Post COP26, karibia starpunkto pri klimata maljusteco kaj “1,5 por resti viva”

La plej freŝdata pentraĵo “1,5 por resti viva” de la sankta-lucia-usona artisto Jonathan Gladding, uzata kun permeso.

Post du intensaj semajnoj da podiaj diskutoj, flankaj eventoj, interkonektado kaj paroladoj de politikaj gvidantoj, la UN-Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo [eo] en [la skota urbo] Glasgovo (COP-26) [COP =Conference Of the Parties, ndltr.] estas malantaŭ ni — kaj jam forvelkas en la amaskomunikilaro. Rerigardante, kion karibiaj nacioj [eo] povas forpreni de ĝi, kaj kien ili iru de ĉi tie?

Yves Renard, estrarano kaj regiona kunordiganto de la neregistara organizaĵo Panos Caribbean, kundividis siajn postkonferencajn pripensojn kun mi el la vilaĝo Laborie [en], Sankta Lucio [eo], kie li loĝas kaj laboras.

Dum pli ol kvar jardekoj, Renard estis implikita en daŭripova evolupolitiko kaj partoprena administrado de naturresursoj en la regiono. Li precipe interesiĝas pri ligado de naturresursa administrado kun redukto de malriĉeco kaj socia evoluigo, kaj pri dezajnado de institucioj kiuj kreskigas partoprenon kaj aŭtonomigon [eo].

Yves Renard, estrarano kaj regiona kunordiganto de la neregistara organizaĵo Panos Caribbean, kiu estas aktiva defendanto de la regiono kiam temas pri la klimata krizo. Foto de Renard, uzata kun permeso.

Emma Lewis (EL): Rememorigu nin pri la kampanjo “1,5 por resti viva”, kiu estis lanĉita en Parizo de karibiaj landoj kun subteno de Panos, kaj kiu akiris multe da subteno.

Yves Renard (YR): The slogan ‘1.5 to Stay Alive’ was actually first coined by the Alliance of Small Island States (AOSIS) when [Grenadian diplomat] Dessima Williams was its chairperson. In 2015, following a discussion between Dr James Fletcher of Saint Lucia and Panos Caribbean, it was decided to design and launch a campaign with the primary objective of supporting Caribbean negotiators at COP21 in Paris. Media, artists, young people were mobilised to amplify their voices and to make Caribbean negotiators feel that people at home were aware of the issues and supported their efforts. That campaign used the slogan, with the iconic images of [artist] Jonathan Gladding, [to] forcefully convey the message.

Yves Renard (YR): La slogano “1,5 por resti viva” (1.5 to Stay Alive) estis fakte unue elpensita de la Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj [eo] (AOSIS) kiam la [grenadia diplomato] Dessima Williams estis ĝia prezidanto. En 2015, post diskuto inter D-ro James Fletcher de Sankta Lucio kaj [la organizaĵo] Panos Caribbean, estis decidite dezajni kaj lanĉi kampanjon kun la ĉefa celo subteni karibiajn intertraktantojn ĉe COP21 en Parizo. Amaskomunikilaro, artistoj kaj junuloj estis mobilizitaj por plifortigi siajn voĉojn por ke karibiaj intertraktantoj sentu, ke homoj hejme konsciis pri la aferoj kaj subtenis iliajn klopodojn. Tiu kampanjo uzis la sloganon, kun la ikonecaj bildoj de [artisto] Jonathan Gladding, [por] forte transdoni la mesaĝon.

EL: Kio se 1,5 ne estas atingebla?

YR: This is very hard to tell and we have to believe the science. As NASA succinctly points out, ‘The potential future effects of global climate change include more frequent wildfires, longer periods of drought in some regions and an increase in the number, duration and intensity of tropical storms.’ We have to accept that many scientists now see a 1.8° Celsius increase as the ‘optimistic’ scenario and that there is no place for complacency. This 1.8°C scenario assumes full implementation of all the targets announced and commitments made. Let us keep in mind that we are now at 1.2°C above the pre-industrial levels of 1850-1900.

YR: Ĉi tio direblas malfacilege kaj ni devas kredi la sciencon. Kiel NASA koncize substrekas, “La eblaj estontaj efikoj de tutmonda klimata ŝanĝiĝo inkluzivas pli oftajn arbarajn incendiojn, pli longajn sekecojn en iuj regionoj kaj pliiĝon en la nombro, daŭro kaj intenseco de tropikaj ŝtormoj.” Ni devas akcepti, ke multaj sciencistoj nun vidas pliiĝon je 1,8 gradoj kiel la “optimisman” scenaron kaj ke ne estas loko por memkontentiĝo. Ĉi tiu scencaro je 1,8 gradoj supozigas plenan efektivigon de ĉiuj celoj anoncitaj kaj faritaj devontigoj. Ni memoru, ke ni nun estas je 1,2 gradoj super la antaŭindustriaj niveloj de 1850-1900.

EL: Karibio tre koncentriĝas pri klimata financado. Elirante el COP26, ĉu vi pensas, ke pli justa fonto de financado, kiu faros veran diferencon ĉe la baza, komunuma nivelo, nun eblas?

YR: It seems that COP26 made very little progress with respect to financing for Loss and Damage. There was a proposal to create a Glasgow Loss and Damage Finance Facility which was supported by all Caribbean countries, but which was not adopted in the final declaration. Instead, the focus was on the operationalisation of the Santiago Network, but this is not a financing instrument; it is only a mechanism to facilitate the exchange of expertise and information.

There was, however, some encouraging news, with a significant increase in funding for adaptation, including over 350 million United States dollars in new pledges to the Adaptation Fund, which has a good reputation of reaching the ground and working at the grassroots level. In addition, there were several important conversations at COP26, spearheaded in particular by the International Institute for Environment and Development (IIED) and the Caribbean Natural Resources Institute (CANARI), which stressed the importance of climate finance reaching the most vulnerable and demonstrated how this could be done.

YR: Ŝajnas, ke COP26 faris tre malmulte da progreso rilate al financado por Perdo kaj Damaĝo. Ekzistis propono krei Glasgovan Servon pri Perdo kaj Damaĝo, kiu estis apogita de ĉiuj karibiaj landoj, sed kiu ne estis adoptita en la fina deklaracio. Anstataŭe, la fokuso estis sur la funkciado de la Reto de Santiago, sed ĉi tio ne estas financa instrumento; ĝi estas nur mekanismo por faciligi la interŝanĝon de kompetenteco kaj informoj.

Estis, tamen, kelkaj kuraĝigaj novaĵoj, kun signifa pliiĝo en financado por adaptado, inkluzive de pli ol 350 milionoj da usonaj dolaroj en novaj promesoj al la Adapta Fonduso, kiu havas bonan reputacion atingi la grundon kaj labori sur la baza nivelo. Krome, estis pluraj gravaj konversacioj ĉe COP26, gviditaj precipe de la Internacia Instituto pri Vivmedio kaj Evoluo (IIED) kaj la Karibia Naturresursa Instituto (CANARI), kiuj emfazis la gravecon de tio, ke klimata financado atingu la plej vundeblajn, kaj demonstris kiel tio fareblus.

EL: Ĉu ni do pli proksimas al akiro de subteno por la financa komponanto “Perdo kaj Damaĝo”, kiu devus esti aldona al la nunaj promesoj?

YR: From what I know, it doesn't seem so, except that the idea of the Loss and Damage Finance Facility is still on the table, and some private philanthropic organisations, such as the William and Flora Hewlett Foundation and the Open Society Foundations, have offered to provide support to get it started.

YR: De tio kion mi scias, ĝi ne ŝajnas tiel, krom ke la ideo de la financa plifaciligilo Perdo kaj Damaĝo estas ankoraŭ sur la tablo, kaj kelkaj privataj filantropiaj organizaĵoj, kiel la Fondaĵo William and Flora Hewlett kaj Open Society Foundations, proponis provizi subtenon por ekigi ĝin.

La plej konata bildo de la kampanjo “1,5 por resti viva”, de la artisto de Sankta Lucio-Usono Jonathan Gladding, uzata kun permeso.

EL: Kiel pluraj aliaj sloganoj, vi kredas, ke la esprimo “klimata justeco” estas erare uzata kaj misuzata.

YR: For me, we cannot talk about climate justice if we don't talk about climate injustice and if we are not prepared to fight that injustice. We talk about climate justice because the climate crisis exacerbates social injustice: poverty increases vulnerability to disasters. Women, especially those who are heads of households, have a special burden to carry when they are impacted by storms, floods or landslides. Poor households typically cannot afford insurance.

There is another dimension of climate justice which is about fairness in international negotiations and relations. Climate justice is also about the countries and economic sectors that are most directly responsible for the current crisis accepting that responsibility, and acting accordingly.

The abuse and misuse of the concept of climate justice, in my view, comes because it just sounds absolutely right. So everyone wants to be associated with such a righteous concept, even when doing things that have little, if anything, to do with combatting injustice. It can be achieved by putting the response to the climate crisis at the core of some of our main policies, such as social policy, land policy, agricultural policy.

YR: Por mi, ni ne povas paroli pri klimata justeco se ni ne parolas pri klimata maljusteco kaj se ni ne estas pretaj kontraŭbatali tiun maljustecon. Ni parolas pri klimata justeco ĉar la klimata krizo pligravigas socian maljustecon: malriĉeco pliigas vundeblecon al katastrofoj. Virinoj, precipe tiuj, kiuj estras domanaron [eo], portas specialan ŝarĝon kiam ili estas trafitaj de ŝtormoj, inundoj aŭ terglitoj. Malriĉa domanaro kutime ne povas pagi asekuron.

Estas alia dimensio de la klimata justeco, kiu temas pri justeco en internaciaj intertraktadoj kaj rilatoj. Klimata justeco temas ankaŭ pri la landoj kaj ekonomiaj sektoroj, kiuj plej rekte respondecas pri la nuna krizo, akceptante tiun respondecon, kaj agante konsekvence.

La misuzo de la koncepto de klimata justeco, laŭ mi, venas de tio ĉar ĝi sole sonas absolute prave. Do ĉiuj volas esti asociitaj kun tia justa koncepto, eĉ kiam ili faras aferojn, kiuj malmulte, se entute, rilatas al la kontraŭbatalo de maljusteco. Tio atingeblas metante la respondon al la klimata krizo en la kernon de kelkaj el niaj ĉefaj politikaj kampoj, kiel socia politiko, teropolitiko kaj agrikultura politiko.

EL: En sia antaŭ-COP-a deklaro, Panos Caribbean emfazis, ke ni devas “rigardi nin mem” kaj niajn proprajn praktikojn hejme. Ĉu vi pensas, ke karibiaj gvidantoj nun faros iujn pozitivajn ŝanĝojn, aŭ ĉu ĉio restos kiel kutime? Kiuj estas iuj efikaj preparoj, kiujn ili povas preni — precipe nun, ĉar la tempo estas mallonga?

YR: Imagine if all Caribbean countries in 2022 agreed to a post-COP26 statement outlining what they will do, concretely, to reduce their vulnerability. This action plan would have to be very specific and deal, for example, with the issue of dredging for cruise ship ports with agreed coastal construction setback, or the complete and effective ban on illegal and destructive mining. I fear that this will not happen, and that the urgency of economic recovery in the wake of the pandemic is already fuelling investments that are incompatible with the objectives of reducing our vulnerability.

YR: Imagu se ĉiuj karibiaj landoj en 2022 konsentus pri post-COP26-deklaro kiu skizas kion ili faros konkrete por redukti sian vundeblecon. Ĉi tiu agadplano devus esti tre specifa kaj trakti, ekzemple, la temon de dragado [eo] por havenoj de krozŝipoj [eo] kun interkonsentita limo en la konstruado de marbordaj strukturoj, aŭ kompleta kaj efika malpermeso de kontraŭleĝa kaj detrua minado. Mi timas, ke tio ne okazos, kaj ke la urĝeco de ekonomia resaniĝo post la pandemio jam nutras investojn, kiuj estas malkongruaj kun la celoj redukti nian vundeblecon.

EL: Fine, kion laŭ vi Karibio gajnis el COP26? Ĉu ni verŝajne proksimiĝos al vera klimata justeco, kiu iras kune kun pli granda socia justeco?

YR: The move towards climate justice will depend largely on what we do at home, ourselves. We should, however, accept that COP26 did a few things that are important to us. The goal of the 2015 Paris Agreement was ‘to limit global warming to well below two, preferably to 1.5 degrees Celsius above pre-industrial levels’. Thanks to the IPCC report, the passionate speeches of young climate activists, the eloquent speeches of world leaders such as [Prime Minister] Mia Mottley of Barbados, and the media coverage of COP26, it has been made clear that it is not a question of ‘preferably'—1.5 has to be the target. But that target will not be reached without the phasing down of coal and the just transition that so many spoke about in Glasgow.

YR: La movo al klimata justeco dependos plejparte de tio, kion ni faras hejme, ni mem. Ni devus tamen akcepti, ke COP26 faris kelkajn aferojn, kiuj estas gravaj por ni. La celo de la Pariza Interkonsento de 2015 estis “limigi la tutmondan varmiĝon [eo] al multe pli sub 2 °C, prefere ĝis 1,5 celsiusgradoj super antaŭindustriaj niveloj”. Danke al la IPCC-raporto, la pasiaj paroladoj de junaj klimataktivuloj, la elokventaj paroladoj de mondgvidantoj kiel la [ĉefministro] Mia Mottley de Barbado, kaj la amaskomunikila raportado pri COP26, estas klare, ke ne temas pri “prefere” — 1,5 °C devas esti la celo. Sed tiu celo ne atingeblos sen la forigo de karbo kaj la justa transiro, pri kiu tiom multaj [partoprenantoj] parolis en Glasgovo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.