Kiel rugbeo iĝis parto de DNA de sudafrikanoj

Springboks, sudafrika nacia rugbea teamo levas la monpokalon de 2023. Ekrankopio de Jutuba filmeto, ‘Rugby Analysis | How Did South Africa Win the 2023 World Cup Final?‘ ĉe Black Jersey Analysis. Justa uzo.

En spirkapta finalo de la Rugbea Mondpokalo sur la Stadiono de Francio sabate, la 27-an de oktobro, la timigaj Springboks, sudafrika nacia rugbea teamo, venkis kun nervoziga poentaro 12-11 la All Blacks, la nacian rugbean teamon de Nov-Zelando.

Nuntempe Springboks okupas la unuan lokon en la monda rugbea rangolisto kaj estas aktualaj mondĉampionoj, akirinte rekordajn kvar venkojn en mondĉampionatoj (en 1995, 2007, 2019 kaj 2023). Ili estas la dua nacia teamo, venkinta sinsekve en mondĉampionatoj (en 2019 kaj 2023), sekvante siajn grandajn konkurantojn la All Blacks kiel la dua plej sukcesa teamo en la historio de rugbeo. Sed restas demando: kiel Sud-Afriko atingis tiun ĉi pinton?  Kaj kiel la teamo, kiu estis simbolo de la afrikaneroj (kaj de la apartismo), akiris subtenon de la sudafrikanoj de ĉiuj koloroj?

Antaŭ ol profundiĝi je la temo, ni denove travivu la momenton, kiam Springboks iĝis la plej granda rugbea teamo en la mondo… plian fojon:

@rugbyworldcup The Springboks go back to back 🏆 #RWCFinal #RWC2023 #rugby ♬ som original – WE ARE 00h.03m 🇨🇭@rugbyworldcup Springboks iras dorson al dorso 🏆 #RWCFinal #RWC2023 #rugby ♬ som original – WE ARE 00h.03m 🇨🇭

Rugbeo havas senpecedencan signifon en Sud-Afiko. Ĝi formis la historion kaj kulturon de la lando kun Springboks rolanta kiel simbolo de nacia fiero kaj unueco. Nelson Mandela agnoskis potencialon de rugbeo por malgrandigi dividojn inter la nigraj kaj blankaj sudafrikanoj kaj fortigi komunan nacian fieron. Tio estis monumenta momento en la sporta kaj nacia historio de la lando kiam Mandela inspiris la nacion unuiĝi antaŭ la mondpokalo pri rugbeo en 1995, kiel tion montras dokumenta filmo de CBC News YouTube channel titolita The Real Invictus: How Nelson Mandela united South Africa through sport:

Tamen por iuj T-ĉemizo de Springbok plu restas simbolo de la subprema regado de blankula malplimulto.

Historio de rugbeo en Sud-Afriko

La sistemo de apartismo en Sud-Afriko ekfunkciis en 1948, post kiam la potencon akiris la Afrikanera Nacia Partio, establita de afrikaneroj, posteuloj de nederlandaj, germanaj kaj francaj setlintoj en Sud-Afriko. La partio kredis je supereco de la blankula malplimulto kaj klopodis establi la registaron favoran al tiu ĉi grupo. Kadre de tiu ĉi sistemo la blankula malplimulto regis ĉiujn aspektojn de la vivo en Sud-Afriko politike, socie kaj ekonomie, instituciiginte rasan segregacion.

Laŭ artikolo de Farrel Evans, tiu ĉi partio havis fortan ligon al la nacia nacia rugbea teamo. La teamo dum la unuaj 90 jaroj de sia ekzistado inkluzivis nur blankulojn. La partio konsideris la sukceson de la teamo kiel sian propran kaj foje uzis la teamon por promocii siajn membrojn al politikaj postenoj.

La Springbok-gazelo, la maskoto de la rugbea teamo, estis simbolo de la apartisma Nacia Partio ekde 1906. Nigraj sudafrikanoj deziris detrui tiun ĉi simbolon, sed Mandela serĉis interpacigan strategion kiu ebligus al afrikaneroj konservi ĝin kadre de unuigo de la nacio.

La teamo debutis en la mondpokalo en 1995, kiam la ĵus demokratiiĝinta Sud-Afriko gastigis la turniron. Finalo de la rugbea mondpokalo en 1995 inter Sud-Afriko kaj Nov-Zelando estis signifa momento en la sudafrika historio, simbolante unuecon post la fino de apartismo.

Ni transiru preskaŭ 28 jarojn antaŭen kaj jen Sud-Afriko estas la denove venkinta mondĉampiono, kvarfoje gajninta la mondpokalon, avancinte la All Blacks laŭ nombro de la titoloj. Tiu ĉi atingo des pli impresas se konsideri ke ili estis ekskluditaj dum la unuaj du mondpokaloj en 1987 kaj 1991 pro la apartisma sistemo en la lando. La lastaj venkoj de Springbok en 2019 kaj 2023 okazis subgvide de Siya Kolisi, la unua nigrula kapitano de la nacia teamo. Tio ĉi markas alian  signifan mejloŝtonon en la nacia rugbea historio.

Post futbalo, rugbeo estas la plej populara sporto en Sud-Afriko, sekvata de preskaŭ 10 milionoj el loĝantaro je pli ol 60 milionoj. La populareco de tiu ĉi sporto en Sud-Afriko videblas ankaŭ el pli ol 804 279 registritaj ludantoj, kiujn havas la lando, kio estas la dua plej granda nombro tutmonde, tuj post Anglio.

Laŭ jutuba filmeto de Ruby Pod, la dominado de Sud-Afriko en rugbeo povas esti atribuita al la ekscepta infrastrukturo kreita en la lando por tiu ĉi ludo, inkluzive bonegajn terenojn, ekzercejojn kaj oportunojn.

La video ankaŭ substrekas ke, malsame ol en aliaj landoj, en Sud-Afriko lerneja, kolegia kaj universitata rugbeaj sistemoj estas traktataj fakte kiel profesiaj, servante kiel la unua saltejo ebliganta al junaj ludantoj impresi la observantojn. Ekzemple Craven Week, iniciita en 1964, provizas lernejanojn per trejnado je nivelo de pli alta ol ordinara lerneja rugbeo, funkciante kiel rezervejo de talentoj por provincaj teamoj. La konkurso iĝis loko kie serĉantoj de talentuloj ĉasas la sekvan generacion de rugbeaj steluloj.

La seriozeco kun kiu Sud-Afriko traktas rugbeon estas ankaŭ substrekata de multnombraj kanaloj, dediĉitaj al rugbeo kaj raportantaj pri kluba, universitata kaj lerneja rugbeoj, same kiel pri profesiaj matĉoj.

Universitata rugbeo ankaŭ estas vive grava, ĉiu universitato traktas ĝin serioze, fanfaronante pri propra ligo, teamo, aĝogrupo kaj akademio. Tamen en la sudafrika rugbeo je ĉiuj niveloj, de privatlernejaj kampoj ĝis profesiaj ligoj daŭras blankula dominado en la lando, kie 80% de la loĝantaro estas nigruloj. Tiu ĉi rasa misproporcio plu instigas zorgojn pri inkluziveco.

Sendepende de avantaĝoj kiujn sudafrikanoj povas havi aŭ ne sur la kampo, estas evidente ke la lando estas pasia rilate rugbeon. Ĝi historie iĝis parto de ilia DNA, forminte unikan kulturon. La sukceso de la lando sur la internacia scenejo, speciale ĉe mondpokalo, ludis pivotan rolon en unuiĝo de la nacio kaj kreskigis amon al la ludo.

Influo de Mandela sur la rugbeon en lia lando estas neforgesebla. Kvankam li ne ŝanĝis la ludon, nek la Springbok-simbolon, li redifinis la sencon ligitan al ili, transformante rugbeon je unuiga forto por ĉiuj sudafrikanoj — sur la ludkampo kaj ekster ĝi.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.