Kiel kurdlingvaj dividoj malhelpas aliron al informoj

 

Artaĵo de Noran Morsi produktita por Global Voices.

Ĉi tiu artikolo estas parto de serio ekzamenanta esprimliberecon [eo] kaj aliron al informoj en civitaj spacoj tra ses lingvaj komunumoj en la MENA-regiono [eo].

La iraka urbo Ĥalabĝo [eo] situas en la kurdia montaro proksime de la irana landlimo kaj estas plej konata pro la tragika uzo de kemiaj armiloj [eo] kontraŭ la loĝantaro fare de la armeo de Saddam Hussein [eo].

Jarojn poste, la urbo ekhavis rekonon ene de la kurda cifereca spaco, danke al juna viziulo nomata Bokan Jaff, loĝanto de Ĥalabĝo. Jaff akiris anglan diplomon ĉe la Universitato de Sulajmanija [en] en 2014 kaj transprenis la rolon de tradukisto de informoj por sia komunumo. Ĉi tio gravegas ĉar ili alfrontis malfacilaĵojn aliri esencajn retajn informojn en la kurda lingvo, inkluzive de tutmondaj novaĵoj, informoj pri sekureco, sanservo kaj pli. Precipe kurdaj universitataj studentoj luktantaj por trovi retajn informojn en sia gepatra lingvo multe aprezis la helpon de Jaff.

Ĉar Jaff iĝis pli konscia kaj pri la manko de kurdaj retaj resursoj kaj pri la malfacileco pro limigita scipovo de la angla kaj araba lingvoj inter kurdaj parolantoj, li ekkomprenis la urĝan bezonon de plibonigita alireblo al informoj en la kurda lingvo.

Kun multe da persistemo, li komencis ok-jaran vojaĝon kiel volontulo ĉe Google. Lia celo estis integri la soranan [eo], ofte konatan kiel kurdî nawendî (کوردیی ناوەندی), elstara lingvo ene de la kurda lingvaro [eo], en la lingvojn apogitajn per la tradukprogramo Google Translate [eo].

Jaff sukcese tradukis pli ol 2 500 000 frazojn, proverbojn kaj unuopajn vortojn. Rezulte de tio, la sorana lingvo estis oficiale aldonita al Google Translate en majo 2022, el kio ekestis komunumo de soranaj tradukistoj. En intervjuo kun Global Voices, Jaff diris, “La manko de enhavo en la kurda malfaciligis al ni trovi la informojn kiujn ni bezonas kaj malhelpis la evoluon de la kurda lingvo en la cifereca mondo.”

La kompleksa pejzaĝo de kurdaj lingvoj enrete

La kurda lingvaro [eo] estas lingvo aŭ grupo de lingvoj parolataj de la kurdoj [eo], indiĝena etna komunumo de ĉirkaŭ 30 milionoj da homoj. Indiĝenaj en la regionoj de Mezoriento kaj Okcidenta Azio [eo], ili kundividas kulturon, lingvan heredaĵon kaj identecon, kvankam ili estas disigitaj trans kvar ŝtatoj: Turkio, Irako, Sirio kaj Irano [eo].

Kurdaj lingvoj konsistas el malsimilaj sed interligitaj lingvaj variantoj [eo] ne reciproke interkompreneblaj. La ĉefaj du lingvoj estas la kurmanĉa [kurmanji, کورمانجی ] aŭ la norda kurda, parolata en Sirio, Turkio, Kaŭkazio [eo], kaj partoj de Irako, kaj la sorana [soranî, سۆرانی ] aŭ la centra kurda lingvo (kurdî Nawendî, کوردیی ناوەندی) kiu estas plej parolata en Irako kaj Irano. La sorana, kune kun la araba, havas oficialan statuson en Irako kaj ĝi [tie] estas ofte nomata la “kurda” lingvo en oficialaj dokumentoj. Ĉiu el ĉi tiuj lingvoj estas parolataj de milionoj da homoj.

Tiuj lingvoj uzas malsamajn alfabetojn: la kurmanĉa [eo] uzas la latinan (romian) alfabeton, dum la sorana uzas la aramean (araban) alfabeton.

Kvankam la kurdaj lingvoj posedas riĉan historion, famaj pro vasta vortprovizo kaj esprimkapabloj, ili alfrontas mankon de retaj rimedoj. La malsamaj alfabetoj, kune kun la foresto de normigado kaj daŭrantaj potencrivalecoj inter kurdaj komunumoj, kontribuas al la defioj.

Krome, ĉi tiuj defioj estas kunmetitaj de restriktoj truditaj de subpremaj registarojcenzuro, kaj limigoj de esprimlibereco en ĉiuj landoj kie kurdoj loĝas. 

La malabundeco de retaj rimedoj devigis kurdparolantojn fidi aliajn lingvojn kiel la araban, la anglan, la turkan kaj la persan. En konversacio kun profesoro Dara Hameed, kurdlingva doktoro kiu instruas ĉe la Universitato de Garmian, Jaff klarigis al Global Voices kiel tiu manko de retaj informoj kaj teknikaj rimedoj negative influas kurdajn akademianojn en Irako.

Ni alfrontas ĉi tiujn defiojn ĉiutage, precipe kun niaj universitataj studentoj. Ekzemple, en la kurda fako, kaj mi kredas, ke ĉi tio estas ofta afero en diversaj altlernejoj, ekzistas grava manko de kurdaj rimedoj disponeblaj en Interreto. Miaj studentoj renkontas defiojn kiam ili provas aliri informojn en la kurda lingvo.

Ili estas devigataj uzi fontojn en aliaj lingvoj per elektronika tradukado, kio okazas ne sen problemoj. Alternative, ili restas kun neniu alia elekto ol turni sin al multekostaj tradukistoj. Sekve de tio, ĉi tiuj studentoj estas nekapablaj plene utiligi la avantaĝon de teknologio.

Hameed plue klarigis, ke ĉi tiu afero estas limigita al la reta sfero. Li aldonis:

La problemo kuŝas en la reta sfero, ne eksterrete. La kurda lingvo estas lingve diversa. Imagu havi sole por “خۆشەویستی” (amo) jam ses vortojn.

Ni devus koncentriĝi je traktado de normigaj aferoj, dialektikaj dividoj kaj politikaj premoj, ĉar ĉi tiuj faktoroj malfaciligas al la kurda lingvo prosperi en Interreto.

Politika batalo de irakaj kurdoj por rekono kaj lingvaj rajtoj

Dum jarcentoj, la kurdoj batalis por sendependeco kaj rekono en la landoj en kiuj ili loĝas, konsistigante la plej grandan senŝtatan etnan komunumon en la mondo. Ĉi tiu lukto devenas de koloniaj traktatoj kiel la Traktato de Laŭzano la 24-an de julio 1923 kiu dividis la kurdojn inter kvar landoj. 

Kompare kun najbaraj landoj, kurdoj en Irako spertas relative favoran situacion. Ekzemple, Irako estas la sola lando kie la kurda estas agnoskita kiel oficiala lingvo, kaj ĝi ankaŭ estas la sola loko kie kurdoj ĝuas konsiderindan aŭtonomion. 

Esploro de Lauren Walter ĉe la [usona] Universitato Depaul en 2018 rivelis ke dum la brita mandato, urbaj kurdaj naciistoj preferis la soranan, dum la kurmanĉa [kormanji] ludis pli fortan literaturan rolon, donante al la sorana pli grandan politikan influon. Malgraŭ tio, estis intereso dividi la parolantojn de ĉi tiuj lingvoj. “Ambaŭ dialektoj vivis en relativa harmonio ĝis Irako akiris sendependecon en 1931. Post la akiro de sendependeco, la iraka registaro provis kontraŭmeti parolantojn de la sorana kaj tiujn de la kurmanĉa por preventi ke la kurda estu agnoskota kiel oficiala lingvo.”

Decida mejloŝtono por la kurda lingvo en Irako estis la Iraka-Kurda Interkonsento pri Aŭtonomio de la 1970-aj jaroj [ankaŭ konata kiel la iraka-kurda intertraktoj pri paco], subskribita la 11-an de marto 1970 de la iraka registaro kaj kurda gvidanto Mullah Mustafa Barzani [eo].  Post jardekoj da armitaj konfliktoj kaj streĉitecoj inter la iraka registaro kaj la kurdaj komunumoj en Irako, tiu interkonsento agnoskis la soranan kiel oficialan lingvon en lokoj kun kurda plimulto. Ĝi ankaŭ certigis al la kurdoj politikan reprezenton en registaraj entoj.

Tamen, la vojo al parollibereco [eo] por kurdoj en Irako estis kompleksa kaj submetata al fluktuado laŭlonge de la tempo. Post la interkonsento, subpremo estis intensa sub la registaro de Saddam Hussein, kun postaj periodoj de provita agnosko de la rajtoj de kurdaj komunumoj en Irako.

Defioj kun lingva normigo kaj aliro al informoj

Esploro indikas ke en landoj kun dominaj lingvoj, parolantoj de minoritataj lingvoj ofte alfrontas marĝenigon kaj limigitan aliron al informoj. En la iraka Kurdio, internaj konfliktoj inter kurdaj lingvoj, precipe inter la sorana kaj la kurmanĉa, ne nur intensigas marĝenigon kaj dividon, sed ankaŭ malhelpas la retan reprezentadon, evoluadon kaj disvastigadon de la lingvo.

Ĝis hodiaŭ, la kurdoj ne havas universale akceptitan skribnormon, kun politikaj partioj en la Kurdio implikitaj en disputoj pri normigado. Malgraŭ diversaj provoj, normigita versio restas iluzio. 

Ĉi tiu manko de lingva unueco kaj normigado kreas obstaklojn por tiuj, kiuj serĉas retajn informojn kaj rimedojn en sia gepatra lingvo.  Aldone, ĝi malhelpas efikan kundividon de informoj, limigante la kapablon de la kurdoj kontribui al la cifereca mondo.

Ĉi tiu kunteksto sugestas, ke se kurmanĉparolanta kurdo deziras komunikiĝi kun kurdo parolanta la soranan, ili povus uzi la araban, la turkan aŭ la persan por ebligi komunikadon inter ili.

Parolante kun Global Voices (Tutmondaj Voĉoj), Goran Rasoul, sukcesa verkisto, poeto kaj rakontisto, enprofundiĝis en la personajn sekvojn de internaj lingvonormigaj konfliktoj. Goran havas magistran gradon pri la moderna literatura kulturo ĉe la Universitato de Hertfordshire [Britio] kaj havas pli ol 12 jarojn da sperto pri la evoluigo kaj humanitara laboro [eo] kun kaj lokaj kaj internaciaj organizaĵoj.

Multaj homoj en mia rondo konstante luktas por rete aliri informojn aŭ por trovi taŭgan enhavon pri diversaj temoj kiel literaturo, politiko kaj lingvaj studoj. Mi ofte devas serĉi informojn en aliaj lingvoj se temas pri specifaj aferoj rilataj al Kurdio [eo], la kurdoj kaj la kurda lingvaro.

Goran klarigis, ke en la pasinteco, la nombro da parolantoj determinis ĉu lingvo plu vivos, sed hodiaŭ ĝi dependas de la haveblo de cifereca enhavo. Tiu manko de reta enhavo estas uzata por indiki ke lingvo malprosperas kaj estas en danĝero. Li aldonis: “Ĉi tio validas por ĉiuj lingvoj, sed ĝi estas precipe decida por la kurda. Politikaj kaj ekonomiaj konfliktoj damaĝis la kurdan lingvon, substrekante la urĝecon prioritatigi ĝian konservadon kaj promociadon.”

Se reveni al Bokan Jaff, li kaj lia teamo utiligas la potencon de artefarita intelekto [eo] por plibonigi la kvaliton de tradukoj. Ili ankaŭ klopodas instigi verkistojn kaj esploristojn rete kundividi sian laboron, celante altigi la volumenon de retaj enhavoj en la kurda lingvo. Jaff diris: “Publikaĵoj estu rete alireblaj, ne nur en la formo de fizikaj libroj kaj revuoj. Tekstoj kaj libroj devas esti alŝutataj en diversaj ciferecaj dosierformatoj por certigi la kompiladon de ampleksa kaj diversa datumaro.”

Jaff opinias, ke kurdaj intelektuloj subtaksas retan eldonadon. Tamen, estas grave agnoski, ke retaj rimedoj estas ŝlosilaj por revigligi la lingvon. Tiuj kun la kapablo kontribui devus esti instigataj por oferti al la kurda komunumo aliron al tiuj valoregaj retaj rimedoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.