezulte de la fokuso de la internacia komunumo pri homaj rajtoj, gazetara libereco kaj politikaj kaptitoj post la pintkunveno de COP27 kiu okazis en Egiptio ?

Shima Samy (SS): The first answer the comes to mind is “I don't see any journalism.” Maybe it's a habit I've developed to turn tragedy into laughter to overcome bitterness. But let me be more optimistic and say that after it had completely lived on life support, it is now in intensive care, and there is a possibility that it will survive just as much as there is a possibility that it will die.

Is the possibility of its survival linked to the Egyptian regime's recent efforts before COP27 or since Biden's inauguration as US president? Maybe it has been a little affected, meaning we can't deny that some journalists have been released from detention, which undoubtedly brought the pulse back, and there have been some meetings with representatives of the state in which promises were made. However, I think the main reason is the resilience of journalists. They continue to work, write, and publish, clinging to their right to free speech after 10 years of killings, torture, detention, economic threats, and displacement.

Shima Samy (SS): La unua respondo, kiu venas al la menso, estas “Mi ne vidas ĵurnalismon”. Eble estas kutimo, kiun mi evoluigis, ŝanĝi tragedion en ridon por venki amarecon. Sed mi estu pli optimisma kaj diru, ke post kiam ĝi vivis per vivsubteno, ĝi nun estas en stato de intensiva prizorgado [eo], kaj eblas ke ĝi pluvivos same kiel eblos ke ĝi mortos.

Aktivuloj solidare kun la politikaj kaptitoj de Egiptio dum COP27 en Ŝarm el Ŝejĥ [eo]. Novembro 2022. Ekrankopio de videaĵo de The Independant. Justa uzo.

Ĉu la eblo de ĝia supervivo estas ligita al la lastatempaj klopodoj de la egipta reĝimo antaŭ COP27 aŭ post la enoficiĝo de Biden kiel usona prezidento? Eble ĝi estis iom partia, kio signifas, ke ni ne povas nei, ke kelkaj ĵurnalistoj estis liberigitaj el aresto, kaj ke okazis kelkaj renkontiĝoj kun ŝtataj reprezentantoj dum kiuj promesoj estis faritaj. Tamen mi pensas, ke la ĉefa kialo estas la rezistemo de la ĵurnalistoj. Ili daŭre laboras, verkas, publikigas kaj subtenas sian rajton je esprimlibereco post dek jaroj da murdoj, torturoj, malliberigoj, ekonomiaj minacoj kaj delokiĝoj.

MA: Kiel iu, kiu spertis malliberigon pro sia laboro kiel ĵurnalisto, mi scivolas kiel ĉi tiu sperto influis vian aliron al ĵurnalismo kaj vian opinion pri gazetara libereco en Egiptio.

SS: The beauty and curse of journalism in Egypt is that it can lead you to peril, but, any significant experience, no matter how harsh, can make you purer and see deeper. The more difficult the experience, the more it can increase your ability to analyze and describe. My experience of being imprisoned as a journalist created sources for me and visions to address topics that I hadn't considered before.

Even though I regained my freedom a year and a half ago, the situation has unfortunately not improved much. People still need to tread cautiously to fully grasp what is happening. The question that remains unanswered is whether there is a real breakthrough or if there is a hidden agenda behind the scenes. The machinery of oppression is still in place, and arrests are still commonplace. Therefore, I still cannot say clearly how the experience has had an impact on my work.

SS: La beleco kaj malbeno de ĵurnalismo en Egiptio estas ke ĝi povas konduki vin al danĝero, sed ajna signifa sperto, kiom ajn severa, povas igi vin pli pura kaj vidigi vin pli profunde. Ju pli malfacila estas la sperto, des pli ĝi povas pliigi vian kapablon analizi kaj priskribi. Mia sperto esti enkarcerigita kiel ĵurnalisto kreis fontojn por mi kaj viziojn por trakti temojn, kiujn mi antaŭe ne pripensis.

Kvankam mi reakiris mian liberecon antaŭ jaro kaj duono, la situacio bedaŭrinde ne multe pliboniĝis. Homoj ankoraŭ devas esti singardaj por plene kompreni tion, kio okazas. La demando, kiu restas nerespondita, estas ĉu estas vera sukceso aŭ ĉu estas kaŝita tagordo malantaŭ la scenoj. La maŝinaro de subpremo daŭre ekzistas, kaj arestoj oftadas. Tial mi ankoraŭ ne povas klare diri kiel la sperto influis mian laboron.

MA: Kiuj estas la specifaj defioj, kiujn ĵurnalistoj en Egiptio alfrontas kiam ili provas raporti pri delikataj aŭ polemikaj temoj, kaj kiel tiuj defioj ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj?

SS: The challenges for journalists in Egypt are numerous, diverse, and interconnected. Journalists find themselves facing society, traditions, religious authority, and, if they go beyond all of that, they face the law.

The laws in Egypt prohibit the discussion of many topics, and journalists fear being charged with blasphemy, incitement, spreading false news, destabilizing the country. Additionally, the subtle charge of protecting family values is often used as a pretext to suppress freedom of expression.

I'm sorry to be negative and say that things have changed for the worse. The law has gone from bad to worse, and above all, it is those who enforce it. In the end, we cannot deny that the culture of Egyptian society as a whole has suffered greatly from the years of closure that we have experienced.

SS: La defioj por ĵurnalistoj en Egiptio estas multaj, diversaj kaj interligitaj. Ĵurnalistoj trovas sin alfrontataj al la socio, tradicioj, religia aŭtoritato, kaj, se ili preterpasas ĉion tion, ili alfrontas la leĝon.

La leĝoj en Egiptio malpermesas la diskutadon de multaj temoj, kaj ĵurnalistoj timas esti akuzataj pri blasfemo, instigo, disvastigo de falsaj novaĵoj kaj malstabiligo de la lando. Krome, la subtila tasko pri protektado de familiaj valoroj ofte estas uzata kiel preteksto por subpremi esprimliberecon.

Mi bedaŭras esti negativa kaj diri, ke aferoj malpliboniĝis. La leĝo iris de malbona al pli malbona, kaj ĉefe, estas tiuj kiuj altrudas ĝin. Fine ni ne povas nei, ke la kulturo de la egipta socio entute multe suferis pro la jaroj de fermiteco, kiujn ni spertis. 

MA: Malgraŭ via pesimismo, ĉu vi vidas ian potencialon por plibonigo rilate al gazetara libereco, precipe pro lastatempaj ŝanĝoj en la Ĵurnalista Sindikato?

SS: Khaled Al-Balshi's victory as the head of the Journalists Syndicate can be likened to the “kiss of life” for Egyptian journalism. Excuse my use of the cliché. It is a much-needed cure for a profession that was previously on life support, as I mentioned at the beginning of the interview.

Al-Balshi's track record speaks for itself, as he is known to support freedoms, champion new faces and young pens, and embrace diverse forms of journalism. 

There was a palpable sense of fear among the old guard at the syndicate upon his victory, they wanted to reassure their supporters that they still had a presence.

Nonetheless, Al-Balshi's triumph marks a significant step towards the change that we have been striving for, where freedom and its pens can flourish and have a meaningful impact. It is time for the fortress of freedoms that once modeled itself after police stations during the previous era, to play a vital role in protecting the profession rather than controlling it.

I am cautiously optimistic about the future, given the complexity of the situation and the strong, often violent confrontations involved. Regrettably, there are individuals determined to turn this into a battle for survival, be it within the syndicate, the profession, or the broader political and social system that freedoms represent.

Disidenta ĵurnalisto Khaled Al Balshy. Ekrankopio de videaĵo de reto Rasd. Justa uzo.

SS: La venko de Khaled Al-Balshi kiel estro de la Ĵurnalista Sindikato povas esti komparata kun la “kiso de vivo” por la egipta ĵurnalismo. Pardonu mian uzon de kliŝo. Ĝi estas tre bezonata kuraco por la profesio, kiu antaŭe vivis per vivsubteno, kiel mi menciis komence de la intervjuo. 

La historio de Al-Balshi parolas por si mem, ĉar li estas konata pro sia subteno de liberecoj, novaj vizaĝoj kaj junaj ĵurnalistoj, kaj diversaj formoj de ĵurnalismo.

Estis palpebla sento de timo inter la maljuna membraro ĉe la sindikato post lia venko, ili volis trankviligi siajn subtenantojn ke ili ankoraŭ ĉeestas.

Tamen, la triumfo de Al-Balshi markas signifan paŝon al la ŝanĝo, kiun ni alstrebis, kie libereco kaj ĝiaj ĵurnalistoj povas prosperi kaj havi signifan efikon. Estas tempo, ke la fortikaĵo de liberecoj, kiu siatempe formis sin laŭ la policejoj de la antaŭa epoko, ludu esencan rolon por protekti la profesion prefere ol kontroli ĝin.

Mi estas singarde optimisma pri la estonteco, pro la komplekseco de la situacio kaj la fortaj, ofte perfortaj konfrontiĝoj enplektitaj. Bedaŭrinde, ekzistas celkonsciaj individuoj kiuj volas igi tion lukto por supervivo, ĉu ene de la sindikato, la profesio, aŭ ene de la pli larĝa politika kaj socia sistemo kiun la liberecoj reprezentas.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.