‘Etikedu la arbojn': La malaperanta kenja lingvo estas savita per arbarigado

Ilustraĵo de Minority Africa, uzata kun permeso.

Ĉi tiu rakonto estis origine publikigita de Minority Africa, kaj ĉi tiu redaktita versio estas reeldonita ĉe Global Voices kiel parto de enhav-kundivida partnereca interkonsento.

Promenado tra la arbaro Mukogodo [en] en la graflando Laikipia [en], la plej granda nacia kaj seka arbarrezervejo de Kenjo [eo] kovranta teron de pli ol 30 000 hektaroj, rivelas vidon: metalaj etikedoj kiu ornamas la arbojn, ĉiuj portantaj du vortojn: unu vorto estas en la angla, dum la alia estas ĝia traduko en la jaakua lingvo [eo], la lingvo de la indiĝena jaakua tribo[en].

La etikedoj, ekzemple, unu kun la angla vorto “Elephant” kaj ĝia ekvivalento en la jaakua “Sogomei”, estas iniciato de Ann Naibini kaj Juliana Kageni, fratinoj forte laborantaj por revivigi sian mortantan jaakuan lingvon kaj tradiciojn. Ili estas la nepoj de unu el la tri ceteraj plejaĝuloj de la jaakua tribo.

“La vortoj estas en la angla, kaj iliaj tradukoj estas en la jaakua lingvo por faciligi la komprenon por junaj lernantoj,” diras Kageni.

En 2020, la jaakua estis deklarita inter la kritike endanĝerigitaj lingvoj en Kenjo fare de Unesko.

La jaakua popolo estis tradicia komunumo de ĉasistos, abelbredistoj [eo] kaj kolektistoj kiu migris de suda Etiopio [eo] al la arbaro Mukogodo antaŭ pli ol jarcento. Ili ekloĝis en la graflando Laikipia, regiono Monto Kenja [en]. La jaakuoj similas al la popolo rendille [ndltr. vivanta en la plej seka regiono de Kenjo – la dezerto Kaisut] kaj la somaliaj homoj vivantaj en norda Kenjo.

La komunumo migris for de la arbaro en 1977 post kiam la registaro malpermesis ĉian ĉasadon en la arbaro, kio influis ilian vivmanieron. Ekde tiam, la jaakua popolo perdis sian kulturan identecon profite al la najbaraj masajoj (Maasai) kaj aliaj triboj kiel la kikujoj [eo]. Hodiaŭ multaj el ili ne povas komuniki en sia propra lingvo.

Ni estis asimilitaj de la najbara masaja komunumo kaj tial malrapide formortiĝas niaj tradicioj kaj lingvo,” diras Naibini.

Ŝia fratino, Kageni, 30-jara kaj instruistino laŭ profesio, uzas siajn kapablojn kaj scion por revivigi la lingvon de siaj prapatroj instruante al la komunumanoj kiel skribi kaj prononci ĝin.

Kageni havas entute 390 lernantojn. Ili konsistas el plenkreskuloj kaj infanoj. Estas 100 plenkreskuloj kaj 290 infanoj al kiu ŝi instruas la lingvon. Ŝi faras siajn semajnajn klasojn en la vilaĝo Mukogodo, proksime de la arbaro Mukogodo. Laŭ Kageni, averaĝe, homo povas paroli aŭ skribi la jaakunan post ses monatoj da lernado.

“Kiel instruistino, mi certigas, ke ĝis la fino de la semajno, almenaŭ la plimulto de la ĉeestantoj povas aldoni jaakunan vorton kaj scias kiel prononci ĝin kaj skribi ĝin por tiuj kiuj scipovas skribi,” diras Kageni.

Kageni krome klarigas, ke ju pli alta estas la nombro da infanoj, kiuj volas lerni la lingvon, des pli grandaj estas la ŝancoj de la reviviĝo de la lingvo en la estonteco. Ĝi similas al la propra sperto de la fratinoj, kiam ili evoluigis intereson pri la lernado de la jaakuna vivante kun sia avo, Lerima Letiko, post la morto de siaj gepatroj kiam la knabinoj estis junegaj.

“Infanoj estas la pioniroj de estontaj generacioj de iu ajn komunumo, do kiam ni vidas ilin veni ĉi tien grandnombre, ni vidas, kaj ni kredas, ke niaj tradicioj kaj lingvo reviviĝos tre baldaŭ, ĉar tio montras iom da intereso ĉe gejunuloj, io kio estos. estu transdonata al multaj venontaj generacioj,” diras Kageni.

Ĉi tio spegulas similan senton kundividitan de ilia avo Letiko, kiu estas ĉirkaŭ 110 jarojn maljuna kaj nun estas la pioniro de la Mukogodo Location Resource Center, komunum-bazita organizaĵo pledanta por la lingva revivigo [eo] de la jaakua kaj la konservado de jaakuaj tradicioj.

Ekde la forlaso de la arbaro antaŭ pli ol kvar jardekoj, la maljunulo retrorigardas kun sento de kontento pri la progreso farita.

“Vivi ekster la arbaro vere influas niajn tradiciojn kaj la vivmanieron,” diras Letiko, kiu restis post kiam la jaakuoj forlasis la arbaron en 1977.

Li notas, ke danke al la klopodoj de Naibini kaj Kageni, kelkaj homoj komencis kompreni vortojn en la jaakua, kaj li firme kredas, ke kun la paso de la tempo, pli da homoj povos konversacii en Yaakunte [en, YouTube]

“Neniu el miaj filoj povas paroli la lingvon, sed mi aplaŭdas miajn nepinojn ĉar ili lernas la lingvon kaj nun instruas aliajn,” li diras.

Laŭ loka historiisto kaj lingvisto Peter Chamasuet, multaj junuloj opinias, ke uzi la svahilan kaj la anglan estas maniero de modernigo. Tamen ĉi tiu pensmaniero havas gravan efikon sur la lokaj lingvoj.

Ĉi tiu ne estas la unua lingvo, kiu suferas ĉi tiun sorton. diras Chamasuet: “Multaj iris, kaj multaj ankoraŭ sekvos pro la vivmaniero laŭ kiu homoj brakumas fremdajn lingvojn,” li diras. “Kiam jaakuoj rimarkis ke ilia nombro malpliiĝis, ili decidis intergeedziĝi kun la najbara maa komunumo [ndltr. ‘maa’ estas la lingvo de la masajoj] kaj akceptis esti asimilitaj, kaj tio vere influis iliajn tradiciojn.”

Sed hodiaŭ, ĉi tiu rakonto ŝanĝiĝas. La lingvokursoj kaj la etikedoj en la arbaro renversas la tajdon. Laŭ Kageni, homoj kiuj paŝtas brutaron aŭ kolektas brullignon el la arbaro ankaŭ havas ŝancon lerni la lingvon sen nepre ĉeesti klasĉambrajn lecionojn.

“Ni decidis etikedi la arbojn ĉar ne ĉiuj homoj povos ĉeesti klasojn,” diras Kageni. Mi certas, ke multaj aliras la arbaron dum paŝtado de sia brutaro, kolektado de brullignon aŭ simple travojaĝante ĝin. Ili povos lerni la lingvon dum ili estas tie.”

Preter helpi revivigi la lingvon, ĉi tiu iniciato ankaŭ prenis la mantelon de revivigo de la arbaro kiu estis origine hejmo de la jaakua tribo.

En 2010, la jaakua komunumo, sub la gvido de Letiko kaj apogita fare de la Yaaku Laikipiak Trust, komencis iniciaton planti pli da arboj. Ĉi tiu iniciato jam plantis ĉirkaŭ 600 arboplantidojn de ilia arbokulturejo en la arbaron Mukogodo kaj alpinglis la etikedojn kun diversaj nomoj.

Ĝis nun, pli ol 300 arboj estis etikeditaj. Ilia celo estas planti, etikedi kaj translokigi pli ol 3 000 arbojn al la indiĝena arbaro ĉiujare.

Laŭ Naibini kaj Kageni, bondezirantoj donacis pli ol 50 000 arbajn sembulbojn, kaj en la venontaj jaroj ili certigos, ke ĉiuj tiuj arboj estu etikedataj kaj plantataj ene de la arbaro Mukogodo.

“Mi estas optimisma, ke iam, la jaakua tribo estos kiel aliaj triboj, kiuj ĝuas kaj fieras uzi sian lingvon,” diras Kageni.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.