La 17-an de julio, la prezidento de Kirgizio Sadir Ĵaparov [eo] subskribis la Konstitucian Leĝon pri la ŝtata lingvo. La parlamento aprobis la leĝon la 31-an de majo, kaj ĝia prezidanto gratulis siajn kolegojn pri “la historia leĝpropono”. La celo estis efektivigi la 13-an artikolon de la konstitucio, laŭ kiu la kirgiza estas la ŝtata lingvo, kaj la proceduro de ĝia uzado estas determinita de la konstitucia leĝo. La nova leĝo establis la juran bazon por la uzado de la kirgiza [eo], la efektivigo de la ŝtata lingvopolitiko, kaj la devontigojn de ŝtataj instancoj, institucioj, organizaĵoj kaj lokaj administraj instancoj krei kondiĉojn por ĝia evoluigo.
Praktike, ĝi enkondukis signifajn ŝanĝojn je la uzado de la kirgiza, igante ĝin laborlingvo por ŝtataj aŭtoritatoj, lokaj administraj instancoj, kaj ŝtataj entreprenoj. Estas nun devige ke ŝtatoficistoj, deputitoj, instruistoj, juĝistoj, prokuroroj, advokatoj, kuracistoj kaj aliaj grupoj konu la ŝtatan lingvon. La uzado de la kirgiza estas deviga en geografiaj nomoj, edukaj kaj sciencaj kampoj, same kiel dum subskribado de internaciaj traktatoj. Krome, televidaj kaj radiokompanioj, inkluzive de tiuj privataj, devas elsendi almenaŭ 60% de siaj programoj en la kirgiza.
La nova leĝo tamen kaŭzis bruon pro nelingvaj kialoj. La 2-an de junio, tuj post ĝia aprobo, la proparolanto de la rusia ministerio pri eksteraj aferoj, Maria Zaĥarova, deklaris, ke “en sia nuna formo, ĝi kapablas krei certajn malfacilaĵojn por civitanoj de la respubliko, kiuj ne parolas la kirgizan lingvon.” Ŝi aldonis, ke Rusio esperas, ke Kirgizio “efektivigos ekvilibran lingvopolitikon celantan kaj la evoluigon de la kirgiza lingvo kaj la subtenon kaj antaŭenigon de la rusa lingvo.” La enmiksiĝo de la rusiaj diplomatoj ne limiĝis je tio.
La 24-an de julio, rusia ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov rimarkigis, ke rusiaj aŭtoritatoj avertis siajn kirgizajn kolegojn “ke tio ne estas tute demokratia” kiam aperis la unua parolado pri ĉi tiu leĝo. Kion li trovis nedemokratia estis la postulo por ŝtatoficistoj kaj aliaj kategorioj da civitanoj koni la kirgizan. Ĵaparov rapide refutis ĉi tiun aserton, dirante, ke Lavrov “ŝajne ne legis la leĝon” kaj la leĝo ne “diskriminacias la rusan lingvon”.
Ĵaparov pravas en sia takso pri la rusa lingvo kiu estas protektata kontraŭ diskriminacio en Kirgizio. Ĝi estas unu el la malmultaj landoj, kies konstitucio garantias al la rusa oficialan statuson kaj permesas ĝian larĝan uzadon en publika vivo kaj registaraj strukturoj — signo de kolonia pasinteco kaj sovetia heredaĵo. Ekde kiam Kirgizio iĝis sendependa en 1991, post la kolapso de Sovetunio [eo], la lando laboris por evoluigi la kirgizan, restarigante ĝian prestiĝon, kaj stimulante ĝian larĝan uzadon dum la plenskala uzado de la rusa ankaŭ estas permesata.
La sovetiaj lingvaj politikoj subfosis la evoluigon kaj prestiĝon de la kirgiza igante ĝin “malalta” lingvo uzata ĉefe por hejmaj kaj folkloraj celoj [Ndlt: en realo la kirgizaj alfabeto kaj literaturo aperis en la sovetia epoko]. Por scienco, arto, administrado kaj literaturo, la lokaj elitoj uzis la “altan” rusan lingvon. Nur en 1989, en la jaroj de perestrojko, la kirgiza ricevis la statuson de la ŝtata lingvo. Ĝis 1989, 80% de la loĝantaro de Kirgizio parolis la rusan; en 2013 tiu nombro falis al 50%. Ekde la sendependiĝo, la lando establis la nacian komisionon pri ŝtata lingvo kaj aprobis tri naciajn programojn por disvolvi la kirgizan.
La kirgiza lingvo estas integra parto de la nacia identeco. Ĝi estas esenca por la postvivado de la kirgizoj kiel aparta etno kaj Kirgizio kiel nacio. Ĝia plua evoluo estas necesa por foriri de la kolonia pasinteco de la lando, ĝui ĝian unikan kulturan heredaĵon kaj plene reakiri agendon. Tiurilate la nova leĝo estas paŝo en la ĝustan direkton.