Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:
* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton – subfosante la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj kaj muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado kaj daŭripova evoluigo.
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.
Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.
Mi deziras kontribui al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.
La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink
Ciferecaj rimedoj estas la ŝlosilo por savi la “definitive endanĝerigitan” nevaran (nepalbasan) lingvon
Komunumaj klopodoj lastatempe kondukis al lanĉo de reta vortaro enhavanta preskaŭ 30 000 kapvortojn, kio igas ĝin la plej granda aktuala deponejo de lingvaj datumoj pri la nevara lingvo.
Gujano-usona aŭtoro celebras la kariban identecon per malkutima vortaro
Ŝia celo estas produkti karibian literaturon kun kiu la homoj povus identiĝi.
Global Voices kunlaboras kun Unesko en projekto pri cifereca aktivismo por akceli lingvan diversecon
Nova projekto de Rising Voices-Unesko estos kundezajnata kun retoj de lingvaj ciferecaj aktivuloj por kundividi plej bonajn praktikojn kaj strategiojn por venki ekzistantajn defiojn.
La iniciato “Activismo Lenguas” de Rising Voices ricevis la internacian premion de la denaska lingvo
"Ni akceptas ĉi tiun premion nome de la centoj da aktivuloj engaĝitaj favore al indiĝenaj lingvoj kaj de iliaj komunumoj, kiuj kundividis sian vastan scion."
RV-Informilo: aliĝu al MOOC Linguapax pri lingva diverseco
La informilo de Rising Voices kundividas ligilojn al ŝancoj por cifereca inkludo, inkluzive aliron kaj adopton de ciferecaj iloj, kaj ankaŭ malsamajn manierojn por ke komunumoj povu plene partopreni rete.
Artisto de Unuaj Nacioj esploras “indiĝenajn futurismojn” en sia arbarstila verkaro
"Mi ricevis ŝlosilon, kiu malfermis la pordon al esplorado de futurismaj indiĝenaj konceptoj en mia propra menso, kaj pli imagemaj konceptoj entute."
Intervjuo kun Aleksandra Lun, pola denaskulino, kiu fariĝis fama hispanlingva verkistino
"Lingvo estas simple mondo, en kiu vi elektas vivi. Se vi loĝas en tiu mondo, vi posedas ĝian lingvon."
Ujgura meŝrepo: tradicia komunuma kunveno cenzurita en Ĉinio
Kvankam ujguroj celebris dum jarcentoj la viran ligon kaj la kulturan transdonon en rito kun muziko kaj konversacio, Ĉinio malpermesas nun la originalan koncepton de tiu tradicio.
Ĉu sekularismo estas kongrua kun Islamo?
"Islamo fariĝis necerta identeco, kiun ankoraŭ subfosas kritikantoj de la kristana aŭ ateisma Okcidento, sed tamen kolonia."
Kiel la literatura tradicio de Nepalo povas postlasi spuron sur la tutmonda scenejo?
Direktoro pri Tutmonda Literaturo en Bibliotekaj Iniciatoj kunhavigas sciojn pri kiel nepala literaturo povas atingi pli vastan legantaron.
Protesta arto en la stratoj de Tripolo: intervjuo kun la libana artistino Batool Jacob
Batool Jacob pentras pri temoj rilataj al la protestoj de Libano, kun fokuso feminisma kaj liberiga.
Nova libro pri la sufero kaj rezisto de iranaj kaptitinoj
En sia libro "Blanka Torturo", Narges Mohammadi intervjuas 12 politikajn kaptitinojn kaj rakontas siajn proprajn spertojn kun la irana malliberejo, kie ŝi estis enkarcerigita dum ok jaroj kaj duono.
Tiu ĉi taktboksista budhisma monaĥo el Japanio muzikas por “redukti suferon”
Yogetsu Asakusa kombinas taktboksajn taktojn kun tradiciaj budhismaj sutroj
Kian strategian celon Rusio volas atingi en Belorusio: intervjuo kun politologo Jurij Carik
Moskvo tediĝis je la batalema prezidento Aleksandro Lukaŝenko kaj nun zorgas pri la defendado de siaj propraj interesoj en la okazo de ebla (kaj neevitebla) transdono de potenco, diras Jurij Carik, belorusa politologo.
Fordonu vin al tiuj ĉi nekutimaj superstiĉoj antaŭ ol viziti Kirgizion
Verŝu teon ŝpareme, svingu monon ĉe plena luno, bruligu multajn pinajn pinglojn kaj rakontu viajn koŝmarojn al fluanta akvo.
Malkolonii kaj senmisterigi centrazian literaturon pere de tradukado
"La literaturo el Centra Azio ankoraŭ estas ekzota. Homoj pli ŝatas ĝian rarecon ol ĝiajn literaturajn meritojn. Mi volas, ke legantoj malproksimiĝu de sia pensado 'kiel nekutime!' al pensado 'kiel bela!' "
D&R: Renkonto kun Pushker Kadel, fakulo pri lingvo, edukado kaj disvolviĝo
Bonvolu renkonti Pushker Kadel, la gastiganton de la tviter-konto @AsiaLangsOnline inter la 19-a kaj la 25-a de aŭgusto 2020. Li kunpartigos sian laboron kiel fakulo pri lingvo, edukado kaj disvolviĝo en Nepalo.
Informilo de Rising Voices: celebri kulturan diversecon per emoĝioj kaj glumarkoj
La informilo de Rising Voices donas ligilojn al eblecoj rilate al cifereca inkluzivo, inter kiuj la aliro kaj adopto de ciferecaj iloj, samkiel diversaj manieroj por ke komunumoj plene partoprenu en Interreto.
“Afrika arto nutris ĉiujn civilizaciojn”: konversacio kun alĝeria artisto Rachid Koraichi
"Ni ŝuldas dankon al ĉi tiu mirinda kontinento, kiu permesas ne nur ekzisti sed ankaŭ doni lecionojn, eĉ se iuj volas puŝi nin en la angulon."
Kion signifas la senpopoliĝo de Moldavio
Intervjuo kun la sociologo Petru Negură pri la kaŭzoj kaj konsekvencoj de la demografia malkresko en Moldavio, kie la malkresko de la loĝantaro estas unu el la plej rapidaj en la mondo.
Balotado 2020 por la GV-Estraro: prezentado de niaj novaj komunumaj reprezentantoj!
Annie Zaman kaj Arzu Geybulla estos niaj novaj reprezentantoj de la volontuloj kaj Mohamed ElGohary estos la reprezentanto de niaj kontraktuloj.
Fanoj kaj kolegoj omaĝas la forpasintan italan komiksan verkiston Giovanni Romanini
Romanini estis aklamita kiel dumviva kunlaboranto de la malfrua komikso legendo Magnus
Sponsoroj de Global Voices
Global Voices havas rilatojn kun multaj fondumoj kaj aliaj instancoj kiuj subvencias ĝian laboron.
“Protekti arbarojn estas gravega por kuraci pandemiojn”, laŭ indiĝenaj gvidantoj
"Se la arbaroj estas hakitaj, kie ni ricevos kuracilon?"
Tertremo en Kroatio riskas interrompi partan mem-izoliĝon meze de ekapero de la viruso COVID-19
En Zagrebo almenaŭ 27 homoj estis vunditaj dum tertremo kiu kaŭzis multan materialan damaĝon.