Enketistoj en Gujano asertas ke tragedian incendion ekigis malkontenta lernanto pro konfiskita telefono

Ilustraĵo de Canva Pro.

La 23-an de majo vespere, Mark Ramotar, kiu gvidas la Buroon pri Korporacia Komunikado de la Gujana [eo] Polico, anoncis, ke la polico petos juran konsilon de la direktoro pri publikaj procesoj (angle Director of Public Prosecutions, DPP) rilate la incendion en la dormejo de mezlernejo Mahdia, kiu kaŭzis la morton de 19 adoleskantoj. La dosiero pri la enketo, kiu supozigas, ke lernantino ekigis la incendion por protesti post kiam ŝia poŝtelefono estis forprenita, sendiĝos al DPP la 24-an de majo. Krom tio, ankaŭ ekzistis supozoj fare de konsilanto pri nacia sekureco, Gerald Gouveia, ke pli aĝa viro, kiu mesaĝis al la telefono, povas esti akuzata pri seksumado kun la neplenaĝulino.

Dum kelkaj raportas, ke la knabino en la aĝo de 14-15 jaroj konfirmis la kriman bruligon, aliaj insistas, ke ŝi ne konfesis. Laŭ fonto de Agence France-Press (AFP), „oni forprenis la telefonon de la knabino, kaj ŝi minacis, ke ŝi bruligos la konstruaĵon, kaj ĉiuj aŭdis tion”. La fajro komenciĝis en la banĉambroj, kie la adoleskanto supozeble ŝprucigis insekticidon sur kurtenon, post kio ŝi ekbruligis alumeton. La fajro rapide disvastiĝis tra la ligna plafono de la konstruaĵo, baldaŭ la tuta loko ekflamis.

Kiel kutime, la dommastrino — kies 5-jara fileto ankaŭ mortis en la fajro — ŝlosis la knabinojn en la dormejo por la nokto por malebligi ilian kaŝan eskapadon. Ŝi poste rakontis al la polico, ke ŝi panikis kaj pro tio ne povis tuj trovi la ŝlosilon de la ĉefa pordo. La fenestroj de la dormejo havis kradojn kontraŭ ŝtelistoj, kio malhelpis fuĝon de la viktimoj, kvankam kelkaj studentoj, inkluzive de la suspektulo, sukcesis eskapi rompinte pordon.

Laŭ la oficiala polica raporto, estis 57 lernantoj en la dormejo en tiu nokto. Dek kvar infanoj mortis surloke pro enspiro de fumo kaj brulaĵoj, pliaj kvin forpasis pro siaj vundoj en malsanulejo, multaj aliaj estis grave vunditaj. El la vunditoj sep restas en malsanulejo, du en danĝera stato. Sekve de la okazaĵo, Gujano ricevis medicinan kaj krimologian subtenon de kaj la kariba kaj la internacia komunumo.

Dum la fajrobrigadestro asertas, ke la brigado venis nur kvar minutojn post la alarmo, aliaj raportoj insistas, ke ĝi bezonis 25 minutojn por alveni. La ministro pri edukado Priya Manickchand diris, ke la ministerio esploras akuzojn pri tio, ke la dormejo ne havis taŭgajn fajroalarmajn sistemojn [eo]: „La rezulto estu plibonigo tra la tuta sistemo”. La tragedio sekvigis revizion de similaj institucioj en la tuta lando, kun alvokoj por granda reformo kaj esplorkomisiono.

Ĝis nun komentoj pri la kazo ĉefe koncentriĝis sur la politikaj kaj organizaj mankoj, kiuj malsukcesis protekti la lernejanojn, kaj ne sur la kulpo de la lernanto, kiu supozeble ekigis la fajron. Letero al la redaktoro de Stabroek News proponas, ke la lando komence enterigu la mortintojn kun respekto, kaj la resto sekvos en sia tempo.

La regione populara instagramulo Know Your Caribbean afiŝis, „Ne eblas tute ĉirkaŭpreni la amplekson de la tragedio, kiu okazis en la lernejo en Gujano”, kaj alvokis sian komunumon helpi en konkreta maniero: „[M]ultaj konigoj en sociaj retoj venas kun parolado pri “niaj pensoj kaj preĝoj”, kondolencoj al la familioj. Ĉi tiuj aferoj estas bonvenaj, sed ne sufiĉas. Bonvolu atenti por vidi kiel ni povas kune subteni ĉi tiujn familiojn”. Kelkaj uzantoj de sociaj retoj tamen daŭre serĉis kulpulojn sur diversaj flankoj.

Dum la lando ankoraŭ penas kompreni la tragedion, ceremonioj por la viktimoj jam okazas, kaj kelkaj el la mortintoj jam estas enterigitaj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.