Montaraj judoj: rigardo al la vivo de unu el la minoritatoj en Azerbajĝano

Tapiŝo de montaraj judoj. Qırmızı Qəsəbə, la centro de ilia komunumo en Norda Azerbajĝano. Foto de Filip Noubel, uzita kun permeso.

Unu el etnoj en Azerbajĝano [eo] konata kiel “Juhuro” aŭ “Dağ Yəhudiləri” estas montaraj judoj, kiuj origine devenas de Persio [eo]. Hodiaŭ ili amase elmigras al Israelo kaj aliaj lokoj, sed iuj restas en Azerbajĝano kaj la komunumo ludas gravan rolon en iliaj rilatoj inter la du landoj.

Konata ankaŭ kiel יהודי קווקז (Yehudej Kavkaz) aŭ kaŭkazaj judoj, la komunumo devenas de persaj judoj kaj loĝas plejparte en Azerbajĝano, kun oble malpli grandaj grupoj en Rusio kaj Norda Kaŭkazio [Ndlt: la aŭtoro forgesis ke la tuta Norda Kaŭkazio estas parto de Rusio]. Ilia nombro estas taksata inter 20 000 kaj 50 000, kaj ilia kultura centro estas Qırmızı Qəsəbə (Ruĝa Vilaĝo aŭ Krasnaja Sloboda) en la norda administra distrikto Guba en Azerbajĝano, la urbo loĝata sole de montaraj judoj, dum aliaj loĝas en la ĉefurbo Bakuo [eo] kaj aliaj lokoj tra la lando. Laŭ kelkaj fontoj, la vilaĝo estas “la sola tutjuda vilaĝo ekster Israelo kaj Usono”.

Pro ilia persa origino, ilia tradicia lingvo estas la juhura (Judeo-Tat), kiun lokanoj nomas Juhuri, persa lingvo miksanta persajn, hebreajn kaj turkajn vortojn, ĉar dum sia historio ĝi estis skribata per hebreaj, latinaj kaj cirilaj alfabetoj. Montaraj judoj daŭrigas ankaŭ siajn judismajn tradiciojn, kiuj malsamas de tiuj en aŝkenazaj [eo] kaj sefardaj [eo] komunumoj.

Post la kolapso de Sovetunio [eo] en 1991, multaj konfliktoj en Norda kaj Suda Kaŭkazio, kaj komplika ekonomia transiro, granda parto de la komunumo foriris al Israelo, kie ili nun nombras 100 000 ĝis 150 000 homoj, kiel klarigas tiu ĉi dokumenta filmo:

 

Foto de virino el montaraj judoj, montranta tapiŝon kiun ŝi teksis, en Q Gallery. Foto de Filip Noubel, uzita kun permeso.

Tamen multaj konservis firmajn rilatojn kun Azerbajĝano, speciale kun  Qırmızı Qəsəbə, kie ili konstruigas domojn kaj revenas por la somera periodo, kiel tion klarigas la ekspozicio “La historio de unu popolo”, nuntempe prezentata en Berlino en la Q Gallery.

Efektive montaraj judoj, iam enkorpigitaj en la Rusia imperio komence de la 19-a jarcento, ricevis la rajton posedi teron kaj evoluigi proprajn lokajn entreprenojn pri farado de silko kaj tapiŝoj, same kiel de tabako kaj vino. La ekspozicio fokusiĝas je tapiŝfarado, precipa ina aktivado kiun la galerio montras per tapiŝoj, fotoj kaj pentraĵoj.

 

Ĉi tie estas tapiŝoj celebrantaj la virinojn, kiuj teksis ilin, ŝlosila parto de familia fiero kaj dekoraciaĵo en ĉiu domo:

Ĉi tie pentraĵo kun inaj tapiŝfarantoj estas farita kiel reala tapiŝo. Foto de Filip Noubel, uzita kun permeso.

Tiu ĉi malnova foto el 1937 montras grupon da tapiŝteksistinoj el Qırmızı Qəsəbə:

Foto el 1937 montranta grupon da tapiŝteksistinoj el Qırmızı Qəsəbə. Foto de Filip Noubel, uzita kun permeso.

Jen alia tapiŝteksistino apud sia tapiŝo:

Foto el familia arĥivo de Frida Jusufova. Foto de Filip Noubel, uzita kun permeso.

Jen pentraĵo de malnova sinagogo en Qırmızı Qəsəbə fare de Rami Meir:

Pentraĵo de Rami Meir prezentas la malnovan sinagogon en Qırmızı Qəsəbə. Foto de Filip Noubel, uzita kun permeso.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.