Venkado de ekzistadismaj krizoj per muziko: Karolina Cicha de Pollando

Pola popolartistino Karolina Cicha [eo], kantistino, komponistino, multinstrumentistino kaj unu-virina orkestro provas uzi la muzikon por venki historian antaŭjuĝon vidalvide de minoritataj grupoj en Eŭropo. En ĉi tiu intervjuo kun Global Voices, ŝi klarigas kial ŝi prezentas la muzikon de minoritatoj en Pollando, ĉu sole, ĉu kune kun siaj kolegaj artistoj.

Por multaj minoritataj grupoj, esti aliigita [ndltr. esti reprezentata de aliaj homoj] estas konata sperto. Sed muziko povas oferti vojon al interkultura [eo] dialogo kaj kundivido de transkultura [eo] perspektivo. Ĉar muziko ofte estas ŝlosila kultura kaj nacia identigiloj – konsekvence trans generacioj – muziko povas konservi kulturojn kaj malhelpi ilian nenaturan asimiladon [eo] meze de antaŭjuĝo aŭ diskriminacio de la plimulto.

Karolina Cicha klarigis:

Ĉio, kion mi devas diri pri ĝi, estas ie inter la melodioj. Muziko parolas pli ol vortoj. Ĝi estas la lingvo de emocioj. Ĝi estas beleco. Vi devas iri al koncerto aŭ aŭskulti albumon [por kompreni ĝin].

Ĉi tiuj humanigaj klopodoj kongruas kun la pensado de la germana “filozofo de ekzistanteca pesimismo” Arthur Schopenhauer [eo], kiu proponis en sia “La mondo kiel volo kaj reprezento” ke muziko estas universala lingvo kiu povas malkaŝi niajn internajn paroladojn kaj dezirojn kaj povas esti lingvo de kompreno kaj akcepto, helpante nin eviti fali en antaŭjuĝon kaj protekti nin kontraŭ eterna sufero.

Tra ŝia muziko, Cicha elstarigas la plurdimensiecon de la pola kaj orienteŭropa kulturoj. En 2017, kune kun Bart Pałyga, ŝi surbendigis la albumon Tatar Album (Płyta Tatarska) , kun kantoj de la krimeaj kaj volgaj tataroj [eo], kiuj ĉerpas el tradicioj kaj sonoj el la jaro 1397, de kiam datiĝas la unuaj mencioj pri la tataroj en la Granda Duklando de Litovio.

La tataroj, specife la Lipka-tataroj [eo], estas parto de la pola pejzaĝo ekde la 14-a jarcento. Kiel multaj el sia speco, Lipka-tataroj estis parto de la pli granda tjurka islama familio, kiuj skribas en la araba alfabeto kaj parolas la tataran lingvon [eo], tamen, dum la asimilprocezoj en Pollando (tra la tielnomita pola-centrismo), multe de tiu kulturo kaj historio perdiĝis – kvankam aktivuloj kaj artistoj [eo] komencis revivigi la tataran heredaĵon en la lastaj jaroj.

Karolina Cicha, kiu naskiĝis en la Podlaĥia provinco de Pollando, diskutis kial ŝi estas allogita al la tatara muziko:

Multaj tataroj loĝas en mia hejmregiono. Ili transloĝiĝis al Pollando antaŭ pli ol 600 jaroj, kreskis en la pola kulturo kaj samtempe ne forgesis pri sia identeco kaj islamo [eo].

Tamen, eĉ antaŭ ĉi tiu albumo plena de tatara muziko, Karolina surbendigis alian albumon Wieloma językami (Naŭ lingvoj), kiu prezentis kantojn de aliaj polaj malplimultoj, kiel belorusoj, litovoj, rusoj, ukrainoj, judoj, romaoj, kaj du kantoj de la tatara nacia minoritato.

Tamen, ŝi ne haltis malkovri la sonojn de malplimultoj. En aŭgusto 2022, ŝi venis al la malnova sinagogo en Plzeň [Plezeno, Ĉeĥio], kune kun Patricja Betley kaj Karolina Matuszkiewicz, en tradiciaj naciaj vestaĵoj, por prezenti la kantojn de la karaimoj [eo], la sola tjurka malplimulto kiu konfesas judismon [eo].

Karolina Cicha trio Karaim photo Old Synagogue

De maldekstre Patricja Betley, Karolina Cicha, Karolina Matuszkiewicz dum ilia prezentado de karaima muziko en la malnova sinagogo de Plezeno (Ĉeĥio). Foto de Elmira Lyapina, uzata kun permeso.

…Kiam temas pri la karaismanoj [eo], tiu ĉi minoritato ĉeestas ankaŭ en Pollando kaj estas laŭorganize tre dinamika. Estis la polaj karaismanoj mem, kiuj petis min aranĝi kaj disvolvi sian muzikon.

Karolina ne simple prezentas la muzikon de minoritatoj – ŝi ankaŭ kantas en iliaj lingvoj:

Min tre interesiĝas minoritatoj, tial mia deziro lerni la fonetikon de lingvoj. Dum lernado de la lingvo, vi devas ankaŭ lerni pri la kulturo kaj mondbildo [eo] de difinita minoritato.

Prezentinte la muzikistojn dum la karaima muzikkoncerto en la sinagogo de Plezeno (Plzeň), la tria sekretario de la litova ambasadejo en Ĉeĥio, Kristina Baubinaitė, rimarkigis, ke Unesko konsideras la lingvon de la karaimoj kiel grave endanĝerigita, laŭdante la rolon de Karolina en la procezo de ĝia konservado. En 2021 Karolina publikigis albumon plenan de karaima muziko nomita Karaimska mapa muzyczna.

Ĉi tiu pola muzikistino ankaŭ faras intensan esploradon pri la artefaktoj, sonoj kaj historiokantoj en la aliaj lingvoj; ekzemple, por la tatara albumo, ŝi vizitis la Krimeon, Tatarstanon kaj Kazaĥion [ĉiuj en eo].

Mi vojaĝas eksterlanden kun la muziko de minoritatoj loĝantaj en Pollando ekde 2014… La rakonto pri la kunteksto de la kanto estas gravega elemento de ĉiu koncerto. Mi preparas ilin dise. Gravas la ĉeesto de kelkaj kantoj ĝuste pro tiu ĉi kunteksto, kiu diras multon pri la luktoj kaj suferoj de difinita minoritato. Multaj homoj trovas kompaton kun ĉi tio kaj permesas al ili vidi sian landon kaj siajn vivojn kun pli granda perspektivo.

Tra tiuj prezentoj, ŝi rakontas la rakontojn de la komunumo: prezentante la minoritatan grupon, elstarigante la ĉefelementojn de la muziko, kundividante la celojn de la komunumo kaj ĝiajn reprezentantojn, kaj instruante la publikon pri la komponistoj aŭ kreintoj de la kanto. Ŝia tatara albumo inkludis pecojn de krime-tataraj kantoj, kiel ekzemple Ey Güzel Qırım. Tiu ĉi peco esploras tragedian paĝon de la krime-tatara historio — la amasa deportado de krime-tataroj [eo] en 1944 — same kiel rakontojn de karaimoj kiuj komencis moviĝi de Krimeo al Litovio kaj Pollando en la 14-a jarcento, daŭrante en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

Ni kutime renkontiĝas bonan akcepton de nia muziko. Homoj ofte miras, ke en slava lando estas minoritatoj devenantaj el la tjurka lingvogrupo. La ĉeesto de belorusoj, ukrainoj aŭ litovoj en la regiono estas apenaŭ surpriza, sed malmultaj homoj scias pri tataroj aŭ karaimoj, eĉ en Pollando mem.

Se demandite kion ŝi plej ŝatas pri tiu speco de muziko, Cicha respondas ene de la muzika universalismo de Schopenhauer:

Mi ne havas muzikan edukadon. Mi estas memlernantino. Mi lernis ĉion laŭorele kiel vilaĝaj muzikistoj… En muziko, mi interesiĝas pri universalaj emocioj kaj kiel ili manifestiĝas per loka kanto. Mi ne limigas min al mondmuziko. Ekzemple, mi ĵus surbendigis la albumon ‘SAD’, kiun mi kunkreis kun Sw@da, kiu estas la kreinto de elektronika muziko.

Laŭ Schopenhauer, eĉ artistoj ne estas protektitaj kontraŭ la sufero de la vivo. Tamen, la rekompenco por la artisto estas la pura, vera kaj profunda scio pri la interna naturo de la mondo.

Por aŭskulti la muzikon de Karolina Cicha kaj festi la diversecon de muzikistoj, kulturoj kaj lingvoj en Pollando, rigardu la Spotify-liston de Global Voices ĉi tie.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.