Kial Trinidado kaj Tobago impostas librojn?

Bildo pere de Canva Pro.

Tiu ĉi artikolo verkita de d-ro Gabrielle Hosein kaj origine publikigita en la taggazeto [eo] Trinidad and Tobago Newsday estas republikigita kun permeso en Global Voices.

De la 28-a ĝis la 30-a de aprilo, NGC Bocas Lit Fest — verŝajne la plej grava literatura festivalo de Karibio [eo] — kunigis pli ol 100 romanistojn, novelistojn, kinoreĝisorojn kaj poetojn por festi librojn.

Vera riĉaĵo de skribaĵoj de la Karibio estis kolektita je unu loko. Persone aŭ interrete, homoj povis ĉeesti prelegojn pri lastatempaj publikaĵoj kaj rakontoj de ĉi tiu generacio de premiitaj karibaj aŭtoroj enirintaj sur tutmondan scenejon. La ligo kun verkistoj kaj ilia laboro sentiĝis mirinde intime kaj familiare, tiel tipa por ni sur ĉi tiuj malgrandaj insuloj.

Dum la premio One Caribbean Media (OCM), simbolo por la plej aklamita libro de la festivalo, iris al Ayana Lloyd Banwo pro ŝia elstara romano, “When We Were Birds” [Kiam ni estis birdoj], la poezia premio iris al Anthony Joseph pro lia lasta poemaro, “Sonnets for Albert” [Sonetoj por Alberto], kaptanta liajn memorojn pri sia patro forme de viglaj versoj. La nefikcian premion ricevis Ira Mathur por sia epopea transnacia aŭtobiografio “Love the Dark Days” [Amu la malhelajn tagojn].

Libroj estas multekostaj

Eble se libroj estus pli malmultekostaj, pli da homoj aĉetus librojn anstataŭ pafiloj, portante malgrandajn ekzemplerojn en siaj malantaŭaj poŝoj por legi, anstataŭ mortigi la tempon fumante kanabon. Eble se karibaj libroj estus pli alireblaj, ni pli komprenus nian perforton kontraŭ la aliaj kaj nian internan konfuzon. Ni povus malkovri rolulojn en romanoj aŭ priskribojn en poemoj, en kiuj ni eĉ povus rekoni kaj pardoni nin.

Librovendistoj povas esti komercistoj, sed ilia komerco estas laboro de amo, apenaŭ farante profiton, kiun ili efektive meritas. Eble tio klarigas kial estas pli da alkoholbutikoj ol librovendejoj — lokoj por forgesi solecon kaj malĝojon anstataŭ esti plifortigata de la homeco de komunaj deziroj kaj timoj.

Parte respondeca por tiu ĉi situacio estas sensenca impostado de libroj, trudita de la nuna registaro en februaro 2016. Edukaj materialoj, kiel ekzemple lernejaj tekstoj kaj laborlibroj, formas escepton, sed la kosto de literaturo [ĉiuj literaturaj verkoj], eĉ surloke produktita, altiĝis.

Tiutempe la ministro pri financoj priskribis la impostan reĝimon kiel fiskan politikon, ne socian politikon, sed tio estas nur iluzio. Impostoj reflektas takson de sociaj bezonoj kaj prioritatoj, same kiel la principojn de kiu devus kontribui, kaj kiel.

Ekzemple, AVI [Aldonvalora Imposto] validas egale por ĉiuj konsumantoj, riĉaj aŭ malriĉaj, kaj tial estas maljusta. Nemoveblaĵoj kaj enspezimpostoj devus generi pli da enspezoj [venantaj] de la riĉuloj kaj esti progresemaj prefere ol unuecaj [“flat tax”], alivorte sur riĉulojn oni devus ĉiam imposti pli altajn tarifojn ol sur senhavulojn.

Tiam librovendistoj protestis. Profesoro Bridget Brereton priskribis la decidon imposti literaturon kiel strangan, surprizan kaj seniluziigan. Ŝi skribis, “AVI estos metita sur ĉiujn “literaturajn librojn” – tio signifas ĉiaspecajn romanojn, modernajn kaj klasikajn; volumojn de mallongaj rakontoj, teatraĵojn kaj poezion; nefikciajn librojn (biografiojn kaj aŭtobiografiojn, verkojn pri sociaj kaj naturaj sciencoj kaj historio, librojn pri arto kaj muziko).

Lastatempe, ia literatura renesanco okazis en Trinidado kaj Tobago kaj la pli vasta Karibio, kun pli da lokaj aŭ regionaj aŭtoroj kiuj publikigas romanojn, novelojn kaj poezion. Ili ankaŭ gajnas gravajn premiojn kaj cetere publikigas interesajn nefikciajn librojn ĉiaspecajn. Ĉu ni volas malpligrandigi ilian merkaton farante iliajn librojn pli multekostaj?”

Richie Sookhai, tiama prezidanto de la Ĉambro de Industrio kaj Komerco en Ĉaguanas [eo], prave notis, “Tio ne povas esti la vojo antaŭen en socio kie malalta nivelo de alfabetigo estas faktoro kontribuanta al krimo, malriĉeco kaj malsupreniga socia moviĝeblo.”

“Unu el la manieroj en kiuj ni stimulas fieron en nia lando estas legado pri nia historio, pri tiuj kiuj antaŭiris nin, kaj pri la bonega literaturo de niaj propraj verkistoj kiel V.S. Naipaul [eo], Samuel Selvon, kaj Earl Lovelace.  Se ni tenas ĉion tion ekster la atingo de niaj infanoj kaj la resto de la loĝantaro, ni faras al nia lando malbonan servon.”

Kariba literaturo, prosperanta inter ni, povas transformi nian realon, sed dum ĝi estas impostita kiel lukso, homoj malplej verŝajne inklinos elekti librojn kontraŭ la perlaborita mono.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.